mardi 28 janvier 2014

Unua vera neĝfalo

      Unue mi volas klarigi  ion al miaj legantoj. Dum mia restado en Alpoj mi havas kelkajn malfacilaĵoj por legi kaj sendi retmesaĝojn. En mia apartamento mi ne havas konekton. Pro tio mi devas buse iri en najbaran vilaĝon kie estas biblioteko kun mallongaj tempoj disponeblaj por la publiko. Mi klopodas iri tien almenaŭ unu fojon semajne, malofte pli. Bonvolu pardoni al mi.

     De longe oni atendis la neĝon en nia valo. Finfine dum la nokto de sabato al dimanĉo bone neĝis. Kiam mi ellitiĝis mi tuj kaptis mian fotilon kaj de sur la balkono mi fotis la parkejon antaŭ la domego.

     Jam la iloj por forpuŝi la neĝon faris sian laboron sed la posedantoj de tiuj aŭtoj ankoraŭ ne venis. Falis inter 20 kaj 25 centimetrojn kaj tuj ŝanĝis la pejzaĝo.

     Jen alia vidaĵo fotita de la alia balkono de nia apartamento. Bonŝance krom la pado liberigita de la ilo por forpuŝi la neĝon, neniu makulis la ĵus falitan neĝon.

     Alian ŝancon: tuj post kiam mi fotis tiun piceon, subita ekblovo faligis preskaŭ la tutan blankan ornamaĵon. Feliĉe ke mi ellitiĝis sufiĉe frue !



     Posttagmeze ni promenadis kaj ĝuis veran vintran montaran spektaklon. Komercistoj de Lanslevillard diris, ke tiu neĝfalo estas la unua vera neĝfalo kiu okazis de la vintra komenco.


 
 
 
 

mardi 21 janvier 2014

Alia vojaĝmaniero

      Dum multaj jaroj ni vintre veturis al montaro Alpoj per nia loĝaŭto, precize en la vilaĝo Lanslevillard.

     Tiam ni restadis en la kampadejo de tiu loko. Dum la plej malvarmaj noktoj, ni kelkafoje malbone dormis pro interna temperaturo ne sufiĉe varma.

     De tempo al tempo pro tro severa frosto ni ne plu havis akvon en la loĝaŭto ĉar ĝi glaciiĝis. Tamen ni toleris tiajn malfacilaĵojn kaj daŭre ĝuis la skiadon.

     Post la morto de mia patro kaj la vendo de la gepatra domo, ni aĉetis etan apartamenton en tiu vilaĝo Lanslevillard kie ni feriadis tiel ofte. La du unuajn vintrojn ni ankoraŭ veturis per loĝaŭto kaj ĝi restadis sur parkejo dum ni vivis en pli komfortaj kondiĉoj.

     Du fojojn glaciiĝis la pompilo de la veturilo,kaj la restanta akvo en la akvujo. La reparado de la damaĝoj estis iom multekosta. Pro tio, la sekvantan vintron ni forlasis la veturadon per loĝaŭto profite de trajnveturadon.

     Eble tiu vojaĝmaniero pli kostas ol la antaŭa sed nun ni tute kviete kaj komforte vojaĝas kaj ni ni ne plu timas pri la eventualaj danĝeraj vintraj vojoj.

 
 
 
 
 

vendredi 17 janvier 2014

Mankas neĝo

     Kiam ni alvenis en Morjeno surprizis nin la senneĝa pejzaĵo. Ni pensis "kiam ni alproksimiĝos de Lanslevillard ni trovos neĝon" ĉar la vilaĝo staras je 1500 metroj alte. Neĝon ni vidis, jes ja, sed multe malpli ol kutime.


     En la vilaĝo mem restis nur kelkaj fandiĝantaj neĝamasetoj sur la trotuaroj. Kvazaŭ ĉiuj tegmentoj estis kovritaj per kelkaj restantaj centimetroj da neĝo aŭ tute nudaj.
     Nur la tegmentoj kovritaj per ŝtonoj prezentis pli belan vintran aspekton.

      Se la nordaj deklivaĵoj laŭaspekte konservis sufiĉan neĝtavolon por skii, la sudaj deklivaĵoj estis kvazaŭ senneĝaj.
 
     Tamen en decembro neĝis plurfoje sed ne sufiĉe ĉiufoje. Nur inter 10 kaj 20 centimetrojn. Pro tro milda temperaturo la nova eta tavolo fandiĝis anstataŭ amasiĝi sur la antaŭan tavolon.

     De la komenco de januaro ne neĝis. Ĉiuj senpacience atendas grandajn neĝfalojn. Bedaŭrinde neniu tia prognozo estas farita ! Eĉ la neĝkanonoj ne povas produkti artefaritan neĝon por la skiejoj ĉar ili kapablas funkcii nur kiam frostas pli ol 5 gradoj sub nulo. Tio ne okazas nuntempe !


mercredi 8 janvier 2014

Milda eksterordinara vetero

    Findecembre en Normandio la temperaturo estis eksterordinare milda. Multe pli milda ol fine de aŭtuno. 

    Sur la strando de Colleville la turistoj ĝuis apartan belan veteron kaj promenadis sur la sablo tuj post la malsupreniro de la maro.

     Vintre la rajdantoj rajtas promenadi sur la strando ĉar ili ĝenas neniun. Male ili tute ne rajtas somere dum la ĉeesto de turistoj.
 
     Ne oftas tiuepoke la eblecon tiel restadi senmove sur la sablo. Kutime la piedirantoj rapide marŝas por varmigi la korpojn, precipe kiam blovas la okcidenta vento, tre humida.
 
     Laŭ sia propra maniero la homoj sin aerumas, eble por iom resaniĝi post la finjaraj festoj kaj la tro riĉaj manĝaĵoj kiuj akompanas tiujn tagojn !
 
     Ĉu la hundo ankaŭ tro festenis ? Ĝi ŝajne interesiĝas pri la ĉevaloj.




     Ni forlasos Normandion tre baldaŭ por iri en Alpoj kie ĉiujare ni feriadas en januaro kaj februaro. Venontan raporton vi baldaŭ legos el nia montara vilaĝo.
 
 



jeudi 2 janvier 2014

Vintra etoso

      Fine de decembro ĉiu en sia domo provas diversmaniere beligi sian kutiman medion. La plej kutimaj ornamaĵoj estas la tradiciaj jularbo kaj girlandoj. Sed mia edzino kaj mi ne estas tiel fervoraj. Ni ne strikte sekvas la kutimojn.

     Nur kelkaj aĵoj signifas ke ni travivas la festan periodon. Ni aparte ŝatas tiujn belegajn globojn. Japanaj amikinoj el la klubo Ronda Majo de Fukuŝima donacis ilin al ni kiam ok personoj el nia normanda klubo vizitis Japanion en oktobro 2008. Tiuj globoj havas grandegan valoron por ĉiu el la vojaĝintoj.

       Simpatia estas tiu etulo, ĉu ne ? Germanaj geamikoj donacis ĝin antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi ĉiujare tronas sur la malgranda tablo antaŭ la kanapo. Ĉi-jare ĝi kaj la japanaj globoj postvivis hejme kun kelkaj pli ordinaraj globoj. La aliaj ornamaĵoj simple restadis en siaj kestoj.





     Super la fajrejo unuafoje aperis tiuj pentritaj ovoj. Ni aĉetis ilin dum nia vojaĝo en Rusio en oktobro 2011. Normale oni devus ilin pendigi en la ornamita abio sed ni ne havas abion. Pro tio ili trovis alian lokon.

    Tiuepoke ni ofte bruligas lignon en la fajrejo. Ni tre ŝatas sidi antaŭ ĝi ĉu legante ĉu nur rigardante la flamojn. Tipan vintran etoson ni ĝojas.