mercredi 28 novembre 2018

Aliaj laboroj (2)

       Jen novaj fotoj de la laboroj en la centro de nia urbo:

   
    Antaŭ du tagoj la pasaĝo tra tiu strato estis libera. Hodiaŭ ĝi estas fermita kaj pretas akcepti betonon mi supozas.


     Revenante en la saman lokon post mia promenado en la urbo, la aspekto de la strato jam ŝanĝiĝis (la foto estas farita el la malantaŭa flanko).






      En tiu-ĉi strato la longa tranĉeo kaj ĉiuj flankaj truoj estas reŝtopitaj. Sed kiam la laboroj pri la akvoreto estos finitaj, povas okazi ke alvenos laboristoj de iu elektra kompanio kiuj denove fosos la saman lokon por nekonata kialo. Tio jam plurfoje okazis!


   
       Dekstre de la tranĉeo videblas la novaj akvotuboj. Tiu-ĉi strato estas proksime de nia loĝejo. Ni kutime iras per tiu vojo elirante de nia garaĝo.



       La novajn akvotubojn mi vidas el la fenestro de nia kuirejo. Atendante la momenton por esti metitaj en la tranĉeon ili kuŝas sur la parkejo malpermesita al la aŭtoj.

       Apud la novaj akvotuboj jen kelkaj malnovaj. La aliajn jam oni forprenis. 


       Dum tiuj laboroj, tiuj de la nova tramo kaj la aliaj en stratoj kaj trotuaroj, estas tre malfacile veturi. Iun tagon oni povas veturi laŭ iu strato. Bone! Povas esti, kaj ofte estas, ke la morgaŭon oni ne plu rajtas uzi la saman vojon.


   
     La ŝildo "fermita vojo" (route barrée) informas la ŝoforojn. La dua ŝildo dekstre diras je kiom da metroj la strato estas fermita. Bone! Tamen ŝoforoj pli inteligentaj ol la aliaj provas daŭrigi ... kaj devas malantaŭen reveni. Piede de nia domego ni ĉiutage vidas tiun spektaklon!

lundi 26 novembre 2018

Aliaj laboroj (1)


 
    Jam de pluraj monatoj nia urbo iĝis grandega laborloko. Precipe en la centro kie en tiu-ĉi loko la laboroj estas la plej videblaj, ankaŭ la plej ĝenaj por la loĝantaro.                                          

                                                                                                                                                      Ĉi-tie ne temas pri la nova tramo. Temas pri renoviĝo de la urba akvoreto: ŝanĝiĝo de la tre malnovaj tuboj por la trinkebla akvo kaj la malpuraj akvoj. Pluraj stratoj estas tute ne ireblaj, eĉ por la piedirantoj.                                                                                 
  

      Aliloke temas pri la refaro de la trotuaroj. Ĉi supre kvazaŭ duobliĝos la larĝecon de la trotuaro. La betono sekiĝas atendante la pavimojn.



      Sur tiu tre grava strato de la urbocentro, ne nur la trotuaroj estos refaritaj sed ankaŭ la tutan ŝoseon. Ĉar tie multiĝas la magazenoj oni metis pontetojn por faciligi la alireblecon al ili.




    Tamen pro la malfacilaĵoj kaj la bruo la komercistoj suferas kaj plendas. La kutima klientaro draste malgrandiĝis. Por helpi ilin, la urbestraro promesis specialan monhelpon por kompensi la ĉiutagajn malgrandajn enspezojn.



      Vidante tiun ĉi-supran foton, oni facile komprenas kial la klientoj nuntempe ne emas viziti la du magazenojn dekstre!



          La maldekstra trotuaro havas nur la mezan parton finita. Antaŭ kaj malantaŭ la betono atendas la pavimojn kaj la junulinoj ne povos daŭrigi sian promenadon sur tiuj belaj pavimoj!



        Sed tio ne estas la fino! Ĉar de pli ol unu jaro komencis gravega restaŭrado de la sonorilturo de la preĝejo Sankta Petro. Feliĉe tiuj laboroj ne malpermesas la trafikon de busoj kaj aŭtoj. La videbla tramlinio kuras piede de la preĝejo kaj poste piede de la kastelaj remparoj.



       Hodiaŭ estas finita la purigado kaj riparado de la alta parto de la sonorilturo. Antaŭe ĝi estis pli nigra ol blanka. Ĉu la skafaldoj malaperos antaŭ la fino de la laboroj pri la tramo? Mi ne legis prognozon pri tio.

mercredi 21 novembre 2018

Nova tramo (2)





      Mi rimarkis kun plezuro, ke la arboj de la avenuo estas bone protektitaj. Tiuj arboj kiuj staras ambaŭflanke de la avenuo havas ŝancon. Aliajn kiuj verŝajne ĝenis aŭ estis iom malsanaj oni tranĉis  kaj elradikiĝis.


 Unu el la du linioj de la tramo kuris kaj daŭre kuros piede de la remparoj de la mezepoka kastelo videblaj sur la dekstra flanko de la foto.
Maldekstre aŭtoj kaj busoj havas nur mallarĝan vojon por antaŭeniri ĝis la placo Sankta-Petro.
Ĉi-tie ofte okazas hupo-koncertoj ĉar de la dekstra flanko alvenas alia ŝoseo sur kiu ne estas laboroj. Pli da aŭtoj alvenas kaj ne povas rapide transiri.


 


       Mi piede iom antaŭeniris (sen uzi hupon!) por iom alproksimiĝi.
      Bedaŭrinde mi ne sukcesis! 








  




    Iom pli malproksime, ĉiam sub la remparoj de la kastelo, mi sekvis padon rezervita por la piedirantoj.






 
     Je la fino de tiu pado bedaŭrinde mi trovis barilon kiu malpermesis iri pli malproksime. De tie bone videblas la remparoj de la kastelo.


      Kaj por fini tiun raporton mi fotis alian parton de la kastelo. Eta ponto permesas iri de la barbakano, dekstre, al la enirejo de la kastelo.


lundi 19 novembre 2018

Nova tramo (1)

     En la urbo Caen kie mi loĝas tramo funkciis jam de pli ol dek jaroj. Tiu tramo sur pneŭoj tro ofte paneis kaj povis okazi, ke alveninte en iu malproksima loko oni ne povis reveni hejmen.

      Pro tio la Komunaĵo de komunumoj kies nomo estas "Caen la Mer" (Caen la Maro) decidis ŝanĝi la sistemon de la tuta reto. La laboroj komencis ĉi-jare, komence de la printempo. 

     La unuaj laboroj konsistis en la malkonstruo de la malnova reto. Sur ĝia tuta itinero estis nur unu relo kiu permesis kun la elektajn fadenojn transdoni elektron al la tramo. Tiun relon oni devas forigi. Ne nur la relon sed ankaŭ la tutan ŝoseon!

      En la centra urbo, precipe malantaŭ la preĝejo Sankta Petro, la laboroj longe daŭris pro rivereto kiu kuras subtere. Granda dika slabo el ferbetono kovras nun la etan riveron kaj ĝi pretas (laŭ mi opinio) ricevi la relojn.

     Aliloke ne bezonas fari samajn slabojn. Tamen en la centro de la urbo la trafiko de la veturiloj estas tre malfacila. Ĉar anstataŭ du disponeblaj vojoj restas nur unu. Tio okazigas multajn trafikŝtopilojn. Ŝoforoj ofte nervoziĝas kaj hupas ... senrezulte kompreneble!

      Sur la ĉefa avenuo de la centra urbo, avenuo de la 6an de junio 1944, la reloj estas metitaj antaŭnelonge. Laŭ la informoj estas antaŭvidita krei spacon kun herbo inter la reloj. Ni vidos.

     Se tio vere okazos mi pli bone komprenas kial la parto kie kuŝas la reloj ne ankoraŭ ricevis betonon same kiel ni vidas sube de la foto. Mi atente sekvos la daŭrigon de tiuj laboroj.




samedi 17 novembre 2018

    De tre longe mi ne skribis tien, ĉu ne? Kial do?
   Verŝajne ĉar mi estis laca. Aŭ prefere ĉar mi rimarkis, ke mi ofte parolis pri la samaj temoj. Laŭ mia vidpunkto mi ne plu havis ion interesan por diri.
   Ĉar mi ne plu skribis de pluraj monatoj mi pensis, ke la legantoj de miaj paĝoj samtempe malaperis. Sed tute ne! Kvankam nenio nova aperis sur tiu-ĉi blogo multaj legantoj daŭre legis malvovajn, eĉ tre malnovajn paĝojn skribitaj antaŭ pluraj jaroj! 
   Vidante tion kaj pensante ke verŝajne novaj italaj geamikoj estos interesataj pri la vivo en Normandio, mi decidis denove sendi informojn. Tion mi faros post kelkaj tagoj kiam mi havos fotojn por sendi.
   Ĝis tre baldaŭ estimataj legantoj kaj legontoj.