jeudi 21 mars 2019

Marŝado por la klimato


      Sabaton, la 16an de marto en multaj urboj, grandaj kaj malgrandaj, manifestacioj por la klimato okazis.

       Kun mia edzino, miaj filo, bofilino kaj nepino, mi partoprenis en la granda "Civita Marŝado por la klimato" organizita en Caen. 

 
       Sur la placo, atendante la ekiron de la marŝado, granda homamaso kviete kaj atente aŭskultis la paroladojn de plurajn organizantojn/gvidantojn de la manifestacio.

      Antaŭ la ekiro, mi iom promenadis tra la homamaso por foti kelkajn amuzajn sloganojn. "Mia planedo estas same kiel mia biero. Mi malŝatas ĝin kiam ĝi estas varma".

    Tiu ĉi kartono estis fiksita sur la seĝo por bebo, super la bebo kiun portis surdorse la patrino. "KIAM mi estos GRANDA mi volas esti VIVANTA".
    Sube tiu ridema Flava veŝtino marŝadis apud ni. "FINO DE LA MONATO, FINO DE LA MONDO, SAMA BATALO". Ĝeneralan aprobon ricevas tia slogano.
       
     Ĉar la saman tagon, je la sama horo, ankaŭ manifestaciis la Flavaj veŝtoj. Lia loko por kuniĝi estis aliloke en la urbo sed pluraj dekoj da ili partoprenis en la marŝado por la klimato ĉar ili aprobas la agadon por protekti nian planedon.

        Laŭ oficiala raporto, pli ol 5 000 personoj marŝadis tra la centro de Caen. 
4 000 por la klimato kaj 1 000 parte por la sama kialo, pli grandparte por aliaj postuloj.

     Tiu sukcesa manifestacio finiĝis piede de la kastelo kie denove la organizantoj paroladis antaŭ la grandega homamaso. En la tuta lando la oficiala nombro de marŝantoj superis 145 000. SEN PERFORTOJ, SEN KOMERCO BRULIGITA, SEN ALFRONTIĜO KUN LA POLICANOJ..  do... SEN VUNDITAJ PERSONOJ!!!

vendredi 15 mars 2019

Aliaj laboroj (3)



      Post nia reveno el la montaro, mi ne nur vizitis la lokojn kie la nova tramo baldaŭ veturos. Mi ankaŭ promenadis tra la centro de la urbo.

      Mi ekkomencis mian promenadon tra la stratoj kiuj permesas atingi la ĉefan bulvardon kie staras multaj el la gravaj komercoj. Antaŭ nia foriro nenio rigardinda estis aperinta.

     Nun la aspekto de tiuj stratoj tute ŝanĝiĝis. Grandaj pavimoj bele metitaj apudas aliajn pli malgrandajn.

        Zorgeme tiu laboristo estas ĉirkaŭanta rondan aperton. Li mezuras la lokon kien tranĉita pavimo estos ĝuste metita. Delikata laboro!

     Jen nun la bulvardo mareŝalo Leclerc, la ĉefa komerca strato. Ĝi multe ŝanĝiĝis. Antaŭ la laboroj busoj veturis tie. Nun nek busoj, nek aŭtoj povos uzi tiun straton. Lokoj por kreskigi florojn, eble arbustojn, estas rezervitaj meze de la vojo.

      Antaŭe la piedirantoj paŝis sur trotuaroj ambaŭflanke de la vojo por busoj. Nun la tuta larĝeco de la strato estas por la piedirantoj. La stratlumigiloj kiuj staris ambaŭflanke staras nun meze de la vojo.


       Larĝa placo je la komenco de la bulvardo estas finita. Ĝi nun atendas la ĝardenistojn kiuj beliĝos la tuton.

      Jam kelkaj benkoj estas je la dispono de la piedirantoj. Mi iom dubas pri la utileco de tiuj ĉi fotitaj ĉar ili frontas la straton uzita de ĉiuj veturiloj!

mercredi 13 mars 2019

Nova tramo (6)

      Post unu monato kaj duono mi vizitis la lokojn kie oni laboras por la nova tramo.

       Alveninte sur la placon Sankta-Petro mi havis surprizon. Grandega tendo staris piede de la preĝejo. De ekstere mi vidis nenion interesan sed mi rimarkis aperton sur la flanko. Ni vidu!

        Mi alproksimiĝis kaj iomete enirante sub la tendon mi vidis relojn kaj laboristojn kiuj zorgis pri ili. Kion ili faras?

       De la eniro kie mi staris mi ne komprenis kion tiuj homoj faras. Kompreneble mi ne rajtis pli antaŭeniri. Mi nur fotis de malproksime.

      Ekster la tendo kaj tute proksime aliaj homoj zorgas pri la ĵus metitaj reloj.

      Antaŭenirante laŭ la avenuo de la 6an de junio, mi plezure malkovris parton de la nova vojo kiu ŝajne estas kvazaŭ finita. Jam la herbo kreskis inter la reloj.

       Tamen ne ĉio estas finita. Ambaŭflanke de la vojo, la tramhaltejoj ne estas pretaj por akcepti vojaĝantojn.

       La metalaj stukturoj atendas la vitrojn de la tegmento kaj flankoj. Ni havas nun konkretan ideon pri la estontaj haltejoj kiuj unuavide estos pli agrablaj ol la malnovaj.