vendredi 8 juin 2012

En la ĝardeno






     Ĉi -jare ni travivas tre strangan printempon. Ĉiuj kreskaĵoj ĝenerale malfruas sed kiam fine ili floras ili estas pli grandaj kaj pli belaj ol kutime!


     Ekzemple la iridoj. Ili estas unu metro altaj, kelkfoje eĉ pli, kaj la koloroj ŝajnas al mi pli belaj, pli vivaj. Ankaŭ ili donis pli da floroj ol la antaŭaj jaroj.


     Feliĉe, mi fotis tiun peonion antaŭ forta pluvo. Poste la pezaj floroj danĝere klinis, kelkaj tigoj ne kapablis porti sian floron kaj la enan akvon.



     Ankaŭ la klematito prezentas iom pli larĝajn florojn, kiuj bedaŭrinde ne longe daŭras, eĉ kiam ili sin kaŝas en la foliaro ...


      Kampanuloj antaŭ la suda muro fieras super la velkintaj penseoj. Ankaŭ ili estas notinde pli altaj ol kutime.
      Ĉu la multaj printempaj pluvoj respondecas pri la grandeco de ĉiuj kreskaĵoj kaj la pli vivaj koloroj de la floroj?     

lundi 4 juin 2012

Boatpromenado, sekvo, fino






       De la respondulo de la ĝenerala asembleo "La geamikoj de Agnam", ni ricevis tiun foton. Ĝi estas farita de la posedandoj de la ŝipo sur kiu ni promenadis kaj proponita al ĉiu kontraŭ mono (iom alta prezo). 
      Tiuj kiuj konas Gigi povas trovi ŝin (malfacile, mi konsentas) inter la amaso de la geamikoj. Sed ne serĉu min! Tiam mi estis en la ŝipo mem, kun aliaj personoj. 

Boatpromenado






        Post la ĝenerala asembleo de "La geamikoj de Agnam", kiu iom malfrue finiĝis, ni rapide manĝis ĉar ni havis rendevuon por iu bonvena distraĵo.
     Temis pri boatopromenado sur kanalo kiu apudas la rivero Luaro. 


 
      Jam de nombraj jaroj, post la dua mondmilito, tiu kanalo kiu permesis iri de la rivero Luaro al la rivero Sejno, estis forlasita, profite de pli rapidaj transportaj rimedoj. 
      Pro tiu ekonomia forlaso iom post iom la kanalo difektiĝis. Kotoj kaj herbaĉoj invadis la akvon kiu malfacile fluis. Faliĝis la randoj kaj sovaĝiĝis la tuta ekstransporta vojo kaj malaperis la fiŝoj.


       Feliĉe, antaŭ dek du aŭ dek kvin jaroj, la departamenta asembleo ekkomencis laborojn por restauri la kanalon sur sia teritorio. Sekvante la ekzemplon, la najbara departamenta asembleo daŭrigis la projekton kaj hodiaŭ la akva vojo retrovis sian antaŭan aspekton, por la plej granda plezuro de la najbaraj loĝantoj kaj turistoj.
       Ĝuu kun ni la tre ĉarman etoson de nia boatpromenado ....

jeudi 31 mai 2012

"La geamikoj de Agnam"

        
      Pasintan semajnofinon, ni veturis 300 kilometrojn for de Colleville por partopreni en la ĉiujara ĝenerala asembleo de iu asocio kies nomo estas "La geamikoj de Agnam".
      Agnam estas vilaĝaro kiu staras en la sahela regiono de Senegalo, 600 km for de la ĉefurbo Dakaro.
Ĝi kalkulas 15 vilaĝoj  en kiuj loĝas ĉirkaŭ 20 000 loĝantoj. Tiu vilaĝaro estas ĝemelata kun nia kluba urbo Herouville kiu helpas por la disvolvigado de la popolanoj. 
      Inter la celoj jam atingitaj: la fosado de putoj kaj disdono de trinkebla akvo al ĉiuj vilaĝoj, la konstruado de novaj klasĉambroj en la lernejoj...





     Paralele de la oficialaj helpoj, simplaj civitanoj intencis helpi pri edukado de la infanoj. Tiucele ili kreis asocion kiu havas siajn proprajn projektojn, elektitajn post interkonsento kun la afrikaj vilaĝanoj.
      Senegalaj laboristoj kiuj de longe laboras en Francio por sendi monon al la restintaj familianoj kreis kune kun Francoj tiun asocion en 1993. Gigi kaj mi  aniĝis iom pli poste, eble en 1996.
       Ni jam havis korespondadon kun unu el la vilaĝaj lernejoj, de la jaro 1989 kaj, post kelkaj vojaĝoj en Agnam, ni estis tre agemaj kaj ne deziris forlasi tion kion ni pene instalis koncerne la instruadon en la baza lernejo.


        Nature ni trovis nian lokon apud "La geamikoj de Agnam".  Bela ideo tre rapide ekestis: patroni infanojn por ilin helpi daŭrigi siajn studojn en mezlernejo kaj poste en altlernejo. Iom post iom kreskis la nombro de "baptopatroj" kiuj regule monhelpis pli kaj pli da infanoj kaj adoleskantoj.
        Nun la unuaj "baptofiloj" finis siajn studojn en la universitato kaj la asocio povas fieri pri ili kiuj nun havas bonan profesion. 


     Unu fojon jare, ĉu en Normandio, ĉu en la regiono de Orleans (ĉe la rivero Luaro) ĉiuj anoj de la asocio kuniĝas por aŭskulti diversajn raportojn. La plej ŝatata momento estas kiam oni prezentas filmon aŭ fotojn faritaj de tiuj kiuj vizitis la vilaĝojn okaze de speciala misio. 
     Ekzemple, ĉi jare post komputiloj, kvin membroj de nia asocio akompanis litojn forjetitaj de franca hospitalo por la tute nove konstruita domo pri la sano de unu el la vilaĝoj.



     Kiel kutime, ( ne nur en Francio), ni kune manĝis post la kunveno, ĉiu alportinte ion. Ĉi jare ni havis belan lokon por kunveni: kastelon kiu estas senpage disponebla por la asocioj.  Venontan jaron, ni Normandanoj estos gastigantoj.

 
 

mardi 22 mai 2012

Birdoj

    

          En nia ĝardeno, la tutan jaron videblas nombraj birdoj: paseroj, merloj, turdoj, pareoj, rubekoloj, kolomboj, trogloditoj
        Tiuj estas tre ofte videblaj sed aliaj tre maloftas. Fringelo estas unu el tiuj pli raraj birdoj. Antaŭ kelkaj tagoj, ni surprize vidis du fringelojn antaŭ la eta ŝtuparo kiu iras al la ĝardeno.



      Vi jam legis, ke multe pluvis ĉi jare en nia lando kaj, eble, precipe en Normandio. Pro tio mi ne povis tondi la herbobedon kaj grande kreskis leontodoj. Aspektas, ke fringeloj ŝatas la grajnojn de tiuj plantoj. Ni vidis ilin  sin delekti bekplukante tiujn grajnojn dum sufiĉe longa tempo, senhonte antaŭ niaj okuloj! Ni ĝuis la agrablan spektaklon.


     La pigoj ne estas raraj birdoj sed ili ne tiel alproksimiĝas la domon kiel la malgrandaj birdoj. Tiu ĉi ripozis sur la tegmento de la najbara domo. Pluvis kaj oni povas kredi ke ĝi tremetas pro la tro malseka plumaro! 

samedi 19 mai 2012

Iom da turismo







       Lundon, la 14an de majo, mi gvidis nian polan amikon laŭ la marbordo. Roman Dobrzinski, kiu loĝas en Varsovio, nepre deziris vidi la maron. La vetero estis escepte tre bela kvankam malvarma vento blovis el la maro.
      Ŝoforis amikino de nia esperanta klubo, iom timema kiam temas pri parolado kun eksterlandano, sed ŝi sukcesis komuniki kun Roman, des pli ke li iom scipovas la francan.
       Sur la supra foto videblas Roman kiu filmas kolonon sur la plaĝo de urbeto Dives. De tiu ĉi malgranda haveno la ŝiparo de Vilemo, duko de Normandio, foriris al Anglio en la jaro 1066. Post sia venko en la batalo de Hastings, Vilemo iĝis reĝo de Anglio kaj akiris sian nomon: Vilemo la Konkeranto. La kolono memorigas la eventon.



     
      En la sama urbeto Dives,  Roman tre ŝatis la tipajn normandajn domojn. Ili estas artefarite kolektitaj en "normanda vilaĝo" kvazaŭ kiel en iu muzeo por turistoj. Tiu amaso ne plaĉas al mi ĉar tio tute ne similas al vera vilaĝo pro tro da imponaj ornamaĵoj neniam videblaj nur en unusola loko! Sed la vilaĝo plaĉis al Roman.




     La sekva urbo vizitita estis Deauville. Roman deziris vidi la naĝejon de tiu fame konata urbo ĉar la nepo de Zamenhof, s-ro Zaleski-Zamenhof, konceptis la belan betonan tegmenton. Dum longa momento ni promenadis ĉirkaŭ la naĝejon kiu tre bele aspektas.




       Ĉar mi klarigis al la deĵorantoj kiu estas Roman Dobrzinski kaj lia rilato kun Zaleski-Zamenhof, ni akiris la permeson eniri la naĝejon. La interna etoso estis tre kvieta kaj milda. Malmultaj personoj naĝis, precipe maljunuloj. 
       La naĝejo  konstruita en 1964 estas tre bela kaj tre pura. Ĝi ŝajnas tute nova!
       Nia pola amiko estis tre tre feliĉa.

      

jeudi 17 mai 2012

Ĝenerala asembleo kaj prelego

 
     Dimanĉon, la 13an de majo matene, okazis en Hérouville-Saint-Clair ( Heruvil ) la ĝenerala asembleo de la normanda esperanta asocio. Kiel kutime komuna manĝo sekvis la kunvenon en la ĉambro mem kie ni laboris. Nenio mankis, ĉu la bonaj manĝaĵoj, ĉu la trinkaĵoj...


       
     Post iom da ripozo ni estis pretaj por bonvenigi la polan esperantiston Roman Dobrzinski.  Ĵurnalisto de la pola televido dum pli ol tridek jaroj, Roman skribis libron kies titolo estas "La Zamenhof Strato". Tiu ĉi libro temas pri la vivo kaj agado  de la nepo de Zamenhof, s-ro Zaleski-Zamenhof. 
     Roman Dobrzinski prelegis pri tiu libro, rakontante kiamaniere dum ok jaroj li multfoje renkontiĝis kun ka fama nepo en diversaj lokoj de Esperantujo por iom post iom rekonstrui laŭ formo de intervjuo la puzlon farita per la rikoltitaj gravaj momentoj kaj anekdotoj diversaj, ne nur pri Zaleski-Zamenhof sed ankaŭ pri la tuta familio, inkluzive de la avo.