mardi 12 mars 2013

Aĉa vetero !


                       Aĉa vetero ! Aĉega vetero !! Mi eĉ diros plu : ACÊGA  VETERÂCO !!!

      Malfeliĉe la prognozoj estis ĝustaj ! La meteorologistoj ne eraris ! Hieraŭ matene, kiam mi ellitiĝis mi surprize malkovris tiun pejzaĝon. Mi malfermis la pordon por foti kaj post la matenmanĝo, mi iris eksteren.




     Mi volis vidi la staton de la kreskaĵoj fotitaj antaŭ kelkaj tagoj. Jen ĉi-supre la jonkviloj kiuj klinis sin sub la neĝapezo. Ĉar tiu ĉi neĝo estas tre humida, do tre peza.

                                           Ankaŭ sin klinis ĝisgrunde la grandaj narcisoj.

                                                   Tie staras apenaŭ videblaj primoloj.
   
             
            Kiu kreskaĵo sin kaŝas tie ? La plej granda rabarbapiedo ! Mi dubas, ke ni povu fari konfitaĵon el tiuj tigoj !!!


      Sed hieraŭ matene la situacio ne estis tiel grava kiel hodiaŭ ! Ĉar posttagmeze kaj nokte okazis neĝtempesto. Mi ne povis fermi la fenestrumojn hieraŭ vespere pro la vento. La neĝo amasiĝis kontraŭ la pordo kaj la fenestroj. Iom timeme ni atendis la sekvon ĉar la veterprognozoj estis malbonaj. Bedaŭrinde ankoraŭfoje ili estis ĝustaj !


       La neĝtavolo plialtiĝis kaj nun la tuta grundo malaperis. Mi ne povis malfermi nek la pordon, nek la fenestojn, nek la pordon de la garaĝo pro la peza neĝamaso. Sed tio ne gravas!
      Gravas la situacio sur la vojoj kie pli ol 300 personoj estis kaptitaj. Ili pasigis la nokton en siaj aŭtoj aŭ kamionoj, atendante helpon. En vilaĝoj kaj urbetoj oni malfermis gimnastejojn kaj lernejojn por la nombraj rifuĝintoj. Kompreneble la lernejoj transportoj estas nuligitaj kaj la lernejoj fermitaj.


      La nunan vintran okazaĵon precipe suferas Bretonio, Normandio, Nordo kaj, sed malpli severe, la regiono Ile-de-France. Tamen multaj aviadiloj ne foriros el Roissy kaj Orly.  Multaj aŭtoŝoseoj kaj aliaj vojoj estas fermitaj, atendante la maŝinojn por liberigi la vojojn. Tiuj maŝinoj mankas en niaj okcidentaj regionoj ĉar maloftas tiaj neĝfaloj aŭ neĝtempestoj.
     Ie tie elektro mankas pro rompiĝo de elektraj fadenoj, do multaj domoj restas sen hejtkapablo.
     Ni havas ŝancon, almenaŭ ĝis nun, ĉar elektro bone funkcias en nia vilaĝo.





lundi 11 mars 2013

Promenado en kamparo


      Hieraŭ posttagmeze, ni promenadis en la kamparo ĉirkaŭ nia villaĝo. La vetero estis bela kaj la temperaturo eĉ iom varma. Bedaŭrinde pro la forta pluvo kiu okazis la antaŭan nokton, ni ne povis daŭrigi nian antaŭplanitan itineron ĉar la padoj parte estis inunditaj aŭ tro kotaj.

   

     En la malaltaj partoj de kampoj kolektiĝis la akvopluvoj. Iom pli fore, el alia inundita kampo la akvo fluis super la pado. Ni rezignis daŭrigi nian promenadon.



     La posedanto de tiu ĉevalo verŝajne aŭskultis la prognozojn pri la venonta vetero. Oni diris, ke neĝa epizodo tre baldaŭ atingos la nordokcidentan parton de Francio, precipe Normandion. Pro tio, eble, la zorganto ne forigis la vintran kovrilon de la ĉevalo, atendante pli favorajn veterkondiĉojn.




     Aliaj ĉevaloj en alia kampo ne havis ŝirmilojn. Ĉu la proprietulo ne aŭdis la prognozojn aŭ ĉu li estas optimista viro? 
      Fakte estas malfacile kredi, ke neĝo alvenos (oni diras post du tagoj) ĉar la temperaturo estis 15 gradoj kiam ni promenadis. Ni demetis la vestaĵojn kaj ŝvitis ...




         Vidu la junajn folietojn de hortensioj en nia ĝardeno. Gigi ĵus fortranĉis la velkitajn florojn. Ili tute ne pretas ricevi neĝon !!! Ni vidos ĉu la meteorologistoj faris bonajn prognozojn aŭ ne !

samedi 9 mars 2013

Printempa konfirmo ?






     Jes, mi povas konfirmi la proksiman venontan alvenon de la printempo. Tiuj blankaj primoloj klare montras tion. Tamen oni bone scias, ke komence de marto povas ankoraŭ okazi frosto, kaj eĉ povas neĝi ĝis aprilo ! En Normandio tio estas ege malofta. Do atentu !




      Daŭrigante la esploradon de nia ĝardeno mi kontente vidis, ke la rabarbo pasigis bonan vintron. En decembro mi forigis la lastajn velkitajn foliojn kaj kovris la piedojn per ĉevala sterkaĵo kaj pajlo de lino. Jam la novaj branĉoj sukcesis bori sian kovrilon.




      Tiuj du piedoj de rabarbo estas la plej grandaj. Tiuj kiuj jam vizitis nin gustumis la rubarban konfitaĵon farita de Gigi aŭ de mi. La venontajn potojn oni jam povas imagi vidante la novajn tigojn. La ruĝajn tigojn nur estas utilaj por fari konfitaĵon.




     Nur post tri tagoj la jonkviloj ekfloris. Tiujn ni ne plantis, ili mem migris tien eble dank'al birdoj. Mi gratulas la helpemajn birdojn!




      Novaj floroj de narcisoj aspektas mizeraj pro la hieraŭa pluvego kiu nokte falis. Tiuj klinas la kapon dum aliaj tro pezaj kuŝas grunde.




     Sur la avelarboj elegantaj floroj pendas. Hieraŭ pro la forta pluvo multaj el ili falis. Tiuj estas viraj floroj. Mi serĉis virinajn sed ili estas tre tre malgrandaj kaj mi trovis nur kelkajn. Mi denove serĉos post kelkaj tagoj por scii ĉu ni ĉi-jare manĝos avelojn.

mercredi 6 mars 2013

Ĉu printempo ?



     Reveninte hejmen de kelkaj tagoj, ni promenadis en nia ĝardeno. Kvankam la temperaturo restas malalta, signoj de la venonta alveno de printempo estas videblaj. Narcisoj sin preparas por baldaŭa ekflorado.





                 Jam krokusoj aperis kaj plenfloras inter amaso de ankoraŭ dormantaj kreskaĵoj.




     
             Bone ŝirmitaj malantaŭ ŝtonoj primoloj jam bele aspektas. Aliloke aliaj sin preparas.









     Ankaŭ tiu eriko bone kreskis. Estas ĝi pli alta kaj dika ol kutime sed la aliaj, bedaŭrinde ne tiel bone kreskis. Ni vidos poste ĉu ili pli bone fartos.




     Jen supre mia plej plezura eltrovo: tiu rozarbo estas ido de iu rozarbo kiu kreskis en mia patra ĝardeno. Pasintan jaron ĝi jam floris sed malmulte. Mi esperas, ke ĉi-jare ĝi havos pli da floroj. Ankaŭ mi atente sekvos la floradon de la aliaj kiuj, same tiu ĉi-supre, devenas de la patra ĝardeno.

dimanche 3 mars 2013

Lastajn fotojn






     Post sep semajnoj en Lanslevillard, ni finfine forlasis nian karan montaron. Kvankam ni jam revenis hejmen, mi elektis sendi ankoraŭfoje kelkajn fotojn faritaj surloke.




     La vetero ĉi-jare ne estis tre bela kiel la antaŭaj vintroj. Ofte neĝis kaj la ĉielo estis griza. Kiam la suno aperis ni faris pli longan marŝadon parte uzante la vojojn de skiantoj.



     Kompreneble ni sekure marŝadis sur la maldekstran flankon por ne ĝeni homojn kiel tiuj videblaj sur la supra foto.




      Post tiuj lastaj fotoj ni retrovos alian medion, tute malsama, kiam mi denove promenados laŭ la marbordo aŭ aliloke.




                                                   Ĝis revido bela montaro !

mardi 19 février 2013

Montaraj bestoj


     Kvankam oni povas vidi ilin tre malofte, multaj bestoj vivas en la montaro. Atestas pri tiu sekreta vivo la spuroj de tiuj bestoj perfekte videblaj en la neĝo.





     Bedaŭrinde la spuroj ne sufiĉas al malspertuloj kiel mi por senerare scii kiu besto lasis tiujn aŭ ĉi tiujn spurojn. Mi kapablas rekoni tiujn de vulpo kaj leporo.
     Ĉi-supre, vulpo lasis profundajn spurojn sekvante sufiĉe rektan vojon, regule alternante la dekstrajn piedojn post la maldekstrajn.




     Leporo neniam marŝas, ĝi saltas laŭ tre tipa maniero. Ĝiaj antaŭaj piedoj lasas spurojn unu post la alian kaj la malantaŭaj, unu apud la alian, preterpasas la unuajn spurojn. Sciante tion oni senerare povas diri, ke sur la ĉi-supra foto la leporo direktiĝis supren.




     La du ungoj de kapreolo ankaŭ estas facile rekoneblaj sur malmola neĝo kiam ĝi staras aŭ malrapide marŝas. 




     Bonŝance tuj post la spuroj lasitaj antaŭ arbeto rande de la vojeto, ekkomencis alian spuron de kapreolo kies piedoj piedoj profunde eniris en la molan neĝon.
     Multajn aliajn spurojn mi ne kapablas rekoni. Kiuj bestoj vivas vivas en montaro kiuj iufoje estas videblaj vintre ? Ermenojn tute blankaj samkiel la leporojn, ĉamojn, montkaprojn, aglojn. Marmotoj dume profunde dormos ĝis printempo.



     Lupoj kiuj estis tute malaperintaj en Francio revenis el Italio dum la 1990 jaroj. Je la granda bedaŭro de la ŝafistoj ili denove vagadas en Morjeno. Tiuokaze okazas batalon inter la protektantoj de la naturo kiuj aprobas la revenon de la lupo kaj la oponantoj, precipe bredistoj.




     Kiam abundas la neĝo en alta montaro, ĉamoj venas suben por serĉi ion por manĝi. Sufiĉe ofte ili estas videblaj sed tro malproksime por ke ni fotu ilin. Sed antaŭ du tagoj, ili pli malsupreniris ol kutime, pro tio mi sukcesis ilin foti.




      Sur la dua perfekte videblas la tipaj kornoj kaj la blankaj vangoj de tiu montara besto.
     La saman tagon, ni vidis, sed tro alte, ses montkaprojn. Pere de binokloj ni bone distingis ĝiajn grandajn kornojn.

samedi 16 février 2013

Religiaj regionoj



     Estas rimarkinda la religiema sinteno kiu mastre regas en kelkaj regionoj pli ol en aliaj.
     Mi ne volas paroli pri la diferenco inter la urboj kaj la kamparoj kiu jam de longe estas konata kaj pli malpli eksplikata pro la ĝenerale pli alta intelektnivelo de la urbaj loĝantoj kompare kun tiu de la kamparanoj, antaŭ multaj jaroj.


     Mi ne scias ĉu miaj observoj estas ĝustaj aŭ se ili nur estas fruktoj de mia ĝenerala malkredeco sed ŝajnas al mi, ke despli la homoj havas tre malfacilajn vivkondiĉojn despli ili estas religiemaj.
     Se tiu rimarko ne tro validas koncerne la virojn, almenaŭ ĝi aspektas tute vera koncerne la virinojn.


     Por apogi miajn dirojn mi nur elvokos du lokojn, marbordon kaj montaron.
     Fiŝkaptistoj faras danĝeran laboron, precipe kiam ili restas for de la haveno dum furiozas iu forta tempesto. Malkviete atendante la revenon de siaj edzoj kaj filoj, kion faris la edzinoj kaj la patrinoj? Ili preĝis, ĉu la Sankta Virgulino, ĉu Jesuo la filo de Dio, ĉu Dio mem.

      En Francio, sur la marbordoj abundas la malgrandaj kapeloj kies muroj estas tute kovritaj de votoferoj por danki la "dioestaĵojn" kiuj permesis la revenon de la amataj familianoj post grandega danĝero.
      Samkiel laŭ la marbordoj, abundas la etaj kapeloj kaj preĝejetoj en la altaj montaraj valoj kaj valetoj kie la ŝafistoj kondukis kaj gardis la ŝafarojn.

   
   Oftas la ege danĝeraj okazaĵoj en la montaro : fulmotondro, neĝaj aŭ ŝtonaj lavangoj, neatendita kaj subita neĝtempesto .... Kion fari kiam furiozas tiuj naturaj elementoj, kelkfoje dum pluraj sinsekvaj tagoj? Preĝi ! Danki kiam ĉiuj estas vivaj aŭ plori kiam oni nur povas kalkuli tiujn kiuj mortis.
    Pro tio kiam niaj prauloj konstruis kelkaj dometoj en montaro, ili tuj ankaŭ konstruis etan preĝlokon.