mercredi 6 novembre 2013

Fama monumento






     Mi ne povas paroli pri Pisa sen paroli pri la fama turo. Ĝi estas la "stelulino" de la urbo. Ĝia sukceso estas komparebla al tiu de la pariza Efel Turo. Miloj kaj miloj da turistoj fotas ĝin.

    
     Aspektas ke estas tre malfacile foti tiun kliniĝantan turon sen mem kliniĝi ! Ĉu la fotisto mem kliniĝas, ĉu la personoj fotitaj kliniĝas aŭ pli ofte provas restarigi la turon puŝante la monumenton per la du manoj... Freneziĝantaj turistoj sed ne freneza estas mia edzino kiu ne faris tian foton ! Vi do ne vidos min en tia situacio !





     Post la vizito, agrable estas delicumi manĝante la famajn italajn glaciaĵojn "gelati". Ni ofte regalis nin, ne starante surstrate kiel tiuj personoj, sed sidante sur ŝtupareto aŭ malalta muro por iom ripozi la lacajn gambojn.
 

lundi 4 novembre 2013

Promenado en Pisa






     Hodiaŭ mi invitas vin sekvi nin en la belan kaj tre interesan urbon Pisa (Pizo). Ĝi estas precipe konata pro la fama "Torre pendante" (kliniĝanta turo) sed ne nur.




      Tio kio impresas la vizitantojn kiam ili alvenas en tiun lokon, estas la grandeco de la placo kaj la uniformeco de la ensemblo, la blanka koloro kaj la sama stilo de la konstruaĵoj. Jen la baptisterio.

                                                 Detaloj de la sculptaĵoj de la baptisterio

                                                       Fasado de la "Duomo" (katedralo)


                                          Mozaiko super la enira pordego de la katedralo


                                     Ĉirkaŭantaj skulptaĵoj de la mozaiko super la pordego


                                                                En la katedralo, la navo





                                                       Detalo de la navo en la katedralo
            

samedi 2 novembre 2013

Dua etapo

     Ni vizitis malgrandan urbon sude de la granda Torino. La nomo de tiu urbeto estas Fossano. Tie ni renkontis s-ro Rino M. tre afabla esperantisto kaj lia edzino, Silvia, kiu bedaŭrinde ne scipovas la lingvon.





     Kvankam Rino parolas ne akademian esperanton, ni bone interŝanĝis pri diversaj temoj, miksante la lingvojn italan, francan (li laboris en Francio dum kelkaj jaroj) kaj esperantan.



     Nian loĝaŭton ni parkadis antaŭ la domo de Rino kaj Silvia, en bela  kaj kvieta medio. 



     Kun Rino ni vizitis faman vinejon kies la produktoj estas videblaj, kaj aĉeteblaj, en tre malnova kelo. Barolo estas la nomo de tiuj vinoj.



     Ni deziris aĉeti unu, du botelojn de tiu-ĉi fame konata vino sed kiam ni vidis la prezojn ni tuj rezignis. Tamen Rino regalis nin per gustumado. Fakte ni agnoskis la valoron de la produkto sed ni ne aĉetis ! Dankon Rino !



     En alia urbeto proksime de Fossano, Cuneo (Kuneo) ni iom promenadis en la malnovan centron kie ni vidis tiujn pendandajn ŝlosilojn. Kiujn lokojn tiaj ŝlosilegoj malfermis ?
  


       Kaj kiuj manoj kapablis surmeti tiajn ferajn gantojn ? La promenado en tiu urbeto estis tre agrabla. Des pli ke Rino aĉetis por ni bonegajn ĉokoladojn, specialaĵojn de Kuneo. Ege bongustaj !!! (Antaŭ ni reveno al Francio, fine de oktobro, ni aĉetis tiujn ĉokoladojn por niaj genepoj kaj ankaŭ por ni)


           Dankon Rino por via afabla gastigado kaj akompanado ! Nun ni atendas vin en Francio.
 

vendredi 1 novembre 2013

Ni rehejmiĝis

     Ni finfine revenis hejmen, la 26an de oktobro, post nia longa vojaĝo en Italio. 55 tagoj daŭris nia periplo. Ni vizitis tiom da preĝejoj, tiom da temploj grekaj kaj romiaj, tiom da antikvaj lokoj kun ruinaĵoj ... ke ni estis iom lacaj kiam ni estis en Sicilio. Pro tio ni mallongogis la finon de nia programo kaj rehejmiĝis unu semajnon pli frue ol antaŭvidite.


     Gigi, mia edzino, multe fotis kaj restas al ŝi elekti la plej taŭgajn fotojn por fari albumojn. Inter ŝiaj fotoj mi mem "ŝtelos" kelkajn kaj proponos al vi nin akompani en diversaj urboj kaj lokoj.


      Torino estis nia unua etapo, la 29an de aŭgusto. Ni trovis kampadejon iom maljuna kaj ne tre pura sed ĝi tre oportune situas sur monteto kiu superas la tutan urbon. Per buso ni facile povis atingi la centron de la urbo.





     La vetero estis tre bela, varma sed ne tro. Pro tio ni nur piede promenadis, nur rigardante la domojn, monumentojn kaj la homojn. Eble precipe la homojn !




     La granda amaso da junuloj kiuj estis surstrate ege surprizis nin. Tio plezurigis nin ĉar ĝenerale ni ne vidas tiom da belaj kaj ridemaj gejunuloj. 


     Ili ĝojis kuniĝi ie ajn en la centra urbo antaŭ retrovi sian lernejon aŭ universitaton. Senprobleme ili konsentis esti fotitaj de Gigi (krom eble la junulino antaŭ kiu turnis la kapon!)


mardi 27 août 2013

Longa malĉeesto

     Ekde la 29an de aŭgusto, Gigi kaj mi ekkomencos longan vojaĝon en Italio kaj Sicilio. Tiun periplon ni planis por festi niajn kvindek jarojn de komuna vivo. Temas pri "nupta vojaĝo" ! 
 

      Fakte ĝi ne estos la dua ĉar ni neniam faris la unuan post nia geedziĝo, kiel 
tradicie, pro manko da mono ! Tiam, mia edzino estis juna instruistino kaj mi ...,
mi militservis, sen salajro kompreneble.
 

      Ni vojaĝos per nia loĝaŭto laŭ la suda itala marbordo ĝis Napolo kaj enŝipiĝos de Napolo al Palermo. En Sicilio, ni planis rondiri de Palermo al Palermo. Survoje esperantistoj akceptos kaj akompanos nin en kelkaj urboj de nia itinero.
 

     Ni revenos Francion la 31an de oktobro kaj verŝajne rehejmeniros en Colleville la 3an aŭ la 4an de novembro. Dum tiu vojaĝo mi ne skribos raportojn sur tiun blogon. Mi esperas tamen retrovi multajn el miaj legantoj post tiu longa malĉeesto.
        Ĝis baldaŭ
 
 

mercredi 14 août 2013

Flugantaj homoj


      Se la antaŭa promenado plaĉis al vi, kial ne denove sekvi nin por fari aliajn malkovrojn ?

     Dum tiu ĉi promenado ni vidis homojn kiuj sin preparis por flugi super la valo kaj la vilaĝo Lanslevillard kie ni loĝas. Grandaj veloj estis sur la grundo.
 
     Jam du viraj paroj estis flugantaj kiam ni alvenis. Restis du virinoj kiuj atendis favoran momenton. Sed kiun momenton ? Ni ne sciis kaj atendis !
 
     Post iom da tempo mi komprenis ! Necesas, ke la vento estu sufiĉe forta por helpi la elteriĝon. La gvidantino, kiu estas la malantaŭa persono subite ekriis : "Nun !" kaj ambaŭ ekkuris sur la deklivo.
 
      Tiam la ŝnuroj tiris la velon kiu tuj ŝveliĝis. La du virinoj jam estis flugantaj super la arbaro. Ili devas multe ĝui la belecon de la pejzaĝo ... kondiĉe ke ili ne havas kapturnojn !!!
 
        De la punkto kie tiuj flugantaj homoj foriris la du vilaĝoj estas perfekte videblaj. La plej proksima estas Lanslevillard, la alia Lanslebourg.
      Mi neniam vidis la surteriĝon de tiuj flugantaj homoj. Mi supozas, ke ili ankaŭ devas kuri por ne fali ?
 
 
 

mardi 6 août 2013

Sekvu nin !

     Ĉiutage ni marŝadas en la montaro. Ni elektas pli malpli facila promenado laŭ la prognozita vetero kaj, precipe, laŭ la fortoj de niaj gamboj
        Mi proponas, ke vi sekvu nin por facila promenado al lageto, kaj pli se vi ne tro lacas !

      Se la japanaj amikinoj kiuj vizitis nin, pasintjare en julio, legas tiun raporton verŝajne ili bone memoros tiun vojon. Ili ankaŭ memoros pri la tre malvarma vento kiu devigis nin serĉi taŭgan lokon por tagmanĝi inter rokoj, kovritaj de niaj ventprotektiloj.

      Post nelonga kaj ne tro kruta deklivo ni atingas la ebenan parton de la promenado, pli ol 2000 metroj alte. Aperas la plej altaj montoj de la regiono ankoraŭ kovritaj de eternaj neĝoj.

     Ĉar entute tiu promenado estas sufiĉe facila, familioj kun junaj infanoj estas nombraj sur la vojeto.

     Post malmulte da tempo le celon de la plej facila parto estas antaŭ ni. La pejzaĝo valoras kiam oni estas montaramanto ! Ĉu vi konsentas ?

     Sed ni daŭrigas la promenadon por antaŭeniri en la altan valon kaj tiamaniere iom alproksimiĝi de la altaj montoj. Bonvolu sekvi la gvidantojn !

       Pli kaj pli ni eniras la valon kaj aperas nun glaciejo. Kvankam ĝi jam multe malgrandiĝis pro la klimatvarmiĝo, ĝi restas impona.

      Sed ni revenu sur la pado por daŭrigi nian promenadon. Malmultaj homoj restas sur tiu pado.

      Kiel kutime en la montaro, tuj kiam sin prezentas kurbiĝo de la vojo, ŝanĝas la pejzaĝon. Tiu ĉi ne similas la alian.


       Fine mi prezentos du florojn elektitaj inter la multaj renkontitaj dum tiu ĉi promenado.

      Mi esperas, ke vi havis plezuron akompani nin sur tiu montara vojo. Se jes, mi proponos alian promenadon kaj prezentos aliajn florojn. Kutime neniu respondas miajn demandojn, ĉu ne ? Sed franca proverbo diras : "Tiu kiu nenion diras konsentas !"