mardi 22 avril 2014

2014, grava jaro


     La jaro 2014 estas por ni, Francoj, aparte por ni Normandanoj, aparte por ni, anoj de la esperanta klubo Hérouville Esperanto, kaj speciale por mi, filo de mia patro ... Necesas iom klarigi, ĉu ne?

      Por Francoj tiu jaro 2014 estas la jaro de grandaj memorfestoj. Antaŭ sep dek jaroj, en junio,  finfine eknaskiĝis granda espero koncerne la liberigon de nia lando fare de la Aliancanoj.

     Por Normandanoj, dum la nokto de la 5a de junio komencis la strangaj kaj teruraj sed promesplenaj agoj de la amikaj militistoj. Kaj la 6an ekde la tagiĝo okazis la plej neimagebla atako de Angloj, Usonanoj, Kanadoj, Poloj ... kiuj elŝipiĝis sur la normandajn marbordojn.

     Ĉie en nia regiono troveblas monumentoj, paneloj, steleoj, tombejoj kaj aliaj por memorfesti la militistojn kiuj mortis dum la batalo. Tiuj ĉi supraj atestoj staras proksime de Colleville, sur la najbara strando de Ouistreham. Mi pli detale raportos pri ĉio tio.

                                                 Prelego de nia klubano JP pri Peterburgo

        Por nia esperanta asocio, 2014 estas grava jaro ĉar ni festos sian 30an      datrevenon . Dum la tuta jaro, ni provos organizi diversajn okazaĵojn por paroligi pri ni kaj pli ĝenerale pri esperanto.

                                             Belga esperantistino ŝutas bieron en glason

       Jam vizitis nian klubon Tadĵikoj, kiam ni estis en Dakso kaj pasintsemajne belga virino, kiu unue prezentis bildojn pri sia lando kaj poste proponis al ni gustumadon de diversaj belgaj bieroj. En majo Kubano kaj Ukraino estas atendataj unu post la alia.





     Fine, por mi persone tiu jaro 2014 estas speciale grava ĉar mia patro estus havinta cent jarojn se li estus ankoraŭ vivanta. Li mortis kiam li estis 93 jaraĝa.
   
   Okaze de tiu naskiĝdatreveno mi mergis en la keston de la familiaj fotoj kaj sentis fortan emocion retrovante mian patron fotita dum sia infanaĝo. 
    

    Jen mia patro, en 1920

              

   



         











samedi 19 avril 2014

Bela papilio

      La ĝardenoj aktive preparas la ontajn fruktojn kaj legomojn dank'al tre mildaj temperaturoj. Tiu papilio sentime surfolioiĝis dum mi alproksimiĝis por foti la framboarbustojn.

     Jam videblas la venontaj framboj, multe pli frue ol kutime. La arbustoj ŝajnas tre bonsanaj kaj mi esperas bonan rikolton.

         En la kampoj proksime de Colleville la kolzo plenfloras. Tiuepoke la tuta kamparo estas flava, nur flava ĉar la aliaj kreskaĵoj ne ankoraŭ estas pretaj por ekflori.

 
        Dume nia regiono Normandio sin preparas sin por granda okazaĵo. Antaŭ sep dek jaroj, la 6an de junio 1944, okazis la elŝipiĝo de la Aliancanojn sur la normandaj marbordoj. Oni atendas milojn kaj milojn da vizitantoj kaj inter ili la ĉefestrojn de multaj landoj.

mardi 15 avril 2014

En mia ĝardeno

                                     Restas nur tiuj lastaj narcisoj

    Post kelkaj tagoj sen komputilo (ĝi paneis pro malnova mortanta "Freebox"), mi denove proponas al vi etan promenadon en mia ĝardeno. 


 

















   Nur en kelkaj tagoj la ĉerizarbo plenfloris. Kompare kun la pasinta jaro, la florado plifruiĝas preskaŭ je unu monato. Ni esperu, ke nun ne frostos aŭ ne forte pluvos por havi ĉerizojn.

     Maldekstre la pomarbo preparas siajn florojn post aperigo de la novaj folioj. Samtempe la japana ĉerizarbo alportas ĝojon en la ĝardena pejzaĝo.

     Alvenis nun la momento elirigi la tondomaŝinon el la garaĝo por tondi la herbobedon. Pli ĝuste mi devus diri tondi la herbaĉojn! Ĉar delonge malaperis la gazono profite de diversaj herboj sed ankaŭ de la lekantetoj, kiuj agrable tegas la tutan terenon.


 


    Samkiel la ĉerizarbo la rabarbo bone kreskis, pli frue ol la antaŭaj jaroj. La ruĝajn tigojn sufiĉe dikajn  ekde nun oni povos uzi por prepari bonajn tortojn kaj konfitaĵon.

mardi 8 avril 2014

Ankoraŭ kelkaj fotoj

                                                   Jen kelkaj verkoj venditaj kun rabato
   Antaŭ paroli pri alia temo, mi ankoraŭ sendas kelkajn fotojn faritajn dum la malfermo de la ateliero de Miriam.






               













Strangaj princinoj
aperis en la ekspoziciejo.


 

lundi 7 avril 2014

Eŭropaj tagoj pri artaj metioj



     Vendredon, sabaton kaj dimanĉon, la 4a, 5a kaj 6a de aprilo okazis la eŭropaj tagoj pri la artaj metioj. En nia vilaĝo Colleville-Montgomery, ni bonŝance havas unun el tiuj personoj, kiuj praktikas unun el tiuj mirindaj artaj metioj. Ŝi estas potistino kaj nomiĝas Miriam P.

     Kiam okazas tiuj eŭropaj tagoj, ĉiu metiisto, kiu partoprenas malfermas al publiko sian atelieron. Tiuokaze ŝi aŭ li prezentas siajn ĵus farintajn verkojn al siaj jam de longe fidelaj klientoj kaj esperas alogi novajn.

     Ĉiuj estis invititaj trinki aperitivon ĉe la potistino en la korto, kiu apudas la atelieron. La invititoj laŭ̂plaĉe vizitis la etan ekspoziciejon aŭ ekstere trinkanke kaj babilante ĝuis sufiĉe agrablan veteron.

  Ĉi-jare, nia simpatia potistino prezentis novajn verkojn, kiuj alogis la okulojn.

     Kvankam mi ne ŝatus havi ilin en mia propra domo, mi aprezas la fakton, ke Miriam provas evoluigi sian stilon.



              Tiu pleto al muro kroĉita havas tutnovan figuron inter la kutimaj verkoj 
de Miriam.

      Originalajn verkojn ankaŭ ŝi proponas por petolemaj personoj aŭ infanoj. Ni jam aĉetis tiajn burleskaĵojn, pli malgrandajn por ni kaj geamikoj.

     Tamen mi rimarkis hieraŭ matene, ke la plej venditaj objektoj prezentas stilon pli tradician. La aĉetantoj plej ofte elektas uzeblajn aĵojn, kiel tasojn, bovlojn, potojn, telerojn ... ne la originalaĵojn.
 

 
 
 

mercredi 2 avril 2014

Reveno hejmen

     Kiel antaŭvidite ni rehejmeniĝis pasintan lundon. Ni faris komfortan vojaĝon ĉar la vetero estis agrabla kaj, precipe sabate kaj dimanĉe, la multnombraj kaj dikaj kamionoj ne rajtas veturi. Krom tiuj kiuj transportas urĝajn materialojn kaj freŝajn manĝaĵojn la kamionoj semajnofine restadas sur parkejoj.



    Ĉar Dakso staras sur la vojo al Hispanio kaj Portugalio, semajne videblas sur la aŭtoŝoseo teruraj vicoj kaj vicoj da kamionoj kiuj senĉese sinsekvas. Mi ŝatas nek longe sekvi nek ĉiam preterpasi tiujn monstrojn! Kun plezuro ni do retrovis nian domon.
      Surprizis nin tiun floron kiu kutime plenfloras decembre kaj komence de januaro. Nun ĝi ne plenfloras, tamen ĝi floras pli ol normale dum la printempa sezono. Eble ĝi volas deziri al ni bonan revenon hejmen?

      En la ĝardeno ĉio aperas normala. Narcisoj flavaj kaj blankaj sekvis normalan procedon. Tranĉi la jam velkitaj floroj estis la unua laboro de mia edzino preskaŭ tuj post nia alveno. Plezurigis min la herboj kiuj ne tro kreskis dum nia longa foriro. Mi ne zorgos pri ĝi antaŭ unu aŭ du semajnoj.

     Observante ĉiujn ĝardenojn oni rimarkas, ke la flava koloro superas la aliajn kolorojn. Maloftas la aliaj krom la blanka kaj, sed pli rare, la blua. Tio fakte estas en nia ĝardeno.


 
 
 
                                     



               Tamen  bone ŝercante mi trovis tiujn tre malgrandajn bluajn diskretajn floretojn ("muskaris").

vendredi 28 mars 2014

Post tri semajnoj


                         Jen la ŝoseo kie viro biciklis sur akvo, kiel Jesuo

      Alvenis la tempo foriri el Dakso. La kuracado de mia edzino finiĝas morgaŭ matene kaj ni tuj foriros al nia Normandio posttagmeze. Ni trankvile veturos ankaŭ dimanĉon kaj kredeble atingos Colleville lundon.

     Antaŭ nia foriro, hieraŭ posttagmeze ni denove faris grandan rondiron en la ĉirkaŭaĵoj de la kampadejo kie ni restadis dum tiuj tri lastaj semajnoj.

     Certe la nivelo de la akvo jam bone malaltiĝis. Ĉiuj ŝoseoj nun estas senprobleme uzeblaj post purigado de municipaj laboristoj.

     Tamen restas ankoraŭ multaj inunditaj vojetoj kaj kampoj, aŭ pli ĝuste parte inunditaj.


      Se post tri semajnoj la kampoj ankoraŭ estas tiom plenplenaj de akvo, tio signifas ke la tero ne plu kapablas ensorbi tiun akvon.

     Mia demando estas : post kiom da semajnoj aŭ monatoj tiuj kampoj finfine estos liberaj por la brutaroj ?



    Eĉ se ni faris sufiĉe belajn fotojn okaze de la inundoj, ni restas malĝojaj pensante pri la malfacilaĵoj kiuj atendas ĉiuj terkulturistoj kaj bredistoj !