jeudi 23 octobre 2014

Unua tago de la staĝo

      Sabaton, la 18an , ekde la oka kaj duono estis malfermita la akceptejo de la staĝo. Gigi kaj Veronik pretis kontroli la alvenontojn sur la listo de la staĝantoj kaj doni al ĉiu sian dosieron.
 
     Je la ĝusta horo, post trinkado de kafo aŭ teo, pôst tre mallonga parolado de la prezidanto de la klubo (mi estas tiu), ekkomencis rapide la du kursoj. Ĉi- supre la Franco Michel Dechy gvidante la kurson por la progresantoj.
 
     Por siaj kursoj, Michel Dechy uzas la bildstriojn de Tinĉjo tradukitaj en esperanton. La bildstrio uzita tiu unua tago de la staĝo estis Tinĉjo en Tibeto, la plej interesa albumo laŭ la opinio de Michel.
 
     La kurson sekvis atente la partoprenantoj. Inter ili kelkaj bone konis la tutan verkaron de Hergé, la "patro" de Tinĉjo, sed pli multaj estis tiuj, same kiel mi, kiuj tute ne ĝis nun interesiĝis pri tiu Tinĉjo kaj liaj kunuloj.

    Inter la ĉefaj roluloj de la bildstrioj pri Tinĉjo, la fama kapitano Hadok havas gravan rolon en ĉiu albumo. Por malkovrigi al ni la aventurojn de la herooj en Tibeto, Michel legigis la kursanojn, disdonante la rolojn inter diversaj personoj. Tie la juna Gabriel rolas la kapitano Hadok.

      En alia klasĉambro, la Slovako Stano Marĉek instruis la komencantojn, ĉu verajn komencantojn (nur tri), ĉu pli malpli "eternajn" komencantojn.

     Por la instruado Stano Marĉek uzas la libron kaj bildojn de sia Rekta Metodo. Ĉar li tute ne parolas la francan, 100% de la tempo li esperante parolis. La staĝantoj estis tute mergitaj en la lingvon kaj foje havis malfacilaĵojn por ĉion kompreni.

     Post matena paŭzo, kaj denove post la posttagmeza paŭzo, sub la gvidado de Stano, la du grupoj kuniĝis por kanti. Ni lernis popolajn slovakajn, ĉekajn kaj polajn kantojn, helpe de la projekciitaj paroloj.

     Unue hezitemaj, la staĝantoj iom post iom pli lerte kantis. Stari por kanti ankaŭ plaĉis al multaj pro la antaŭa iom longa sidado dum la kursoj.

     Por ŝpari tempon kaj monon, la organizantoj planis surlokajn manĝojn. La pladoj estis ĉu preparitaj de kelkaj klubanoj, ĉu aĉetitaj ĉe lokaj vendejoj.
 
     Dume restis sur la tabloj la abunda materialo alportita, ĉu de la staĝantoj mem kiuj jam pôsedis la albumojn, ĉu de Michel Dechy por disdonado al tiuj kiuj ne posedis ilin.
 
       Mi ne certas, ke dum la manĝoj oni multe parolis esperante ! Precipe la komencantoj havis tro plenplenan kapon kaj deziris ripozi la cerbon. Necesa paŭzo kiu bedaŭrinde aspektis tro mallonga al kelkaj personoj.

                  La preskaŭ tuta staĝantaro fotita en la skvaro de l'Esperanto.
 
 
 
 

 



 

  
 

lundi 20 octobre 2014

Fimo kaj debato

      Vendredon, la 17an de oktobro, komenciĝis la lasta etapo de nia maratona organizado pri la 30a datreveno de la asocio Herouville Esperanto. En la urba biblioteko ni prezentis filmon pri la internacia lingvo.

       Post la filmo okazis mallonga debato kun la ne esperantistaj spektantoj. Ili bedaŭrinde malmultis sed estis sufiĉe scivolemaj.

     Intervenis en la debato la Slovako Stano Marĉek, prezidanto de la Slovaka Esperantista Asocio, kiu venis en Herouville por gvidi la morgaŭon kurson dum la staĝo organizita de nia klubo.

                 Mi dum la debato tradukis en esperanton la demandojn de la publiko kaj  en la francan la respondojn de Stano.

       Poste Stano rapide klarigis la principojn de la rekta metodo kiun li uzos por la komencantoj de la morgaŭa staĝo. Li estas aŭtoro de tiu rekta metodo kiu jam estas  tradukita de la slovaka lingvo al 34 aliaj lingvoj.

     Fine Stano Marĉek kantis kelkajn popolajn kantojn el Slovakio, Ĉekio kaj Pollando. Li ankaŭ  kantigis la aŭskultantaron antaŭ la fino de la kunveno.
 
      Tiuj kiuj ne ankoraŭ vidis la ekspozicion en la biblioteko profitis la okazon. 
 
    Ĉar mi ne montris ĉion en la antaŭaj raportoj ankaŭ mi profitas la okazon por aldoni kelkajn fotojn pri tiu ekspozicio.


 
     Kaj fine, kiel kutime en Esperantio, ni vespermanĝis en nia ŝatata Kafejo de Artoj. Ni ne tro longe daŭrigis tiun manĝon ĉar alia grava tasko atendis nin ekde la frua morgaŭa mateno ....
 



 

 





dimanche 12 octobre 2014

Ekspozicio (2)

      Dum la instalado de la ekspozicio en la biblioteko de Herouville, ni havis kelkajn malfacilaĵojn. Protekti la dokumentojn senditaj de niaj geamikoj sub vitroplasta kovrilo estis delikata manovro.
 
     Plurfoje ni mismanovris antaŭ sukcesi belan prezenton ĉar la stofo emis tro aŭ ne sufiĉe ĉifi tuj kiam mi metis la kovrilon.
 
     Mi nun lasas vin rigardi la dokumentojn fotitaj tuj post la fikso de la vitroplasta kovrilo.
                                                
     Ni ricevis gratulmesaĝojn el pluraj landoj : Aŭstralio, Belgio, Britio, Ĉekio, Italio, Japanio, Pollando, Rusio, Uzbekio. Tiom da atestoj ĝoĵigis nin. Bedaŭrinde ne eblis prezenti ĉiujn en la disponebla loko.
 
      Sur la granda monda mapo ni, per pingloj montris de kiuj landoj venis la esperantistoj kiuj vizitis nian klubon dum iom malpli ol 30 jaroj. Entute, de kiam la tiamaj membroj komencis kalkuli, vizitis la klubon 133 esperantistoj el 36 landoj.
 
      Mesaĝoj kaj fotoj sur la "Ora Libro" de la klubo memorigas al ĉiuj la tre agrablajn momentojn travivitaj kun la vizitintoj. 


       Ni ne forgesis prezenti la afiŝojn de prelegoj pri kiuj ni faris veran reklamon.
Nepre necesus ke mi reiru por foti pli precize ĉiujn afiŝojn...
 
       
 
      


vendredi 10 octobre 2014

Ekspozicio pri esperanto

      Kadre de la 30a datreveno de la asocio Herouville Esperanto, ni planis organizi ekspozicion pri la lingvo esperanto en la biblioteko de nia urbo. Ĝi estos prezentita de la 7a ĝis la 26a de oktobro.

     Lundon, la 6an de oktobro, kelkaj membroj de la klubo rendevuis en la biblioteko kiu estis fermita al publiko.
 
     Panelojn eldonitaj de la franca asocio nia klubo akiris antaŭ kelkaj jaroj. Ili belaspektas, kvankam miaopinie ili postulas tro longan legadon, kiu povas malhelpi tiujn, kiuj ne havas specialan intereson.

      Dum la viroj zorgis pri la paneloj, la du Miŝel prezentis diversajn aĵojn kaj gratulleterojn senditaj de eksterlandaj geamikoj esperantistoj.
 
     El kelkaj urboj kies esperantaj kluboj ni vizitis en pluraj landoj, ni ricevis belajn atestojn okaze de nia jubileo. Tiuj leteroj havas grandan valoron por ĉiuj kiuj travivis la multajn amikajn renkontiĝojn. Ni estas dankemaj al ĉiuj geamikoj niaj kiuj sendis ion por nin kuraĝigi.
    
 

 


mardi 30 septembre 2014

      Antaŭ reiri en Rusion, estis organizita por Vera Vlasova kaj Mikaelo Bronŝtejn koncerto en  nia vilaĝo Colleville-Montgomery. Ĝi okazis lundon, la 22an de septembro, vespere, en la mediateko.

        Marko, la respondeculo de la mediateko, kiu entuziasme konsentis kiam mi proponis tiun koncerton estis iom maltrankvila. Ankaŭ mi. Ĉu ni sukcesos alogi sufiĉe da spektantoj, lunde post labortago ?

      Surprize ni kalkulis pli ol kvindek aŭskultantojn en la malgranda salono kie Vera kaj Mikaelo kantis. Mi tradukis en la francan la klarigojn de Mikaelo pri ĉiu kanto.

     Certe ĉeestis la esperantistoj de nia asocio Herouville Esperanto. Sed ili ne estis la plimultaj. Tio ĝojigis Markon kaj min.
            
                 Mikaelo sole kantis du aŭ tri kantojn kiujn li mem verkis.

      Plejofte kune kantis Vera kaj li, ĉu en la rusa aŭ la ukraina, ĉu en esperanto.

      Varmege aplaŭdis la publiko inter la kantoj sed pli longe je la fino. Tiel ke la kantistoj aldonis alian kanton kaj Mikaelo kantigis la publikon, en esperanto.
    Multaj personoj laŭdis Markon kaj min pro la tre bona spektaklo proponita en tia eta vilaĝo.
 

   

mercredi 24 septembre 2014

Memorinda tago (3)


        Venis la momento kune kanti la du planitajn kantojn antaŭ la publiko.

                                   Mikaelo gvidis la unuan kanton "Vivu la stel".

                                    La duan kanton " Mia amatin' " gvidis Vera.

                                                Ana kaj Tomie aktive partoprenis.

       Post la kantoj la ĉeestantoj estis invititaj en la Domo de Asocioj por trinki honorvinon pagita de la urbestraro. Suŝioj kaj trinkaĵoj, kun kaj sen alkoholaĵo estis proponitaj.
                   En ĝoja etoso la partoprenantoj ĝuis la tre bongustaĵojn.

      Fine por plezurigi ankaŭ la ne esperantistan publikon kiu ne konas ilin, Vera kaj Mikaelo proponis etan koncerton.

      Ili kantis kelkajn popolkantojn tradukitaj de la rusa aŭ de la ukraina en esperanton. Kompreneble ankaŭ kelkajn fame konatajn esperantistajn kantojn ili aldonis antaŭ la fino de la solenaĵo.















     Por agrabla konkludo de tiu memorinda tago, ni planis kune vespermanĝi en la Kafejo de Artoj, kie ni ofte manĝas post la ĉiusemajna kurso. 
       La kvin unuaj ĉinaj pladoj estis sur aparta tablo. Ĉiu devis memservi laŭ sia gusto kaj apetito. Tiuj manĝaĵoj estis tiom bele kaj delikate preparitaj ke restis malmulte. Apenaŭ restis apetito por honorigi la sekvajn pladojn.

     Tiamaniere finiĝis tiu tago, en ĝoja etoso, kun plenplena stomako de la kunmanĝantoj. Certe la skipo kiu preparis la diversajn temojn estis iom laca sed tre feliĉa. Ankaŭ la partoprenantoj estis feliĉaj. Multaj gratulis la organizantojn pro tiu bela sukceso.
       Permesu al mi diri ke ni fieras !!!
       Kaj nun, ni atendas vin en nia Skvaro del'Esperanto !