lundi 8 décembre 2014

Kristnaska bazaro en Herouville

     Hieraŭ ni iris en Herouville kie okazis "Kristnaska bazaro". En tiu urbo, kiel en nia vilaĝo, ĝi ne longe daŭras. Nur unu tago (du en Colleville). 

       Tiu bazaro okupis la placon de Ĕŭropo en la urba centro. Ĝi do estas ĉirkaŭita de grandegaj konstruaĵoj, en kiuj precipe staras administraj servicoj.

     La temperaturo ne estis tre malalta sed la atmosfero estis tre humida. Mi estis surprizita vidi, ke en tiu sufiĉe granda urbo ne venis pli da vizitantoj. Kiam mi pasis tie, neniu infano sidis apud la Kristnaska Patro sur sia sledo.

                                                Neniu aĉetanto antaŭ tiuj budoj !

                    Malmulte da personoj ankaŭ en la alia flanko de la bazaro.

      En Herouville nombraj estis la budoj de asocioj (asocioj de kvartalo, kaj sportaj asocioj) kiuj precipe proponis kukojn, krespojn kaj varmajn trinkaĵojn. Ie tie bonodoris la fama "varma vino" (kun cinamo kaj citronoŝelo).

     La alia rimarkinda observo estas, ke partoprenis malmulte da privataj personoj kiuj proponas memfaritajn objektojn por aĉeti. Nur alogis mian atenton tiuj pupoj faritaj el jam uzitaj paperoj kaj kartonoj.

      Lokaj produktantoj alportis ĝojajn kolorojn per la ĵus rikoltitaj legomoj kaj fruktoj. Finfine mi estis desapontita kaj nelonge restadis surloke.
 


 
 


vendredi 5 décembre 2014

Vintra etoso

     Ŝajnas, ke la malvarmeco deziras sin prezenti en nia lando. Iom timeme sed ni tamen observis malaltiĝon de la temperaturoj. Ĉar la personoj, kiuj ĝis nun vizitis nian domon, ne konsentis por aĉeti ĝin, ni povas ĝui agrablajn momentojn antaŭ fajro.





      Pasintan sabaton, du paroj vizitis nian proprietaĵon. Alia virino venis pasintan mardon. Tiu ĉi eksploras la regionon por siaj gepatroj kiuj loĝas en Bretonio. Bedaŭrinde, ankoraŭfoje tiuj vizitantoj ne esprimis iu ajn deziron. Nia domo ne plaĉas al ili ! Ne gravas.




     Se paroli honeste, finifine ni estas feliĉaj ! Estus tre malagrable translokiĝi dum la vintra sezono, ĉu ne ? Eĉ se unu paro entuziasme volis tuj akiri nian domon, inter la unua subskribo kaj la fina oficiala subskribo, necesas tri monatoj. Tio signifas, ke ni ankoraŭ povos multfoje sidi antaŭ la bela fajro !




       Antaŭ nelonge, amikino "Eta Miŝel", el nia esperanta klubo, donacis al ni kreskaĵon, proksimume dudek centimetrojn alta. Ni estis dankemaj ĉar ni tuj rekonis la bulbon : ĝi estas amarilido. Ĝi rapide kreskis kaj nun du floroj jam aperis, atendante la trian kiu iom malfruas.

                                                           Kiaj belegaj floroj !


mardi 2 décembre 2014

Kristnaska bazaro

     Alvenis en Francio la tempo de la popularaj "Kristnaskaj bazaroj". En la grandaj urboj tiuj bazaroj ĉiujare invadas la centron aŭ la malnovan kvartalon kie estas facile malpermesi la trafikon de la aŭtoj.
 
    En la vilaĝoj kiel Colleville, kie ne estas vera cento, la tradicia bazaro okazas en la halo de sportoj. La avantaĝoj estas, ke ĉiu povas veturi senĝene en la vilaĝo kaj, ke La vendistoj ne bezonas munti apartan budon sur la trotuaroj aŭ la stratoj.
 
       Kompreneble en nia vilaĝo, same kiel en la aliaj vilagôj aŭ malgrandaj urboj, tiu bazaro ne longe daŭras. En Colleville ĝi okazis pasintajn sabaton kaj dimanĉon dum en grandaj urboj ĝi daŭras inter du kaj kvar semajnoj.

      En grandaj urboj, la eksponantoj ĝenerale estas profesiuloj, artistoj aŭ metiistoj. Ofte ili posedas propran magazenon en la urbo mem aŭ en alia ne malproksime. La bazaro de tiu periodo estas por tiuj personoj fonto de grava enspezo.
     Male, en niaj vilaĝoj, profesiuloj ne vizitadas la mallongajn bazarojn. Tiuj kiuj venas proponas vendi siajn proprajn memfaritajn aĵojn. Emerituloj kiuj havas hobion provas vendi siajn verkojn por havigi al si kelkajn pliajn eŭrojn por la finjaraj festoj.

     Dommastrinoj sen ekstera laboro kelkfoje okupiĝas farante specialajn ornamaĵojn. Kiel videblas sur la fotoj, la produkto de tiuj personoj estas malgranda.

       Inter tiuj amatoroj troveblas kelkaj kiuj havas veran talenton kaj ili scias tion. Serĉante le prezon de liaj verkoj kaj vidante ĝin, oni ne povas dubi pri tio !

      Sed ĝenerale la proponitaj aĵoj ne multekostas. La prezoj, same kiel la "artistoj" estas modestaj. Tio permesas al malriĉaj homoj havigi al si kaj al la infanoj donacojn por ĝojigi la malĝojan etoson kiu regas nian nunan epokon. 
 
 

lundi 24 novembre 2014

Aŭtuno rezistas

       Pro la mildeco de la vetero (tio estas mia supozo) ĝis antaŭ kelkaj tagoj la folioj de la arboj daŭre restis verdaj kaj kompreneble ne ekfalis. Subite ili flaviĝis kiel vidate sur la avelarbo ĉi-supre.
     Male la folioj de la japana ĉerizarbo jam komencis fali la unuajn tagojn de novembro kvankam ili ankoraŭ estis verdaj. Nun la belaj aŭtunaj koloroj aperis sed la arbo estas multe malpli bela ol kutime ĉar mankas folioj.
     Sur la herbo la tapiŝo de la ruĝ-flavaj folioj estas malpli densa ol kutime. Mi jam plurfoje kolektis la falintajn verdajn foliojn. Ĉar la nova tapiŝo plibeligas la iom malĝojan ĝardenon mi atendos kelkajn tagojn antaŭ rasti ilin.
                                      Folioj de avelarboj apudas tiujn de la japana ĉerizarbo.

         La folioj de la hortensioj daŭre restas verdaj kaj la floroj jam velkitaj ankoraŭ prezentas belan aspekton.

      Unu floro, la sola en la tuta hortensiaro, ekfloris antaŭnelonge. Fiere ĝi superas la aliajn kiuj malrapide estas velkiĝantaj.
 
       Restas ankaŭ ie tie kelkaj rozoj. Tiu ĉi kliniĝas pro manko de vigleco, ĝi aspektas iom mizera, ĉu ne ?

       Iom pli vigla, tiu rozo estas verŝajne la lasta kiun mi povos foti ĉi-jare. Nu, vintro finfine venkos, kvankam ĝis nun la aŭtuna mildeco superis  la vintran malvarmecon.
 
 

jeudi 20 novembre 2014

Saŭno kaj vino

     En nia domo, subteretaĝe estas je nia dispono aparta ĉambro kie ni instaligis saŭnon. Se kiel ni antaŭplanis, ni vendas nian domon, ni tre bedaŭros la saŭnon.

      Duŝo apudas la saŭnon kaj dekstre videblas la pordo de la kelo. Ĉiusemajne ni ĝuas longan kaj agrablan momenton en tiu loko.

     Tute farita el ligno, la saŭno estas finlanda produktaĵo. La etoso en ĝi estas tre kvieta. Tri personoj povas kuŝi sur la benkoj sed tre malofte ni estas pli ol du. 
     La ĉambro estas sufiĉe granda por akcepti du fotelojn kie ni ripozas inter du restadoj en la saŭno, kaj fine por kvietigi la korpon antaŭ reveni en la domon por vespermanĝi.

      Se la saŭno, la duŝo kaj la kahelaro estis faritaj de metiistoj, , la plafono kaj la muroj mi mem aranĝis. Por pli granda plezuro mankas nur lageto apud la domo ! Ankoraŭfoje videblas la pordo de le kelo. Do, eniru en ĝi.

      Tiu kelo tre valoras, ĉar ĝi estas sub la nivelo de la ekstera grundo kaj la interna grundo el tero estas kovrita per gruzo. Por konservi vinon, nepre necesas ke la temperaturo restas pli malpli konstanta.Tio estas.

      La bonaj kondiĉoj permesas konservi vinon. Ĝenerale mi aĉetas vinon kiam ĝi estas juna. Tiam la prezo estas malalta. Mi ofte elektas vinojn kiuj kostas malpli ol kvin eŭrojn, aŭ nur iom pli. Ĉar ili ankoraŭ ne estas maturaj por tuja trinkado, mi forgesas ilin du, tri ... jarojn (aŭ pli, laŭ la vinoj)  en la kelo kie ili trankvile maturiĝas.

      Sur etikedoj mi skribas la nomon, la jaron de la aĉeto kaj la konsilitan jaron de la estonta trinkado. Ofte mi aldonas la pladojn kiuj estas taŭgaj por ke ni plej bone aprezu la kvaliton de ĉiu vino.

      Ankaŭ disponeblas en la kelo la konfitaĵoj el rabarbo. Du fojojn jare, ni sukcesas fari niajn proprajn konfitaĵojn. 
     Se ni vendas nian domon, ni devos adiaŭi kaj la saŭnon, kaj la konfitaĵojn !!! Feliĉe la vizitintoj ĝis nun ne anoncis, ke ili volas aĉeti. Estus tre maloportune translokiĝi dum la vintra sezono.
 
 
 

 

 
 




lundi 10 novembre 2014

Lastaj belaj tagoj





    En Francio ĉi-jare, la somera vetero ne estis tre bela. Ĝi eĉ estis tre malbela, pluvema kaj malvarma en aŭgusto. Septembro donis al ni pli da plezuro sed oktobro pli ĝojigis la animon de ĉiuj.
 



    Novembro alvenis kaj tiu monato deziris montri, ke ĝi estis, estas kaj nepre restos aŭtuna monato. Revenis la grizaj ĉieloj, la humida aero kaj la pluvoj ...

     Feliĉe antaŭ reveni al niaj tradiciaj malĝojaj pluvemaj kaj mallongaj tagoj, ni konis tre nekutiman semajnofinon, la lastan de oktobro.

     La vetero estis tiel milda, ke sur la plaĝo de Collevillle, nombraj promenantoj venis. Ĉiuj antaŭpensis, ke tia favora vetero ne povos plidaŭri. Verŝajne oni tiam estis travivintaj la lastajn horojn de tiu escepta periodo.

     Ne ĉiuj homoj estis senvestitaj sed tamen ili estis sufiĉe nombraj. La sablo estis nek malvarma, nek humida por restadi surloke.

     Ĉu hazarde ni povos vidi naĝantojn ? Ĉu tiuj infanoj jam baniĝis aŭ baniĝos ? Vidante ilin ni ne sciis.


   Plipaŝante laŭ la marbordo ni vidis kuraĝajn virojn kiuj sin banis. Ŝajnas ke ili estas raraj eĉ se la veterkondiĉoj estis rimarkinde bonaj. Mi tre bone komprenas tiujn kiuj ne emas sin bani ĉar mi ŝatas varman marakvon.

      La vento estis kvazaŭ nula. Pro tio la kutimaj veltabuloj ne estis videblaj sur tiu ĉi tro kvieta maro. 

     Nur tiuj kiuj uzas siajn muskulojn kapablis antaŭenriri sur la akvo. Ili havis grandan ŝancon ĉar tre maloftas tia kvieta maro, tute sen ondoj.

     Du tagoj poste la bele escepta periodo travivita en oktobro finiĝis. La bankostumoj, la iloj uzataj por ludi sur la plaĝo subite iĝis superfluaj. Alvenis la vera aŭtuno ...

 
 

mercredi 5 novembre 2014

Fino de la ekspozicio

           Mi proponas daŭrigi nian promenadon en la ekspozicio pri la skulptaĵoj de Niki de Saint Phalle.

      Mi precipe ŝatis ĉiujn "Nanajn". Tiuj, male de la antaŭaj, havas vizaĝon.

      Kvankam pli dikaj ol "normalaj" homoj, la sekvaj estaĵoj pli malpli estas samgrandaj ol ni.




      


   En la lasta ĉambro de la ekspozicio, la stilo kaj la temoj de la artistino  ŝanĝis.

               Tiuj totemoj estis faritaj por ornami ĝardenojn aŭ parkojn.

     Ni scias ke Niki de S. P. faris grandajn skulptaĵojn kiuj staras en diversaj landoj. Ni precipe rimarkis la filmon pri parko en Italio, en regiono Toskanio. 

     Antaŭ viziti tiun ekspozicion, ni sciis nenion pri Niki de S. P. Nun ni deziras viziti la parkon en Toskanio.