mardi 12 mai 2015

Baldaŭa transloĝigo

     Alvenis la momento paroli pri nia tre baldaŭa transloĝigo. Forlasi grandan domon kun etaĝo kaj subteretaĝo kaj kelo por iri en malgrandan apartamenton malfacilas. Ni jam donacis kelkajn meblojn al niaj du filoj kaj vendis aliajn. Tiuj kiuj vizitis nian domon povas vidi sur la supra foto ke kanapo kaj grandaj foteloj el ledo malaperis el la salono. Ni vendis ilin kaj la foteloj de la unua etaĝo anstataŭis ilin.    
     Jam de pluraj semajnoj ni enkartonigis ĉiujn librojn kaj ornamaĵojn kiuj staris sur la bretoj tiu ĉambro. Enmanigante la ornamaĵojn, ni rememoris multajn belajn travivaĵojn ĉar ili estis donacoj de geamikoj, precipe el Rusio kaj Japanio.     
                                     Tiuj bretoj sen libroj estas malĝojaj, ĉu ne ?

     Dum ĉambroj estas malplenaj aliaj pleniĝis ! Mi devas lasi vin por prepari la aliajn !

samedi 9 mai 2015

Vojaĝo per Transsiberio

     

     Dum la somero de la jaro 2007, Gigi kaj mi vojaĝis en Rusio. La tutan monaton julion ni faris esperanteskan vojaĝon de Moskvo al lago Bajkalo per la fame konata transsiberia trajno.
  
     Ĉiujn etapojn de la itineron preparis por ni nia amikino Svetlana S. el Moskvo. Ŝi mem kontaktis fidindajn geamikojn kiuj survoje povis gastigi nin du aŭ tri tagoj, zorgi pri ni kaj helpi laŭbezone.     

     Svetlana akompanis nin ĝis Kazan, la unua etapo de la periplo, ĉar ŝi pensis, ke ni ne bone povus elturniĝi por senprobleme envagoniĝi. Ŝi klarigis al ni la detalojn kiuj permesas kviete trajnvojaĝi en Rusio. Post unu nokto, ni atingis nian celon. Svetlana transdonis la ciceronan rolon al juna esperantisto kaj reiris al Moskvo la sekvan nokton. 

     Tiam vere komencis por ni la veran sperton. Post du-tri tagoj-noktoj en Kazan, ni tag-nokte transsiberiis al Ekaterinburgo, kaj al Novosibirsko kaj fine al Irkutsko. Post restado de tri tagoj en ĉiu urbo, la rusaj samideanoj perfekte zorgis pri ni de la elvagoniĝo ĝis nia nova envagoniĝo.    

      De Irkutsko ni per ŝipo atingis la lagon Bajkalon kie ni partop̂renis en la staĝo organizita de la esperanta klubo de Novosibirsko.      
   Tiun neordinaran rusan sperton ni rakontis al loĝantoj de nia vilaĝo en la biblioteko. Post kelkaj klarigoj pri la organizado kaj la esperanta vojaĝmaniero, mi prezentis la filmon kion mi faris. 

jeudi 7 mai 2015

Bretonaj strandoj

     Dum nia mallonga vojaĝo en Bretonio mi diris ke ni ĉefe restadis proksime de la marbordo. Ĉiam ni estas allogitaj de la maraj pejzaĝoj.

      Kiam oni sekvas la padon de doganistoj oni precipe vidas klifojn kaj rokojn falitajn en la maro sed ne nur.

    Inter la amasiĝoj de rokoj, piede de kiloj, fojfoje troviĝas strandoj. Plejofte ili estas malgrandaj, tute kovritaj de pli malpli dikaj ŝtonoj kaj malfacile atingeblaj.

     Sed feliĉe por la turistoj, kaj la lokaj loĝantoj,  ankaŭ troveblas mirindaj grandaj plaĝoj el fajna sablo. Tamen konvenas precizigi, ke oni povas ĝui tiujn plaĝojn nur kiam la maro retiriĝas.

     Male, kiam la tajdo estas plenplena ne plu eblas ĝui la belan sablon. Restas nur eta vojo inter la herbo kaj la maro aŭ eĉ nenia trairejo.
   Vere Bretonio estas bela regiono, precipe kiam ne pluvas dum pluraj sinsekvaj tagoj kiel tro ofte tiaj veterkondiĉoj okazas.

vendredi 1 mai 2015

"Pado de doganistoj"

            Dum nia vojaĝo en Bretonio ni elektis itineron  kiu pli malpli laŭiris la marbordon. 

       Kvankam iu malvarma norda vento ofte akompanis nin, la suno bonŝance montriĝis malavara. Tio permesis al ni agrable marŝadi kaj ĝui belajn tipajn pejzaĝojn.  

    Bretonio estas la plej okcidenta parto de Francio. Ĝi similas al pinta nazo de vizaĝo (se oni havas iom da imagopovo !). Ĝi estas restanta parto de tre maljuna granita montaro.

    Tre oportuna "pado de doganistoj" sekvas la tre sovaĝan rifan kaj neregulan marbordon. Tiuepoke marŝi sur ĝi tre agrablas pro la florantaj uleksoj.

     Ulekso estas tipa kreskaĵo de la granitaj grundoj. Ili ne nur plibeligas la pejzaĝojn, il ankaŭ tre bonodoras.

       

     Pro la granitaj rokoj kaj ŝtonoj kiuj de nombraj jarmiloj falis en la maro, la akvo ĝenerale restas tre klara kiam la vetero estas bela.

      Kompreneble kiam alvenas el okcidento pluvo, vento kaj ŝtormo la belaj koloroj de la maro ŝanĝigas.

     Kiam ni promenadis sur la "pado de doganistoj" la veterkondiĉoj permesis al ni vidi pejzaĝojn kiuj iom similas al mediteraneaj pejzaĝoj.









lundi 27 avril 2015

Ĉarma bretona urbeto

    Dum nia mallonga voyaĝo en Bretonio ni vizitis kelkajn urbetojn kies arkitekturo tre similas al la malnova normanda stilo.
        Bonvolu revidi la antaŭajn fotojn pri Honfleur kaj vi konsentos kun mi.

        Certe, spertulo rimarkigus ke ni ne sufiĉe atentis ĉar inter la bretonaj kaj normandaj fasadoj kelkaj detaloj malsimilas.
       Ekzemple tian skulptaĵon mi malofte vidis en Normandio. Sed ankaŭ dum tiu vizito mi ne vidis multe da aliaj bone konservitaj kiel tiu ĉi !
                    La formo de la pordo kaj fenestro ankaŭ malsimilas.

    En tiu domo naskis kaj vivis "fama" verkisto kaj historiisto pri religioj en la deknaŭa jarcento ("fama" precipe por Bretonoj !)    (1)

     Pro tio relativa fameco la urbeto restaŭris kaj faris muzeon en tiu bela domo.
    Treguier estas la nomo de la vizitita urbeto. Revenirante el la malnova centro ni konsentis kun la ŝildo kiun ni vidis kiam ni alvenis sed pri kio ni ne atentis.

   "Vizitu Treguier, ĉarman karakterizan bretonan urbeton" . Eble vi ankaŭ povos konsenti post la promenado kun ni ?
     Unuafoje ni vidis tian fasadon kun tiuj apartaj fenestroj. En la urbeto mem ni ne vidis alian domon kiu eĉ pli malpli similis al tiu ĉi. 
     Bedaurinde ni ne trovis daton sur tiu restaŭrita domo sed supozeble ĝi estas pli malnova ol la aliaj.

(1) Ernest RENAN  1823-1892


samedi 25 avril 2015

Ni denove forlasis nian domon

    Mi restis silenta dum longa tempo, ĉu ne ? Ĉar ni denove forlasis nian domon por iom forgesi ĉiujn malagrablaĵojn koncerne nian baldaŭan transloĝigon. Per nia loĝaŭto ni vizitis la proksiman Bretonion dum unu semajno.

    Ni ne ŝatas restadi en la tradiciajn kampadejojn aŭ la specialajn areojn rezervitajn al  la tro nombraj loĝaŭtoj. Pro tio ni elektis alian solvon, for de la amasiĝoj.




    Libere tranokti ie ajn en la kamparo same kiel ni tre longe faris antaŭ dek aŭ dudek jaroj iĝis iom danĝera. Jam de dek jaroj ni uzas reton de proprietuloj kiuj senpage proponas al vojaĝantoj apartan lokon por parkadi lian veturilon. 

       Dank'al tiu oportuna sistemo ni povas malkovri la laboron de la akceptantoj kiuj volonte vizitigas sian ekspluatejon, klarigas siajn labormanierojn kaj respondas niajn demandojn. Ekzemple en tiu farmbieno, la virino fotita ĉi-sube klarigis la bredadon de la bovidoj.

    Plejofte, eblas aĉeti memfaritajn produktojn surloke. Tie la farmistino vendis cidron, pomsukon el sia propra ekspluatejo sed ankaŭ diversajn lokajn produktaĵojn el la najbaroj kiel buteron, fromaĝojn, mielon, kalvadoson, bombonojn ...

      Ni, pornoktaj gastoj, ne estas devigataj aĉeti ion ajn. Tamen ni ĉiam aĉetas ion, unue ĉar la produktaĵojn estas bonkvalitaj kaj bongustaj, due ĉar ni tiamaniere dankas la proprietulojn kiuj proponas tian agrablan kaj sekuran restadon en privata loko.

    Post tiuj klarigoj mi provos iom prezenti pejzaĵojn pri Bretonio ... inter preparado de pakaĵoj kaj aliaj aferoj pri la venonta transloĝigo.

dimanche 5 avril 2015

    Post la vizitado de la urbeto Honfleur, ni daŭrigis nian etan vojaĝon en la tipa regiono kies nomo estas "Pays d'Auge". Kiel en Honfleur videblas ĉie en la kamparo domojn same konstruitaj kun lignaj traboj.

    Mi deziris reiri en etan vilaĝon kie mi estis instruisto dum unu jaro tuj post mia militservo. En tiu domo la klasĉambro de la lernejo okupis nur la teretaĝon. Supre loĝis la instruisto kiu samtempe estis seketario de la urbodomo.

     La korto antaŭ la lernejo kie la infanoj ludis dum la paŭzoj estis tre malgranda. Hodiaŭ fermiĝis la lernejo profite de loĝejo. Ĝi estis renovigita, bele farbita kaj la barilo de la korto malaperis.

      En tiu vilaĝo tute neatendite troviĝas belan kastelon. La posedantoj ankoraŭ loĝas en ĝi, verŝajne nur de tempo al tempo ĉar ni rimarkis, ke multaj fenestroj estis fermitaj. Bedaŭrinde tiu kastelo neniam malfermas siajn pordojn por la vizitantoj.


    Alian rimarkindan domon mia edzino revidis kun emocio. En ĝi ŝi kun la gepatroj kaj fratoj travivis kelke da tempo en 1945, kiam sia vilaĝo proksime de Caen estis detruita per la bomboj de la britaj kaj usonaj aviadiloj. Tiuepoke la domo ne estis tiel bela kiel hodiaŭ, sen necesejo kaj akvo ene.

   Tiam mia onta edzino marŝadis tra kampoj por iri al la lernejo. Tie ŝi lernis legi kaj skribi. Vidante ĝin, ŝi estis surprizita pro la grandeco de la konstruado. En sia memoro ĝi estis malpli granda.

     Same kiel en multaj kamparanaj vilaĝoj, la lernejo ne plu funkcias tie. Restas nur loĝejo, en la dekstra parto de la konstruado. La klasĉambro estis maldekstre.