mercredi 29 juillet 2015

Iom da historio

     Mi ne deziras tie rakonti la tro longan historion de Monto-Sankta-Mikaelo. Mi nur, ne tro detale, parolos pri la komencaj tempoj. La scivolemaj legantoj mem povos trovi ĉion kaj eĉ pli rigardante la rubrikon de Vikipedio. Sciu tamen, ke de dektri jarcentoj ĝi kontraŭstaris ĉion.

     Kontraŭ la anglaj invavadantoj, kontraŭ la fanatikuloj de la Franca Revolucio, kontraŭ ĉiuj tempestoj, kontraŭ multaj kaj multaj "tajdoj de la jarcento" kaj eĉ kontraŭ la nuntempaj ĉiutagaj invadoj de la tutmondaj turistoj.

     La deveno de Monto-Sankta-Mikaelo estas konata dank'al dokumento skribita komence de la naŭa jarcento. Laŭ tiu rakonto, la ĉefanĝelo sankta Mikaelo sonĝe aperis al la loka episkopo, sankta Aubert (Ober), por peti de li konstrui preĝejon je sia honoro sur la Monteto Tombo (tiel nomita ĉar ĝi havis la formon de tombomonumento).  

     Tio okazis dum la reĝado de Childebert III (Ŝildeber la tria, 695-711 post JK). Sed la malfidema episkopo tiom hezitis, ke la ĉefanĝelo devis sonĝe reaperi tri fojojn. Dum la tria "vizito", li estus venkinta la nekredemon de la episkopo traborante lian kranon per sia fingro de fajro.

     Tiam sankta Aubert (Ober) konstruigis sanktejon okcidente de Monto Tombo. Gardis ĝin religia komunumo de dekdu monaĥoj. Monto Tombo poste nomiĝis Monto-Sankta-Mikaelo ĉar ĝi iĝis centro de pilmigrado por la kristanoj kiuj volis esti protektitaj de sankta Mikaelo.

     En la jaro 965, duko de Normandio Richard I (Riŝar la unua) anstataŭis la unuajn religiulojn instalitajn de sankta Aubert per benediktanaj monaĥoj. Tiuj ĉi starigis antaŭromanan abatejon kiu preskaŭ tute malaperis.
     Komence de la dekunua jarcento, la religia komunumo konsistis el proksimume kvindek monaĥoj. La monaĥejo estante tro malgranda ili konstruis romanan abatejon kies kelkaj partoj ankoraŭ estas videblaj hodiaŭ, ĉe la pinto de la monto.

       Laŭ la epokoj tiujn konstruaĵojn oni kompletigis por loĝigi la sesdek monaĥojn kaj akcepti la pilgrimantojn. Parton de la roma monaĥejo malaperis en 1204 pro incendio de bretonaj soldatoj. 
     La tiama reĝo de Francio, Philippe Auguste (Filip Ogust) donis gravan sumon da mono kiu permesis konstrui  norde de la preĝejo gotikan monumenton tiel bela ke oni rapide nomis ĝin "la Mirindaĵo".

     La ensemblo konstituas unu el la plej belaj atestoj de la monaĥeja arkitekturo de la dektria jarcento. La pastroficon kie estis akceptitaj la mizeruloj, la ĉambron de gastoj por la akcepto de la riĉaj pilmigrantoj, la manĝejon de la monaĥoj, la provizejon, la ĉambron de la kavaliroj kiu fakte estis la laborejo de la monaĥoj, kaj la klostron la turistoj povas viziti kiam ili eniras la abatejon.

     Samtempe ĉe la piedo de la abatejo komercistoj konstruis vendejojn kaj loĝejojn. Pro manko de spaco ĉiuj konstruaĵoj premiĝis unu kontraŭ la alia kaj la stratoj estis tre mallarĝaj. Multaj el tiuj domoj kaj vendejoj estis restaŭritaj dum la pasinta jarcento kaj nuntempe la vilaĝo verŝajne tre similas al la antaŭa.

     Ekde la dekkvara jarcento pligrandiĝis kaj plifervoriĝis la pilgrimadoj. Dum la milito de Cent Jaroj inter  Francoj kaj  Angloj, plurfoje la Angloj provis preni la Monton sed bone protektita de la maro, de liaj fortikaĵoj kaj de valoraj kavaliroj, la citadelo de la ĉefanĝelo restis nevenkebla.

     Poste la monaĥa vivo malrigiriĝis kaj iom post iom ekkomencis la dekadencon. Fine de la dekoka jarcento restis nur dekon da monaĥoj.
     Dum la Revolucio, la monaĥojn oni forpelis kaj la abatejo iĝis prizono. Napoleono la tria feliĉe fermis ĝin en 1863, monaĥoj revenis kaj ankaŭ pilmigrantoj.


  La konstruo de nesubmergebla digo, en 1879, faciligis la alirejon al la Monto por la turistoj. Nun en Francio, la Monto-Sankta-Mikaelo estas la dua monumento la plej vizitata post la Efel Turo.

 

samedi 25 juillet 2015

Geamikoj vizitis nin

      Antaŭ iri al Lillo kie ili partoprenos en la Universala Kongreso, niaj bonaj geamikoj ges-roj S. kaj H.K. vizitis nin en Caen. Ili alvenis el Parizo vespere, mardon, la 21an de julio. Antaŭe ili feriadis en Svislando kie ili marŝadis en la montaro dum pluraj tagoj.

   Merkredon posttagmeze, ĉar la vetero estis bela, ni proponis al niaj gastoj promenadi laŭ la marbordo, en Colleville-Montgomery. En Japanio, ili loĝas en la centra regiono de la insulo Honshu, malproksime de la maro, do ili entuziasme konsentis. 

     De kiam ni translokiĝis ni ne ankoraŭ revenis en nia eksvilaĝon. Por ni kiuj kutime feriadas aliloke, precipe en montaro Alpoj, estis iom stranga vidi tiom da homoj sur la plaĝo de Colleville. Bedaŭrinde subite la ĉielo griziĝis kaj rapide la feriantoj surmetis vestaĵojn, sin protektis kontraŭ la vento aŭ tutsimple foriris.
 
     Pro risko de malbonaj kondiĉoj , ankaŭ malgrandaj boatoj revenis sur la plaĝo kaj pretis foriri. Por ili la fiŝkaptado finiĝis pli rapide ol antaŭvidite. Ankaŭ faris same kiel ili, ni revenis al la aŭto kaj veturis ĝis Caen.
 
     Same kiel kvazaŭ ĉiuj Japanoj, niaj geamikoj deziris viziti Monton Sankta-Mikaelo (france Mont Saint-Michel), tiun mondfame konatan lokon, gravan celon por kristanaj pilmigrantoj (kaj ankaŭ por multaj nekristanoj kaj nekredantoj).
 
      
     Tion ni faris ĵaŭdon, la 23an. Por tiu vizito, ni havis nekredeblan ŝancon. Dum la tuta semajno, agrikulturistoj kaj bredistoj manifestaciis iom ie ajn en Francio sed aparte en Normandio. De tre longe ili plendas pri la tro malaltaj prezoj de la lakto kaj viandaĵo sed neniu aŭskultas la plendojn kiam okazas nur paroladoj.
 
      Por esti aŭditaj de la registaro ili blokis la vojojn por eniri en Caen kaj ankaŭ la du vojojn por atingi Monton Sankta-Mikaelo. Kvankam interkonsento estis trovita la vesperon de merkredo, la baraĝoj ankoraŭ restis antaŭ la Monto por nekonata daŭro.
 
      Malgraŭ la danĝero de tia situacio (ĉu ni tamen sukcesos atingi nian celon ?), ni foriris el Caen meze de la mateno, kiam ankoraŭ la baraĝoj malpermesis pasi. Feliĉe kiam ni alvenis, kvankam la traktoroj estis surstrate, oni permesis la pasaĝon al la vizitontoj kaj post unu-du horoj estis forigitaj ĉiuj baraĝoj.
 
     Kial do mi parolis pri ŝanco ? Pro la manifestacioj kaj la blokitaj stratoj, multe da turistoj rezignis veni al Monto Sankta-Mikaelo. Kutime dum la somero multe multe da vizitantoj amasiĝas sur la eta monto kaj premiĝas sur la mallarĝaj stratetoj, kiel en metroo. Ĉi-foje ne !
     Tiam niaj gastoj faris tre agrablan viziton sen tro da malfacilaĵoj por bone admiri tiun mirinde belan lokon.
 
 
 

mercredi 15 juillet 2015

Fino de la vizito kaj Nacia Festo

       Bonvolu daŭrigi la viziton. Vi jam vidis la kuirejon sed sen ornamaĵoj kaj kuiriloj. Ne bezonas paroli pli pri tio.

     Nun ni rigardu eksteren. Jen la vidaĵo el la teraso. Inter la domegoj pasas la avenuo de la hipodromo. Ĝi estas larĝa kaj precipe ĝi estas malpermesita al la aŭtoj, eĉ al tiuj kiuj deziras parkadi. La hipodromo staras malantaŭ la arboj.

     Jen la alia flanko de la avenuo de la hipodromo kiu same estas vojo sen aŭta trafiko. Ĉar tiu parto estis konstruita antaŭ la alia, la arboj estas pli grandaj. Sub tiu ĉi vojo subtera parkejo proponas sekuran longan restadon, kontraŭ pago kompreneble.
 
     Strato pasas inter la du partoj de la kvartalo. Ĝi permesas transiri de unu kvartalo al alia kaj ĝi ankaŭ estas la elirejo de la subtera parkejo.

      El la kuirejo la vidaĵo malsimilas. Videblas ĉi-flanke malnovajn domojn kiuj ne estis malkonstruitaj dum la dua mondmilito. Kiam oni promenas en Caen ofte oni povas vidi tiajn belajn malnovajn domojn kiuj apudas modernajn konstruaĵojn.
 
     Hieraŭ, la 14an de julio, Francio festis sia Nacia Tago. Kiel kutime en la tuta lando la nacia festo finiĝas per piroteknikaĵo.
 
       Ĉie , eĉ en la plej malgrandaj urboj kaj vilaĝoj la urbestraro organizas tian piroteknikaĵon por plezurigi la loĝantaron.
 
     Ĝenerale ni ne iras en la loko kie la piroteknikaĵo estas prezentita. Mia edzino ne ŝatas la fortajn bruojn kiuj ofte akompanas la eksplodon de la raketoj. Tio tro memorigas ŝin pri la bombeksplodoj de la dua mondmilito.
 
      Tamen ĉi-jare sen moviĝi ni admiris la spektaklon el la fenestro de la kuirejo de nia apartamento. Super la malnovaj domoj kaj la arboj ni tre bone vidis preskaŭ ĉion, krom la terajn piroteknikaĵojn. Ĉar ni ne estis proksimaj, la bruo de la eksplodoj ne estis tro fortaj por Gigi kiu restadis ĝis la fino. 
 
 
 

dimanche 12 juillet 2015

Plibeliĝis nia nova loĝejo

    Mi nun povas prezenti nian novan apartamenton kiu staras ĉe la tria etaĝo de la domego.

     Jen la ĉefa ĉambro kie ni plejofte restadas ĉar ĝi estas la salono kie ni ripozas, kie ni legas, kie ni aŭskultas muzikon kaj spektas televidaĵojn. 


    La televidilon vi ne povas vidi ĉar ĝi estas en la malalta ŝranko fronte al la foteloj.

   En la alia flanko de la sama granda ĉambro ni manĝas. Eĉ kiam la ĉielo nigriĝas tiu ĉambro restas tre luma pro la grandaj fenestroj kaj la ankoraŭ pli granda pordo-fenestro (videbla sur la unua foto).

    Oni bone vidas sur tiu supra foto la du partojn de la ĉefa ĉambro de la apartamento, salono maldekstre, manĝejo dekstre.

     Ofte mi diras ke nia apartamento staras je la pruo de la granda domego, same kiel pruo de ŝipo. Kaj tie sur la triangula teraso ni metis kelkajn florojn kaj kuirherbojn. La zorgoj pri tiu ĉi gardeno ne postulas tro granda tempo !

    La unua dormĉambro apudas la grandan ĉefan ĉambron. En ĝi ni metis unupersonan liton por la estontaj gastoj kiuj vizitos nin, ĉu unu el niaj karaj genepoj, ĉu unu el niaj bonvenaj karaj geamikoj esperantistoj. 

     Laŭokaze duan matracon ni povos metis surplanke por dua gasto. En la angulo apud la normanda ŝranko rimarku kelkajn kartonojn ne ankoraŭ malplenigitaj.

     En la angulo de tiu dormĉambro ni intencas instali bibliotekon sed nuntempe krom la skribotablo mi nur dumtempe metis tabulon sur stabloj. Sube ankoraŭ kuŝas kartonoj plenplenaj da libroj kaj ornamaĵoj.
     Tio estas la  pordo de la unua dormĉambro. La salono-manĝejo estas maldekstre, dekstre situas la necesejo kaj, ne videbla sur tiu ĉi foto, la banĉambro.



    La ĵus aĉetita apartamento, krom ŝrankoj kun moveblaj pordoj, nenio loko kapablis akcepti ordigon de niaj nombraj libroj, gvidlibroj, albumoj kaj revuoj pri arto. Mi aĉetis bibliotekon, pli gûste memmunteblan kompleton kaj mi metis ĝin en la sufiĉe larĝa koridoro.

     Jen la dua dormĉambro kie ni tranoktas. Ĝi estas iom malpli granda ol la unua sed tio ne gravas ĉar en ĝi ni nur dormas. 
 
     Videblas en la maldekstra angulo la moveblaj pordoj de la ŝranko. Rimarkinda ankaŭ la manko de muraj ornamâjoj, same kiel mankas ion por meti malantaŭ la kapo de la lito. Ni deziras trovi tiun "kapliton" antaŭ ornami la murojn.
   Ni daŭrigos la viziton alian fojon.
 





samedi 4 juillet 2015

Transloĝigo

      Finfine mi povas denove skribi kaj sendi novaĵojn al mia amikaro. Mi lasis vin antaŭ longe, ĵus antaŭ la transloĝigo kiu okazis la 26an de majo. Ĉio iris glate krom la fakto ke ni ne akiris novan telefonlinion kiel promesite. Ni ĝis antaŭ du tagoj ne povis uzi komputilon. Nun ĉio estas en ordo kaj mi tuj provos iom rakonti pri la okazaĵo.
    
     La 26an de majo, frumatene, du viroj alvenis kun granda kamiono, kiu bedaŭrinde ne povis eniri en la aleon irante al la domo. Ĝi estis tro longa !
               Tiam la malplena kamiono restadis surstrate, antaŭ la enirejo.


          Transloĝistoj bone envolvis ĉiujn meblojn antaŭ porti ilin al la kamiono.

     Estis malfacile por ili marŝi sur la ŝtonetoj de la aleo portante pezajn meblojn.

      Post du horoj la domo estis tute malplena. Ni ĉie kontrolis, ke ni ne forgesu ion kaj ni definitive forlasis la lokojn kie ni vivis dum deknaŭ jaroj.  

     Posttagmeze oni instalis ŝarĝolevilon por ĉion rekten superporti en la apartamenton kiu staras ĉe la tria etaĝo (la kvara por la japanaj geamikoj).  
 
    Unu el la du viroj metis la objektojn sur la movebla parto de la ŝarĝolevilo. Dume ni atendis en la apartamento.





    Helpanto venis posttagmeze por porti la pezajn meblojn kaj disdoni ilin en la diversajn ĉambrojn kun la dua transloĝisto.






             Iom post iom malpleniĝis la kamiono kaj pleniĝis la apartamento.
 



     Kiam la lastaj pakaĵoj alvenis ni estis feliĉaj ĉar nenio malbona okazis. La tri viroj perfekte plenumis sian laboron. Restis nur al ni iom ordaranĝi kelkajn aĵojn por paŝi sen tro da malfacilaĵoj. La plej granda laboro estis finita !