lundi 12 octobre 2015

Promenado en Havro (1)

      Dimanĉon, la 4an de oktobro, la esperanta grupo de la normanda klubo de Le Havre (Havro) organizis kunvenon por konatiĝi kun sia urbo. Partoprenis 18 esperantistoj el la kvin departementoj de Normandio. La vetero estis iom nebuleta kaj malvarma kiam Gigi kaj mi matene alvenis sed la suno aperis dum nia promenado.

                           La grupo antaŭ la statuo de la franca reĝo Francisko la unua

     La urbo Havro situas sur la dekstra bordo de la Sejna estuaro, ĉe la maro Manche (Maniko). Ĝi estas la dua haveno de Francio post Marseille  (Marsejlo) por la tuta trafiko sed la unua por la akcepto de konteneroj.
  


      Kun siaj 173 000 loĝantoj, Havro estas la plej multhoma urbo en Normandio antaŭ Rouen (Rueno) kaj Caen.

                            Plano de Havro en la dek sepa jarcento

 La urbo kaj la haveno estis fonditaj de la reĝo Francisko la unua en la jaro 1517. Sed pro militoj pri religio ili famiĝis nur fine de la dek okan jarcenton. Tiam Havro pligrandiĝis kaj la haveno ekprogresis danke al la komerco de nigruloj kaj poste al internacia komerco. 

                                                      Nuna plano de la urbo

      Post la bombadoj de 1944, la ateliero de Auguste Perret rekonstruis la urbon el betono. Grandparte detruita la urbocentro estis rekonstruita per tiu arkitecto laŭ modernaj metodoj, inter 1945 kaj 1964.


                          En la centra urbo, la A. Perret rekonstruado
    
     La industrioj pri petrolo, pri kimio kaj aŭtoj iĝis tre viglaj. Sed fine de la jaroj 1970, la komenco de economia krizo vidis la ekfiniĝon de la grandaj pasaĝerŝipoj kiuj regule transiris la Atlantikan Oceanon.  Tiam la loĝantaro malkreskis kaj la senlaboreco pligrandiĝis.



                            
    Komence de la jaroj 2000 la urbo Havro ekkomencis sian rekonverton. Ĝi disvolvis la terciaran sektoron kaj novaj industrioj (aeronaŭtiko, ventmotoroj).


                                   Sur la avenuo Francisko la unua

    En 2005  UNESKO enskribis la urbocentron de Havro je la monda hereda posedaĵo de la homaro.



mardi 6 octobre 2015

Tago de la unuaj fojoj

        Sabaton, la 3an de oktobro, kiam mi ellitiĝis,  kun granda surprizo mi malkovris la ĉielon ĝuste antaŭ la sunleviĝo. Mi rapide trovis la  fotilon ĉar mia edzino ne ankoraŭ ellitiĝis kaj mi volis, ke ŝi sciu kian ŝancon ni havas loĝi tie.
 
     Ĝis nun ni neniam vidis sunleviĝon ĉar ĝi okazis tro frue en julio kaj aŭgusto. Poste ni foriris al montaro kaj revenis en Caen nur fine de septembro. Super la tegmentoj de la malnovaj kvartalaj domoj, la spektaklo valoris.
 
     Tagmeze okazis koncerto en tre proksima preĝejo. Temas pri ĥoruso de knaboj, nur junaj knaboj, kiuj vizitadas specialan lernejon por studi la muzikon kaj kanton. Ni neniam spertis tian koncerton.

    Ni alvenis sufiĉe frue por havi bonajn sidlokojn proksime de la kantistoj. Bedaŭrinde, kiam mi legis la programon mi vidis, ke estas malpermesata foti dum la koncerto pro protekto de la privata vivo. Do mi fotis la plafonon super la kantistoj !

      Ne tro plaĉis al mi la programo, muziko kaj religiaj kantoj, kies nomo estas "Meso por fiŝkaptistoj de Villerville" komponita de Gabriel Faure. Sed la voĉoj de la junaj knaboj vere impresis min.
    Mi supozas, ke me rajtis foti la dorsojn de la aŭskultintoj !

      La saman tagon, vespere, alian spektaklon estis videbla en la okcidenta ĉielo. Tute maloftas, ke la saman tagon oni povu ĝui kaj la sunleviĝon, kaj la sunsubiron.


     Tiun sabaton vere estis la tago de la unuaj fojoj ! Post la piroteknikaĵo de la 14a de julio, videbla el la kuireja fenestro, ni nun povas ĝui aliajn agrablajn spektaklojn ambaŭflanke el la aliaj fenestroj de la apartamento. Bonan elekton ni faris !

 
 
 
 

vendredi 2 octobre 2015

Lastaj fotoj pri Alpoj

      Fine ni revenis hejmen post longa foresto. Kun granda bedaŭro mi forlasis montaron Alpoj. Verdire la veteraj kondiĉoj iĝis pli kaj pli malbonaj. La temperaturoj malaltiĝis tagon post tago kaj marŝadi je la alteco 2000 metroj super la marnivelo iĝis pli malagrabla.

     Iun matenon surprize mi malkovris, ke neĝis dum la nokto. En septembro tio povas okazi, eĉ foje en aŭgusto, sed ĉi-foje la plej alta pinto de nia valo estis vere blanka. 

     Tamen nur post du horoj tiu freŝa neĝo jam estis fandiĝanta dum nigraj nuboj aperis kaj parte kaŝis la monton.
 
     El la balkono de nia apartamento mi fotis la videblajn montojn, malpli altaj ol la granda Dento Paraŝe (pli ol 3800 metroj alta). Sur tiu flanko la neĝo rapide malaperis.
 
        Ni bone vidas la limon de la neĝkovrita deklivo, ĝuste super la fino de la arbaro kie la supro de arboj apenaŭ blankiĝis. La suno ne ankoraŭ lumigis la orientajn montojn kiam mi fotis tiun flankon.

     Sed pli poste, post pli malpli du horoj, ĉe la sama flanko la suno jam lumigis unu flankon.

    Finfine, kiam la nuboj denove norden foriris, la Dento Paraŝe bele reaperis. Tiu foto estas la lasta de niaj ferioj en la montaro. 
    La venontaj raportoj denove temos pri nia vivo en la urbo Caen.

jeudi 17 septembre 2015

La baraĝo de Mont-Cenis

     Ni tre ŝatas supreniri la vojon al montopasejo Mont-Cenis (Monto-Ceniso) kiu staras je 2083 metroj super la marnivelo. Kiam oni alvenas tien ekaperas la mirinda artefarita lago kiu havas la saman nomon.

     Tiu lago iĝis tiel granda post la konstruo de baraĝo, inter la jaroj 1962 kaj 1969. Ĝi apartenas al ĝenerala plano "hidroelektra aranĝo de Morjeno" (nomo de la valo) kiam Francio refunkciigis siajn industriojn post la dua mondmilito.

     Konstrui baraĝon en tiel alta loko, kie oni povas labori nur dum kvar monatoj jare estas granda faro.

     Ĝi estas 1400 metroj longa, 12 metroj larĝa (multe pli larĝa ol la aliaj samtipaj baraĝoj). Tio permesas veturi de unu rando de la lago al la alia.

     Kiam la regiono Savoie (Savojo) ankoraŭ apartenis al Italio, antaŭ la konstruo, la Italoj jam estis farintaj akvujon kiu entenis 31 milionojn da kubaj metroj. Post la konstruo, la baraĝo retenis 321 milionojn da kubaj metroj.

                                              La itala flanko sub la baraĝo
    Ne nur la ĉirkaŭaj torentoj nutras la lagon. Tra la montaro la inĝenieroj imagis vastan reton da submontaj tubegoj kiuj perforte sendas la akvojn en la lagon.

                         Kiam la akvo atingas tro altan nivelon, ĝi defluas en tiun aperton

     Ĉe la franca flanko, la falinta akvo de la lago funkciigas gravan hidroelektran fabrikon. Ĉe la itala flanko alia hidroelektra fabriko, malpli grava, ankaŭ funkcias per la akvo de la baraĝo.

     La koloroj de la lago ĉiam estas belaj kaj ŝanĝemaj laŭ la horoj, laŭ la ĉielaj koloroj, laŭ la sezonoj.
   Ĉiuj promenadoj kiuj longtempe permesas admiri la lagon de Mont-Cenis estas miaj plej ŝatataj.
 
 
 
 
 
 

jeudi 3 septembre 2015

Promenado en la valo Morjeno

     Post pli da du semajnoj en Lanslevillard, ni kapablas nun promenadi pli longe ol la unuaj tagoj post nia alveno.

     Ĉar ni jam multfoje marŝadis sur ĉiuj itineroj en la ĉirkaŭaĵoj ni ne ĉiam kunportas la fotilon. Pro tio mi ne raportos pri ĉiuj promenadoj.

      Kiam oni promenadas en tiu valo kies nomo estas Avérole (Averol), oni devas atentigi ĉar ni pasas sub la glaĉiero kiu kuŝas sur la flanko de tiu bela Monto Charbonnel (Ŝarbonel).

     Por la piedirantoj la danĝero venas de la glaĉieraj serakoj kiuj povas senaverte fali. Tiu averto estas skribita sur ŝildo je la komenco de la pado.

     Tiun vilaĝeton nuntempe preskaŭ senhoma oni ne povas atingi vintre. La ŝoseo tiam estas fermita pro la kutimaj lavangoj kiuj regule okazas.

     Somere nur kelkaj pli malpli restaŭritaj domoj ricevas loĝantojn. Tiuj kiuj zorgas pri la bovinoj kaj kaproj en la montaro.
 

 
 
 
 
 

mardi 25 août 2015

Alveno en Alpoj

      Ni alvenis en nian karan montaran vilaĝon, en Alpoj, la 17an de aŭgusto.
   Ni rapide faris niajn unuajn paŝojn en la proksimaj ĉirkaŭaĵoj. Temis pri mallongaj promenadoj ĉar ni unue devis realkutimiĝi al marŝado sur deklivaj grundoj, sur padoj inter 1500 kaj 1800 metroj super la marnivelo.

     Nur la trian tagon post nia alveno ni promenadis iom pli alte kaj pli longe.

     La tri supraj fotoj estis faritaj dum tiu ĉi promenado. Sed hodiaŭ mi precipe volas paroli pri akcidento kiu okazis en Lanslevillard la 14an de aŭgusto, antaŭ nia alveno.   

   Pluvis pli longe kaj pli dense ol kutime sur la montaro Alpoj dum la monatoj junio kaj julio. Akvo amasiĝis iom ĉie, ĉu en lagetoj, ĉu en torentoj sed ankaŭ en subteraj poŝoj.

    Proksimume je la alteco 3000 metroj, unu el tiuj nevideblaj poŝoj subite krevis. La akvo rapidis malsupren en la liton de rojo, forportante rokojn pli malpli dikajn kaj arbojn kiuj kreskis sur la randoj de la eta rivereto.

     Alvenante proksimen de la vilaĝo, la akvo turniĝis en torenton da ŝlimo kiu nerezisteble frakasis la pordojn de la garaĝo kie restis la dikaj iloj uzitaj vintre por la preparado de la skikurejoj.

    Aliflanke la ŝlimo invadis la kuirejon kaj la subteretaĝon de hotelo dum alia parto trairis la ŝoseon por ĉesigi sian kuradon en la riveron Arko.

    Feliĉe neniu homo mortis aŭ estis vundita, neniu domo estis trafita de la ŝlima torento. Tamen oni taksas la damaĝojn je kelkaj milionoj da eŭroj.

      Ĉiujn-ĉi suprajn fotojn kaj la sekvajn mia edzino faris unu semajnon post la katastrofo. Antaŭe estis malpermesita alproksimiĝi por lasi labori la oficojn pri senrubigado kaj purigado.






 

   
 
 
 
  

jeudi 6 août 2015

Strangaj bestoj





      Jam de kelkaj jaroj mi ne vizitis Mont-Saint-Michel. Ĉi-foje ni estis tre surprizitaj kiam ni alvenis proksime de nia hotelo. Ni ĝis nun neniam vidis tiajn bestojn !!!




         Estas nedubinde ke tiuj multkoloraj bestoj estas bovinoj, ĉu ne ?




      Sed kion do ili manĝis aŭ pli certe kion oni manĝigis ilin por havi tian aspekton ? Tiajn grandajn belajn florojn ne troveblas sur la kampoj ĉirkaŭ la Monto !!!




   Ŝajnas ke tiu ĉi estas malsana, ĝi ne kapablas stari sur la kvar piedoj. Almenaŭ la infanoj ĝojas ĉar ili povas sidiĝi sur la dorso de la ripozanta bovino !

    Tiu ĉi aspektas tute bonsana, ĉu ne ? Ĝi eliras el magazeno, sen proviantoj, kaj sin demandas kie ĝi povos trovi florojn kaj papilionojn por manĝi kaj konservi siajn belajn ornamaĵojn ?