vendredi 20 novembre 2015

Ili estas ...



      La morgaŭon de la atencoj en Parizo, mi skribis : "Kiuj estas tiuj homoj ?" Mi aŭskultis tiujn kiuj de longe studis, analizis, enketis pri, intervjuis islamanojn, ĉu moderulojn, ĉu ekstremistojn, eĉ ĝidaistojn. Ankaŭ mi legis artikolojn de specialistoj, psikologoj, serĉistoj... Ĉiuj kiuj jam faris longan laboron kaj pro tio rajtas esprimi koheran vidpunkton.
    Aspektas, ke mi hodiaŭ iom, nur iom, pli klare komprenas kiuj estas tiuj teruristoj kaj kiaj ili iĝis tiaj :
  - krom la ĉefoj kaj la idelogoj, ili majoritate aĝas inter 20 kaj 30 jaroj
  - ĉiuj ne estas arabdevenaj islamanoj, multaj el ili estis kristanoj kiuj poste konvertiĝis
  - ĉiuj ne estas stultaj homoj sen edukado, sen io ajn pripenso, tute nekapablaj kompreni tion kion oni volas, ke ili faru : mortigi  - la neislamanojn 
                              - la "malbonajn" islamanojn
                              - la nekredantojn kaj senkredulojn
  - al ĉiuj oni kredigis, ke la okcidentaj moroj malpurigis la homaron, ke pro tio ilia devo estas detrui tiun civilizacion profite de pura islama mondo.
   Sed ŝajnas, ke ĉiuj pro diversaj kialoj estis antaŭ ĉio dezirantaj militi kontraŭ si mem (lerneja fiasko, senlaboreco, familia malakcepto aŭ familiaj problemoj, kondamnoj por pli malpli gravaj deliktoj ...)
   Fuĝi for de sia lando, eskapi el sia familio por integri radikalan movadon aperas kiel oportunan ŝancon por iĝi alia persono, valora militisto aŭ, kial ne, martiro je la nomo de Alaho.
                             La Efel Turo kaj Respubliko (Marianne) ploras la mortintojn

samedi 14 novembre 2015

Kian ŝokon !!!

  Sabaton, la 14an de novembro 2015               

                                                         KIAN ŜOKON !!!

  
Kiam apenaŭ ellitiĝinta mi aŭdis tion kion diris la ĵurnalisto, mi ne tuj komprenis pri kio temis !!! Nur kiam iom post detaloj alvenis, mi fine komprenis, ke tiuj gravegaj raportoj rilatis kun neimagebla scenaro. Ne temis pri fikcio, bedaŭrinde temis pri terura realeco.
   Hieraŭ vespere, ne malpli ol ses atencoj okazis en Parizo unu post la alia en ses malsamaj lokoj. Kiam mi estas skribanta tiun tekston oni jam kalkulas 128 mortintojn, pli ol 90 personojn tre grave vunditajn kaj pli ol 200 aliajn malpli grave vunditajn.

    Kiuj estas tiuj homoj ? Ĉu ili estas homoj ? Barbaroj, certe ! Ĝidaistoj eĉ ne similas al bestoj ĉar bestoj mortigas nur por manĝi, por postvivi, sed neniam por detrui aliaspecajn bestojn !
    Kion ili celas ? Malaperigi civilizacion kies vivoprincipoj ne plaĉas al ili ? Gajni sian lokon en iu paradizo kie, laŭpropagande atendas ilin mi ne scias kiom da virgulinoj ? Starigi en Francio homojn kontraŭ homojn, kristanojn aŭ nereligiuloj kontraŭ islamanojn kun fina celo instigi veran intercivitanan militon ?
    Ili tute eraras !  Certe hodiaŭ ili eble kredas, ke ili sukcesis. La franca popolo suferas kaj ploras. Sed jam reagoj estas aŭdeblaj, ne nur de la oficialaj instancoj:
   " Ni ne lasos tiujn barbarojn detrui niajn valorojn!"   " Ni ne devas timi, ni devas daŭre vivi laŭ niaj valoroj kaj principoj!"   " Ni neniam permesos, ke fanatikuloj diktu niajn vivmanierojn! "
    Francio ricevis larĝan internacian subtenon kaj promesojn por tre severa lukto kontraŭ terorismo.
    Ni mem jam ricevis kondolencojn el pluraj geamikoj kiuj sentas sin ŝokitaj, indignigaj kaj profunde malfeliĉaj. Gigi kaj mi dankas ĉiujn kiuj sendis tiajn kuraĝigajn mesaĝojn.

     Fartu bone kaj pace

mercredi 11 novembre 2015

Ĉevala kurkonkurso

      Antaŭ kelkaj tagoj mi promenadis proksime de nia loĝejo en granda verda spaco kies loka nomo estas "La Prairie" (la Herbejo). Ĝi konsistas el du ĉefaj partoj : la sovaĝa kaj la hipodromo de Caen.

   Alveninte surloke mi vidis traktoron sur la hipodromo. Ĝi tiris ilon kutime uzata sur la freŝplugitaj kampoj. Videble ĝi estis preparanta la ĉevaldromon por venonta kurkonkurso.
Fakte, post mallonga tempo, alvenis sur la dromon la unuaj ĉevaloj kun siaj gvidantoj sidantaj sur speco de ĉareto kies nomo estas sulkio. Nomo de tiu kiu gvidas la ĉevalon estas sulkirajdisto.

    Dume dua traktoro aperis sur la dromo por platigi la grundon kaj forviŝi la diversajn spurojn faritaj de la ĉevaloj kaj radoj de la sulkioj dum la antaŭa kurado.
    Mi trovis oportunan lokon tuj malantaŭ la bariloj kiu ĉirkaŭas la dromon. Tie mi povis facile foti la ĉevalojn kiuj trotis pli malpli rapide antaŭ la starto de la kurkonkurso.

     Mi longtempe admiris la belajn ĉevalojn kiuj kuris antaŭ mi. Kiam voĉo en laŭtparolilo alvokis la sulkirajdistojn, ili ĉiuj venigis la ĉevalojn  al la startpunkto, bedaŭrinde tro malproksime de la loko kie mi restadis.



   Post du malbonaj startoj pri kiuj mi ne kapablas paroli, la dudek konkurantoj ekkuris. Ili unue iris ĝis la pli malproksima ĝirejo antaŭ reveni ĉe mia flanko. Mi estis preta por foti.
    Tiu dua foto estas pli bona ol la unua. Laŭ tiu foto oni  supozas, ke ĉu la ruĝa sulkirajdisto, ĉu la flava povos gajni la kurkonkurson... 


    ... Krom se la verda aŭ la blanka havas energion por pli rapide troti kaj preterpasi la aliajn ... La rezulton mi ne sciis ĉar la fina linio  estis tro malproksime. Tio ne gravas por mi ĉar mi pasigis interesan momenton observante ion tute nekonata. 
      Mi provos reveni alian fojon.







vendredi 30 octobre 2015

Dimanĉa promenado

                                         Parto de la urbodomo kaj abatejo de viroj

  Pasintan dimanĉon, la 25an de oktobro, la vetero estis mirinde bela kaj la temperaturo tre milda. Tro milda kompare kun la kutimaj oktobraj temperaturoj en Normandio. Ni decidis promenadi piede en la urbo por konatiĝi kun aliaj kvartaloj.

                        Preĝejo Saint-Etienne-le-Vieux (Sankta-Stefano-la-Maljuna)

    Sur la granda placo, vidalvide al la urbodomo staras malnova preĝejo.
Tiuflanke ĝi aspektas bela ... sed oni ne povas viziti ĝin ĉar ... vidu la sekvan foton !

  La monumento havas kortuŝan aspekton. Romanika kaj poste gotika, ĝi multe suferis sub la obusoj dum la Dua Mondmilito. Post purigado kaj fortikado de la restantaj muroj, ĝi fiere staras kiel atesto de la urba suferego.  

        Daŭrigante nian promenadon ni renkontas ie kaj tie malnovajn domojn. Restaŭritaj antaŭ pli malpli longa tempo, tiuj grandaj kaj riĉaspektaj domoj montras, ke la urbocentro estis la kvartalo kie loĝis la plej elstaraj personoj de la loĝantaro.

      Ni bedaŭris, ke neniu ŝildo, neniu skribaĵo klarigas al kiu apartenis tiajn loĝejoj.

        Tiu domego estas tiel granda ke oni povus pensi, ke ĝi estis hotelo kvankam tiu hipotezo ŝajnas tute stulta. Malfacile imageblas niaepoke, ke unu sola familio loĝis en tiom granda privata hotelo dum la antaŭaj jarcentoj.

       La maldekstra supra angulo de la sama "hotelo" montras la riĉecon de ĝia dekoracio. Por ke neniu nekonus la nomon de la posedanto, tiu ĉi fierulo skribigis siajn nomkomencajn literojn en monogramo super la fenestro. Por mi li restas perfekta nekonato !

     Ebla celo de nia dimanĉa promenado tra la urbo estis la botanika ĝardeno. Ni atingis ĝin iom malfrue por longe ĝui ĝian kvietecon. La aŭtunaj koloroj ne ankoraŭ plene beligis la arbojn. Ni revenos post kelkaj tagoj se la vetero daŭre permesos tion.


mercredi 28 octobre 2015

Aŭtunaj koloroj en nia kvartalo

     Iun matenon, antaŭ unu semajno mi kredas (aŭ iom pli) mi surprize vidis viron en sia nacelo kiu estis okupata pri arbo ĝuste fronte de nia apartamento. Mi timis, ke li estis tranĉanta branĉojn kies folioj estis flaviĝantaj.
 
     Feliĉe mi eraris ! Li estis instalanta elektrajn fadenojn tra la branĉoj kaj li estis ĉirkaŭanta la tutan arbon per tiu fadeno. Tiam mi komprenis ! Li estis metanta elektrajn girlandojn por la venontaj festoj , Kristnasko kaj Novjaro. Oni ne perdas tempon en nia nova urbo ĉar restas multe da tempo ĝis la jarofino !
 
    Kelkajn tagojn poste mi denove ĝuis belan spektaklon  kiam mi levis la rulantan ŝutron de la salono. Tian belan sunleviĝon mi kapablas ofte admiri ĉar ĉiumatene mi frue ellitiĝas dum mia edzino ankoraŭ dormas. Tial mi fotas, ne nur por vi karaj legantoj, sed ankaŭ por ŝi !!!
 
    La saman matenon, post la matenmanĝo mi vidis el la teraso, ke alvenis la momenton foti la arbojn de nia avenuo ĉar kelkaj jam estis sufiĉe flava kaj baldaŭ povus fali la foliojn se pluvo kaj vento alvenus.
 
     Srangas ke tiuj arboj, kiuj ĉiuj apartenas al la sama speco de aceroj ne flaviĝas samtempe. Dum la folioj de kelkaj jam falas, aliaj restas tute verdaj.  La avenuo kie ni loĝas havas belan aspekton, ĉu ne ? Despli belan ke la veturado de aŭtoj estas malpermesata !

     Kiam ni loĝis en nia vilaĝo, ni de tempo al tempo venis en Caen sed ni neniam atentis pri la ŝanĝoj de la foliaroj. Ni estis okupitaj pri diversaj aferoj, precipe vizitado de magazenoj sed neniuokaze por rigardi la arbojn !
       
    Sed nun ĉiutage ni havas la ŝanĝantan spektaklon antaŭ niaj okuloj kaj ni tre feliĉas. Ni nepre devos programi promenadojn en la urbo kaj malkovri nekonatajn lokojn, eĉ aliajn jam konatajn sed neniam viditajn de ni aŭtune.

 
 
 
 

samedi 24 octobre 2015

Muntado de biblioteko

      Antaŭ kvin tagoj oni liveris en nia loĝejo meblojn por fari bibliotekon. Ĉar mi ne volis fuŝi ĝian muntadon mi petis, ke la metiisto kiu instalis la meblojn en la kuirejo denove laboru por ni.

    Tion li faris antaŭ kvar tagoj. Tiu metiisto vere bone laboris en la kuirejo do ni estis trankvilaj vidante lin alveni.

     Mi atente sekvis la etapojn de la muntado kiu postulas esti zorgema, por ke ĉiuj tirkestoj estu belaspektaj kaj bone funkciantaj.

     Meze de la posttagmezo la tuta meblaro estis muntita kaj post purigado de ĉiuj bretoj kaj tirkestoj, ni ekkomencis meti librojn, albumojn kaj DVD-ojn.

     Kompreneble ni ne tuj trovis la taŭgajn lokojn por ĉiuj aĵoj. De kiam mi fotis la ensemblon, ni jam ŝanĝis la ordaranĝon plurfoje. Mi pensas, ke aliaj venontaj ŝanĝoj oni povas antaŭvidi !
 
 
 


jeudi 15 octobre 2015

Promenado en Havro (2)

      Promenante en la urbocentro de Havro ne maloftas renkonti tiajn grandegajn murpentraĵojn. Io surprizis min: kvankam tiuj pentraĵoj estas iom malnovaj, ili ĝenerale belaspektas, kvazaŭ ili estus ĵus pentritaj !
      En la centro de la urbo, la katedralo Notre-Dame (Nia-Damo) ne estis detruita de la bombadoj dum la Dua Mondmilito. Certe ĝi suferis sed restis staranta. (Domaĝe ! Tion  mi opiniis kiam mi vidis ĝin.)
  Kiel difini la stilon de tia miksaĵo ? Rokoka-klasika-baroka kun iom da gotika? Ne estante spertulo pri la religiaj stiloj mi nur povas diri, ke mi ne ŝatas tiun fasadon.

     Kia surprizo kiam ni eniris en tiu ĉi katedralo ! Ĝi estas granda, luma kaj precipe sen la malbelaj aldonitaj ornamaĵoj de la fasado, ĝi estas sobra. La romanika kaj la gotika stiloj harmonie kunestas. Tiam mi kun plezuro vizitis kaj admiris belajn kolonojn kaj arkojn de la navo.
                                                           Restaŭrita vitralo
    Se la bomboj de la jaro 1944 ne detruis la konstruadon, la vitraloj havis alian sorton. Ĉiuj  eksplodis krom du, la plej proksimaj de la ĥorejo. Nur tiujn du oni restaŭris. Simplaj vitroj sen ornamaĵoj anstataŭis la aliajn. 
      Post la bombadoj de 1944, la preĝejo Saint-Joseph estis nur amaso de ruinaĵoj. La arkitekto Auguste Perret, tiu kiu imagis la tutan rekonstruadon de la urbocentron, desegnis la planojn de la nova preĝejo kiu ankaŭ devus esti monumento pri la memoro de ĉiuj viktimoj civilaj kaj militistaj.
    
    Oni konsideras, ke tiu ĉi konstruado estas la ĉefverko de A. Perret. La okangula sonorilturo, 107 metroj alta, videbla de ĉie, ene kaj ekstere de la urbo, estas simbolo de la renaskiĝo de Havro. Ĝi staras sur kvadrata bazo kiu havas formon de greka kruco. 

     Ĉar la grundo estas malstabila, eĉ iom marĉa, la kvadrada teretaĝo de la preĝejo Saint-Joseph baziĝas sur 71 palisoj, 15 metroj longaj. Ankaŭ la 16 internaj pilieroj baziĝas sur 16 palisoj el ferbetono, 1,45 metraj diametre kaj 15 metroj profunde.

    En tiu preĝejo la etoso tute malsimilas la konataj preĝlokoj. Kvankam mi ne estas religiema, mi sentis tie kvietan kaj pacan medion. Verŝajne gravas la lumo kiu inundas tiun lokon tra la 12 768 koloraj vitroj.
 
       Laŭ la direktoj la alvenanta lumo havas siajn proprajn kolorojn: oriente rozaj siringviolaj akompanas orojn kaj verdoj, simbolo de la naskiĝofesto de Jesuo; sude oroj kaj oranĝoj laŭdas la grandiozecon kaj la gloron de Dio; okcidente la roza koloro regas, akompanita de ruĝo, simbolo de ago kaj forteco; norde la bluo estas hegemonia, simbolante la ĉielon, la koloron de la Virgulino.

    En 1951 okazis solena ceremonio okaze de meto de la unua petro. En 1959 la preĝejo akceptis sian unuan meson. En 1961 estis finpretaj ĉiuj internaj aranĝoj.

    La gvidado en la urbo ne finis tie, en la preĝejo Sankta Joseph. Ĝi daŭrigis ĝis la urbodomo kaj sia granda kaj bela placo. Ankaŭ ni vizitis agrablan parkon sed ... bedaŭrinde mia fotilo paneis tuj post nia eliro el la preĝejo ! Tial ĉesas mia raporto ĉar paroli pri monumento, placo aŭ parko sen fotoj estus iom teda por la legantoj, ĉu ne ? Pardonon !