dimanche 23 octobre 2016

Oni ne perdas tempon!






    Merkredon, postagmeze, mi vidis kamionon sur la strato sub nia apartamento. Ĝi estas speciala kamiono kun movebla nacelo kie homoj povas stari por labori en alteco sen uzi skafaldo aŭ eskalon.




  
     Mi unue demandis min. Kion oni faros tien inter la arboj? Sed kiam mi vidis la nacelon moviĝi ĝis la supra parto de la arbo, mi komprenis.





    
     Kvankam la finjaraj festoj estas ankoraŭ tre malproksimaj, eble oni komencas prepari ĝin. Eble tiu viro ekkomencas meti en la arboj lumajn girlandojn?





    
     Malgraŭ la zomo de mia fotilo, mi ne povis vidi kion la laboristo manipulis. Nenion mi vidis kiu povis konfirmi mian hipotezon.





   
     Sed post kelkaj minutoj mi konstatis, ke mia hipotezo estis ĝusta kiam mi klare vidis elektran fadenon kaj sur ĝi la etajn ampolojn.





  
      Sur tiu ĉi foto ankoraŭ pli bone videblas la ampolojn sur la nigra elektra fadeno. Ŝajnas ke la viro kontrolas ĉu ĉiuj ampoloj ne estas difektitaj.


   
     Per tiu gesto, li nun provas ĵeti la elektran fadenon super la plej altaj branĉoj de la arbo. Li ne tuj sukcesis kaj plurfoje rekomencis la saman geston antaŭ atingi sian celon.
      Iom poste mi eliris el la apartamento. Mi vidis alian laboriston en la sama nacelo sur kamiono, kiu faris la saman laboron sur la apuda placo. Nia kvartalo estos preta por la finjaraj festoj!!!
    

mardi 11 octobre 2016

Promenado en Lille





    Antaŭ du semajnoj ni vizitis nian nepinon kiu restadas nun en Roubaix, norde de Francio. Ŝi eniris lernejon kie oni instruas pri ĉiuj profesioj koncerne la aŭdovidajn mediojn.





   
   Roubaix situas tre proksime de Lille, fama urbo en kiu okazis la UK en la jaro 2015. Ni ne partoprenis en tiu kongreso kaj fakte neniam vizitis tiun urbon.


   
      Pro tio nia nepino proponis iom gvidi nin tra la urbo Lille, kvankam ŝi ne ankoraŭ bone konas ĝin. Kun ŝi ni piede promenadis en la urbocentro, en la stratoj konataj de ŝi.





    
      Sen gvidlibro kaj sub la nesperta gvidado de nia nepino, ni nur rigardis la belajn fasadojn de la domegoj kaj monumentoj sen provi scii ĉu la nomojn, ĉu la fakojn ŝirmitajn en tiuj konstruaĵoj.





                                                Belfrido de la Komerca Ĉambro    

      Konsekvence mi proponas, ke vi sekvu min en la urbocentron de Lille, sen apartaj demandoj pri la viditaj konstruaĵoj. Mi nur skribos la nomon kiam mi povos!





                                       La fame konata hotelo Carlton (Karlton)


                                                   La granda placo de Lille





    
       La fasadoj de la konstruaĵoj sur la granda placo rememorigas tiujn de la granda placo de Bruselo.


                                    En tiu bela granda konstruaĵo estas interna korto





                                             En la korto de la supra konstruaĵo


                                     Bela fasado en apuda strato de la granda placo

mardi 20 septembre 2016

Tagoj de la hereda posedaĵo

                                                 La nova mediateko de Caen

     Okazis sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de septembro, la kutimaj tagoj pri hereda posedaĵo. Ili okazis en Caen same kiel en tre multaj urboj, en Francio kaj ankaŭ en nombraj eŭropaj landoj jam de nombraj jaroj, ĉiam en la sama epoko.

                                      Malantaŭ la arboj, la enirejo ĉe la suda flanko

     Tiuokaze, la tuta loĝantaro havas eblecon viziti lokojn, ŝtatajn, regionajn, urbajn ... publikajn aŭ privatajn. Dum tiu mallonga daŭro, milionoj da Francoj ĉiujare vizitas famajn aŭ nekonatajn kastelojn, palacojn, teatrojn (teknikajn lokojn malantaŭ la sceno) ... gvidataj de tiuj kiuj laboras aŭ vivas en tiuj lokoj.


                                              Grandegaj vitroj ĉe la suda flanko 

     Mia edzino kaj mi elektis viziti la novan mediatekon de nia urbo. La konstruo komencis antaŭ pluraj jaroj post longa pripensado. La malfermo estis unue planita la 28an de oktobro sed, pro iom da malfruo, tiu nova biblioteko-mediateko malfermos la 14an de januaro 2017.


                                   Vizitantoj atendas la duan viziton antaŭ la enirejo

     Kiam ni alvenis, sabaton posttagmeze, la unua grupo de vizitantoj estis jam enirinta. La dua grupo estis tre nombra, tro nombra. Oni konsilis prefere reveni dimanĉon, matene, por esti en la unua grupo. Tion ni faris kun sukceso.


                       Teretaĝo. La akceptejo kie ĉiuj vizitantoj estas registrataj por viziti.

     Se la konstruo el la ekstero ne tre plaĉas al ni, tuj post nia eniro kvankam mankas kvazaŭ ĉion kion kutime troveblas en tiaj lokoj, ni sentis agrablan etoson.    
 
                   Teretaĝo. La rulŝtuparo por atingi ĉiujn dokumentojn ĉe la unua etaĝo 

     Kompreneble, sen mebloj, sen tabuloj, sen io ajn por meti librojn, gazetojn, afîŝojn ... le libera spaco de tiu halo aspektas giganta. Ĝi estas granda, jes ja!
 
Teretaĝo: en la granda halo, tiu meblaro akceptos la gazetaron.

      La gvidanto klarigis la diversajn etapojn de la konstruo kaj la celon de la arkitekto: havigi al la publiko kaj al la dungitoj maksimumon da natura lumo. Pro tio grandegaj vitroj troveblas ĉirkaŭ la tuta biblioteko.

Teretaĝo: restoracio funkcios dum la horoj de malfermo.

    Krom la kuirejo kiu ŝajnas preta por la kuiristoj, nenio pruvas ke tie oni povos manĝi dum la horoj de la malfermo. Restoracio en biblioteko? Mi neniam vidis tion, sed kial ne?

Teretaĝo: aŭditorio estas preta por aŭskulti prelegojn

     En la aŭditorio prelegoj estos aŭdeblaj. Ankaŭ fotojn kaj filmojn oni povos prezenti laŭ semajnaj aŭ monataj programoj.


                                                              Unua etaĝo

     La tre luma unua etaĝo akceptos ĉiujn dokumentojn por la publiko. Librojn, bildstriojn, KD-ojn, DVD-ojn, revuojn ... estos je la dispono de ĉiuj, ĉu por legi surloke, ĉu por pruntepreni. Same kiel en ĉiuj bibliotekoj.

      Danke al tiuj grandegaj altaj vitroj la vasta ĉambro bone ricevas la lumon el la ekstero. Verŝajne, nur okaze de tre nigra ĉielo, tre malofte plia elektra lumo necesos
 

        La ne tro altaj mebloj atendas la librojn. Ĉiuj estas sur ruliloj. Tio permesos modifii la aranĝon kiam iu aparta temo estos traktita, kiam eta ekpozicio postulos apartan dispozicion.






                                       Vico da mebloj sur ruliloj trankvile atendas


                                                                  Dua etaĝo

     En la dua etaĝo laboros la tuta dungitaro de la mediateko. La ĉambroj estas grandaj, uzeblaj de pluraj personoj. Ne estis antaŭvidita apartajn malgrandajn ĉambrojn por unu aŭ du personoj.

     Tra la fenestroj de la norda flanko, videblas la malnova urbo. Per tiu vitro, ne malfermebla, la vidaĵo montras la Abatejon de Virinoj, konstruita dum la regno de Vilhemo la Konkeranto post kiam li iĝis reĝo de Anglio en 1066.

       Krom ĉiuj oficejoj la dua etaĝo akceptos ĉion kiu rilatas al la infanoj.
La spaco estas granda sed la klinaj traboj iom ĉagrenas nin. Infanoj ofte estas senatentaj, moviĝemaj ... Krom se mebloj staros antaŭ ili, ni timas por la infanaj kapoj!

     
     Jen la fino de nia interesa vizito. Mia edzino bedaŭras tiun vidaĵon! Ŝi malŝatas la plafonon kiu permesas vidi la multajn tubojn kaj lumojn. Tio ne ĝenas min ĉar mi pli ofte rigardas antaŭ mi ol super mia kapo! Kaj supozeble, kiam la mediatiko pretos por malfermi ... la plafonon ne estos nia intereso!

 
 









mercredi 20 juillet 2016

Sen konekton ...

       Kiam ni restadas dum la someraj ferioj en nia montara apartamento, mi ne havas konekton. Pro tio mi malofte havas okazon por legi la amasiĝintajn mesaĝojn kaj respondi.
 
      La tempo disponebla en la biblioteko de la ne tro malproksima najbara vilaĝo estas limitigita. Pro tio mi nur povas skribi novan raporton nur kiam restas iom da tempo al mi.
 
      Sekve mi sendos fotojn pri niaj montaraj promenadoj sen skribi raporton. Tial mi gajnos tempon kaj tamen la legantoj estos feliĉaj (mi esperas) vidi la belecon de la francaj Alpoj.
 

 


 
 


 
 


 
 


 
 
 
 

 
 

lundi 11 juillet 2016

Japanoj en Alpoj

    
      Kiam ili forlasis Normandion, niaj japanaj geamikoj restadis kvar tagojn kaj kvar noktojn en Parizo. Ili sole vizitadis muzeojn kaj kastelon de Versaj kaj poste flugis al Svislando.
     De Genevo ilia amikino akompanis ilin al Modane, en la alpa valo Morjeno kie ni atendis ilin.
 
   
       Ni planis gastigi ilin dum kvar tagoj en nia malgranda apartamento en la vilaĝo Lanslevillard. Feliĉe ni ĝuis belan veteron kaj ni povis marŝi en la montaro. Nia japana amikino nepre volis vidi la montarajn florojn.

    
      Ŝi plenumis sian deziron ! Ĉar la printempo ĉi-jare pli longe daŭris ol kutime, ĉar ankoraŭ neĝis en majo, la somero malfruiĝis. Pro tio multaj floroj kiuj longtempe atendis pli favorajn veterkondiĉojn ekfloris samtempe.


     
     Ni vidis ĉi-jare florantajn florojn kiujn ni neniam vidas ĉar, kiam ni alvenas tien, ili jam velkiĝis. Ekzemple rododendronojn bone kaŝitaj inter dikaj ŝtonoj.



    
      Komence de la monato julio, estas nekutima vidi montojn kiuj ankoraŭ havas neĝon sur la pinton. La etoso aspektas iom alia ol kutime pro tiu printempa restanta neĝo.


     
     Por fini mian unuan raporton pri nia restado en montaro mi aldonas tiun belegan etan floron. Nur kelkajn el tiu speco mi vidis, la aliaj ankoraŭ ne pretas.