mardi 15 novembre 2016

Lastaj mildaj tagoj





    
     Fine de oktobro kaj komence de novembro la vetero restis sufiĉe milda. Tiam la lernantoj havis feriojn kaj samtempe multaj gepatroj feriis por akompani siajn infanojn.






     Pro tio sur la normandaj plaĝoj alvenis turistoj, ĉu por pluraj sinsekvaj tagoj, ĉu nur por unu tago kiam ili loĝas ne malproksime. 
 




     
      Tiun tagon, sur la plaĝo de Colleville-Montgomery kie ni de tempo al tempo ŝatas reveni kaj promenadi, la suno sukcesis pli malpli revarmigi la korpojn.




    
     Tamen la vento kiu blovis el la nordo devigis multajn personojn esti komforte vestitaj. Precipe ĉiuj kiuj ne marŝadis sur la sablo kaj restadis nur por admiri la pejzaĝon.





    
    Ankaŭ sur la digo kiu superas la plaĝon multaj benkoj estis okupitaj de homoj bone vestitaj.






       Aliaj malpli timemaj ne hezitis tagmanĝi sur la sablo. Aperas ke ili kunportis ĉion por senĝene pikniki en agrabla medio.
 




     
      Dume infanoj, kiuj neniam kapablas restadi trankvile sen moviĝi, faris same kiel ĉiuj infanoj sur sablaplaĝo: ili fosas kanalojn, konstruas baraĝojn sen atenti pri la malvarmeco de la akvo.





  
      Aliaj infanoj, ne konstruemaj, ne kuraĝaj por en la akvo padeli aŭ tutsimple kiuj ne havas patran permeson malpurigi aŭ malsekigi siajn vestaĵojn havas alian okupon.



      Flugigi sian kajton estas unu el la aliaj ŝatokupoj de la infanoj sur plaĝo. Ili havas pli grandan ŝancon ol tiuj, kiuj ne rajtas padeli en la marĉetoj, ne rajtas kuri sur la sablo, eĉ ne rajtas promenadi sen havi sian manon en la mano de la patro aŭ de la patrino. 
    Bedaŭrinde ni ofte vidas tiajn malfeliĉajn infanojn kaj terurajn gepatrojn!

jeudi 3 novembre 2016

Ni promenadas kune (3)


  
     Laŭirante la riveron, ni alvenas en lokon kiu permesas vidi la alian bordon. Tie ni malkovras belan proprietaĵon.
 

    
     Antaŭ unu jaro, kiam ni unuafoje promenadis tie, la videbla bela ĝardeno ne ekzistis. Nur sovaĝaj herbaĉoj kaj amasoj da ŝtonoj kovris tiun grundon.
 

   
     La konstruita domo verŝajne staras tie, super la rivero, de pluraj jaroj sed sube nenio povis pensigi nin, ke oni povus tiel bele plibeligi la tutan medion. Nur kruta tera pado permesis alproksimiĝi de la riverbordon. Kian ŝanĝon!

   
     Sed ni revenu nun al nia pli simpla naturaranĝo. Antaŭ la alveno de la vintro, urbaj ĝardenistoj falĉis la grandajn herbojn ambaŭflanke.


   
     Dum nia promenado ni plurfoje trapasas ponteton sur etaj riveretoj. Ili estos tre utilaj kiam pluvos pluraj semajnoj sinsekve.


    
      Ankaŭ tre utila estos tiu ligna paŝponteto! Aŭtune, vintre, eĉ printempe, post fortaj pluvoj, ofte la rivero Orne inundas la herbejojn. La plenplenaj riveretoj ankaŭ forlasas sian liton kaj ne plu eblas daŭrigi nian promenadon kiam la akvo komplete kovras la padon.


    
      Tiun paŝponteton el ligno oni konstruis en septembro. Tuboj kaj fosaĵoj kompletas la rimedon. Ni vidos ĉu tiuj laboroj efikos post la unuaj fortaj pluvoj.

    
      Mi ankaŭ rimarkis, ke somere oni plialtigis la nivelon de tiu parto, lasante fosaĵojn ambaŭflanke. La piedirantoj estas dankemaj pro la atento de la urbaj teknikistoj kiuj deziras faciligi la promenadon en ĉia vetero.
 
       
      Ekde tiu loko, ni lasas la teran vojon kiu laŭiris la riveron. Per tiu ŝtuparo ni atingas la veran verdan vojon, tiun tre ŝatatan vojon de la biciklantoj.


     
      Sur tiuj malkomfortaj "foteloj" oni povas ripozi sed ne tro longe se oni ne volas revigligi la dorsajn dolorojn!


    
      Sur la verdaj vojoj, la makadamo anstataŭas la teron kaj la gruzon. Se tiu vojo estas tiel rekta, ni tuj malkovros la kialon.


    
     En nia lando, same kiel en la aliaj, la aŭtoj multiĝis dum la trajnoj transportis malpli da pasaĝeroj. Pro tio, multaj malgrandaj linioj en la kamparo estis forlasitaj. Ni estas sur unu el tiuj forlasitaj fervojoj.



     Dum tre longaj jaroj oni forgesis tiujn forlasitajn fervojojn. Iun tagon iu havis belegan ideon : kial ne uzi tiujn vojojn por biciklantoj kaj piedirantoj? Iom post iom tra la tuta lando progresis la ideo kaj multiĝis la verdaj vojoj je la granda ĝojo de naturamantoj.


      
    Foje la reloj estas forigitaj, foje ne. Sur la verdaj padoj apud Caen la makadamo apudas la relojn. Tamen de tempo al tempo reloj malaperas sub la kreskaĵoj. 


    
      Blankaj bariloj signifas, ke la verda vojo devas trapasi ŝoseon. La biciklantoj devas halti por kontroli ĉu aŭto alvenas.


    
     Francoj ne estas obeemaj homoj! Kvankam la ŝildo "STOP" signifas, ke halto estas devigata, ĉiu senĝene daŭrigas sian vojon kiam neniu aŭto videblas! 


      Piede, sufiĉas la itinero kiun mi elektis kaj mi ekde tiu punkto revenis al la urba centro de Caen.
 

 
       Jen preskaŭ la fino de mia elektita itinero. Post la paŝponteto ni revenos sur la teran kaj gruzan padon laŭ la rivero Orne kaj revenos hejmen per la sama vojo. Dankon por via akompanado!

lundi 31 octobre 2016

Ni promenados kune (2)

      Mi petas vian pardonon se malfruas la sekvo de nia promenado. Aliaj aferoj petis de mi pli da tempo ol necese. Do, jen la promenadsekvo.


         Je la komenco la pado laŭiras la hipodromon kiu situas iom pli alte ol la herboj. Tiuj herboj ne estas tranĉitaj por ke la birdoj kaj aliaj bestoj trovu rifuĝejojn.



      
   Tiun ĉi tagon ne okazis konkurso, la kurejo estis senhoma. Sur muro de la hopodromo ni vidis, ke la venonta kunveno okazos la 2an de novembro. Se la vetero taŭgas, eble mi iom rigardos troti la ĉevalojn.




                Ni ankoraŭ marŝas sur la pado apud la kurejo.


      
     Dek minutoj post la foriro el la avenuo del' hipodromo, ni alvenas je la komenco de la veraj itineroj.


      
     La ŝildoj tre precize informas la homojn. Ne ĉiuj rajtas uzi la verdan vojon, nur la piedirantoj kaj la biciklantoj.
 
    
    Dank'al tiu mapo ĉiu povas elekti sian itineron laŭ la tempo disponebla kaj la longeco.
 
     
     Kiam oni marŝadas ĉiam troveblas informoj pri la itinero kiam pluraj direktoj sin prezentas.


    
     Tre proksime de la komenco de la verda vojo la pado laŭiras la riveron Orne (Orn') kiu transiras la urbon kaj atingas la maron post dekkvin pliaj kilometroj.


   
     La rivero estas tre kvieta ĉar baraĝo malpermesas ke ĝi iru rapide ĝis la maro. Ankaŭ la akvo estas necesa por la haveno de velŝipoj en la centra urbo.


                            Tre bela kaj kvieta pejzaĝo, ĉu ne?


        
    Nia pado, por mallonga parto malpermesita al biciklantoj, iras inter la rivero kaj la ŝoseo.

                                 Ĝi nun kuras sub la fervojo.


    
     Post la fervojo daŭrigas sian itineron la pado kun la kaŝita rivero maldekstre.


               Dekstre, granda spaco kun arboj el diversaj specoj.


                                  


         
      Ni sekvu la promenantojn sur tiu ĉi tre agrabla pado, ĝis la sekvanta raporto, post (eble) kelkaj tagoj.

                        Post tiu eta ponto ni malkovros alian pejzaĵon.



jeudi 27 octobre 2016

Ĉu ni promenados kune?






                                                     Avenuo de la hipodromo     
   Hodiaŭ mi proponas promenadon en mia urbo. Tiun promenadon mi faras tre ofte ĉar la itinero tre proksimas de mia loĝejo kiu staras avenuo de la hipodromo.

                                           La domego kie situas nian apartamenton
    Ni loĝas en la centro de la urbo, proksime de ĉiuj komercoj kaj administraj servicoj sed ne nur.




                                  La balcono de nia apartamento, je la pruo de la ŝipo
    Pro la formo de la domego, mi ofte diras ke ĝi similas al ŝipo. Do ni loĝas en la pruo de tiu ĉi ŝipo.





                                                     Avenuo de la hipodromo
     Se vi jam legis mian blogon, vi scias kial oni elektis la nomon "hipodromo" por tiu ĉi strato. Se ne, vi trovos la klarigon iom pli poste.





                                           La tuliparboj jam flaviĝas aŭ ruĝiĝas


                                                          Fino de la avenuo
     Baldaŭ ni kune komencos la promenadon ĉar jam ni alvenas je la fino de la avenuo. Bulvardo estas limo kiun ni devos trapasi.





      Tiu bulvardo ne estas tre larĝa sed la trafiko sufiĉe densas precipe matene kaj finposttagmeze. Hodiaŭ malmulte da aŭtoj veturas.
 




       Dum mi fotis la semaforoj kiuj estis verdaj por la piedirantoj iĝis ruĝaj kiam mi pretis trairi.





      Feliĉe disponeblas por la piedirantoj sistemo por ŝanĝigi la koloron de la semaforoj. Sen tiu sistemo oni devus tre longe atendi antaŭ ricevi la irpermeson.




                    Jen la permeso! Venu kun mi kaj rigardu aliflanken.
        




    
     Ĝuste post la transiro de la bulvardo sur la muro vi komprenas kial nia avenuo havas tiun nomon. Same kiel mi, vi estas informitaj pri la dato de la venonta kunveno, la 2an de novembro.


  
      Tio estas nun la vera startpunkto de la promenado, ni diru tri aŭ kvar minutoj post la eliro de mia apartamento. Hodiaŭ la vojo estas preskaŭ senhoma. 
     Venontan raporton vi devos legi por daŭrigi la promenadon.