vendredi 19 mai 2017
En diversaj lokoj
Jen kelkaj fotoj faritaj en diversaj lokoj dum nia vojaĝo.
Ofte en la vizititaj lokoj la sakuraj floroj jam velkis.
Tipaj barilo kaj pordo en tradicia japana ĝardeno
Mastrino pri teceremonio antaŭ sia domo
En la domo de la mastrino pri teceremonio
Floroj de sakura arbo
Domo-muzeo en eta urbo Iwamura
Delikata sakura arbo en la ĝardeno de la domo-muzeo
Ĝardeno de alia muzeo en Iwamura
mercredi 17 mai 2017
En Japanio. Kamakura (2)
KAMAKURA (2)
En Kamakura la Granda Budao, Daibutsu, estas la plej neevitebla monumento por la turistoj, japanoj kaj eksterlandanoj.
Sed mi preferas viziti la templon Hasedera. Supozeble la fotoj kiujn mi elektis montros kial mi ŝatas tiun templon.
Ĉarmaj preĝantoj, ĉu ne?

dimanche 14 mai 2017
Vojaĝo en Japanio. Kamakura (1)
Finfine ni revenis el Japanio post unu tuta monato. Ni faris belegan vojaĝon en tiu ĉi lando kie ni havas pli da esperantistaj geamikoj ol en iu ajn lando, inkluzive Francio.
Tiu ĉi vojaĝo estis la kvina kiun ni faris en Japanio. Ĉi-foje ni organizis la vojaĝon por kvar personoj : mia edzino kaj mi sed ankaŭ niaj filo kaj bofilino kiuj unuafoje malkovris Japanion.
Por nia unua vizito, niaj geamikoj proponis Kamakura. Ni elektis vojaĝi printempe por admiri la sakurajn arbojn sed ni timis ĉar oni anoncis fruiĝon de la florado ĉi-jare.
Feliĉe dum la trajnveturo de Yokohama al Kamakura ni vidis, ke multaj arboj ankoraŭ floris. Post nia alveno en la urbon ni promenadis al iu templo kie bele videblis la floroj de sakuraj. Sed ne nur ...
Mi ne intencas rakonti la tutan vojaĝon kaj ne volas skribi pri la vizititaj lokoj same kiel en gvidlibro. Eble mi skribos kelkajn nomojn sub fotoj, almenaŭ la nomojn de la urboj.
Pro tio mi nur proponos al vi akompani nin rigardante la fotojn elektitajn inter la centoj kaj centoj kiujn faris mia edzino.
Por tiuj kiuj jam vizitis Japanion aŭ por tiuj kiuj loĝas en tiu lando, ili facile retrovos konatajn lokojn. Por la aliaj, mi esperas sentigi al ili la apartan etoson kiu tiel plaĉas al ni en Japanio.
Do, se plaĉas al vi, daŭre akompanu nin en Japanio, la vojaĝo eble plezurigos vin...
samedi 8 avril 2017
Informon pri mia foresto
Mi informas miajn legantojn ke mi ne skribos sur mia blogo dum longa tempo. Kun mia edzino ni vojaĝos tra Japanio de la 9a de aprilo ĝis la 9a de majo.
Ĝis baldaŭ
Ĝis baldaŭ
lundi 3 avril 2017
Virina rugbeo
Pasintan dimanĉon mi unuan fojon vizitis la stadion proksime de mia loĝejo. Okazis renkontiĝo de femina rugbeo. Surprize le eniro estis tute libera.
Kiam mi alvenis la ludo estis interrompita. Alproksimiĝinte de la centra parto de la stadio mi vidis ke unu virino estis vundita. Verŝajne ne tro grave ĉar ŝi restis sur la tereno dum oni bandaĝis sian kruron.
Mi ne estas fanatikulo pri rugbeo. De tempo al tempo mi televide spektas matĉon de la fama internacia "Turniro de la Ses Nacioj" kiu okazas ĉiujare en februaro kaj marto.
Dum tiu turniro, ĉiu nacio ludas kontraŭ ĉiun alian nacion, Anglio, Irlando, Kimrio, Skotlando, Italio, Francio.
Nur unu fojon mi vere vidis matĉon en la stadio de Dakso, kie mia edzino vizitadis varmofonton. Mi tre bone ŝatis la etoson en la tribuno kie mi sidiĝis.
La subtenantoj de la loka teamo kantis, movigis multkolorajn flagojn dum la subtenantoj de la alia teamo, siavice aŭ foje samtempe kantis kaj svingis alikolorajn flagojn. Ĉiuj en la sama tribuno.
Mi devas konfesi, ke mi eble pli ofte rigardis tiujn ĝojajn subtenantojn de la malsamaj teamoj ol la "batalantoj" sur la tereno!
La kialon mi facile trovas! Mi ne tre bone konas la regulojn de tiu sporto. Pro tio mi ofte tute ne komprenas kial la arbitracianto fajfas aŭ kial la subtenantoj koleras aŭ saltas pro granda ĝojo!
Tamen mi estis scivolema pri la femina rugbeo ĉar, ĉu televide, ĉu en la realeco, mi vidis ludi nur virojn ĝis tiun pasintan dimanĉon.
Mi tuj vidis, ke se la virinoj estas malpli grandaj, malpli dikaj, malpli pezaj ol la viroj, ili tute estas tiel batalemaj kaj rapidaj, same kiel la viroj.
lundi 13 mars 2017
La nova biblioteko (3)
En la nova biblioteko la vizitantoj kiuj deziras povas trinki kafon, teon, bieron ... eĉ povas elekti lunĉon. La loko estas agrabla pro la lumo kiu alvenas el ambaŭ flankoj.
Koncerne la manieron pruntepreni dokumentojn, la sistemo estas tute moderna kaj simpla. Ĉiu mem registras siajn dokumentojn danke al tiu aparato.
Sufiĉas prezenti sian bibliotekan karton kaj poste la dokumentojn sub la blua lumo ... la dokumentoj tuj estas registritaj.
Redoni la dokumentojn poste estas same simpla. Sur sama aparato sufiĉas meti unu post la alian la dokumentojn sub ruĝa lumo (anstataŭ blua), ili iras sur rultapiŝo ...
... kaj fine alvenas je la suba etaĝo kie ili estas atendataj de pluraj personoj ....
... kiuj klasas la diversajn dokumentojn en grandaj korboj laŭ la fako el kiuj ili devenas por finfine reveni en la unuan etaĝon kaj iĝi denove pruntepreneblaj.
La nova biblioteko de Caen ege plaĉas al mi !!!
lundi 6 mars 2017
Nova biblioteko de Caen (2)
Ni kune daŭrigas la viziton de la nova biblioteko de Caen :
Kvankam multaj vizitantoj promenadis tra la tuta etaĝo, la homa bruo estis tre mallaŭta. Ĝi ne ĝenis la personojn kiuj laboris. Kredeble, multaj el tiuj vizitantoj estis tie por malkovri la novajn lokojn, ne por pruntepreni dokumentojn.
Surprizis min tiu aloga ruĝa meblo. Ĉu por sidiĝi? Mi ne provis. Ĉu nur por aldoni koloron en tiu ĉefe blanka medio?
Por prezenti la librojn troviĝas klasikaj mebloj kun bretoj. Ili estas ekipitaj de malgrandaj radoj kiuj facile kaj rapide permesos laŭvole ŝanĝi la aranĝon okaze de apartaj okazaĵoj.
Kiel en amfiteatro larĝaj ŝtupoj superas la alon kie troviĝas la romanoj kaj bildrakontoj. Tri personoj trovis kusenojn por pli komforte sidi sur la lignaj ŝtupoj. Por legi aŭ tutsimple kviete pripensi.
Lastan foton mi faris de tiu tre agrabla loko. Mia edzino rimarkigis min ke estas malfacile rigardi la titilojn de la libroj kiuj kuŝas sur la plej malaltaj bretoj de la mebloj. Ŝi pravas!
Inscription à :
Articles (Atom)











































