mercredi 14 juin 2017

Tokio (2)


    Post la vizito de la du parkoj en Tokio ni denove trajnveturis ĝis la fama kvartalo Ginza.



      Tie ĉio aspektas granda. Grandaj turoj ĉirkaŭ ni kaj granda homamaso.



     Ĝis la sesa la aŭtoj ne rajtas veturi tra la ĉefa strato. La piedirantoj paŝas libere kaj trankvile en la larĝa avenuo.



      Kelkaj domegoj havas strangan kaj interesan formon. Aliaj eble pli malnovaj estas pli simplaj.



     Mi lasas vin rigardi la lastajn fotojn de tiu Ginza kiuj ankaŭ estos la lastaj de miaj raportoj pri nia vojaĝo en Japanio.

























dimanche 11 juin 2017

Tokio (1)





     
       Baldaŭ alproksimiĝis la fino de nia vojaĝo en Japanio. La antaŭlasta etapo estis en Tokio kiam komencis la fama japana "Ora Semajno".





     
       Kun niaj geamikoj, gastigantoj en tiu ĉi urbo, ni vizitis la grandan parkon, "Shinĵuku Gioen".
         





       Okaze de la "Ora Semajno" la enirejo en la parkoj de Tokio estis senpagaj. Pro tio, sed ĉefe pro belega vetero, la vizitantoj estis nombraj.
 





       Tamen pro la grandeco de la parko ni rapide forlasis la grandan homamason kiu staris tuj post la enirejo kaj povis tute trankvile promenadi en agrabla etoso.






     En la centro de tiom granda urbo la kvieteco de tiu parko impresis nin. Apenaŭ oni aŭdis la kutimajn bruojn de la urba aktiveco, la motoroj de la veturiloj ekzemple.
 





       Sed post promenado inter grandaj arboj, subite ni alvenis en alian lokon de kie videblis altaj turoj starantaj ĉirkaŭ la parko. Tiuj ĉi konstruaĵoj memorigas nin en kiu urbo ni estas!






       Kompreneble, komence de majo ĉiuj sakuraj arboj estis sen floroj sed la azaleoj plenfloradis. En grandaj spacoj homoj ripozis, manĝis ĉe la ombro de belaj arboj, ludis kun la infanoj ...
 





       Ni mem kun niaj geamikoj piknikis surloke en aparta loko kun tabloj kaj seĝoj. De tie ni havis belan vidaĵon sur lageto ĉirkaŭita de azaleoj.






      Post longa tempo en la sama loko, ni forlasis tiun parkon, envagoniĝis en trajno de la Jamanote Linio ĝis alia ĝardeno, "Rikugien". Ankaŭ tiu ĝardeno estis tre bela kun multaj azaleoj.
 


      Eble ĉar "Rikugien" estis malpli granda ol "Shinjuku Gioen", la homamaso ŝajnis pli densa. Eble ni jam estis sufiĉe lacaj ... ni restadis ne tre longe en tiu ĉi ĝardeno. Alia promenado atendis nin...

jeudi 8 juin 2017

Sendai


              Sendai estis la antaŭlasta urbo kiun ni vizitis. Tie ni ankoraŭ povis admiri florojn de sakuraj arboj.



    En iu publika parko ni vidis tiun raraĵon: verdajn florojn de sakura. Nenie alie ni vidis tiajn arbojn kiuj cetere ne estis nombraj en la parko.


      
                            Jen la lastaj fotoj de sakura : simplaj floroj ...



                                       ...  aŭ duoblaj, eĉ trioblaj floroj.



                                                   Pendantaj sakuroj ...



                                                    ...  finiĝanta florado ...



                      ...  lastaj floroj kaj fino de la bela sakura sezono.

mercredi 7 juin 2017

Fukushima (2)



         En la ĝardeno de nia gastigantino, en Fukushima, ni vidis tiun strangan amason. Tio estas la tero kiun oni skrapis post la nuklea akcidento. Neniu scias kiom da tempo tiu radioaktiva tero ankoraŭ restados.
 


     Ĉie en la urbo kaj en la kamparo ĉirkaŭ la urbo videblas tiaj verdaj plastaj kovriloj, bone ligitaj per fortaj ŝnuroj.



     Piede promenante tra la kvartalo kie ni loĝis, surstrate ni vidis dekstre kampon de pomarboj. Tiuj arboj bele floris, ne konsciante pri iu ajn problemo.



       Maldekstre ni samtempe vidis grandan deponejon de radioaktiva tero kaŝita sub verda plasto! La apudeco de la pomarboj kaj radioaktiva tero, eĉ protektita sub plasto, ege impresis nin! Ĉar la loĝantoj manĝos tiujn ĉi pomojn!!!



      Ni daŭrigis la promenadon kaj multfoje vidis la saman verdan koloron. Kelkfoje barilo el drato malpermesas alproksimiĝi...




    ... kelkfoje ne! Tute libere ĉiu povas alproksimiĝi. Ĉu neniu pripensis pri la danĝereco de tiaj amasoj da poluita tero?



     Per aŭto ĉi-foje, du esperantistinoj veturis nin ĝis tiu ĉi loko. Kio sin kaŝas malantaŭ tiu metala muro pli ol unu kilometro longa?
 

      Tio estas grandega deponejo de nigraj plastaj sakoj kiuj entenas radioaktiva tero skrapita en publikaj lokoj (ekzemple kortoj de lernejoj,  publikaj parkoj kaj ĝardenoj ...)



            Tiuokaze ni lernis ke la poluita tero estas en tiuj nigraj sakoj kaj poste oni ŝirmas ĉion per la verda plasto. Aspektas ke tiun regulon oni ne sekvis en tiu deponejo.

      Aliloke la regulo estas bone aplikata laŭ tiu ĉi foto sendita de iu fame konata esperantisto kiu tre ofte vizitadas la lokojn kie la loĝantoj suferis, suferas kaj ankoraŭ longe suferos pro tiu nuklea akcidento.
    
     Tiu restado en Fukushima vere kortuŝis nin.







dimanche 4 juin 2017

Fukushima (1)

      
       Ni ne povis vojaĝi en Japanio sen viziti niajn geamikojn en Fukushima. De post nia pasinta vojaĝo kiu okazis en 2010, granda katastrofo suferigis la regionon en marto 2011.



           Jam pasis ses jaroj kaj ni estis scivolemaj pri la vivo de la tiea loĝantaro. Unuavide nenio ŝanĝis en la kamparo kaj en la urboj.



           La floroj de la fruktoarboj estis tre belaj kaj la kampoj aspektis normalaj.


         La pomarboj ekkomencis la floradon kaj nenio videblas kiu povus pensigi pri iu malsano.



        Eĉ la legomoj en privataj ĝardenoj bele kreskis atendante la favoran momenton por esti rikoltitaj kaj manĝitaj de la loĝantoj.



         En la urbo Date, krom manko de akvo en la malgranda marĉeto, la ĝardeno de nia amikino kaj gastigantino R.S., estis tiel bela kiel antaŭe.



     Sed promenante en la urbo kun nia amikino, ni renkontis surstrate la unuan ateston de la nuklea katastrofo. Tio estas la mezurilo de la radioaktiveco.


       La unua mezuro surstrate estis 0.188 milisivertoj hore. Malpli ol la plej alta kvanto permesata kiu oficiale estas 0.230 milisivertoj hore. (Mi skibis "oficiale" ĉar ŝajnas ke la registaro altigis tiun limon post kelke da tempo)  


      Duan mezurilon ni vidis en la korto de la elementa lernejo. Tie ni legis 0.081 milisivertoj hore. Kial tiom granda diferenco? Ĉar en la lernejo oni skrapis la grundon kaj forigis la radioaktivan teron aliloke. Sed kie?
    Tion ni vidos poste.

samedi 3 juin 2017

Tokushima


        En la insulo Shikoku, ni vizitis la urbon Tokushima. Ĝi estas fama por iu aparta danco, la "Awa Danco".


       Tra la urbo multaj aĵoj reprezentas dancistojn. Statuoj videblas en diversaj lokoj tra la urbo sed ankaŭ bildoj, kopioj de malnovaj pentraĵoj.


        Kun lokaj esperantistoj ni vidis spektaklon pri tiu danco. Unu el la dancistoj klarigis la diversajn movojn de la piedoj kaj de la manoj.


       Ankaŭ estis klarigita la rolo de ĉiu muzikilo por akompani la dancistoj laŭ la sinsekvaj figuroj.


      Fine spektantoj estis invititaj surscenigi por provi la dancon. Malmulte el tiuj volontuloj estis tiel lertaj kiel la profesiaj dancistoj!



          Ni forlasis Shikoku per Shinkansen Hikari por iri al Fukushima.
 


               Survoje Monto Fuĵi estis klare videbla. "Saluton Fuĵi-san"!