mercredi 5 décembre 2018

Granda ĥaoso (2)


       Mi ankaŭ povas paroli pri aliaj temoj kiuj klarigas kial tiom da Francoj koleras kontraŭ Emmanuel Macron kaj lia gubernio.

                                    01-12-18  Paca manifestacio en malgranda normanda urbo
- pro altiĝo de iu imposto kiu laŭdire rilatas kun "solidareco inter la homoj" (CSG=Kontribuaĵo Socia Generaligita) la pensioj de la pensiuloj malaltiĝis. (mi ekzemple perdas 45 eŭrojn ĉiumonate)
- multaj loĝantoj en la malgrandaj urboj kaj en la kamparo pagas siajn impostojn sed vidas ke : 
       - proksima hospitalo malbone funkcias pro manko de dungintaro
       - lernejoj perdas klasojn aŭ finfine fermiĝas
       - pro fermo de loka akuŝejo gravedaj virinoj devas malproksime veturi por
         akuŝi
       - trajnliniojn oni forigis precipe tiuj kiuj permesis vojaĝigi la kamparanojn
       - same malaperis malgrandaj poŝtoficejoj ...

                                                01-12-18   Antaŭ Monto Sankta-Mikaelo
     Dume oni diras ke la nombro de riĉuloj senĉese pligrandiĝas, ke ili ĉiujare iĝas pli kaj pli riĉaj, ke la akciuloj de la grandaj firmaoj havas ĉiam pli kaj pli grandajn profitojn sed...

 kiam la laboristoj (danke al kiuj la akciuloj havas tiajn profitojn) petas ke iliaj salajroj ankaŭ plialtiĝas ... la estraraj kunvenoj de tiuj entreprenoj rifuzas!!!
     Kompreneble mi ne kapablas detale klarigi ĉiujn motivojn de la "Veŝtoj flavaj" despli ke ĉiuj ne havas la samajn. La plej grava sendube estas ke tiu popola ribelo ricevas la aprobon de proksimume 80% de la loĝantaro, ne nur de la laboristaro! 

                                         01-12-18    S.O.S,  piede de Monto Sankta-Mikaelo
    Kion respondas la aŭtoritatoj fronte al tiu grandega kolero? Kvazaŭ nenion! La ĉefministro asertas ke lia gubernio daŭre gardos sian irdirekton. La ministro pri la Internaj Aferoj minacas dirante ke pli da ĝendarmoj kal policanoj malpermesos la perfortojn. Kaj la Prezidento Macron? Kion li diras? NENION!
    Ĉu Francio travivos kvaran teruran sabaton?

    Vi eble rimarkis ke mi elektis ĝis nun fotojn de pacemaj manifestaciantoj. Male la televido ne faris la saman elekton!

       Mi fotis mian televidekranon kaj prezentas nun nur kelkajn bildojn, forĵetante la bildojn de perfortoj. Mi lasas vin ilin vidi sen komentoj.







 

mardi 4 décembre 2018

Granda ĥaoso (1)



     Sabaton, la 17an de novembro okazis en Francio granda manifestacio, manifestacio de la "Veŝtoj flavaj". En multaj urboj kaj precipe sur la grandaj vojoj, aŭtoŝoseoj, eniroj de grandaj komercaj surfacoj ... homoj vestitaj de siaj flavaj veŝtoj amasiĝis por malpermesi normalan iradon kaj eniron. Aŭtoj, kamionoj, busoj ... kelkfoje restis senmovaj pluraj horoj.

                                 01-12-18         Sur la avenuo de la 6an de junio en Caen
     Dum la sekva semajno samaj manifestacioj de la "Veŝtoj flavaj" okazis, malpli nombraj sed tre malagrablaj por tiuj kiuj laboris. Kaj denove, sabaton, la 24an, sama granda manifestacio okazis, precipe en Parizo kie la manifestaciantoj invadis la avenuon "Champs Elysées". La unua manifestacio, krom kelkaj bruligitaj pneŭoj kaj lignaj ŝarĝplataĵoj, okazis ĝenerale sen perfortoj. Bedaŭrinde la 24an okazis alfrontiĝoj inter la policanoj kaj ekscititaj "Veŝtoj flavaj". Avenis ankaŭ huliganoj kun siaj kutimaj celoj: frakasi aŭ bruligi ion ajn survoje kaj batali kontraŭ policanoj.
 
                                     01-12-18   Sur la avenuo de la 6an de junio, en Caen
        En Parizo la damaĝoj estis grandaj. Montrofenestroj de magazenoj rompitaj, tabloj kaj seĝoj de teraskafejoj ĵetitaj en fajrego. Ankaŭ pluraj dekoj da vunditaj ambaŭflanke! Ankoraŭ pli terura estis la manifestacioj kiuj okazis la trian sabaton, la 1an de decembro. Se la manifestaciantoj estis malpli nombraj ili estis pli ekscititaj, pli batalemaj ol antaŭe. Ankaŭ alvenis pli da "profesiaj rompistoj", aŭ huliganoj kun materialo por frakasi kaj bruligi tion kion ili povus. Ĉar la policanoj kaj ĝendarmoj malpermesis atingi la avenuon "Champs Elysées", ili invadis aliajn stratojn kaj agis! Terurajn bildojn oni televide vidis de tiuj perfortoj en Parizo. Kvazaŭ samkiel okaze de civita milito!
   
                                                              01-12-18  en Caen
       Ĉi-lastan sabaton tiaj perfortoj bedaŭrinde ankaŭ okazis en pluraj aliaj urboj. Feliĉe en Caen la manifestaciantoj restis tre pacemaj. Ili trankvile marŝis en la centro de la urbo, nur kriante sian koleron. Tio videblas sur la supraj kaj subaj fotoj. Sed kial do tiuj "Veŝtoj flavaj" koleras? Ili havas multajn kialojn por manifestacii sian malkontentecon.

                                               01-12-18  Antaŭ la municipa teatro de Caen
      Kutime malkontenteco naskiĝas pro unu ĉefa kialo kiu koncernas unu aŭ du kategorioj de laboristoj. Sindikatoj organizas la manifestaciojn, agnoskitaj delegitoj povas diskuti kun la gubernio aŭ la patronoj de kompanioj, entreprenoj aŭ uzinoj. Tiukaze la kolero naskiĝis ekstere de ĉiuj sindikatoj, sen la kutimaj interparoloj kiuj permesas antaŭvidi la eblajn konsekvencojn. La unuaj alvokoj fare de ordinaraj civitanoj troveblis sur la sociaj retoj. Ili rapide ricevis grandan aprobon de ĉiuj personoj, malfeliĉaj pro unu aŭ alia kialo.

                                                   01-12-18  Antaŭ la teatro de Caen
      Tiamaniere naskis la kontesta movo. Sen ĉefoj, sen organizantoj, sen reguloj, sen agnoskitaj delegitoj kaj ...sen limoj! 
    Mi provos skribi la kialojn de la ĝenerala malkontenteco. 
- la gubernio altigis la taxojn pri la karburaĵoj kaj volas denove altigi ilin la 1an de januaro (laŭdire por helpi la ekologian transiron; fakte nur etan parton)
- la gubernio decidis, sen vera koncerto, malaltigi la rapidecon de la veturiloj je 80km/h anstataŭ 90 sur la sekundaraj vojoj 

                                                "Sufiĉas la taksioj!"  "Veŝto flava" en Caen
- la gubernio abrupte malaltigis la monhelpon je 5 eŭroj por ĉiuj kiuj sen tia helpo (jam tro malgranda en la grandaj urboj) ne povas vivi en apartamenton  (temas precipe pri la studantoj)
- samtempe la gubernio estis nuliginta grandan parton de la impostoj pri la riĉeco por la riĉuloj; tiu volo de la Prezidento Macron aparte malplaĉis al la ordinaraj civitanoj!

                                  "Macron, kristnaska paĉjo de la riĉuloj, malamiko de la popolo"
- dume aliaj riĉuloj por ne pagi impostojn en Francio translokiĝis en aliaj landoj kie la impostoj estas malpli altaj (Svislando, Belgio, Luksemburgo...)
- dume ankaŭ internaciaj kompanioj, danke al financaj elturniĝoj pagas en nia lando impostojn malpli grandajn ol malgrandaj lokaj entreprenoj! (temas pri Google, Amazon, Facebook...)
- ... 



samedi 1 décembre 2018

Aliaj laboroj (3)

     Ni restas en la sama loko, la plej proksima de mia loĝejo. Ĝi estas por mi la plej oportuna loko por sekvi la progresojn de la laboroj en la urbocentro.

     Mi parolis pri la malfacilaĵoj koncerne la trafikon de la aŭtoj en la urbocentro pro la laboroj. Ne nur la aŭtoj havas problemojn.

           Ankaŭ la piedirantoj havas kelkajn problemojn. Foje ili devas paŝi sur ponteto  super la strato ne ankoraŭ preta (unua foto).

      Aliloke la piedirantoj sekvas itineron inter la ruĝ/blankaj bariloj sur la betono de la trotuaro kiu atendas siajn pavimojn (dua kaj tria fotoj).

         Mi revenis proksime de la laboristoj kiuj metas la pavimojn sur la trotuaroj.
      
      Temas pri delikata laboro. Kiam la anguloj ne estas ortaj, unu el la viroj devas tranĉi pavimon per cirkla segilo por havi la ĝustajn formon kaj mezurojn.

     Kelkfoje tiu laboristo grumblas kiam la tranĉita pavimo ne taŭgas! Ĉu ĝi estas tro granda, ĉu ĝi estas tro malgranda por taŭge lokiĝi en libera triangulo.

   Io surprizas min. Sur tiu trotuaro kiu postulas longan tempon por pavumi la tuton mi vidis nur maksimume tri laboristoj. Inter tiuj tri nur du pavumas!

     Ili bone laboras sed mi demandas min kiam ni vidos la finon de tiuj laboroj en la centro de nia urbo?

mercredi 28 novembre 2018

Aliaj laboroj (2)

       Jen novaj fotoj de la laboroj en la centro de nia urbo:

   
    Antaŭ du tagoj la pasaĝo tra tiu strato estis libera. Hodiaŭ ĝi estas fermita kaj pretas akcepti betonon mi supozas.


     Revenante en la saman lokon post mia promenado en la urbo, la aspekto de la strato jam ŝanĝiĝis (la foto estas farita el la malantaŭa flanko).






      En tiu-ĉi strato la longa tranĉeo kaj ĉiuj flankaj truoj estas reŝtopitaj. Sed kiam la laboroj pri la akvoreto estos finitaj, povas okazi ke alvenos laboristoj de iu elektra kompanio kiuj denove fosos la saman lokon por nekonata kialo. Tio jam plurfoje okazis!


   
       Dekstre de la tranĉeo videblas la novaj akvotuboj. Tiu-ĉi strato estas proksime de nia loĝejo. Ni kutime iras per tiu vojo elirante de nia garaĝo.



       La novajn akvotubojn mi vidas el la fenestro de nia kuirejo. Atendante la momenton por esti metitaj en la tranĉeon ili kuŝas sur la parkejo malpermesita al la aŭtoj.

       Apud la novaj akvotuboj jen kelkaj malnovaj. La aliajn jam oni forprenis. 


       Dum tiuj laboroj, tiuj de la nova tramo kaj la aliaj en stratoj kaj trotuaroj, estas tre malfacile veturi. Iun tagon oni povas veturi laŭ iu strato. Bone! Povas esti, kaj ofte estas, ke la morgaŭon oni ne plu rajtas uzi la saman vojon.


   
     La ŝildo "fermita vojo" (route barrée) informas la ŝoforojn. La dua ŝildo dekstre diras je kiom da metroj la strato estas fermita. Bone! Tamen ŝoforoj pli inteligentaj ol la aliaj provas daŭrigi ... kaj devas malantaŭen reveni. Piede de nia domego ni ĉiutage vidas tiun spektaklon!

lundi 26 novembre 2018

Aliaj laboroj (1)


 
    Jam de pluraj monatoj nia urbo iĝis grandega laborloko. Precipe en la centro kie en tiu-ĉi loko la laboroj estas la plej videblaj, ankaŭ la plej ĝenaj por la loĝantaro.                                          

                                                                                                                                                      Ĉi-tie ne temas pri la nova tramo. Temas pri renoviĝo de la urba akvoreto: ŝanĝiĝo de la tre malnovaj tuboj por la trinkebla akvo kaj la malpuraj akvoj. Pluraj stratoj estas tute ne ireblaj, eĉ por la piedirantoj.                                                                                 
  

      Aliloke temas pri la refaro de la trotuaroj. Ĉi supre kvazaŭ duobliĝos la larĝecon de la trotuaro. La betono sekiĝas atendante la pavimojn.



      Sur tiu tre grava strato de la urbocentro, ne nur la trotuaroj estos refaritaj sed ankaŭ la tutan ŝoseon. Ĉar tie multiĝas la magazenoj oni metis pontetojn por faciligi la alireblecon al ili.




    Tamen pro la malfacilaĵoj kaj la bruo la komercistoj suferas kaj plendas. La kutima klientaro draste malgrandiĝis. Por helpi ilin, la urbestraro promesis specialan monhelpon por kompensi la ĉiutagajn malgrandajn enspezojn.



      Vidante tiun ĉi-supran foton, oni facile komprenas kial la klientoj nuntempe ne emas viziti la du magazenojn dekstre!



          La maldekstra trotuaro havas nur la mezan parton finita. Antaŭ kaj malantaŭ la betono atendas la pavimojn kaj la junulinoj ne povos daŭrigi sian promenadon sur tiuj belaj pavimoj!



        Sed tio ne estas la fino! Ĉar de pli ol unu jaro komencis gravega restaŭrado de la sonorilturo de la preĝejo Sankta Petro. Feliĉe tiuj laboroj ne malpermesas la trafikon de busoj kaj aŭtoj. La videbla tramlinio kuras piede de la preĝejo kaj poste piede de la kastelaj remparoj.



       Hodiaŭ estas finita la purigado kaj riparado de la alta parto de la sonorilturo. Antaŭe ĝi estis pli nigra ol blanka. Ĉu la skafaldoj malaperos antaŭ la fino de la laboroj pri la tramo? Mi ne legis prognozon pri tio.

mercredi 21 novembre 2018

Nova tramo (2)





      Mi rimarkis kun plezuro, ke la arboj de la avenuo estas bone protektitaj. Tiuj arboj kiuj staras ambaŭflanke de la avenuo havas ŝancon. Aliajn kiuj verŝajne ĝenis aŭ estis iom malsanaj oni tranĉis  kaj elradikiĝis.


 Unu el la du linioj de la tramo kuris kaj daŭre kuros piede de la remparoj de la mezepoka kastelo videblaj sur la dekstra flanko de la foto.
Maldekstre aŭtoj kaj busoj havas nur mallarĝan vojon por antaŭeniri ĝis la placo Sankta-Petro.
Ĉi-tie ofte okazas hupo-koncertoj ĉar de la dekstra flanko alvenas alia ŝoseo sur kiu ne estas laboroj. Pli da aŭtoj alvenas kaj ne povas rapide transiri.


 


       Mi piede iom antaŭeniris (sen uzi hupon!) por iom alproksimiĝi.
      Bedaŭrinde mi ne sukcesis! 








  




    Iom pli malproksime, ĉiam sub la remparoj de la kastelo, mi sekvis padon rezervita por la piedirantoj.






 
     Je la fino de tiu pado bedaŭrinde mi trovis barilon kiu malpermesis iri pli malproksime. De tie bone videblas la remparoj de la kastelo.


      Kaj por fini tiun raporton mi fotis alian parton de la kastelo. Eta ponto permesas iri de la barbakano, dekstre, al la enirejo de la kastelo.


lundi 19 novembre 2018

Nova tramo (1)

     En la urbo Caen kie mi loĝas tramo funkciis jam de pli ol dek jaroj. Tiu tramo sur pneŭoj tro ofte paneis kaj povis okazi, ke alveninte en iu malproksima loko oni ne povis reveni hejmen.

      Pro tio la Komunaĵo de komunumoj kies nomo estas "Caen la Mer" (Caen la Maro) decidis ŝanĝi la sistemon de la tuta reto. La laboroj komencis ĉi-jare, komence de la printempo. 

     La unuaj laboroj konsistis en la malkonstruo de la malnova reto. Sur ĝia tuta itinero estis nur unu relo kiu permesis kun la elektajn fadenojn transdoni elektron al la tramo. Tiun relon oni devas forigi. Ne nur la relon sed ankaŭ la tutan ŝoseon!

      En la centra urbo, precipe malantaŭ la preĝejo Sankta Petro, la laboroj longe daŭris pro rivereto kiu kuras subtere. Granda dika slabo el ferbetono kovras nun la etan riveron kaj ĝi pretas (laŭ mi opinio) ricevi la relojn.

     Aliloke ne bezonas fari samajn slabojn. Tamen en la centro de la urbo la trafiko de la veturiloj estas tre malfacila. Ĉar anstataŭ du disponeblaj vojoj restas nur unu. Tio okazigas multajn trafikŝtopilojn. Ŝoforoj ofte nervoziĝas kaj hupas ... senrezulte kompreneble!

      Sur la ĉefa avenuo de la centra urbo, avenuo de la 6an de junio 1944, la reloj estas metitaj antaŭnelonge. Laŭ la informoj estas antaŭvidita krei spacon kun herbo inter la reloj. Ni vidos.

     Se tio vere okazos mi pli bone komprenas kial la parto kie kuŝas la reloj ne ankoraŭ ricevis betonon same kiel ni vidas sube de la foto. Mi atente sekvos la daŭrigon de tiuj laboroj.