mercredi 8 mai 2013

En Nederlando (3)








     Sudokcidente de Amsterdamo, la parko de Keukenhof situas meze de la regiono de Nederlando kie oni kreskigas ĉiujn bulbajn florojn.




     Laŭ nia malnova gvidlibro (1993), pli ol 900 000 personoj vizitadas tiun "sanktejon" printempe. Dudek jarojn poste la kvanto de vizitantoj verŝajne atingis kaj eĉ superis milionon.




     La parko disvastiĝas sur 24 hektaroj en bela arbara medio. Ĉirkaŭ Keukenhof videblas nur geometriaj florkampoj sed male la parko estas farita laŭ la angla maniero.





      Ĝi estas malebena, trairita de malgrandaj serpentaj kanaloj, punktiita de lagetoj kie anasoj kaj cignoj paradas. La plej belaj varietatoj de floroj, precipe tulipoj, hiacintoj kaj narcisoj sin prezentas laŭ pli malpli grandaj izolitaj masivoj.




     Tio estigas mirindajn kolorajn makulojn kontraste kun la verda fono de gazono kaj frondaro de arboj.




                                                    Ie tie kelkaj skulptaĵoj beliĝas la tuton.




                              Ni baldaŭ daŭrigos la viziton en tiu mirinda loko. 
 



lundi 6 mai 2013

En Nederlando (2)



     Karaj legantoj, mi hodiaŭ proponas al vi promenadon en la fama parko "Keukenhof" en Nederlando. Ne utilas komenti la fotojn, ĉu ne ? 





























        Por la floramantoj ni kune daŭrigos tiun promenadon post kelkaj tagoj.  Se vi havas komentojn por fari, nepre skribu tion kion vi pensas aŭ deziras scii. Eble pri la parko mem ?

dimanche 5 mai 2013

En Nederlando (1)






     La celo de nia ĵus pasinta vojaĝo en Nederlando estis vidi la kampoj de tulipoj. Sed... bedaŭrinde... la tulipoj ne estis pretaj ! Pro la ĝenerala malvarmeco de tiu apenaŭ pasinta vintro, la tulipflorado malfruis. Nur en malmultaj lokoj kelkaj kampoj estis videblaj.

 

  Male, finiĝanta estis la florado de narcisoj. Plejofte la bulboj de tiuj floroj jam amasiĝis sur grundo por sekiĝi. Tamen ni trovis kampojn kies floroj estis ankoraŭ tre belaj kiel videbla sur la supra foto.

 
     Estas fame konata, ke Nederlando estas paradizo por la biciklantoj dank'al ĉiuj apartaj vojoj apud la ŝoseoj kaj, precipe, tra la kamparo inter la kampoj. Ni ne mankis la okazon bicikle viziti la regionon kaj ni estis tre feliĉaj. Se tulipoj ne atendis nin, se narcisoj jam estis forirantaj, hiacintoj bele ornamis la pejzaĝon.

 



     Dum nia bicikla promenado ni admiris la diversajn kolorojn. Mi nun proponas al vi, karaj legantoj, akompani nin por ĝui la belajn vidaĵojn.





          Inter la narcisoj blankaj kaj flavaj kaj la diverskoloraj hiacintoj, la ruĝaj floroj estas tulipoj.


     Sed ni vidis florojn ne nur sur kampoj. Ni vizitadis grandan miridan parkon, fame konata de ĉiuj floramantoj, kies nomo estas Keukenhof. Ni kune kun vi vizitos ĝin kiam mi estos elektonta kelkaj fotoj inter la tre nombraj fotoj faritaj en tiu ĉi loko. Estu iom pacienca mi petas !

samedi 4 mai 2013

Ni rehejmiĝis






     El Nederlando ni revenis hieraŭ posttagmeze. Nia unua zorgo estis iom promenadi en la ĝardeno por kontroli la bonfarton de kelkaj kreskaĵoj. Kvankam tre malfrue, finfine ekfloris kelkaj tulipoj. Tiuj ĉi estas malgrandaj kaj maldikaj sed la koloro tre plaĉas al mi.




     La ĉerizarbo kiu ekfloris antraŭ nia foriro plenfloradas nun. Eĉ la unuaj petaloj ekfalas. Ni ne estis tie dum la kelkaj tagoj de ĝia pli granda beleco.
     Nun esperu, ke ne frostos kiel la pasintan jaron dum la florado ! Ĉar post la frosto ĉiuj floroj falis antaŭ la formado de la fruktoj kaj ni rikoltis nenion.
     Ĉi-jare la florado estas abunda sed ĉu ni manĝos ĉerizojn ?

         




     Antaŭ nia foriro al Nederlando tiu japana ĉerizarbo havis nur kelkajn florojn. Revenante ni ĝojas vidi ĝin dum la plenflorado. Tiu ĉi florado daŭras pli longe ol tiu de la alia ĉerizarbo sed tiu ĉi arbo ne produktas fruktojn. Ĝi staras en la ĝardeno nur pro sia beleco.

lundi 22 avril 2013

Novaj manifestacioj


     Dum en Novzelando la tuta loĝantaro ĝoje kaj paceme festas la aprobon de la parlamentanoj pri la geedziĝo de la samseksemuloj, en Francio ne ĉesas la batalo inter la kontraŭloj kaj la poruloj. Ĉar oni vere povas paroli pri "batalo".

     Post la aprobo de la Senato pasintan vendredon, la francaj deputitoj finlegis la projektleĝon pri la geedziĝo por la samseksemuloj. Ĉiuj artikoloj estante akceptitaj de la plimulto, la fina voĉdono okazos mardon, la 22an de aprilo.

 
     Tion la kontraŭloj ne toleras. Ili denove manifestaciis hieraŭ posttagmeze en Parizo, dezirante ke la Prezidento rezignas pri tiu nova leĝo. Tamen François Hollande ne povas rezigni ĉar tiu punkto estis promeso skribita en sia programo antaŭ sia elekto !

                              "Egaleco por infanoj estas unu patro kaj unu patrino por ĉiuj !"

     Unu el la argumentoj de la oponantoj estas, ke infanoj bezonas havi patron kaj patrinon. Du patroj ne estas tolerebla. Du patrinoj ne estas tolerebla. Ke samseksemuloj havu la rajton adopti infanon estas ne tolerebla.

                  "Ni ne komprenas ! Ni nur deziras havi la samajn rajtojn kiel ĉiuj francaj civitanoj !"
     
     Samtempe sed aliloke, alia manifestacio okupis stratojn en Parizo. Tie kuniĝis la poruloj kiuj tre malĝoje travivas la atakojn de la kontraŭuloj. Jam okazis frapojn de la extremdekstruloj kontraŭ samseksemuloj en pluraj francaj urboj.
     "Ni ne ŝtelas ion al la aliaj paroj, ni nur deziras paceme havi familian vivon kaj kviete okupiĝi pri niaj propraj infanoj" klarigis tiun junan virinon. 
 
      Ni ne estos en Francio kiam okazos la finfinan voĉdonon ĉar ni foriros en Nederlandon por admiri la famekonatajn kampojn de tulipoj.
                                          
 

samedi 20 avril 2013

Subita vekiĝo


                                        Peonioj kaptis la plivarmiĝon kaj rapide elgrundiĝis.

      Ĉi-jare ni komprenas nenion pri la vetero ! 
     Pasintan dimanĉon la temperaturo draste haltiĝis kaj tio okazis post tre (tro) longa vintra epizodo kiu tute malpermesis la alvenon de printempo. Du tagojn daŭris la varmeco !!!
      Tiel subite kiel revenis la varmeco, denove la malvarmeco reaperis.

                   Nur tri aŭ kvar tagoj sufiĉis por aperado de folioj kaj floroj de nia japana ĉerizarbo.

      Akompanis tiun novajn malvarmajn tagojn kaj noktojn forta norda vento. Tamen la suno ne malaperis kiu donas al ni esperon pri pli bona baldaŭa estonteco.




                                                     Ĵusnaskitaj floroj de la ĉerizarbo.

     Mirinde ĉiuj kreskaĵoj subite vekiĝis. Ŝajnas ke ili deziris regajni la malfruon ĉar neniam antaŭe oni vidis tian rapidan ekfloradon. Verŝajne mi eraras sed ŝajnas al mi, ke neniam la novaj floroj aperis tiel belaj !

                               Sur tiu juna pirarbo la florbukedoj estas pli nombraj ol pasintjare.

     Sed tio ne devige signifas, ke ni baldaŭ manĝos pirojn. Unuan fojon tiu arbo ekfloris en 2012 sed neniun piron formiĝis. Kio okazos ĉi-jare ? 




     Neniu maltrankviligo koncerne la rabarbon, ĝi aspektas tute bonfarta. Kvankam la neĝo kovris ĝin mi pensas, ke tiu malavantaĝo plifortigis ĝin. Mi pensas, ke Gigi tre baldaŭ faros torton per la plej dikaj tigoj. Mia stomako jam gojiĝas !
    

lundi 15 avril 2013

Freneziĝinta klimato






     Se vi ne plu bone memoras, bonvolu relegi tion kion mi skribis la 8an de aprilo. Mi raportis pri la sabata promenado laŭ la marbordo kiun ni ĉesigis pro la malvarmeco de la vento.
     Poste mi demandis min ĉu la vintro vere estis malaperanta ĉar iom mildiĝis la temperaturo.


     Hieraŭ, dimanĉon la 14an de aprilo, ni denove promenadis en la sama loko. Unue mi malfacile trovis lokon por parkadi nian aŭton. La parkejo estis plenplena.
     Sur la digo multaj promenantoj paŝis printempe vestitaj, ĉu veŝto surbrake, ĉu maniko de ĉemizoj falditaj ...


     Sed la plimulto de la homoj estis sur la plaĝo mem. La malforta vento estis milda kaj la maro tre kvieta, sen ondoj. Multaj personoj tamen ne senvestiĝis sed emis nudpiede resti en la akvo.


      Aliaj antaŭvidis la tre favorajn klimatkondiĉojn. Ili sin vestis per bankostumoj kaj kunportis la somerajn aĵojn por komforte restadi sur la sablo proksime de la maro. Tamen neniu kuraĝis sin bani.



  
   Tiu hundo kuraĝe sin banis devigante sian mastrinon eniri la akvon pli malproksime ol ŝi pensis, kvankam ŝi ne surmetis la taŭgajn veŝtojn.


     Evidente ĉiuj homoj estis tre feliĉaj retrovi la sunon kaj la mildecon de la vetero. Post tiu tre longa kaj nekutime malvarma senfina vintro ĉiuj korpoj bezonis aerumi en agrabla medio. 




       Kiel tiuj personoj  kiuj paceme ĝuas la kvazaŭ someran mildecon de tiu eksterordinara tago, mi ankoraŭ aldonos kelkajn bildojn kiuj montras la feliĉon de ĉiuj, ĉu infanoj, ĉu plenkreskuloj.