jeudi 6 juin 2013

Esperanto ? Kio estas tio ?

                                                     ESPERANTO ? KIO ESTAS TIO ?

     De la 18a de majo ĝis la 4a de junio, Gigi kaj mi okazigis ekspozicion pri esperanto en la biblioteko de nia vilaĝo, Colleville-Montgomery.




     La 27an de majo, mi prezentis mian filmon (en la franca versio) kies titolo estas "Japana Printempo". Poste ni iom prezentis la historion de la lingvo kaj respondis la demandojn de la publiko (25 personoj) pri la funkciado de la lingvo kaj kiel uzi ĝin.


     Ni klarigis kiamaniere uzi "Pasportan Servon" kaj la "Jarlibron de UEA" por vojaĝi en nia kara Esperantujo. La demandoj estis nombraj kaj interesaj. 




     Ĉar ni sentis veran intereson de kelkaj aŭskultantoj, la respondulo de la biblioteko kaj ni proponis kunveneton kies temo estos"malkovro de la lingvo" la 15an de junio.
     Tre plaĉis al ni vidi, ke esperanto povas interesi homojn kiuj sciis nenion pri ĝi kaj esti alogaj.

samedi 1 juin 2013

Finfine floroj aperis


     Majo finiĝis kaj ni provos forgesi tiun malbelan, malvarman, pluveman monaton ! Imagu, ĝis hodiaŭ ni ankoraŭ devas ĉiutage hejtigi la domon por havi la nepre necesajn 19 gradojn de komforta vivo. Tamen malgraŭ la tre malbonaj veterkondiĉoj floroj sukcesis aperi, certe kun granda malfruo sed ili nun estas pli malpli florantaj.  

       Se la ruĝaj geranioj jam plenfloras la aliaj ankoraŭ restas tre singardemaj ! Ĉu la vetero vere
 pliboniĝos ? Ni iom atendu !

     La peonioj ne hezitis pli longe kvankam ili estas minacitaj de la pluvo. La floroj estas tro pezaj kiam la akvo daŭre falas kaj ili povas kliniĝi ĝis la grundo.
           




 Ankaŭ la iridoj sub aveloj finfine ekfloris. Al mi ŝajnas, ke ili estas pli altaj ol kutime. Eble ne tiuj sed la aliaj kiuj ne estas sub la ŝirmilo de la arboj.
      

                 Alia malavantaĝo de la pluvo: la floroj de seringoj tre rapide rustiĝis. Domaĝe !

     Sed jen mia pli granda feliĉo ! Tiu bela rozo estas filino de unu ido de rozarbo kiu kreskis en la ĝardeno de miaj gepatroj. Gigi sukcesis branĉoplanti kelkajn etajn branĉojn tranĉitaj kiam ni malplenigis la domon antaŭ esti vendota. Mi sentas grandan emocion kiam mi vidas la rezulton. 
    
                      


jeudi 30 mai 2013

Ili diris "Jes"

     Hieraŭ posttagmeze, en la urbo Montpeliero, Bruno kaj Vincent sin prezentis antaŭ la urbestrino por geedziĝi laŭ la nova aprobita franca leĝo.
      Kiam la urbestrino demandis ilin  "Ĉu vi konsentas daŭre ..." unu post la alia Bruno kaj Vincent respondis "Jes!"
 
      Tiam ili iĝis la unuaj laŭleĝe francaj geedzoj antaŭ granda amaso de familianoj kaj geamikoj. Jam pluraj aliaj geedziĝoj de samseksuloj estas planitaj en diversaj urboj.
 
     La okazaĵo alogis pli ol du cent ĵurnalistojn el la tuta mondo, inkluzive de Japanio,  Rusio kaj arabaj landoj ! Neniu antaŭvidis tian intereson de la eksteraj medioj. Al iu usona ĵurnalisto, franca reportero demandis kial li havas tiel grandan intereson ? La Usonano respondis, ke Francio estas la lando de la Homaj Rajtoj, pro tio la tuta mondo rigardas la socialajn reformojn de tiu "modela lando".
 
      Ĉar ĉiufoje okazis perfortaĵoj en la fino de la manifestacioj kontraŭ tiu leĝo, la urbestraro de Montpeliero, helpe de la ministro pri la internaj aferoj, amasigis specialajn policistojn ĉirkaŭe la urbodomo. Feliĉe nenio grava okazis, nur kelkaj sendanĝeraj bengalaj fajroj de kontraŭloj, jen la tuto.

        Ĉi supre la novaj geedzoj dankas la urbestrinon kaj la francan registaron kiuj permesis al ili esti en tia granda feliĉo. Ili nun planas iĝi normala kaj kvieta familio adoptante unu kaj poste alian infanon.

lundi 27 mai 2013

Lasta manifestacio ?

     Dimanĉon la 26an de majo, manifestaciis en Parizo kaj kelkaj urboj la kontraŭloj pri la geedziĝo por ĉiuj. Entute unu miliono da manifestantoj en la ĉefurbo laŭ la organizantoj, cent kvindek miloj laŭ la polico.     
     La batalo pri la kvanto de la manifestantaro regule okazas en tiaj amaskuniĝoj. Tamen ĉiuj konsentas por diri, ke malpli da personoj estis surstrate kompare kun la antaŭa manifestacio. Ĉar la leĝo nun iĝis oficiala,  multaj personoj ne emis denove kriaĉi sian malaprobon. Aliaj ankoraŭ esperas, ke la Prezidanto prokrastos eĉ nuligos la novan leĝon ! Ili revas !

     La plimulto de la manifestantoj estas konservativaj dekstruloj, ĝenerale katolikaj. Iuj ne hezitis paradmarŝi svingante la foton de la Papo François.

     Eĉ videblis religiuloj kiuj kutime ne emas publike montri siajn opiniojn. Kial tiu ĉi monaĥo portas la francan flagon ? Ĉu la geedziĝo de samseksemuloj tiel endanĝerigas nian landon ?

     Ĵus antaŭ tiu lasta (?) manifestacio, opinisondo montras, ke 72 procentoj de Francoj pensas, ke devas ĉesi la manifestacioj kontraŭ la geedziĝo por ĉiuj. La leĝo estas aprobita, fina punkto ! Tio estas la pli saĝa konduto ankaŭ laŭ mia opinio.






vendredi 24 mai 2013

Moderna vivo

     Dum nia mallonga vojaĝo en Nederlando, ni spertis ion kiu ne tro plaĉis al ni. Temas pri la kampadejoj.
     Iun posttagmezon ni serĉis kampadejon por tranokti. Ni unue trovis unu en kiu staras nur tiuj grandaj ruldomoj kiuj neniam plu rulos. Oni nomiĝas ilin "moveblaj restadejoj". Tiu kampadejo fakte estas restadeja parko kie aliaj vagaj vizitantoj kiel ni ne estas bonvenaj.

       Du aliaj kampadejoj ne ankoraŭ estis malfermataj pro tro frua sezono sed oni informis nin pri iu alia najbara loko. Aŭtomata barilo bonvenas la vizitantoj en tiu moderna loko kies nomo estas"kamperparko". Ĝi aspektas tute bela, tute pura, tute nova ... sed kiel eniri ?

     Neniu akceptejo videblas en la ĉirkaŭaĵoj, nur tiu blua kajuto sur la dekstra flanko de la barilo. Neniu homo al kiu peti ion ajn. Eble la kamerao super la kajuto anstataŭas respondulon ?

     Ni eniru la kajuton kaj malkovras la sistemon. Tio estas memservejo. Necesas havi kreditkarton, kaj nur kreditkarton por uzi la komputilon. Feliĉe ni havas tian karton !
     Sekvante la informojn oni devas skribi ĉiujn petatajn informojn pri la daŭro de la restado, kvanto de personoj, infanoj, hundoj, registrada numero de nia loĝaŭto, kun elektro aŭ sen elektro ... Laste oni proponas al ni elekti liberan lokon en la parko kaj tiam la pagenda prezo aperas sur la ekrano.
   

      Paginte la maŝino produktas karteton kun kodo. Tiu persona karteto permesas la leviĝo de la barilo sed ne nur tion. Vi vidos poste.

     Nur kelkaj loĝaŭtoj staris sur komfortaj ebenaj lokoj. Ni facile trovis nian elektitan lokon kaj mi tuj deziris duŝi antaŭ ripozi.

     Jen la necesejoj kaj duŝoj. La pordo ne malfermeblas kaj mi ne vidas klarigojn. Stulta mi estas ! La kodan karton oni devas uzi por eniri tien !

     Moderna vivo kiu ne permesas vivi sen sezamo ! Aĉa vivmaniero por mi !

     Ne kredu ke la problemo estas tute solvita ekde vi estas enirinta la duŝejon !!!
Dum pluraj minutoj mi perplekse staris antaŭ la modernega sistemo kiu nur produktis malvarman akvon kaj, post diversaj mismanovroj, finfine varmegan akvon kiu povus severe bruligi min !
    Nekompreneble neniu klarigo estis disponebla en la tuta loko, nek ene, nek ekstere.

     Reveninte al la loĝaŭto, mi klarigis al Gigi la tre maloportunan aferon pri la duŝmaniero. Ŝi ne emis sperti kaj rezignis duŝi tiun vesperon !

     Estonte mi pensas, ke ni ne eniros en tiajn senhumajn kamperparkojn. Mi esperas, ke tiaj parkoj ne tro multiĝos !

lundi 20 mai 2013

Nova leĝo : fino ?


     Sabaton, la 18an de majo, Francio fariĝis la 14a lando kiu laŭlege permesas la geedziĝon inter du personoj de la sama sekso. 

       Tuj post la aprobo de la leĝaprojekto en la dua ekzameno de la parlamentanoj, la ĉefa dekstra oponanta partio UMP (partio de la eksprezidanto Sarkozy) submetis la novan leĝon antaŭ la Konstitucia Konsilaro ĉar tiuj dekstruloj opiniis, ke la novan tekston la Konsilaro malaprobos ĝin, estante kontraŭkonstitucia.
     Sed, kvankam ili majoritate estas el la dekstra kaj centra partioj, la Saĝuloj validigis la novan leĝon vendredon la 17an de majo.
       Sen perdi tempon, la Prezidanto François Hollande subskribis la aplikan dekreton kiu aperis en la Oficiala Ĵurnalo de la Respubliko por tuja apliko, la 18an de majo.

     La samseksemuloj kompreneble montris sian feliĉon havi la samajn rajtojn kiel ĉiuj francaj civitanoj kaj jam unu paro de viroj anoncis sian venontan geedziĝon en Montpeliero la 30an de majo.
       Tamen la kontraŭuloj ne kapitulacis ! Ili jam estas organizantaj grandan manifestacion en Parizo kiu okazos la 26an de majo. Ili volas devigi la Prezidanton F. Hollande subskribi novan dekreton por malpermesi la aplikon de la nova leĝo !!! 
        Pli grave, kontraŭleĝe urbestroj anoncis, ke ili neniam aplikos la leĝon se en sia urbodomo sin prezentas samseksemaj kanditatoj por geedziĝi ! Tiuj urbestroj povus esti eksoficigitaj se ili faros tion kion ili diris.
      Multaj politikistoj kaj intelektuloj pensas, ke post kelkaj jaroj, same kiel en aliaj landoj, oni ne plu parolos pri tiu "grava socia ŝanĝo". Kaj kvankam la dekstra partio trumpetas, ke ĝi nuligos la leĝon kiam ĝi denove estros Francion, neniu kredas tion ! Kiu povus imagi, ke oni povus malgeedziĝi la geedzojn post kelkaj jaroj ?

samedi 18 mai 2013

Kinderdijk

      



     Kiam ni vizitis Nederlandon, ni ne nur vizitis la kampojn de floroj kaj la parkon de Keukenhof. Iom pli sude, ne tre malproksime de Roterdamo, abundas konstruaĵoj kiuj estas tre ŝatataj de la loĝantoj kaj de la nombraj turistoj.





     Sur malnovaj fortikaĵoj aŭ sur la digoj de polderoj kaj riveroj, nombraj estas la ventmuelejoj en tiu ebena lando. Nia gvidlibro diras, ke 950 da ili ankoraŭ restas en la tuta lando. 




            La polderaj ventmuelejoj estis jam uzitaj ekde la 14an jarcento por senakvigi la polderojn.




     Ni vizitis la plej faman aron de tiuj polderaj ventmuelejoj kies nomo estas "Kinderdijk". Tio signifas "Digo de infano". Oni diras ke, dum la granda inundo en 1421, la maro deponis sur la digo lulilon en kiu kuŝis ploranta infano kaj kato.
     Tie, laŭ la kanaloj, inter herbejoj kaj kanoj, stariĝas 19 ventmuelejoj.




      Oni uzis tiuj ventmuelejoj por sekigi la polderon Alblasserwaard ĝis la jaro 1950.  Hodiaŭ liaj aloj turniĝas nur por la granda plezuro de la multaj turistoj kaj precipe kiam komence de aŭgusto okazas la "Tago de ventmuelejoj".