vendredi 15 novembre 2013

Groseto-Arĉidoso (2)

     En Arĉidoso ni ĝuis tre agrablan tempon, vi jam rimarkis legante la antaŭan raporton. Sed ni travivis du aliajn tre simpatiajn spertojn kun Laŭra kaj Johano.
     Ambaŭ kantas en ĥoruso kies celo estas pludaŭrigi la malnovajn kantojn de Toskanio por ne forgesi ilin. Niaj gastigantoj invitis nin aŭskulti tiun ĥoruson dum provkantado antaŭ koncerto, en eta montara vilaĝo. Ni pasigis tre agrablan tempon kaj aparte ĝuis vidante la viglecon kaj entuziasmon de tiu grupo.

     Ni enlitiĝis iom malfrue sed ni estis feliĉaj ĉar sen niaj esperantistaj gastigantoj, neniam ni estus ĉeestantaj en tia evento.
      La sekvantan vesperon denove ni, per serpentumaj vojoj, atingis alian malnovan montaran vilaĝon kie okazis festo honore de fama loka muzikisto.
 
     Unuj post la aliaj, diversaj muzikgrupoj sinsekvis kaj ludis kune kun la heroo de la festo. Samtempe kuiristoj estis preparantaj ĉion necesan por honeste festi la okazaĵon.
 
       Sur la placo antaŭ la preĝejo viroj estas kuirantaj la famajn lokajn kolbasojn.

 
     Kvankam la vilaĝo ŝajnis al ni malgranda, tutplena estis la placo kaj, kun Laŭra, ni atendis nian vicon por mendi kion ni deziris manĝi kaj trinki. Dume la muzikistoj neniam ĉesis ludi. 
     Post la manĝo multaj personoj ekdancis, dancis, dancis ... senfine. Kiam ni forlasis la lokon je la 3a matene, kelkaj junuloj ankoraŭ ne estis elĉerpitaj kaj daŭre dancis... Ni hejmenrevenis je la 4a, lacaj sed ege feliĉaj.
    Ni dankegas Laŭran kaj Johanon. Ili permesis al ni travivi belegajn horojn en tiu aloga Toskanio. 

 
 
 

jeudi 14 novembre 2013

Groseto kaj Arĉidoso (1)






        Ni daŭrigu nian vojaĝon en Toskanio kie troviĝas multaj vilaĝoj sur montetaj pintoj kiel la ĉi-supra. Surpapere la sekva etapo estis Grosseto kie esperanta klubo funkcias.

                                                          La urbodomo de Groseto

      Fakte niaj gastigantoj ne loĝas en tiu urbo. Laŭra B kaj Johano loĝas en kampara vilaĝo kies nomo estas Arcidosso (Arĉidoso), en la koro de multaj montetoj. Tre malnova vilaĝeto meze de tre agrabla medio.

     Sub la gvidado de Johano, kiu perfekte konas sian naskiĝlokon kaj la ĉirkaŭaĵojn, ni promenadis en lokoj kaj vilaĝetoj nekonataj de la turistoj. Li malkovrigis al ni aspekton de sia regiono kiun ni ne povis solaj eltrovi.

                                                  Mi atente kontrolas kion preparas Laŭra !

      Post la promenado ĝis la supro de monteto, ni piknikis. Luksan piknikon ni havis pro la granda zorgo de Laŭra. Matene antaŭ la foriro, ŝi preparis "risotto al frutti del mare" (rizoto kun marbestoj). Ŝi kunportis gashejtilon kaj surloke revarmigis la rizon. 

     Siaflanke Johano ne forgesis botelojn de lokaj vinoj. Eĉ li nin regalis per mem farita likvoro el herboj. Ni delicumis !!!


 
 

lundi 11 novembre 2013

San Gimignano


     Nur 30 kilometrojn for de Volterra, en la koro de la toskania kamparo kie kreskas vitoj kaj olivarboj, ni tranoktis en kampadejo apud  San Gimignano (San Ĵiminjano). Sur la supro de monteto, la urbeto starigas siajn multajn mezepokajn turojn.

     Tiuj turoj aperigas la prestiĝan ekonomian pasintecon de la eta urbo kiu tiam estis granda teksa centro.

     Onidiras, ke tiuepoke la metiistoj de San Gimignano estis la solaj kiuj sciis flave kolorigi la teksaĵojn per safrano.
     Supozeble la riĉaj fabrikantoj konstruigis la altajn turojn por ŝirmi de la suno kaj de la polvo la multvaloraj ŝtofojn dum la kolorigada tempo.


      Tiucele kaj por havi pli da interna spaco, la ŝtuparoj estis fiksitaj ekstere de la turo.
      El la supro de la urbodoma turo ni ĝuis belegan vidaĵon sur la toskania kamparo kaj, ĝuste sube estas la centra placo de la vilaĝo, la "Piazza della Cisterna" (placo de la puto)

La "cisterno" kaj la ĉirkaŭantaj domoj datumas de la 13a kaj 14a jarcentoj
 
                             
       Jen la "piazza del Duomo" (placo de la katedralo). Tiu katedralo (12a jarcento) havas fasadon restaŭrita dum la 19a jarcento.
     Ene, belegaj freskoj ilustras scenojn de la Malnova Testamento. Ne estis permesata foti en la katedralo.

                                                               Dankon por via atento !
                          
    






vendredi 8 novembre 2013

En Voltera

    
      Ni daŭrigas nian vojaĝon en Toskanio. Post Pisa (Pizo), ni vizitis la malgrandan urbon Volterra (Voltera). Ĝi situas meze de montetoj en la koro de Toskanio. Tiu antikva urbeto unue etruska, poste romia kaj mezepoka konservis sian ĉirkaŭremparon.


          La unuaj du fotoj montras la "Piazza dei Priori" (Placo de prioroj). Ĝi estas ĉirkaŭata de severaj palacoj kiel tiu palaco Pretoria (13a jarcento).


    Sed Voltera ankaŭ famas ĉar sur ĝia teritorio oni malkovris etruskajn tombojn kaj aliajn ruinaĵojn.

                                           Etruska cindra urno
 


     Ni vizitis la etruskan muzeon de la urbo kie troviĝas pli ol ses cent cindraj urnoj, precipe el alabastro kaj multaj tre admirindaj malgrandaj skulptaĵoj el bronzo.
         Mi lasas vin rigardi kelkajn el tiuj trezoroj.

                                        Supra parto de cindra urno

                                        Malsupra parto de urno
 

                                    Mordaĵoj (enbuŝaĵoj) por ĉevalo


     Pri tiu eta skulptaĵo el bronzo, eble kvin aŭ ses centimetroj alta, mi memoras nenion ! Ne gravas, ĝia beleco sufiĉas, ĉu ne ?






mercredi 6 novembre 2013

Fama monumento






     Mi ne povas paroli pri Pisa sen paroli pri la fama turo. Ĝi estas la "stelulino" de la urbo. Ĝia sukceso estas komparebla al tiu de la pariza Efel Turo. Miloj kaj miloj da turistoj fotas ĝin.

    
     Aspektas ke estas tre malfacile foti tiun kliniĝantan turon sen mem kliniĝi ! Ĉu la fotisto mem kliniĝas, ĉu la personoj fotitaj kliniĝas aŭ pli ofte provas restarigi la turon puŝante la monumenton per la du manoj... Freneziĝantaj turistoj sed ne freneza estas mia edzino kiu ne faris tian foton ! Vi do ne vidos min en tia situacio !





     Post la vizito, agrable estas delicumi manĝante la famajn italajn glaciaĵojn "gelati". Ni ofte regalis nin, ne starante surstrate kiel tiuj personoj, sed sidante sur ŝtupareto aŭ malalta muro por iom ripozi la lacajn gambojn.
 

lundi 4 novembre 2013

Promenado en Pisa






     Hodiaŭ mi invitas vin sekvi nin en la belan kaj tre interesan urbon Pisa (Pizo). Ĝi estas precipe konata pro la fama "Torre pendante" (kliniĝanta turo) sed ne nur.




      Tio kio impresas la vizitantojn kiam ili alvenas en tiun lokon, estas la grandeco de la placo kaj la uniformeco de la ensemblo, la blanka koloro kaj la sama stilo de la konstruaĵoj. Jen la baptisterio.

                                                 Detaloj de la sculptaĵoj de la baptisterio

                                                       Fasado de la "Duomo" (katedralo)


                                          Mozaiko super la enira pordego de la katedralo


                                     Ĉirkaŭantaj skulptaĵoj de la mozaiko super la pordego


                                                                En la katedralo, la navo





                                                       Detalo de la navo en la katedralo
            

samedi 2 novembre 2013

Dua etapo

     Ni vizitis malgrandan urbon sude de la granda Torino. La nomo de tiu urbeto estas Fossano. Tie ni renkontis s-ro Rino M. tre afabla esperantisto kaj lia edzino, Silvia, kiu bedaŭrinde ne scipovas la lingvon.





     Kvankam Rino parolas ne akademian esperanton, ni bone interŝanĝis pri diversaj temoj, miksante la lingvojn italan, francan (li laboris en Francio dum kelkaj jaroj) kaj esperantan.



     Nian loĝaŭton ni parkadis antaŭ la domo de Rino kaj Silvia, en bela  kaj kvieta medio. 



     Kun Rino ni vizitis faman vinejon kies la produktoj estas videblaj, kaj aĉeteblaj, en tre malnova kelo. Barolo estas la nomo de tiuj vinoj.



     Ni deziris aĉeti unu, du botelojn de tiu-ĉi fame konata vino sed kiam ni vidis la prezojn ni tuj rezignis. Tamen Rino regalis nin per gustumado. Fakte ni agnoskis la valoron de la produkto sed ni ne aĉetis ! Dankon Rino !



     En alia urbeto proksime de Fossano, Cuneo (Kuneo) ni iom promenadis en la malnovan centron kie ni vidis tiujn pendandajn ŝlosilojn. Kiujn lokojn tiaj ŝlosilegoj malfermis ?
  


       Kaj kiuj manoj kapablis surmeti tiajn ferajn gantojn ? La promenado en tiu urbeto estis tre agrabla. Des pli ke Rino aĉetis por ni bonegajn ĉokoladojn, specialaĵojn de Kuneo. Ege bongustaj !!! (Antaŭ ni reveno al Francio, fine de oktobro, ni aĉetis tiujn ĉokoladojn por niaj genepoj kaj ankaŭ por ni)


           Dankon Rino por via afabla gastigado kaj akompanado ! Nun ni atendas vin en Francio.