samedi 3 mai 2014

Ĉio estas preta


                          De la 1a ĝis la 5a de junio,  en la havenoj de suda Anglio, la homoj
                                   longe atendos antaŭ la fina decido por transiri la maron.
     Post sukcesa elŝipiĝo de usonaj divizioj en Sicilio, generalo Eisenhower estis elektita kiel ĉefkomandanton de ĉiuj ekspediciaj soldataroj, teraj kaj aeraj. Li postulis de la Aliancanoj, ke oni amasiĝu kvanton neniam konatan en la historio da teraj kaj maraj soldataroj. Sed kiun lokon elekti por fari bonan elŝipiĝon? Pas-de-Calais estis la ideala loko sed estis tute neimagebla venki la Germanojn sen certa surpriza efiko. Tie ne eblus surprizigi ilin pro la sekreta plano "Fortitude" kiu tiel bone efikis !

                                    Usonaj paraŝutistoj atendas la ordonojn
      Normandio pro siaj sablaj plaĝoj finfine estis elektita. Ĝi tamen prezentis gravan malavantaĝon: neniu haveno sufiĉe granda kapablus akcepti milojn da ŝipoj, milojn kaj milojn da tankoj, kamionoj, ambulancoj ... Ĉar la havenoj de Le Havre kaj Cherbourg estis tro severe kontrolitaj de la malamikoj, Churchill kaj la precipaj oficiroj planis la plej neatenditan solvon: "Neniu ekzistanta haveno taŭgos? Bone, ni konstruos pecon post peco artefaritan havenon en Britio kaj ni portos ĝin al Normandio !"

                              5an de junio, posttagmeze. Generalo Eisenhower parolas kun
                                          usonaj paraŝutistoj antaŭ la baldaŭa enaviadiliĝo 
     Elŝipiĝo estas tre postulema. Necesas plena luno por la transiro de la maro, duonlumo por la alproksimiĝo de la marbordoj, ektagiĝo por la atako, kaj tajdo nur ekalfluanta por eviti pintvundiĝi sur la minitaj obstakloj de Rommel sur la plaĝoj. Havi samtempe ĉiujn kondiĉojn okazas nur monate po tri tagoj en Normandio. 

                                              5an de junio. Paraŝutistoj atendas la foriron.
                                                Pluraj dekoj da ili droniĝos en la marŝoj.
      La dato de pluraj monatoj elektita estis la 5an de junio kun ebla prokrasto la 6an kaj la 7an. Sed la tempesto kiu blovis komence de junio malesperigis la Aliancanojn. La 5an, la ĉefmeteorologisto informis la stebon pri kelkaj horoj da kvietiĝo, la morgaŭon. Tiam Eisenhower decidis, ke la elŝipiĝo okazos la 6an.

                                               Normandaj rezistantoj senpacience atendis ... 
     De pluraj tagoj radiomesaĝoj de la angla BBC anoncis la tre baldaŭan operacion "Overlord". La normanda Rezistado tuj ekagis. Sabotado de la telefonaj instalaĵoj kaj de la fervojoj estis rapide plenumitaj. Dume intensa bombado celis detrui la ĉefajn vojojn kaj pontojn, ne nur en Normandio sed ankaŭ en Bretonio kaj Nordo Pas-de-Calais.

                               Nokto de la 5an de junio. En la ŝipoj, inter Anglio kaj Normandio
                            dum la horo de la sturmo alproksimiĝas, kanadaj soldatoj sin preparas.
     La 5an, la unuaj antaŭesplorantoj, usonaj paraŝutistoj, sin preparis. La 6an, ankoraŭ noktis kiam ili enaviadiliĝis por salti oriente kaj okcidente de la plaĝoj kie alvenos la granda armeo. Jam la tuta ŝiparo estis forirpreta atingi la proksiman normandan marbordon.

            5an de junio. Kvar britaj leŭtenantoj sinkronigas siajn brakhorloĝojn. Membroj de antaŭa                                esplorkompanio, ili estos inter la unuaj soldatoj alvenintaj en Normandio.   

                                5an de junio. En suda Anglio, miloj da soldatoj enŝipiĝas por transiri                                             la maron ĝis unu el la kvin plaĝoj de la Elŝipiĝo.
       
       


mardi 29 avril 2014

La plano "Fortitude"

      ... Tiam plenefikis la plano de la Aliancanoj ...  
     En Anglio la germanaj spionoj, malkovritaj de la sekretaj britaj agentoj pri sekureco, estis abunde superŝutitaj de falsaj novaĵoj. Dume la germanaj aviadiloj plurfoje rekunportis fotojn de veturantaj kirasdivizioj post pluraj observadoj de la sudorienta regiono de Anglio. Sub la videbla komando de la generalo Patton, la plej timegita militĉefo de la Germanoj, vera armeo amasiĝis por onta batalo en Europo. Nekontesteble.

                                        Unu ŝtono de la "Muro del'Atlantiko", en Colleville
     Tiuj divizioj, ne batalantaj, tiuj tankoj el ligno aŭ el kaŭĉuko daŭre erarigis la germanan stabon. Tiu plano "Fortitude" tiam persvadis Hitleron, ke la "vera" elŝipiĝo okazos en Pas-de-Calais, la plej norda parto de Francio kaj la plej proksima de la anglaj marbordoj, ne aliloke.
       La mareŝalo von Rundsted, ĉefkomandanto de ĉiuj teraj soldataroj en okcidenta Europo, ankaŭ samopiniis kiel sia estro. Nur Rommel malsamopiniis. Li multobligis la diversajn defendojn de la marbordoj, precipe sur la normandaj plaĝoj. Sed li havis nur tri disponeblajn kirasdiviziojn, kaj inter ili unu solan tuj proksime de la plaĝoj de Calvados.

   Ĉiuj aliaj kirasdivizioj jam estis en Pas-de-Calais. Tamen Rommel estis trankvila kiam li vizitis Hitleron en Berlino por havigi al si pli da tankoj. Ĉar la germanaj meteorologistoj anoncis tempeston por la 5a, 6a kaj la 7a de junio.
Sed la germana meteo ne prognozis la momentan kvietiĝon ...
 

dimanche 27 avril 2014

La Muro del'Atlantiko



       Por sin protekti kontraŭ la multaj aeratakoj de la anglaj aviadiloj sur siaj armeoj kiuj invadis Francion, Hitler decidis konstruigi defendmuron laŭ la tutaj europaj okcidentaj marbordoj.

     De la norda parto de Nederlando ĝis Hispanio, li ordonis konstrui ne malpli ol 12000 blokhaŭsojn. Samtempe sur ĉiuj ebenaj plaĝoj la Germanoj plantis diversaj aĵojn por malpermesi albordiĝon de ŝipoj.

     La plimulto de la laboristoj estis volontuloj el Francio, Belgio, Hispanio kaj el Germanio. Sed malgraŭ pli altaj salajroj kaj pli bonaj necesaj nutrokvantoj, la kvanto de tiaj laboristoj ne sufiĉis. Tiam la Germanoj devigis la francajn prefektojn rekvizicii ĉiujn civitanojn inter 20 kaj 22 jaroj.

     

    Tiu devigo fuĝigis multajn tiajn junulojn, kiuj sin kaŝis en la kamparo. Ili tie estis bonvenaj ĉar homoj kruele mankis en ĉiuj fermbienoj. Ili do anstataŭis la virojn, la mortintojn kaj la militkaptitojn senditajn en Germanio.

    Aliaj tiaj ribeluloj elektis aliajn vojojn. Unuj rekuniĝis kun la lokaj retoj de la Rezistado por surloke batali kontraŭ la invadantojn dum aliaj fuĝis al Hispanio por poste atingi Brition, respondante la alvokon de la generalo de Gaulle. Tiu de la komenco ne konsentis pri la franca malvenko kaj ekziliĝis en Londonon kun aliaj oficiroj.


                                                 Generalo de Gaulle parolas en la BBC   
      El Londono, pere de la radio BBC, de Gaulle regule alvokis la Francojn. Li diris, ke Francio perdis batalon sed ne perdis la militon. Pro tio ĉiu devas esti kuraĝa kaj batali, ĉiu laŭ siaj propraj rimenoj, ĉu en Francio mem kun la Rezistado, ĉu apud li en Britio, kie sin preparas la soldatoj por venontaj bataloj.

                                                    Blokhaus en Colleville-Montgomery
    Junuloj kiuj ne volis helpi la Germanojn por konstrui tiun "Muron del'Atlantiko" bone aŭdis la alvokojn de la generalo. Vidu: en marto 1944, 1200 personoj estis rekviziciitaj por labori en Cherbourg, tre grava haveno; nur 66 sin prezentis, la aliaj fuĝis.

                                          Tiu blokhaus staras tuj apud la plaĝo de Colleville

     Kompreneble Hitler estis certa, ke iun tagon okazos granda atako de la Aliancanoj, ĉu en Francio, ĉu eble en Belgio. Sed kie precize? Komence de la printempo 1944, la mareŝalo Rommel kaj Hitler opiniis, ke tia maratako nepre okazos en Normandio. Ne ĉiuj oficiroj pensis same kiel Hitler pro la informoj de spionoj senditaj en Britio ...
 
 


vendredi 25 avril 2014

Inter multaj libroj ...





                                              Voĉo de la libereco
 
    Kiel anoncite en mia antaŭa teksto pri la jaro 2014, mi nun detale parolos pri la tre gravaj okazaĵoj kiuj trafis speciale Normandion dum la somero 1944. Mi elektis unun el la nombraj afiŝoj kiuj nuntempe multiĝas ĉie en niaj urboj.

     Multnombraj ankaŭ estas la libroj, magazinoj, albumoj, DVDoj ... kiuj floradis okaze de tiu datreveno, sen paroli pri la tre malbelaj kaj maloportunaj aĵoj proponitaj al turistoj. La "reĝo mono" ne perdas sian influon sed pri tio mi ne plu parolos.

                                                     L'Okcidento en la milito,  somero 44

     Inter la foliumitaj eldonaĵoj, mi elektis tiun ĉi ĉar en ĝi, krom detala priskribo de ĉiuj militistaj agadoj, skribaĵoj de atestantoj abundas. Tio alogis min kaj mi tuj pensis elĉerpi fotojn kaj atestojn en tiu libro por nutri miajn raportojn.


        Estus tro longe paroli pri tiu milito de la komenco. Mi nur raportos pri la evento kiu verŝajne ŝanĝis la mondan figuron. Ĉar la Elŝipiĝo sur la normandaj marbordoj, se ĝi anoncis la germanan malvenkon, ankaŭ restis en la memoroj de la postvivantoj kiel grandan buĉadon, samkiel grandan neimageblan, nerealigeblan projekton.
   Post tia enkonduko, mi devas zorge elekti miajn dokumentojn por liveri interesajn raportojn. Tion mi tuj faros.

 
 

mardi 22 avril 2014

2014, grava jaro


     La jaro 2014 estas por ni, Francoj, aparte por ni Normandanoj, aparte por ni, anoj de la esperanta klubo Hérouville Esperanto, kaj speciale por mi, filo de mia patro ... Necesas iom klarigi, ĉu ne?

      Por Francoj tiu jaro 2014 estas la jaro de grandaj memorfestoj. Antaŭ sep dek jaroj, en junio,  finfine eknaskiĝis granda espero koncerne la liberigon de nia lando fare de la Aliancanoj.

     Por Normandanoj, dum la nokto de la 5a de junio komencis la strangaj kaj teruraj sed promesplenaj agoj de la amikaj militistoj. Kaj la 6an ekde la tagiĝo okazis la plej neimagebla atako de Angloj, Usonanoj, Kanadoj, Poloj ... kiuj elŝipiĝis sur la normandajn marbordojn.

     Ĉie en nia regiono troveblas monumentoj, paneloj, steleoj, tombejoj kaj aliaj por memorfesti la militistojn kiuj mortis dum la batalo. Tiuj ĉi supraj atestoj staras proksime de Colleville, sur la najbara strando de Ouistreham. Mi pli detale raportos pri ĉio tio.

                                                 Prelego de nia klubano JP pri Peterburgo

        Por nia esperanta asocio, 2014 estas grava jaro ĉar ni festos sian 30an      datrevenon . Dum la tuta jaro, ni provos organizi diversajn okazaĵojn por paroligi pri ni kaj pli ĝenerale pri esperanto.

                                             Belga esperantistino ŝutas bieron en glason

       Jam vizitis nian klubon Tadĵikoj, kiam ni estis en Dakso kaj pasintsemajne belga virino, kiu unue prezentis bildojn pri sia lando kaj poste proponis al ni gustumadon de diversaj belgaj bieroj. En majo Kubano kaj Ukraino estas atendataj unu post la alia.





     Fine, por mi persone tiu jaro 2014 estas speciale grava ĉar mia patro estus havinta cent jarojn se li estus ankoraŭ vivanta. Li mortis kiam li estis 93 jaraĝa.
   
   Okaze de tiu naskiĝdatreveno mi mergis en la keston de la familiaj fotoj kaj sentis fortan emocion retrovante mian patron fotita dum sia infanaĝo. 
    

    Jen mia patro, en 1920

              

   



         











samedi 19 avril 2014

Bela papilio

      La ĝardenoj aktive preparas la ontajn fruktojn kaj legomojn dank'al tre mildaj temperaturoj. Tiu papilio sentime surfolioiĝis dum mi alproksimiĝis por foti la framboarbustojn.

     Jam videblas la venontaj framboj, multe pli frue ol kutime. La arbustoj ŝajnas tre bonsanaj kaj mi esperas bonan rikolton.

         En la kampoj proksime de Colleville la kolzo plenfloras. Tiuepoke la tuta kamparo estas flava, nur flava ĉar la aliaj kreskaĵoj ne ankoraŭ estas pretaj por ekflori.

 
        Dume nia regiono Normandio sin preparas sin por granda okazaĵo. Antaŭ sep dek jaroj, la 6an de junio 1944, okazis la elŝipiĝo de la Aliancanojn sur la normandaj marbordoj. Oni atendas milojn kaj milojn da vizitantoj kaj inter ili la ĉefestrojn de multaj landoj.

mardi 15 avril 2014

En mia ĝardeno

                                     Restas nur tiuj lastaj narcisoj

    Post kelkaj tagoj sen komputilo (ĝi paneis pro malnova mortanta "Freebox"), mi denove proponas al vi etan promenadon en mia ĝardeno. 


 

















   Nur en kelkaj tagoj la ĉerizarbo plenfloris. Kompare kun la pasinta jaro, la florado plifruiĝas preskaŭ je unu monato. Ni esperu, ke nun ne frostos aŭ ne forte pluvos por havi ĉerizojn.

     Maldekstre la pomarbo preparas siajn florojn post aperigo de la novaj folioj. Samtempe la japana ĉerizarbo alportas ĝojon en la ĝardena pejzaĝo.

     Alvenis nun la momento elirigi la tondomaŝinon el la garaĝo por tondi la herbobedon. Pli ĝuste mi devus diri tondi la herbaĉojn! Ĉar delonge malaperis la gazono profite de diversaj herboj sed ankaŭ de la lekantetoj, kiuj agrable tegas la tutan terenon.


 


    Samkiel la ĉerizarbo la rabarbo bone kreskis, pli frue ol la antaŭaj jaroj. La ruĝajn tigojn sufiĉe dikajn  ekde nun oni povos uzi por prepari bonajn tortojn kaj konfitaĵon.