mercredi 27 février 2019

Reveno post longaj ferioj

    Post longa restado en la montaro Alpoj mia edzino kaj mi revenis en Caen.

   Dum tiu ĉi monato mi tute ne skribis sur mia blogo. En la montaro ni travivis kvazaŭ interkrampe, for de nia kutima vivo.

   Ni forgesis la ordinarajn problemojn kaj malfacilaĵojn, nur ĝuante la belecon de la montaraj pejzaĝoj.

    For la manifestacioj de la veŝtoj flavaj! For la laboroj kiuj okazas en nia urbo!
    Pri tio mi raportos venontan fojon. 

     Dum nia restado menciindas la viziton de du japanaj amikinoj el Yokohama. Ili restis nur ses tagojn sed multe ŝatis ĉiujn proponitajn promenadojn. Jen ili kaj mia edzino proksime de la lago de Monto Ceniso, 2000 metrojn alta.

              Fino de tre bela ta!o kaj fino de nia restado en Alta Morjeno!

mardi 15 janvier 2019

Marĝene de la akto 9


    Pasintan sabaton, la 12an, mi iom hazarde (?) aŭ eble ne tiel hazarde, mi troviĝis en la manifestacio de la Veŝtoj flavaj en Caen. Mi devis farigi urinanalizon en laboratorio kiu staras en la urba centro. 
    Sur la strato de la laboratorio mi trovis la manifestaciantojn kiuj malrapide marŝis en la direkto de la urbodomo. Ili estis tiel nombraj kaj premitaj unu kontraŭ la aliaj ke mi ne povis rapide antaŭeniri. Tiam mi akompanis la marŝantojn dum kelkdekaj metroj ĝis la laboratorio. Tamburoj kaj sloganoj kontraŭ Prezidento Macron aŭdiĝis sed ĉio estis relative kvieta.
     Kiam mi eliris el la laboratorio, la lastaj marŝantoj ĵus pasis. Per alia strato mi revenis al mia loĝejo sed retrovis la procesion sur la larĝa avenuo kiu iras de la urbodomo al la Prefektejo. Tiam mi decidis akompani la Veŝtoj flavaj ĝis la fino de la avenuo, tre proksime de mia loĝejo. La etoso estis aparte ĝoja! 
    Kutime la fino de la manifestacioj okazas antaŭ la Prefektejo kie multaj policanoj kaj ĝendarmoj atendas. Ĉi-foje la gvidantoj de la procesio haltis antaŭ la juĝejo, instaliĝis sur la granda ŝtuparo kaj de tie alparolis la homamason.
    Kiam unu slogano estis lanĉita. "Auuu!Auuu!Auuu" kriis la popolamaso, akompanata de tamburaj rulbruoj. Alia slogano? "Auuu! Auuu! Auuu!" kaj rulbruoj de tamburoj... Mi surloke restadis preskaŭ duon horon. Forirante mi estis pli trankvila vidinte homojn certe ĉagrenitaj sed ne dezirante perforte agi.
    
     Bedaŭrinde, same kiel kutime en multaj urboj, huliganoj restis surloke aŭ aliloke en la urbo por alfronti la policanojn, bruligi rubejojn aŭ rompi monstrofenestrojn de magazenoj aŭ bankoj. Tio okazis en Caen posttagmeze kiam la manifestacio estis finita.

      Neniu foto akompanas tiun raporton ĉar mi ne havis mian fotilon!

vendredi 11 janvier 2019

Nova tramo (5)

         Jam de kelkaj tagoj mi ne vizitis la konstruejon de la nova tramo. Mi elektis la lokon piede de la kastelo.

      Ĉi tie la aspekto tutee ŝanĝis. Inter la reloj oni aldonis teron.

    Alproksimiĝinte mi vidis la ĵus metitajn semojn.

      Aliflanke, irante al la placo Sankta Petro, ne plu estas tero sed betono inter kaj ambaŭflanke de la reloj.

Restas ankoraŭ multe da laboro por fari!

   Poste mi revenis sur la avenuo de la 6an de junio. Okazas tie alia speco da laboro. Temas pri konstruado de muroj flanke de la tramvojo.

 Ĉiam petante permeson por foti mi alproksimiĝis.

     Feliĉe tiu speciala maŝino prenas, levas kaj metas la pezajn ŝtonojn sur la ĵusta loko. 
 
 
Iom pli malproksime aliaj laboristoj faras alian laboron.

    Tre precize, delikate, ili metas tiujn pavimojn sur cemento apenaŭ malseka. Kiucele? Ornamaĵo? Ni vidos poste!

jeudi 10 janvier 2019

Post la akto 8

     En Caen, post la akto 8 de la Veŝtoj flavaj, mi iris surloken.

      La unua bildo kiu frapis min estas tiu maŝino bruligita de ekscititaj manifestaciantoj. Ĝi estas nun tute ne uzebla!

      Tutproksime cindroj restas el lignaj bariloj kaj protektiloj. Aliaj metalaj bariloj estis metitaj por fari barikadon.

     Konsternan spektaklon! Dum la alfrontiĝo kun la policanoj kaj ĝendarmoj, kelkaj personoj estis arestitaj. Inter tiuj ĉi kiuj perforte agis, iuj estis ebriaj aŭ jam konataj de la juĝistoj sed ne apartenas al la movado de Veŝtoj flavaj.

      Kvankam tiuj laboristoj surmetas flavajn vestaĵojn, ili ne estas Veŝtoj flavaj! Male! Ĉar ekde lunde matene ili devis forigi la bruligitajn objektojn kaj cindroj.

dimanche 6 janvier 2019

Veŝtoj flavaj, Akto 8

       En Francio la nova jaro 2019 komencis same kiel la malnova finiĝis!!!

                               Veŝtoj flavaj Akto 8 en Caen
     Okaze de la jarfinaj festoj la Veŝtflavaj manifestacioj iĝis pli kvietaj kaj malpli nombraj ol la antaŭaj. Tamen la organizantoj promesis denove manifestacii tuj ekde la komenco de la nova jaro.

                                                  "Macron trudas! Francio eksplodas!"
     Kaj efektive okazis la akto 8, sabaton la 5an de januaro! Mi ne estis surloke sed mi fotis la ekranon de la televidilo. Videblis la manifestacio en Caen. Matene la marŝantoj estis sufiĉe trankvilaj kiam ili komencis marŝi.

     Posttagmeze, dum la plimulto de la manifestaciantoj jam foriris post la marŝado en Caen, grupo da ekscititaj personoj restis en la centro de la urbo. Ili intencis fari malbonajn agojn sur la avenuo de la 6an de junio sur kiu la nova tramo baldaŭ funkcios.

      Mi ne scias kiamaniere la aferoj komencis. Ĉu la policanoj volis perforte forigi la restantajn Veŝtojn flavajn? Ĉu kelkaj inter ili komencis bruligi aĵojn restintaj sur la strato kie okazas la laboroj? La ĵurnalisto pri tio nenion klarigis.

      Vidante tiun ĉi foton mi timas! Por ne difektigi la arbojn sur la avenuo dum la laboroj, la laboristoj ĉirkaŭis ilin per lignaj tabuloj (vidu mian raporton "Nova tramo 2). Ŝajnas ke fajro brulas piede de arbo kaj tio estas stulta!

     Ne nur en Caen okazis perfortoj. En pluraj aliaj grandaj urboj kaj en Parizo, pacemaj Veŝtoj flavaj vidis alveni uliganojn kiuj havas ĉiam la saman celon: alfronti la policanojn, bruligi ion ajn, ŝteli kiam eblas!
   La prezidento Macron kaj la gubernio ĝis nun ne trovis taŭgan respondon por kontentigi la tre multajn postulojn de la manifestaciantoj!
   Jam estas anoncita la akto 9!

dimanche 30 décembre 2018

Veŝtoj flavaj, Aktoj 6 kaj 7

  
      Sabaton la 22an de decembro, la Veŝtoj flavaj estis malpli nombraj ol la antaŭaj sabatoj: 38 000 en la tuta lando laŭ la ministerio de Enlandaj Aferoj. Se en kelkaj lokoj okazis perfortoj tiuj ĉi estis malpli gravaj.
     Sabaton, la 29an, ili estis ankoraŭ malpli nombraj: 12 000 entute laŭ la ciferoj de la ministerio pri Enlandaj aferoj. Malpli ol 1 000 en Parizo (oni eĉ diras 800). Pli ol 1000 en Caen. Feliĉe ankoraŭfoje preskaŭ sen gravaj perfortoj.
    Tamen iuj, pli malpli "organizantoj" de la movado, anoncas ke ekde la komenco de la nova jaro rekomencos la grandaj manifestacioj. Laŭ ili tion kion konsentis doni la gubernio absolute ne sufiĉas! 
      Ĉi-foje mi ne aldonas fotojn. Ili estus tute similaj al la antaŭaj!
       

samedi 22 décembre 2018

Nova tramo (4)


      Nova promenado sur la konstruejo de la nova tramo

                                             Placo de la Marĉeto, proksime de la universitato                                        Sur tiu placo la laboroj ne tiel bone antaŭiris ol en aliaj kvartaloj.

  Tie la grundo tute ne pretas ricevi la relojn.

       Pli malproksime tiu granda aparato malkonstruas la betonon. Videblas la spuroj da la forigitaj reloj.

      Mi alproksimiĝis de la universitato kies blanka alo videblas sur la pinto de la deklivo. Se iom neĝis la antaŭa tramo kiu rulis sur pneŭoj ne kapablis supreniri tiun deklivon. Ni esperu ke la nova fertramo sukcesos!

      Mi revenis sur la placon de la Marĉeto sed je la kastela flanko. Tie la laboroj pli bone antaŭeniris.

     Tiuj jam metitaj reloj atendas por kuniĝi kun la estontaj reloj de la placo de la Marĉeto.

     Piede de la remparoj de la kastelo jam estas finita la vojo en unu direkto. La laboristoj zorgas nun pri la alia vojo.




     Tiuj grandaj busoj povas veturi nur sur unu flanko de la strato. Ili anstataŭas la tramon dum la tuta tempo de la laboroj. Ilia ĉeesto okazigas grandajn ŝtoptrafikojn.

                                           "Mi anstataŭas vian tramon dum la laboroj"
    Sur ĉiuj specialaj busoj (ruĝaj kaj bluaj) estas skribita tiu anonco. La normalaj busoj havas aliajn kolorojn, verda kaj blua.