samedi 23 juin 2012

Alogaĵoj diversaj


     Tuj kiam oni eniras la ĝardenon de la potistino, kelkaj objektoj ie-tie alogas la okulojn de la vizitantoj.


       Kun granda plezuro la infanoj malkovras diversajn amuzajn objektojn. Inter ili kelkaj estas faritaj de infanoj gvidataj de la potistino. La sunon faris knabino 8 jaraĝa.
 


         En la ateliero agrable prezentitaj, videblas pladoj, potoj, vazoj bele ornamitaj per simplaj desegnaĵoj.



         Mi ŝatas la stilon de nia vilaĝa potistino. Kaj vi?

Potistino en Colleville


     Ateliero de potisto staras en nia malgranda vilaĝo. Fakte la potisto estas potistino. 


     Ni malkovris ŝian atelieron iom hazarde antaŭ kelkaj jaroj.  Ni tuj bone rilatis kun ŝi ĉar ŝi estas simpatia kaj komunikema. 


     Mi ne bone memoras ĉu ni vizitis ŝian atelieron antaŭ aŭ post unu el niaj vojaĝoj en Japanio. Vidante telerojn, tasojn, bovlojn kun belaj desegnaĵoj ni rememoris tiujn antaŭe admiritaj en Japanio kaj ni diris tion al ŝi. Ni plezurigis ŝin.


     Ŝi respondis ke ŝi multe ŝatas la japanan arton ĝenerale kaj precipe la japanajn potistojn. Kompreneble ni fervore rakontis pri nia sperto en la lando, pri la homoj, pri la parkoj kaj ĝardenoj ...  
     Ni finfine klarigis kiamaniere ni vojaĝis en Japanio dank'al Pasporta Servo.


       Plurfoje ni vizitis la atelieron de nia simpatia potistino kiu ĉiufoje ŝatas paroli pri Japanio.
       Okaze de Kristnasko ni jam aĉetis nombrajn pladojn, potojn, bovlojn .... 
       Aliajn fotojn vi vidos venontfoje.

dimanche 17 juin 2012

Rozoj

    
     Ankoraŭ mi montras florojn! Dum la pasintaj jaroj, tiuj rozoj estis tre belaj, grandaj kaj tre nombraj.
Nia amikino R.S. verŝajne tre bone memoras la belecon de tiuj rozarboj! Ni faris belegajn fotojn antaŭ kelkaj jaroj apud tiuj rozoj.
     Bedaŭrinde ĉi jare la floroj estas malpli nombraj, malpli grandaj kaj eĉ prezentas makulojn sur la petaloj. Aĉa pluvema printempo !!!


       Tiujn aliajn rozojn  mi aparte ŝatas. Ili havas specialan rakonton.
     Kiam mortis mia patro, en 2007,  mia fratino kaj mi vendis la familian domon. En la ĝardeno kreskis tre maljunaj rozarboj. Mi ĉiam vidis ilin en la ĝardeno kaj de dek aŭ pli da jaroj, mi mem zorgis pri tiuj arbustoj ĉar mia maljuna patro ne plu povis fari tion en la supraj partoj (du el ili estis pli ol du metroj kaj duono altaj).
      Rapide la domo estis vendita. Kiam nenio restis en la domo, kiam mi lastan fojon rigardis ĉion en tiuj malĝojaj  malplenaj ĉambroj, mi triste staris en la ĝardeno.

 
     Tiam mia edzino proponis tranĉi kelkajn branĉetojn de tiu belega kreskaĵo. " Ni povas branĉoplanti ilin kaj, se ni havas ŝancon, ni havos idojn de via patra rozarbo!"
      Tiel ŝi faris kaj bonŝance la branĉoplantado sukcesis! Ni havas nun en nia ĝardeno du idojn. Ili jam unuafoje floradis pasintjare kaj ankoraŭfoje ĉi printempe. Ili estas malaltaj sed ĉiu povas imagi kiel grandaj ili estas en mia koro!


     Lastan rakonton pri rozoj: tiu arbusto estas donaco de du japaninoj kiuj vizitis nin antaŭ du jaroj. Esperanto bele vivas en nia ĝardeno dank'al niaj amikinoj.

samedi 16 juin 2012

Rusa koncerto

     La urbo Hérouville-Saint-Clair estas agema urbo. En ĝi multaj asocioj vivas, interalie nia esperanta asocio. 
      Mi jam parolis pri la ĝemelata vilaĝaro Agnam, en Senegalo. Hodiaŭ mi parolos pri alia ĝemelata urbo: Tikhvin, en Rusio.
       70 000 loĝantoj staras en Tikhvin, kiu estas proksimume 200 kilometrojn nordoriente for de Sankta Peterburgo. Herouville havas nur 25 000 loĝantojn.
       La subskribo de la ĝemeliĝo inter la du urboj okazis en 1991. Tuj la normanda urbo klopodis por plibonigi la ekonomian situacion de la rusa urbo kiu tute fuŝis, post la sovetia sistemo. Hodiaŭ la urbestraro fieras kalkuli pli ol 300 interŝanĝojn en diversaj fakoj.


     Kiajn celojn havis la du komunumoj? Favori la interŝanĝojn de la loĝantaroj en la edukaj, kulturaj kaj sportaj fakoj por plibonigi la konon, la komprenon kaj la amikecon inter la loĝantoj. Establi daŭrajn rilatojn por ke la sperto de unuj helpu la aliajn ... Ampleksa programo, ĉu ne?

     En 1992 naskiĝis asocio nomata " Amikeco, Solidareco Tikhvin ". Ĝi festas sian 20an datrevenon do, okaze de tiu jubileo, kelkaj eventoj jam okazis kaj okazos. Gigi kaj mi aniĝis kelkajn jarojn poste.


     Tiu asocio multe klopodis por konatigi la rusan kulturon. En Herouville, tiucele ĝi proponis multajn projektojn: vesperojn pri rusa kino, pri poezio, pri muziko, (Rimski-Korsakov naskiĝis en Tikhvin), pri la lingvo kaj gastronomio. Kaj precipe la asocio proponas kursojn pri la rusa lingvo por infanoj kaj plenkreskuloj.
      Hieraŭ vespere en la urba teatro okazis koncerton fare de la tikhvinaj lernantoj de la muzika lernejo. La junaj muzikistoj aŭdigis tradiciajn rusajn muzikojn kaj kelkajn kantojn al tre entuziasma publiko.


       Kvankam ili estas junaj, la muzikistoj havas grandan talenton. Ekzemple tiuj du knabinoj, Daria kaj Milena, kiuj unu post la alia sole sed tre lerte interpretis kvar viglajn popoldancojn sur tiu muzikilo kies nomo (rusa) estas "domra".  Aliaj muzikiloj pli konataj estis balalajkoj.

lundi 11 juin 2012

Ĉevala klubo



     Antaŭ atingi la urbeton kie okazis la ĝenerala asembleo de la "geamikoj de Agnam" ni vizitis la nevinon de Gigi kies la koramiko estras ĉevalan klubon. Ni restadis tie du tagojn. Escepte ni ĝuis tre belan veteron, eĉ iom tro varma la duan tagon.


       De mia  junaĝo mi admiras la ĉevalojn, precipe tiujn elegantajn ĉevalojn kiuj kuras aŭ saltas super diversaj bariloj dum konkursoj.  Mi ĉiam revis rajdi ... mi neniam rajdis.
     Mi estis feliĉa restadi en tiu ĉevala klubo ĉar kompreneble se ne temas pri unua rajdado por mi, almenaŭ mi povis alproksimiĝi la ĉevalojn kaj karesi la belajn inteligentajn kapojn de tiuj fieraj bestoj.


       La plezuro daŭris kiam posttagmeze la unuaj rajdantoj alvenis. Tiam, mi sidiĝis proksime  de la loko kie ili laborigis sian ĉevalon kaj mi admiris kaj fotis ...
       Mi ne kapablas komenti tion kion mi vidis sed mi povas aldoni kelkajn el la faritaj fotoj, nur por la plezuro de viaj okuloj.








Malbonaĵojn kaj bonaĵojn


      Ankoraŭfoje mi povas plendi pro la tre tre malvarma kaj pluvema vetero dum tiu ĉi printempo. Jen ĉi supre unu el la rezultoj. Ni ne manĝos ĉerizojn! 
     Pasintan jaron ni kolektis eble 100 kilogramojn, aŭ pli, da tre bongustaj ĉerizoj. Ĉi jare, kvankam la florado estis bona, kvazaŭ ĉiuj floroj putriĝis, verŝajne pro la senĉesa pluvo kiu okazis tuj post la florado. Domaĝe!

     
       Pri la framboj, feliĉe la pluvo ne same okazigas malbonaĵojn. Tamen nur hodiaŭ videblas iom da ruĝo sur du el la pli dikaj framboj. Supozeble ni manĝos kelkajn fruktojn post unu semajno, nur kelkajn. Sed mi memoras, ke ni jam kolektis la tutan fruktaron fine de majo kaj komenco de junio en 2011 ! 


        Sed inverse mi jam montris, ke ĝenerale la floroj estas pli belaj ol kutime. Tiuj diantoj pli bone kreskis kaj multiĝis. Ni iom alproksimiĝu por pli bone vidi ilin:

 

       Belaj, ĉu ne? Bedaŭrinde vi ne povas ĝui la tre bonan kaj delikatan odoron! Almenaŭ plezurigu viajn okulojn, mi petas.



vendredi 8 juin 2012

En la ĝardeno






     Ĉi -jare ni travivas tre strangan printempon. Ĉiuj kreskaĵoj ĝenerale malfruas sed kiam fine ili floras ili estas pli grandaj kaj pli belaj ol kutime!


     Ekzemple la iridoj. Ili estas unu metro altaj, kelkfoje eĉ pli, kaj la koloroj ŝajnas al mi pli belaj, pli vivaj. Ankaŭ ili donis pli da floroj ol la antaŭaj jaroj.


     Feliĉe, mi fotis tiun peonion antaŭ forta pluvo. Poste la pezaj floroj danĝere klinis, kelkaj tigoj ne kapablis porti sian floron kaj la enan akvon.



     Ankaŭ la klematito prezentas iom pli larĝajn florojn, kiuj bedaŭrinde ne longe daŭras, eĉ kiam ili sin kaŝas en la foliaro ...


      Kampanuloj antaŭ la suda muro fieras super la velkintaj penseoj. Ankaŭ ili estas notinde pli altaj ol kutime.
      Ĉu la multaj printempaj pluvoj respondecas pri la grandeco de ĉiuj kreskaĵoj kaj la pli vivaj koloroj de la floroj?     

lundi 4 juin 2012

Boatpromenado, sekvo, fino






       De la respondulo de la ĝenerala asembleo "La geamikoj de Agnam", ni ricevis tiun foton. Ĝi estas farita de la posedandoj de la ŝipo sur kiu ni promenadis kaj proponita al ĉiu kontraŭ mono (iom alta prezo). 
      Tiuj kiuj konas Gigi povas trovi ŝin (malfacile, mi konsentas) inter la amaso de la geamikoj. Sed ne serĉu min! Tiam mi estis en la ŝipo mem, kun aliaj personoj. 

Boatpromenado






        Post la ĝenerala asembleo de "La geamikoj de Agnam", kiu iom malfrue finiĝis, ni rapide manĝis ĉar ni havis rendevuon por iu bonvena distraĵo.
     Temis pri boatopromenado sur kanalo kiu apudas la rivero Luaro. 


 
      Jam de nombraj jaroj, post la dua mondmilito, tiu kanalo kiu permesis iri de la rivero Luaro al la rivero Sejno, estis forlasita, profite de pli rapidaj transportaj rimedoj. 
      Pro tiu ekonomia forlaso iom post iom la kanalo difektiĝis. Kotoj kaj herbaĉoj invadis la akvon kiu malfacile fluis. Faliĝis la randoj kaj sovaĝiĝis la tuta ekstransporta vojo kaj malaperis la fiŝoj.


       Feliĉe, antaŭ dek du aŭ dek kvin jaroj, la departamenta asembleo ekkomencis laborojn por restauri la kanalon sur sia teritorio. Sekvante la ekzemplon, la najbara departamenta asembleo daŭrigis la projekton kaj hodiaŭ la akva vojo retrovis sian antaŭan aspekton, por la plej granda plezuro de la najbaraj loĝantoj kaj turistoj.
       Ĝuu kun ni la tre ĉarman etoson de nia boatpromenado ....