samedi 28 avril 2012

Inter du vicoj




     Tuj post la rezultoj de la unua vico de la prezidenta baloto, ekkomencis la elekta kampanjo. De tiu momento abundis la malgrandaj kaj maltoleremaj frazoj diritaj de politikistoj de ambaŭ flankoj.             Senkreditigi la malamikon ŝajnas esti la sola celo de iuj, precipe de la dekstra partio de la eliranta prezidento Sarkozy. Li mem tiucele ne hezitas aserti malveraĵojn, eĉ mensogojn pri la programo de sia oponanto.


     Pli grave, Nicolas Sarkozis senhonte elĉerpis ideojn de la ekstremdekstra partio skribitaj sur la programo de la kandidato de Nacia Fronto! Evidentas, ke por venki sian malamikon, la eliranta prezidento nepre bezonas alogi la voĉdonantojn de Marine Le Pen. Tio ne plaĉas al ĉiuj, kompreneble, eĉ en la vicoj de la tradiciaj liberaj dekstruloj kiuj ne rekonas siajn homajn valorojn.



     Fronte al la tempesto, François Hollande ne ŝanĝas sian sintenon. Al la Francoj, li prezentis 60 proponojn. Li ŝanĝis nenion en tiu ĉi programo kaj li restas tre kvieta, ne respondante per la sama maniero sed montrante, ke dum la pasintaj kvin jaroj, Sarkozy pli interesiĝis pri la riĉuloj ol pri la laboristoj kaj la senlaboreco de preskaŭ tri milionoj da senlaboristoj. Samtempe alte kreskis la ŝuldo de la lando...



     Dume, en nia ĝardeno, la ĉerizarbo plenfloris, kvankam malpli ol kutime. Verŝajne pro la malvarma vetero. Ankaŭ ekfloris la japana ĉerizarbo kaj la peonioj preparis siajn florojn, atendante la rezulton de la prezidenta batalo!

lundi 23 avril 2012

Prezidenta baloto, unua vico

     Do okazis hieraŭ en Francio la unua vico de la prezidenta baloto. Partoprenis iom pli ol 80% el la voĉdonantoj registritaj sur la elektaj listoj, pli ol la prognozoj de la opinisondoj. Hieraŭ vespere, je la oka, kiel milionoj da Francoj, ni estis sidantaj antaŭ nia televidekrano, timeme atendante la unuajn rezultojn de la opinisondoj.






     Gajnis François Hollande, kanditato de la Socialista Partio, ankaŭ nia preferata kandidato. Li akiris 28,6% de la voĉoj. Lia slogano skribita sur la afiŝoj estas "La ŝanĝo estas nun". Ni volas tiun ŝanĝon!
     Li ne havas pli ĉar multaj voĉdonantoj elektis aliajn maldekstrajn partiojn, ekstremdekstran partion aŭ ankoraŭ la centran partion.


     Kun 27,1%, la eliranta Prezidento atingas nur la duan vicon. Unuafoje de la komenco de la Kvina Franca Respubliko, kiam la Prezidento estas rekte elektita de ĉiuj Francoj, eliranta Prezidento ne estas la unua post la unua vico de la baloto! Kvankam lia slogano estas "Forta Francio", la Francoj komprenigis lin, ke ili ne plu volas vidi lin kiel Prezidenton. Kiel en la landoj kie pasintjare okazis la "Araba Printempo", multaj oponantoj sloganis "Sarko forigu!"





     Sed la plej malbona novaĵo estas ke la tria homo de tiu baloto estas virino! Marine Le Pen, filino de la tro fame konata Jean-Marie Le Pen, estas la kandidato de la ekstremdekstra partio Nacia Fronto.
     Ŝi akiris 18% el la voĉoj. Neniam ŝia patro akiris tiom da voĉdonoj! Tio estas rekordo kaj tia rezulto prezentas gravan danĝeron por nia lando. Ĉar tiu partio subtenas malmoralajn (laŭ nia opinio) ideojn pri rasismo kaj ksenofobio, pri la malpermeso de la abortigo, pri la malsekureco okazinta de la eksterlandanoj (precipe la araboj kaj nigruloj), sen forgesi la eliron de Francio el la eŭrozono kaj la protektadon de la francaj produktaĵoj per altaj taksoj...
     La progreso de tiaj ideoj konstateblas ne nur en Francio sed bedaŭrinde ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj!





     La 6an de majo ni havos nur du voĉdonilojn je nia dispono! Se ĉiuj Francoj kiuj voĉdonis por iun ajn el la maldekstraj partioj bone kolektiĝas, simpla adicio montras ke la Francoj havos novan Prezidenton kaj adiaŭos la eksan.... Sed nenio certas malgraŭ la favoraj sondadoj!

jeudi 19 avril 2012

Prezidenta baloto

       
   Post tri tagoj okazos en Francio la plej grava politika evento, la unua vico por la prezidenta baloto. La ankoraŭ prezidento Nicolas Sarkozy (maldekstre) jam regas nian landon de la jaro 2007 kaj li denove kandidatiĝas.



     Naŭ aliaj kanditatoj sin prezentas kontraŭ Nicolas Sarkozy. La plej danĝera el tiuj estas François Hollande, kandidato de la socialista partio. (dekstre sur la supra foto). Laŭ ĉiuj opinisondoj la maldekstrulo rajtas esperi venki la dekstrulon sed ni jam vidis, ke la opinisondoj povas erari!
     La prognozoj por la unua vico donas kvazaŭ la saman procenton al Sarkozy kaj Hollande, inter 25 kaj 29% de la voĉdonantoj elektus ĉu unun, ĉu la alian. Tamen plejofte la socialista kandidato antaŭas sian konkorenculon.


     Sed por la dua vico kiu okazos la 6an de majo, François Hollande estas la plej verŝajna venkonto: inter 52 kaj 58% kontraŭ inter 48 kaj 42% por Sarkozy. Ĉar multaj civitanoj ne plu volas suferi pro la agado de la ankoraŭ nuna prezidento. Li tro favoris la riĉulojn, li tro pligrandigis la ŝtatan ŝuldon kaj la procento de senlaboruloj tro grandiĝis. 


     Krom la afiŝoj sur oficialaj paneloj, en ĉiuj kvartaloj de ĉiuj urboj, ĉiu voĉdonanto ricevis hejmen la programon de la dek kandidatoj. Ĉiu diras kion li aŭ ŝi faros se li aŭ ŝi la 6an de majo estus elektita kiel novan prezidenton de Francio. Kiom da mensogojn ni povas legi, aŭ almenaŭ kiom de neelteneblajn promesojn? Io certas, la nova elektita prezidento havos grandegajn malfacilaĵojn antaŭ li!!!

dimanche 15 avril 2012

     La malvarma vetero daŭras en Normandio kaj pli ĝenerale en la tuta Francio. Pro tio ĉiuj kreskaĵoj malfruas. En nia ĝardeno ni atente observas ĉion por konstati la malrapidan progreson.






     Tiu ĉi peonio malfacile enaeriĝis. La folioj ankoraŭ estas magraj kaj la floroj ne videblaj.



     Sovaĝa ribujo jam plenfloras. La floroj estas delikataj sed la venontaj fruktoj ne estas manĝeblaj bedaŭrinde.


     Ankaŭ la apuda forsitio belaspektas. Ĝis nun, nur ĝi kaj la sovaĝa ribujo estas plenflorantaj.





     Sur la ĉerizarbo, antaŭ kelkaj tagoj aperis la unuaj floroj. Strange la bukedoj kiuj ekfloris ĉiuj situas ĉe la fino de branĉoj. Ĉu ni manĝos multajn ĉerizojn ĉi-jare? Mi iom dubas!


     

     Tamen ĉi printempo almenaŭ alportis bonan novaĵon. Antaŭ kvin, eble ses jaroj, mi plantis pomarbon kaj pirarbon. Ambaŭ neniam floris ĝis nun. Sed unuafoje ni kun granda plezuro vidis, ke la pirarbo ĉesis sian strikon! Mi kalkulis 14 bukedojn sed kiom da piroj ni fine rikoltos? Ni tre atente sekvos la aferon!!!
     Bedaŭrinde ŝajnas, ke la pomarbo ankoraŭ ne finstrikis! Nenion mi rimarkis kiu pli malpli similas floron. 

dimanche 8 avril 2012

Belan veteron

 
   Antaŭ kelkaj tagoj, ĉar la vetero tre belis, ni promenadis sur la digo kiu laŭiras la plaĝon de Colleville. Sur la teraso de nia domo kaj en la ĝardeno la temperaturo estis sufiĉe milda. Pro tio surprizis nin fortega vento kiam ni elveturiĝis!

    
     Tuj ni rimarkis nombrajn velojn en la blua ĉielo, pli nombraj ol kutime. Kiam ni alproksimiĝis ni malkovris kio okazis sur la maro. Homoj surfis sur la ondoj tiritaj de belaj buntaj veloj. Ili rapide glitis kaj de tempo al tempo iu, pli sperta ol la aliaj saltis du tri metrojn aeren, helpita de tiu fortega vento.


     La spektaklo estis tre bela kaj interesa, bedaŭrinde ni ne antaŭvidis tian malvarman venton! Pro tio ni ne restadis tro longe surloke kaj rapide paŝis por revarmiĝi.
     Ankaŭ glitis sur la maro kelkaj homoj sur veltabuloj sed ili ĉi-foje estis malpli multaj.


     Ĝis nun ni ĉiam vidis pli da homoj sur veltabuloj ol homoj tirataj de aerveloj. Nur kelkaj aperigis tiun novan sporton kaj ŝajnas hodiaŭ, ke la novaĵo furoras kaj superas la antaŭan. Miaopinie ambaŭ sportoj estas tre ĝuindaj por veraj sportistoj kiuj ne havas tro da mono por havi velŝipon kaj ŝatas elspenzi siajn lertecon kaj muskoloforton. Vidu la suban foton!


     Dume aliaj personoj, pli kvietaj aŭ pli lacaj, elektis alian aktivecon. Sieston! Eble ili iom tro tagmanĝis kaj trinkis, aŭ pli simple deziris ĝui la sunradiojn, ŝirmitaj de la vento! Feliĉ


lundi 2 avril 2012





     Jen, fine ni estas hejme en Colleville! Ĉi jare la printempo malfruas. Kvankam la narcisoj ekfloras, ili estas pigraj! Multaj el ili havas nur foliojn kaj eĉ etaj floroj tute ne alvenos poste. Kio okazas? mi ne scias. Ĉu pro la pli forta malvarmeco? Ĉu pro la manko de pluvo? Aŭ niaj bulboj estas tro malnovaj? Fakte ili estas enteren de preskaŭ dudek jaroj.

   
     Tiujn fotitajn narcisojn, Gigi instalis kelkajn jarojn post nia alveno, en 1996. Eble pro tio ili estas pli viglaj ol la aliaj kiuj kadukis? Se iu el miaj legontoj (sed ĉu mi havas legintojn, legantojn kaj legontojn?) scias ion pri tio, mi antaŭdankas ŝin aŭ lin por sia klarigo!

  
     Jam unu semajno pasis de nia reveno kaj la vetero estas tre bela kvankam iom malvarma. Laboro en la ĝardeno ne mankas. Ankaŭ mi zorgis pri la loĝaŭto kiu iom ripozos antaŭ la venonta vojaĝo. Diversaj purigadoj necesas por efike konservi la kvalitojn de tia veturilo.


     Por havigi al ĝi bonajn ripozkondiĉojn, precipe dum la pluvemaj aŭtunaj kaj vintraj monatoj, ni
 konstruigis ŝirmejon. Nigraj spuroj faritaj de la pluvo nun tute malaperis, tial mia laboro malpezigis!