lundi 31 décembre 2012

Donacojn







       Hejme ni havas multajn diversajn aĵojn, donacojn de niaj eksterlandaj geamikoj. Ili estas videblaj ie ajn en la domo kaj ili havas grandan valoron por ni. Vidante unu el ili ni tuj vidas la personon kiu donacis ĝin, en kiu loko kaj en kiu okazo.
       La unua foto montras kristnaskan ornamaĵon, donacon de germanaj geamikoj kiuj loĝas en Kleinrinderfeld, la ĝemelata urbo de Colleville.





         Tiun ornamaĵon mia kara amikino el Yokohama sendis okaze de iu nova jaro, mi ne plu memoras ĉu antaŭ du, ĉu antaŭ tri jaroj. De kiam ni ricevis ĝin, Gigi metis ĝin tie, ĝi ne plu foriris ! Ĝi superas la kanapon kie ni ĉiam estas sidantaj por legi aŭ por televidon rigardi.





     Amuzaj estaĵoj ili estas, ĉu ne ? Tiuj alvenis en nia familio okaze de festeno (festenoj multiĝas kiam oni vojaĝas en Esperantujo !!!) en Okayama. Ili estis aparte bonvenaj ĉar ili estas donaco de amikino de nia esperanta gastiganto. Ŝi mem ne estis esperantistino sed kun plezuro partoprenis en la komuna festo.




       Jen rusa paro, donaco de esperantistino, kantistino kaj bona amikino el Tiĥvin, ĝemelata urbo de Herouville. Tiu amuza paro protektas la domon kie ŝi staras. Mi ŝatas la bonkorecon kiu aperas en la okuloj de tiuj simpatiaj estaĵoj.
 

    La ĉi subajn bele ornamitajn globojn oni donacis al ni en Nishija, Japanio, okaze de neforgesebla renkontiĝo kun esperantistoj de Fukushima en malnova tradicia gastejo. Tie ni ĝuis banadon en varma fonto (tre varma) kaj neniu el nia grupo neniam forgesos la mirindan festenon kiu postsekvis !
     Vidante tiujn delikatajn brodaĵojn sur la globoj mia koro sopiras ...

lundi 24 décembre 2012

Gantoj aŭ ... ?







     AMIKECO !  En nia esperanta medio tiu vorto havas apartan signifon, ĉu ne ? Tion ni povas konfirmi en diversaj okazoj.
       Ekzemple tiuj ŝtrumpetoj ! Por okcidentaj homoj ili kompreneble aspektas tre strangaj. Kiam unuafoje franca turisto vidas ilin, senpripense pli fore ol la ekstremaĵo de sia nazo, li opinias, ke temas pri gantoj !!!




     Tamen, rigardante pli atente la "gantojn" oni tuj rimarkas, ke ili tute ne taŭgas por la manfingroj ĉar la fingrujoj estas ĉiuj samlongaj kaj precipe tute fuŝas la fingrujo por la polekso kiu ne apartas ! 
      La konkludo rapide alvenas, se oni ne estas tro stulta, ke tiuj ĉi aĵoj estas "gantoj" por la piedoj !





      Tiajn specialajn ŝtrumpetojn ni malkovris dum nia unua vojaĝo en Japanio ... sur japanaj piedoj. Mi ne scias kial sed tiam tiuj tre tipaj japanaĵoj ne alogis nin.
       Sed, mi ne plu memoras ĉu tio okazis dum nia dua aŭ tria vojaĝo en Japanio, iu ĉarma virino donacis al ni tiajn ŝtrumpetojn. Revenante hejmen, vintre ni provis surmeti ilin kaj ni tuj sentis agrablan komforton. 
        Pro tio, dum la sekvantaj vojaĝoj ni mem aĉetis novajn ŝtrumpetojn por la sekvaj vintraj sezonoj.
Ankaŭ iu afabla amikino (la sama kiel antaŭe) donacis novan paron.




      Nuntempe ne bezonas iri en Japanio por akiri novajn komfortajn ŝtrumpetojn. Nia tre kara amikino sendas ilin al ni kvankam ni petis nenion de ŝi ! Pro tio ke ŝi tre bone scias, ke ni havas plezuron surmeti tiujn japanajn "piedgantojn", ŝi klopodas por ke ni ĉiam havu grandan ŝtrumpetaron je nia dispono.
         Antaŭ kelkaj semajnoj ni ricevis nian kristnaskan donacon : ŝtrumpetojn el la plej bela kvalito kaj komforto. 
          Bela pruvo de la bela kaj intima amikeco inter la sendintino kaj la ricevintoj, ĉu ne ?


mercredi 19 décembre 2012

Lasta estraro







     Mardon, la 18an de decembro, okazis en Herouville la lasta estrara kunveno de nia asocio, Herouvile Esperanto. Kompreneble ni bone pritraktis la kutimajn punktojn de tiaj kunvenoj, sed ne nur.




     Eksterordinare, Rusino kiu vizitis iun el niaj klubanoj, partoprenis en nia kunveno. Ŝi havis ŝancon  ĉar post la paroladoj okazis la kutima komuna manĝo. Ŝi estis tre afable akceptita de ĉiuj.





     Videblas sur la fotoj la tre ĝoja etoso de tiu kunveno. Ni deziras al ĉiuj geamikoj esperantistoj ĝojajn finjarajn festojn kaj feliĉan novjaron.

lundi 17 décembre 2012

Kristnaskj festoj


     Neniu povas manki tian gravan okazaĵon ! Neniu povas ne rimarki, ke baldaŭ Kristnasko regos super ĉio en la mondo ! Ĉu oni ŝatas, ĉu oni malŝatas, dependas de la homoj.


     Ĉio estas farita por plezurigi la okulojn de la loĝantoj en ĉiuj urboj kaj urbetoj. Plezurigi la okulojn, certe, sed nepre ankaŭ aĉetigi la homojn.



      Laŭ mia tono, miaj legontoj bone komprenis, ke mi ne estas fervorulo de tiu festo ! Antaŭe kiel preskaŭ ĉiuj, tiu familia festo plaĉis al mi. Precipe kiam mi estis adoleskanto kaj juna viro. Tiuokaze mia granda familio kuniĝis kaj ĝoje festis, ne la naskon de Jesuo, sed la bona oportunaĵo por festeni en feliĉa etoso.


   
   Mia familio estis modesta. Pro tio nur la infanoj havis siajn donacojn kaj ili estis sufiĉe malmultekostaj. Inter ili la plenkreskuloj ne emis aĉeti ion kiu ne vere utilis hejme.


 
  Iom post iom la vivnivelo de la modestaj familioj plialtiĝis kaj samtempe ekkomencis novan kutimon: donaci ion ankaŭ al la plenkreskuloj. Aperis en la magazenoj amaso de senutilaj objektoj kaj paralele la memdemandoj: kion do mi povos aĉeti por tiu aŭ ĉi tiu ?


   
    Tiam giganta merkato aperis kaj ĉiu konsideris sin malbona persono se li aŭ ŝi ne respektis la novan drastan kutimon: aĉeti, donaci, ricevi, danki ... Mi ne bone konsentas ludi tian rolon ... krom kiam temas pri miaj amataj familianoj kaj geamikoj.
 

mercredi 12 décembre 2012

Unua frosto





     Normandio famas pro sia humida kaj ĝenerale dolĉa klimato. Maloftas la severa frostado kaj neĝo.
     Despli raraj estas tiuj malbonaj veterkondiĉoj en nia apudmara vilaĝo Colleville. Nia domo staras nur je 3.5 kilometroj for de la maro.





      Pro tio, iom surprizita mi estis ĉi matene kiam mi ekrimarkis la blankan koloron de mia ĝardeno. Bela prujno kovris la tutan grundon kaj ankaŭ la najbarajn tegmentojn. Tio estis la unua frosto de la sezono, post nombraj pluvemaj tagoj kaj semajnoj.





      Kompreneble la kreskaĵoj prezentas malbelan aspekton, kiel maljunulo kiu klinas sin sub la pezo de sia maljunaĝo ! Jen la folioj de hortensio kiu staras antaŭ la enirpordo de nia domo.
      Mi tre ŝatas la frostajn tagojn ĉar la ĉielo bluiĝas por beligi nian medion. Suno ĝenerale mankas al Normandanoj !

lundi 3 décembre 2012

Bazaro de Kristnasko





     Sabaton la 1an kaj dimanĉon la 2an de decembro okazis en nia vilaĝo Colleville la ĉiujara bazaro de Kristnasko, en la halo de sportoj. Partoprenis en tiu okazaĵo fabrikantoj, ĉu profesiaj ĉu amatoraj (eble tiuj estis la plej nombraj) de diversaj ornamaĵoj, juveloj, teksaĵoj ...






     Laŭdire la homamaso estis densa sabaton sed dimanĉon, kiam mi vizitis tiun bazaron en la komenco de posttagmezo, malmultis la vizitantoj. Same kiel en la festo de Jakobaj pektenoj kiu okazis pasintan semajnon, mi rimarkis, ke la aĉetantoj mankis. La personoj kiuj promenadis antaŭ la objektoj, kelkfoje haltis, enmanigis ion por pli detale rigardi ĝin, demandis la prezon sed finfine remetis ĝin kun la aliaj.





      Verŝajne kulpas la ekonomia krizo. Antaŭ aĉeti ion la homoj tre atentas, precipe kiam temas pri aĵoj kiuj oni ne nepre bezonas ! Alian kialon oni povas trovi: jam de pluraj jaroj multiĝis la bazarojn okaze de Kristnasko.
      Ie ajn, en la plej etaj vilaĝoj, en la urbetoj, en la diversaj kvartaloj de pli grandaj urboj kaj en la tre grandaj magazenoj okazas tiaj bazaroj. En Caen, la ĉefurbo de nia departemento, la ĉefa kristnaska bazaro daŭras almenaŭ tri semajnojn.






      La personoj kiuj deziras akiri siajn donaĉojn por Kristnasko povas viziti plurajn lokojn kie la bazaroj okazas, povas kompari la kvaliton kaj la prezojn antaŭ fari sian elekton. 
       Nia villaĝo estas ĝemelata de germana vilaĝo. Ili ambaŭ estas samgrandaj. Ĉiujare, okaze de la bazaro de Kristnasko, kelkaj germanaj amikoj partoprenas en la okazaĵo. 





     Kutime ili kunportas germanaj produktaĵojn, faritaj de lokaj metiistoj kaj bierojn. Ankaŭ ili vendas varman vinon por trinki surloke.
     Ĉi jare il vendis rostitajn kolbasojn faritaj en la regiono kie ili loĝas. Jen ĉi supre la du germanaj rostistoj kiuj estis ekster la halo de sportoj. Neniu krom mi aĉetis kolbasojn kiam mi vizitis la bazaron sed mi ne aĉetis ilin rostitaj. Mi aĉetis ne kuiritajn kolbasojn por manĝi post kelkaj tagoj.




mardi 27 novembre 2012

Foiro de la Jakobaj pektenoj





      La pasintan semajnofinon okazis en la najbara haveno Ouistreham festo de la jakoba pekteno kaj de la gastronomio. Sabaton pluvis la tutan tagon sed bonŝance la suno revenis dimanĉon kaj la homamaso estis tre densa.



     Sed ĉi jare se la homoj estis pi nombraj ol la pasintan jaron, mi rimarkis, ke la aĉetantoj estis tre notinde malpli nombraj ol kutime. Kiam mi parkadis mian aŭton tre malproksime de la foiraloko, preskaŭ ĉiuj personoj kiuj revenis al sia aŭto portis sakon de jakobaj pektenoj pli malpli grandan.






       Ĉi jare, kvankam la prezo po kilogramo malaltiĝis de 5 al 4 eŭroj, malmultis la aĉetantoj. 
     Se ekzemple mi konsideras mian propran konduton, pasintan jaron mi aĉetis grandan sakon kun 10 kilogramoj da konkoj. Ĉi jare mi aĉetis nur 5 kilogramojn kaj mi vidis neniun kiu aĉetis grandan sakon.


     Tiuj grandaj sakoj restis sen aĉetantoj, almenaŭ kiam ni vizitis la foiron. La ekonomia krizo videblas ĉiutage kaj ĉie en nia lando.

dimanche 25 novembre 2012

Esperanta Staĝo




      Pasintsemajne, sabaton kaj dimanĉon, la 17an kaj 18an de novembro, la esperanta klubo Herouville-Esperanto (Heruvil-Esperanto) kies mi estas prezidanto, organizis staĝon por  komencantoj kaj  progresantoj en la urbo Herouville. Tridek kvar personoj partoprenis, gviditaj de Svetlana S. , moskva esperantistino kiu profesore agadas en Rusio kaj en diversaj landoj.



     Ĉiuj, ĉu la ok komencantoj, ĉu la 26 progresantoj ege feliĉis pro la alta nivelo de la kursoj, pro la amika etoso kaj pro la belaj kaj tre taŭgaj lokoj kiujn la heruvila asocio "La Voix des Femmes" (la Voĉo de Virinoj) disponigis al ni.
      Unuafoje nia asocio organizis tian okazaĵon. Ni plene sukcesis ĉar el eksteraj departementoj venis tute neatenditaj personoj.






  
   La tri manĝoj, tre abundaj, bone akvumitaj de bonaj vinoj (kelkaj partoprenantoj kunportis) donis al la staĝantoj energion kaj bonan humoron por efike labori.
     Je la fino de la staĝo, ĉiuj estis lacaj kompreneble, sed preskaŭ ĉiuj jam deziras, ke nia asocio organizu alian staĝon venontjare. Kial ne ? Sed ĉu la ĉi jara organizinta teamo havos sufiĉe da fortoj ?

jeudi 22 novembre 2012

Fino de aŭtuno



                      Aŭtuno estas ŝatata sezono, en Normandio kiel en aliaj regionoj kaj landoj. 
     En nia ĝardeno kreskas japana ĉerizarbo, ne el la speco de sakuraj arboj de Japanio, sed tamen ĝi nomiĝas tiel en Francio.





     Nia arbo ne tre belas, ne tre elegantas ĉar pasintjare mi severe tranĉis branĉojn kiuj iom invadis la teritorion de niaj najbaroj. Male tiu de aliaj najbaroj estis pli bela kompare kun nia. Tamen tiu ĉi arbo tre rapide perdis siajn foliojn tuj post la ruĝiĝo dum nia gardis siajn foliojn pli longe.





     Hodiaŭ siavice nia ĉerizarbo perdis sian tutan foliaron. Tio anoncas malbonan periodon, sen floroj, sen folioj kaj sen longaj lumaj tagoj. Malĝoja periodo laŭ mia sento.





     Jen la lasta bela tapiŝo de la jaro piede de la ĉerizarbo. Mi senpacience atendas nun januaron kun siaj pli kaj pli longaj diurnoj. Mi ne povas dormi kiel marmotoj, domaĝe, atendante la revenon de la printempo ! Kuraĝon !

jeudi 15 novembre 2012

Novan laboron







      Antaŭ kelkaj semajnoj, pro la tre pluvema vetero, mi ne povis labori en la ĝardeno. Pro tio, ĉar mi ne emas longtempe restadi sidanta sur kanapo sen ion fari, mi ekkomencis novan laboron en la domo.
      Jam de 16 jaroj ni loĝas en Colleville kaj multajn laborojn ni farigis de diversaj metiistoj aŭ mi mem faris kiam mi kapablis.





     Sed pri unu parto de la domo mi ĝis nun neniam okupiĝis. Temas pri la ŝtuparo kiu permesas malsupreniri en la subteretaĝon. De longe Gigi petis, ke mi plibeligu ĝin sed ĉiam mi havis alion por fari, ĉu ekstere, ĉu interne. 
       Neatendite, vidante la pluvon kiu ne ĉesis kal malpermesis eksteran laboron, mi decidis ekkomenci la plibeligon de tiu ŝtuparo.






     Feliĉe restis al mi, el alia antaŭa laboro, sufiĉe da ligno por senprokrasti tuj komenci la ĵus deciditan laboron. Post aldono de plia breto por la ŝuoj, mi najlis lignopanelojn sur la malbelaj septoj. 


    

 Mi malrapide finis mian laboron ĉar mi ne laboris la tutajn tagojn ! Necesas al mi, en mia pli maljuna aĝo gardi tempon por legi, spekti filmon aŭ aŭskulti muzikon, sen paroli pri la necesaj proviantoj ... Ankaŭ pliboniĝo de la vetero devigis min reiri en la ĝardenon.
   Tamen, post ni diru iom malpli ol tri semajnoj, mi finis la lignan parton. Nur la pasintan semajnofinon mi farbis la malsupran muron.





      Fine, ĉar tiu ŝtuparo estas iom kruta, mi aldonis lignan stangon sur unu el la du muroj. 
      Mi feliĉas ĉar pro tiu nova plibeliĝo nia domo pli valoras !!! 

 

vendredi 9 novembre 2012

Ĉevala klubo







     Kompanie de mia edzino kaj nia nepino Marion, ni pasigis tri tagojn en ĉevala klubo. Mi jam parolis pri tiu klubo kiu estas registra de la kompano de la nevino de mia edzino (junio 2012). Tiu loko tre plaĉas al mi ĉar de mia pli juna aĝo mi deziras rajdi. Bedaŭrinde mian revon mi neniam plenumis kaj nun mi pensas, ke mi estas iom tro aĝa !





       Mi iom promenadis sur dorso de kamelo kaj elefanto sed sur ĉevalo neniam !
     Male mia nepino antaŭ unu jaro jam spertis tion en tiu klubo, sub la gvidado de la estro, tre simpatia kaj bona pedagogisto. Ŝi ĵus festis sian dekkvaran datrevenon kaj nia donaco estis lecionoj por rajdi ĉevalon, aŭ pli precize poneon.





     La unuan tagon, Marion nur rajdis trankvile kompanie de kelkaj aliaj infanoj, pli junaj ol ŝi. Aspektas ke ŝi bone sukcesis ĉar la duan tagon, en la sama loko kaj kompanie de adoleskantoj kaj eĉ plenkreskuloj, ŝi faris la saman ekzercon kiel la aliaj ! 
     Kompreneble la obstakloj por ŝi estis malpli altaj sed surprizis min la facileco de sia konduto. Bone sekvante la konsilojn de sia profesoro (ruĝe vestita) kaj tenante la kolharojn de la poneo, ŝi plensukcesis la ekzercon.





      Por kompari vidu aliajn rajdantojn. Inter la lernantoj tiu ĉi juna virino vere plaĉis al mi pro ŝia bela pozicio sur la ĉevalo. Sed mi scias nenion pri tiu sporto do mia opinio eble ne tre valoras!





      Jen adoleskantino al kiu la profesoro donis multajn konsilojn. Aspektas, laŭ mia kompreno, ke ŝi ne sufiĉe antaŭen klinas la korpon ...
       Rigardante la rajdantojn, aŭskultante la konsilojn de la gvidanto, mi pasigis tre agrablajn momentojn.

lundi 29 octobre 2012

En Granville (3)








     Granville havas aktivan havenon. Parte estas la haveno por la ŝipoj de la fiŝkaptistoj, la komercaj kargoŝipoj kaj la pramoj kiuj veturas la pasaĝerojn al la angla-normandaj insuloj. La alia parto, ne videbla tie estas por la velŝipoj kaj motorkonotoj.






     Kiam la tajdo estas alta la pordoj de la komerca baseno malfermiĝas kaj la fiŝkaptistoj eliras. Mi vidis elbaseniĝi nur unu trolŝipo.




    
                               Ĉu ĉar estis dimanĉo, multaj trolŝipoj restadis en la baseno. 






     Alian kialon oni povas imagi. Tiuepoque, la trolŝipoj precipe fiŝkaptas Jakobajn pektenojn. Tiu fiŝkaptado estas severe reglamentita. Pro tio ĉiu ŝipo rajtas semajne (aŭ tage, mi ne scias) kapti difinitan pezon de konkoj. Kiam la difinita kvanto estas en la ŝipo ĝi devas haltigi sian aktivecon.





     Por kapti la Jakobajn pektenon kiuj vivas en la sablo, oni uzas tiujn apartajn retojn. Ili estas fiksitaj sur fera trabo kun radoj kaj estas tirataj de la ŝipo skrapante la fondon de la maro. Kompreneble, ĉar ĉio amasiĝas en tiuj retoj, la fiŝkaptistoj estas devigataj forĵeti en la maron ĉiujn tro malgrandajn bestojn, ne vendeblajn.