mardi 31 janvier 2017

Fotoj el la montaro Alpoj

       
     El la montaro Alpoj kie mi nuntempe feriadas, mi sendas miajn plej amikajn salutojn.



       Tie, en la vilaĝo kie mi posedas etan apartamenton, mi ne havas internet konekton. 



       Por legi miajn retmesaĝojn, respondi aŭ skribi sur tiu ĉi blogo, mi ne havas multe da tempo.


 
      Ĉar tion mi faras en biblioteko de iu najbara vilaĝo, kiu estas publika loko je la dispono de ĉiuj feriantoj kiuj havas samajn problemojn.



     Pro tio mi ne povas detale skribi pri la diversaj karakterizaĵoj de la tiea tre interesa medio.



              Vi nur vidos hodiaŭ kelkajn fotojn. Bonvolu pardoni al mi.


                                             










vendredi 6 janvier 2017

Lasta promenado tra la lumigita urbo

     Antaŭ ol ili tre baldaŭ malaperos el nia vido, mia edzino kaj mi ankoraŭfoje iom promenadis en Caen por ĝui la finjarajn iluminaĵojn. Grada rado staras antaŭ la urbodomo.


     La granda preĝejo "Saint-Etienne" estas lumigita la tutan jaron, ne nur por la jarfinaj festoj.
     

      Okaze de tiuj festoj, la urbodomo male estas lumigita pli ol kutime. Precipe la lumkoloroj ŝanĝiĝas, (se oni havas la kuraĝon attendi la ŝanĝon!) irante de la ruĝaj al la bluaj, al la verdaj kaj flavaj.


      Sed la malvarma vento kiu blovis tiun ĉi vesperon ne permesis al ni tro longe restadi surloke por atendi la ŝanĝon. Brrr!!!
 

      Tre proksime de la urbodomo troviĝas la eble plej bela placo el la urbo. Ĝi bonŝance ne estis grave detruita dum la dua mondmilito do ĝi konservis sian stilan klasikan unuecon.


   Alia flanko de la sama placo kiam la lumoj flaviĝis. Meze de la foto videblas la pordego de malnova preĝejo, ne plu uzata por diservo.
     

     Jen pli proksima vidaĵo de la preĝejenirejo sub blanka lumo. Bedaŭrinde la fotojn faritajn interne mi komplete fuŝis!


        Necesas ĉiam levi la okulojn por admiri la belan klasikan stilon de la burĝaj domoj kiuj ĉirkaŭas la tutan placon "Saint Sauveur" (sankta Savinto)


          Reiro hejmen trans la lumigitaj stratoj de la urba centro. Varman tisanon revigligis nin post tia promenado!

mardi 3 janvier 2017

Malapero de mia blogo kaj bondeziroj

     Dum pluraj tagoj mi tute ne kapablis atingi mian blogon! Mi multfoje provis, uzante sensukcese la saman manieron kiel kutime. Certe mi ne estas spertulo pri tiuj komputilaj aferoj sed tamen!!! Kial neniu kapablas klarigi kial iun tagon la metodo uzita monatojn post monatoj, jarojn post jaroj ne plu funkcias? Des pli ke hodiaŭ, post pluraj sensukcesaj provoj, subite, senaverte, senpardonpete, la aĉa ilo denove konsentas redoni la malaperintan blogon!!! 
    


La urbodomo de Caen

     Hodiaŭ do mi povas sendi al la legantoj miajn bondezirojn okaze de la Nova Jaro. Mi deziras al ĉiuj sanon, feliĉon, pacon kaj esperon. Pli gaĵajn novaĵojn ol tiuj de la ĵus pasinta jaro ni deziras al la tuta mondo.