mardi 30 juillet 2013

Unua promenado en la montaro

     Mi trovis taŭgan fadenon ĉe komercisto kiu kuŝas je la teretaĝo de nia domo. (Nia apartamento situas je la dua etaĝo) Mi do povos transloki miajn fotojn kaj elekti por vi kelkajn el miaj nombraj fotoj.
     Nian unuan promenadon ni faris proksime de la lago de Mont Cenis (Monto Ceniso) iom pli ol 2000 metrojn alte.
 
     Ni tre ŝatas tiun promenadon ĉar la deklivo estas malgranda kaj ni ne estas solaj survoje ! Belaj bonsanaj junaj bovinoj kviete somerumas tie kaj senafekte rigardas la marŝantojn. Eĉ kelkaj inter ili ne hezitas stari por esti fotita. Tamen ne provu tro alproksimiĝi, ni ne estas geamikoj, ĉu ne ?
 
      Foti marmotojn estas pli malfacila ! Tamen mi sukcesis sufiĉe alproksimiĝi por havi bonan rezulton ĉar bonŝance la vento venis fronte al mi, ne portante mian odoron al la singardemaj bestoj. Alian ŝancon mi havis: tiu marmoto estas juna kaj ne ankoraŭ scias pri la eventualaj malbonaj agoj de la homoj.
          Mi estis ĉirkaŭ malpli ol ses metroj for de tiu akceptema besto kiam mi fotis ĝin sed, kiam mi faris unu paŝon plu, ĝi tuj fuĝis al sia ternesto.
 
     Alia marmoto ankaŭ lasis min alproksimiĝi kvankam ĝi estis pli aĝa. Tamen ĝi restis tre proksime de rokoj sub kiuj ĝi rapide forkuris kiam mi provis ankoraŭ antaŭeniri. Mi dankas ĝin pro la bela foto !
 
     Krom la bestoj kiuj ĉiam plezurigas niajn promenadojn, la floroj sencese kaptas nian rigardon. Mi jam multfoje fotis tiujn florojn sed mi ne kapablas rezigni foti ilin ankoraŭfoje.
 
    Bonvolu lasi min prezenti al vi tiujn trezorojn el niaj francaj Alpoj. Mi ne ĝenos vin aldonante la nomojn de ĉiuj. Plezure spektos ilin se vi konsentas ...
 
   Vidante tion, Gigi diris: " Tio similas al japana ĝardeno ! " Mi ne scias ĉu niaj japanaj legontoj konsentos ?
 
                                  Por hodiaŭ jen la lasta foto. Belaj floroj, ĉu ne ?

vendredi 26 juillet 2013

En la montaro

      Post malfacila periodo kaj granda streso, ni finfine foriris al montaro Alpoj, kie ni havas etan apartamenton. Ni provos mense resaniĝi marŝante sur montaraj padoj en tre agrabla etoso.
     Por tiuj kiuj legas tiun blogon de longe, ili ne trovos mirindajn novaĵojn koncerne la medion kie ni restados ĝis la fino de aŭgusto. Por la aliaj eble ili vidos belajn pejzaĝojn, kondiĉe ke mi trovu iun specialan fadenon kiu permesas transloki la fotojn de la fotilo al komputilo, ĉar mi forgesis ĝin en mia hejmo !!!
     Mi do elektis unu el miaj malnovaj fotoj pri la vilaĝo Lanslevillard. Ne tro gravas ĉar la vilaĝo ne ŝanĝis !


mercredi 17 juillet 2013

Portempa silento

          Post la festo pri nia kvindeka datreveno de geedziĝo kiu okazis la 6an de julio ni tuj travivis malfeliĉajn horojn kaj tagojn ĉar mortis nia bofilino.
      Recidivo de kancero lasis al ŝi neniun ŝancon. Ŝi estis nur 49 jaraĝa. Por subteni nian filon ni ne foriris al montaro kiel antaŭvidite. Ni restadas en nia domo kaj mi akompanas mian filon por fari malĝojajn klopodojn.
     Kvankam ni ĉiuj sciis, ke la kancero venkos, ni ne volis rezigni kaj akompanis la batalon de nia bofilino ĝis la fino. 
     Mi ne emas nun raporti pli pri tiu afero kaj pri aliaj temoj. Mi nur deziris klarigi kial vi portempe ne legos novajn raportojn.
 

samedi 13 juillet 2013

En kafejo de Artoj

     Por festi nian "geedziĝon", ni organizis kunvenon en ŝatata loko en Hérouville. Temas pri kafejo kie kutime kelkaj samideanoj ofte vespermanĝas ĉiun mardon post la kunveno.

     En tiu "Kafejo de Artoj" (kie estis lastatempe ekspoziciitaj bildoj pri Fukuŝima) krom niajn familianojn ni invitis niajn ekskolegojn instruistojn, gepatrojn de kelkaj ekslernantoj kaj ekslernantinon mem, tre karajn geamikojn kaj esperantistojn por trinki aperitivon.
 
     Ĉar ni longe laboris kun senegala lernejo kaj daŭre partoprenas en asocia programo por plibonigi la instruadon kaj vivkondiĉojn de malriĉaj vilaĝoj, por vigligi la kunvenon mi petis helpon de afrikaj muzikistoj.
 
     Meze de la kunveno mi dankis la sesdek personojn kiuj ĉeestis. La etoso estis tre agrabla kaj estis por ni granda plezuro revidi homojn kun kiuj ni ne plu havis rilatojn post nia emeritiĝo.

     Tiuokaze nia amiko Samba T. el la senegala vilaĝo Lidube surmetis sian tradician bubuon. Kun lia edzino li portis al ni mesaĝon de la direktoro de la afrika lernejo kiu tre kortuŝis nin.
 
     Gigi kaj mi estis tiel okupitaj kisi la geamikojn, danki ĉiujn por la tre afablaj diritaj vortoj, zorgi pri la novaj alvenantoj ... ke ni ne havis tempon por tintigi la glasojn !!! Ni faris tion preskaŭ kiam la unua parto de la festo finiĝis.
 
     Jen la fino de la kunveno pri amikeco. Atendis nin la dua parto de la festo, en restoracio kun la familianoj. Mi ne raportos pri tio ĉar ĝi estas pli intima.
 
 

 

mercredi 10 juillet 2013

Jubileo

      Sabaton, la 6an de julio Gigi kaj mi festis la kvindekan datrevenon de nia geedziĝo kiu tre precize okazis iun sabaton, la 6an de julio 1963.
     Tiuokaze ni ricevis multajn florojn, bukedojn kaj simpatiajn mesaĝojn kaj leterojn.
      Inter la donacoj unu speciale plezurigis nin ĉar ĝi havas apartan signifon por ni. Ĝi estas donaco de tri el niaj karaj japanaj amikinoj kiuj tiamaniere deziris substreki nian longan amikecon.
      Tiu belega kaligrafio, mirinde belega, tre kortuŝis nin. Ĝi atestas la grandan valoron de la homaj rilatoj, rilatoj permesitaj de la internacia lingvo. 
     Gigi kaj mi dankas niajn karajn amikinojn kaj tra ili ĉiujn esperantistojn el la landoj kie ni jam vojaĝis kaj aparte tiujn el Japanio kaj Rusio.

jeudi 4 juillet 2013

Eksterordinara nutraĵvendejo


     Okaze de la ĝenerala asembleo de la asocio Esperanto Normandio, Hori Jasuo, Arai Toŝinobu, Gigi kaj mi alvenis en la urbeton Bricquebec la antaŭan tagon, vendrede posttagmeze, la 21 an de junio.
    Jasuo kaj Toŝinobu tranoktis en privata gastejo kaj ni en nia loĝaŭto iom ekstere de la urbeto.


      Atendante la taŭgan horon por vespermanĝi en rekomendinda restoracio, ni promenadis tra la urbo. Posttagmeze ni jam rimarkis tiun belan eksmodan magazenon fronte al la urbodomo. Ĝi estas simpatia nutraĵvendejo.
     Gigi estis rigardanta la fruktojn prezentitaj sur la verda-blua maldekstra ĉareto kiam la nutraĵvendisto venis al ŝi, rigardis nin, la tri virojn kaj diris : "Bonvolu eniri la magazenon, mi montros ion al vi !"

     "Jen, vidu !" diris la afabla viro montrante la internon de la magazeno. Ni surprize malkovris ion tute neatendita. Tuj revenis en mia memoro bildojn de mia infanaĝo, kiam multiĝis en ĉiuj urboj kaj vilaĝoj tiaj nutraĵvendejoj.

     Fiere la proprietulo rakontis kiamaniere li restaŭris la magazenon kiam li aĉetis ĝin antaŭ 13 jaroj. Tiam ĝi estis tre difektita kaj tute ne taŭga por modernaj vendkondiĉojn. Helpe de arkivoj, fotoj kaj multaj malnovaj aĵoj malkovritaj subtegmente, li ekkomencis la restaŭron.
 
     Tre klare la celo de la posedanto, s-ro Lenoir, estis renovigi la nutraĵvendejon same kiel ĝi estis en la komenco de la XXan jarcenton, aldonante la nepre necesajn kaj devigitajn modernaĵojn de ĉiu magazeno proponante manĝaĵojn al la aĉetantoj.
 
     Por ornami la diversajn etajn kaj iom labirintajn lokojn de sia nova trezorejo, ges-roj Lenoir reuzis ĉiujn malnovajn reklamojn de la antaŭa tempo. Feliĉe por ili, la antaŭajn proprietuloj de tiu ĉi vendejo nenion forĵetis ! Ili nur metis la malnovajn aĵojn en la subtegmento.
 
     Aperas, ke ges-roj Lenoir faris la bonan elekton ! Dum kvazaŭ ĉiuj malgrandaj nutraĵvendejoj tiaj malaperis en ĉiuj vilaĝoj kaj urboj, tiu ĉi bele prosperas. 
    Tie la kvalito de la varoj kaj la afableco de la vendistoj estas la plej bona propagando. Tie, same kiel dum mia infanaĝo, oni povas aĉeti podetale nur tion kion oni bezonas. Ne pli ol necese ! Ne tri skatolojn de iu ajn podukton kiam unu sufiĉas !
 
     Ni estis ege feliĉaj aŭskultante la klarigojn de s-ro Lenoir. Eble Jasuo raportos en iu estonta verko tion kion li travivis en tiu ĉi eksterordinara vendejo ? Estus interese legi kiamaniere li travivis tiun neatenditan sperton.