lundi 27 avril 2015

Ĉarma bretona urbeto

    Dum nia mallonga voyaĝo en Bretonio ni vizitis kelkajn urbetojn kies arkitekturo tre similas al la malnova normanda stilo.
        Bonvolu revidi la antaŭajn fotojn pri Honfleur kaj vi konsentos kun mi.

        Certe, spertulo rimarkigus ke ni ne sufiĉe atentis ĉar inter la bretonaj kaj normandaj fasadoj kelkaj detaloj malsimilas.
       Ekzemple tian skulptaĵon mi malofte vidis en Normandio. Sed ankaŭ dum tiu vizito mi ne vidis multe da aliaj bone konservitaj kiel tiu ĉi !
                    La formo de la pordo kaj fenestro ankaŭ malsimilas.

    En tiu domo naskis kaj vivis "fama" verkisto kaj historiisto pri religioj en la deknaŭa jarcento ("fama" precipe por Bretonoj !)    (1)

     Pro tio relativa fameco la urbeto restaŭris kaj faris muzeon en tiu bela domo.
    Treguier estas la nomo de la vizitita urbeto. Revenirante el la malnova centro ni konsentis kun la ŝildo kiun ni vidis kiam ni alvenis sed pri kio ni ne atentis.

   "Vizitu Treguier, ĉarman karakterizan bretonan urbeton" . Eble vi ankaŭ povos konsenti post la promenado kun ni ?
     Unuafoje ni vidis tian fasadon kun tiuj apartaj fenestroj. En la urbeto mem ni ne vidis alian domon kiu eĉ pli malpli similis al tiu ĉi. 
     Bedaurinde ni ne trovis daton sur tiu restaŭrita domo sed supozeble ĝi estas pli malnova ol la aliaj.

(1) Ernest RENAN  1823-1892


samedi 25 avril 2015

Ni denove forlasis nian domon

    Mi restis silenta dum longa tempo, ĉu ne ? Ĉar ni denove forlasis nian domon por iom forgesi ĉiujn malagrablaĵojn koncerne nian baldaŭan transloĝigon. Per nia loĝaŭto ni vizitis la proksiman Bretonion dum unu semajno.

    Ni ne ŝatas restadi en la tradiciajn kampadejojn aŭ la specialajn areojn rezervitajn al  la tro nombraj loĝaŭtoj. Pro tio ni elektis alian solvon, for de la amasiĝoj.




    Libere tranokti ie ajn en la kamparo same kiel ni tre longe faris antaŭ dek aŭ dudek jaroj iĝis iom danĝera. Jam de dek jaroj ni uzas reton de proprietuloj kiuj senpage proponas al vojaĝantoj apartan lokon por parkadi lian veturilon. 

       Dank'al tiu oportuna sistemo ni povas malkovri la laboron de la akceptantoj kiuj volonte vizitigas sian ekspluatejon, klarigas siajn labormanierojn kaj respondas niajn demandojn. Ekzemple en tiu farmbieno, la virino fotita ĉi-sube klarigis la bredadon de la bovidoj.

    Plejofte, eblas aĉeti memfaritajn produktojn surloke. Tie la farmistino vendis cidron, pomsukon el sia propra ekspluatejo sed ankaŭ diversajn lokajn produktaĵojn el la najbaroj kiel buteron, fromaĝojn, mielon, kalvadoson, bombonojn ...

      Ni, pornoktaj gastoj, ne estas devigataj aĉeti ion ajn. Tamen ni ĉiam aĉetas ion, unue ĉar la produktaĵojn estas bonkvalitaj kaj bongustaj, due ĉar ni tiamaniere dankas la proprietulojn kiuj proponas tian agrablan kaj sekuran restadon en privata loko.

    Post tiuj klarigoj mi provos iom prezenti pejzaĵojn pri Bretonio ... inter preparado de pakaĵoj kaj aliaj aferoj pri la venonta transloĝigo.

dimanche 5 avril 2015

    Post la vizitado de la urbeto Honfleur, ni daŭrigis nian etan vojaĝon en la tipa regiono kies nomo estas "Pays d'Auge". Kiel en Honfleur videblas ĉie en la kamparo domojn same konstruitaj kun lignaj traboj.

    Mi deziris reiri en etan vilaĝon kie mi estis instruisto dum unu jaro tuj post mia militservo. En tiu domo la klasĉambro de la lernejo okupis nur la teretaĝon. Supre loĝis la instruisto kiu samtempe estis seketario de la urbodomo.

     La korto antaŭ la lernejo kie la infanoj ludis dum la paŭzoj estis tre malgranda. Hodiaŭ fermiĝis la lernejo profite de loĝejo. Ĝi estis renovigita, bele farbita kaj la barilo de la korto malaperis.

      En tiu vilaĝo tute neatendite troviĝas belan kastelon. La posedantoj ankoraŭ loĝas en ĝi, verŝajne nur de tempo al tempo ĉar ni rimarkis, ke multaj fenestroj estis fermitaj. Bedaŭrinde tiu kastelo neniam malfermas siajn pordojn por la vizitantoj.


    Alian rimarkindan domon mia edzino revidis kun emocio. En ĝi ŝi kun la gepatroj kaj fratoj travivis kelke da tempo en 1945, kiam sia vilaĝo proksime de Caen estis detruita per la bomboj de la britaj kaj usonaj aviadiloj. Tiuepoke la domo ne estis tiel bela kiel hodiaŭ, sen necesejo kaj akvo ene.

   Tiam mia onta edzino marŝadis tra kampoj por iri al la lernejo. Tie ŝi lernis legi kaj skribi. Vidante ĝin, ŝi estis surprizita pro la grandeco de la konstruado. En sia memoro ĝi estis malpli granda.

     Same kiel en multaj kamparanaj vilaĝoj, la lernejo ne plu funkcias tie. Restas nur loĝejo, en la dekstra parto de la konstruado. La klasĉambro estis maldekstre.