lundi 24 novembre 2014

Aŭtuno rezistas

       Pro la mildeco de la vetero (tio estas mia supozo) ĝis antaŭ kelkaj tagoj la folioj de la arboj daŭre restis verdaj kaj kompreneble ne ekfalis. Subite ili flaviĝis kiel vidate sur la avelarbo ĉi-supre.
     Male la folioj de la japana ĉerizarbo jam komencis fali la unuajn tagojn de novembro kvankam ili ankoraŭ estis verdaj. Nun la belaj aŭtunaj koloroj aperis sed la arbo estas multe malpli bela ol kutime ĉar mankas folioj.
     Sur la herbo la tapiŝo de la ruĝ-flavaj folioj estas malpli densa ol kutime. Mi jam plurfoje kolektis la falintajn verdajn foliojn. Ĉar la nova tapiŝo plibeligas la iom malĝojan ĝardenon mi atendos kelkajn tagojn antaŭ rasti ilin.
                                      Folioj de avelarboj apudas tiujn de la japana ĉerizarbo.

         La folioj de la hortensioj daŭre restas verdaj kaj la floroj jam velkitaj ankoraŭ prezentas belan aspekton.

      Unu floro, la sola en la tuta hortensiaro, ekfloris antaŭnelonge. Fiere ĝi superas la aliajn kiuj malrapide estas velkiĝantaj.
 
       Restas ankaŭ ie tie kelkaj rozoj. Tiu ĉi kliniĝas pro manko de vigleco, ĝi aspektas iom mizera, ĉu ne ?

       Iom pli vigla, tiu rozo estas verŝajne la lasta kiun mi povos foti ĉi-jare. Nu, vintro finfine venkos, kvankam ĝis nun la aŭtuna mildeco superis  la vintran malvarmecon.
 
 

jeudi 20 novembre 2014

Saŭno kaj vino

     En nia domo, subteretaĝe estas je nia dispono aparta ĉambro kie ni instaligis saŭnon. Se kiel ni antaŭplanis, ni vendas nian domon, ni tre bedaŭros la saŭnon.

      Duŝo apudas la saŭnon kaj dekstre videblas la pordo de la kelo. Ĉiusemajne ni ĝuas longan kaj agrablan momenton en tiu loko.

     Tute farita el ligno, la saŭno estas finlanda produktaĵo. La etoso en ĝi estas tre kvieta. Tri personoj povas kuŝi sur la benkoj sed tre malofte ni estas pli ol du. 
     La ĉambro estas sufiĉe granda por akcepti du fotelojn kie ni ripozas inter du restadoj en la saŭno, kaj fine por kvietigi la korpon antaŭ reveni en la domon por vespermanĝi.

      Se la saŭno, la duŝo kaj la kahelaro estis faritaj de metiistoj, , la plafono kaj la muroj mi mem aranĝis. Por pli granda plezuro mankas nur lageto apud la domo ! Ankoraŭfoje videblas la pordo de le kelo. Do, eniru en ĝi.

      Tiu kelo tre valoras, ĉar ĝi estas sub la nivelo de la ekstera grundo kaj la interna grundo el tero estas kovrita per gruzo. Por konservi vinon, nepre necesas ke la temperaturo restas pli malpli konstanta.Tio estas.

      La bonaj kondiĉoj permesas konservi vinon. Ĝenerale mi aĉetas vinon kiam ĝi estas juna. Tiam la prezo estas malalta. Mi ofte elektas vinojn kiuj kostas malpli ol kvin eŭrojn, aŭ nur iom pli. Ĉar ili ankoraŭ ne estas maturaj por tuja trinkado, mi forgesas ilin du, tri ... jarojn (aŭ pli, laŭ la vinoj)  en la kelo kie ili trankvile maturiĝas.

      Sur etikedoj mi skribas la nomon, la jaron de la aĉeto kaj la konsilitan jaron de la estonta trinkado. Ofte mi aldonas la pladojn kiuj estas taŭgaj por ke ni plej bone aprezu la kvaliton de ĉiu vino.

      Ankaŭ disponeblas en la kelo la konfitaĵoj el rabarbo. Du fojojn jare, ni sukcesas fari niajn proprajn konfitaĵojn. 
     Se ni vendas nian domon, ni devos adiaŭi kaj la saŭnon, kaj la konfitaĵojn !!! Feliĉe la vizitintoj ĝis nun ne anoncis, ke ili volas aĉeti. Estus tre maloportune translokiĝi dum la vintra sezono.
 
 
 

 

 
 




lundi 10 novembre 2014

Lastaj belaj tagoj





    En Francio ĉi-jare, la somera vetero ne estis tre bela. Ĝi eĉ estis tre malbela, pluvema kaj malvarma en aŭgusto. Septembro donis al ni pli da plezuro sed oktobro pli ĝojigis la animon de ĉiuj.
 



    Novembro alvenis kaj tiu monato deziris montri, ke ĝi estis, estas kaj nepre restos aŭtuna monato. Revenis la grizaj ĉieloj, la humida aero kaj la pluvoj ...

     Feliĉe antaŭ reveni al niaj tradiciaj malĝojaj pluvemaj kaj mallongaj tagoj, ni konis tre nekutiman semajnofinon, la lastan de oktobro.

     La vetero estis tiel milda, ke sur la plaĝo de Collevillle, nombraj promenantoj venis. Ĉiuj antaŭpensis, ke tia favora vetero ne povos plidaŭri. Verŝajne oni tiam estis travivintaj la lastajn horojn de tiu escepta periodo.

     Ne ĉiuj homoj estis senvestitaj sed tamen ili estis sufiĉe nombraj. La sablo estis nek malvarma, nek humida por restadi surloke.

     Ĉu hazarde ni povos vidi naĝantojn ? Ĉu tiuj infanoj jam baniĝis aŭ baniĝos ? Vidante ilin ni ne sciis.


   Plipaŝante laŭ la marbordo ni vidis kuraĝajn virojn kiuj sin banis. Ŝajnas ke ili estas raraj eĉ se la veterkondiĉoj estis rimarkinde bonaj. Mi tre bone komprenas tiujn kiuj ne emas sin bani ĉar mi ŝatas varman marakvon.

      La vento estis kvazaŭ nula. Pro tio la kutimaj veltabuloj ne estis videblaj sur tiu ĉi tro kvieta maro. 

     Nur tiuj kiuj uzas siajn muskulojn kapablis antaŭenriri sur la akvo. Ili havis grandan ŝancon ĉar tre maloftas tia kvieta maro, tute sen ondoj.

     Du tagoj poste la bele escepta periodo travivita en oktobro finiĝis. La bankostumoj, la iloj uzataj por ludi sur la plaĝo subite iĝis superfluaj. Alvenis la vera aŭtuno ...

 
 

mercredi 5 novembre 2014

Fino de la ekspozicio

           Mi proponas daŭrigi nian promenadon en la ekspozicio pri la skulptaĵoj de Niki de Saint Phalle.

      Mi precipe ŝatis ĉiujn "Nanajn". Tiuj, male de la antaŭaj, havas vizaĝon.

      Kvankam pli dikaj ol "normalaj" homoj, la sekvaj estaĵoj pli malpli estas samgrandaj ol ni.




      


   En la lasta ĉambro de la ekspozicio, la stilo kaj la temoj de la artistino  ŝanĝis.

               Tiuj totemoj estis faritaj por ornami ĝardenojn aŭ parkojn.

     Ni scias ke Niki de S. P. faris grandajn skulptaĵojn kiuj staras en diversaj landoj. Ni precipe rimarkis la filmon pri parko en Italio, en regiono Toskanio. 

     Antaŭ viziti tiun ekspozicion, ni sciis nenion pri Niki de S. P. Nun ni deziras viziti la parkon en Toskanio.

lundi 3 novembre 2014

Niki de Saint Phalle

     Eĉ se mi ne ŝatis ĉion kion mi vidis en la ekspozicio pri Niki de Saint Phalle (Niki de Sankta Fal'), mi konfesas ke ŝiaj verkoj impresis min. Mi deziras iom paroli kaj prezenti tiun artistinon, nekonata de mi ĝis nun.
                                                 Memportreto de Niki de S. F. (1958)
      Plastikistino, pentristino, skulptistino kaj reĝisorino de francaj filmoj, Niki naskiĝis en 1930  de usona patrino kaj franca patro. Ŝi grandiĝis en Nov-Yorko.
Ŝi unue fariĝis manekeno, poste familia patrino antaŭ alpaŝi arton, aŭtodidakte. 

                                                           Detalo de la memportreto
   Ŝi sekvis neniun artan lernadon kaj komencis pentri en 1952, kiam ŝi revenis al Parizo. Poste, kun sia dua edzo, la franca artisto Jean Tinguely, ŝi realigis grandan nombron de skulptaĵojn, arkitekturaĵojn, ĉu pro mendo, ĉu por sia propra plezuro.
                                  Pafado Kennedy-Kroutchev (1962)
      Post diversaj provoj ŝi ekkomencis la faman serion "Pafadoj" kiuj kontribuis fari de Niki de S. P. artistino internacie konata. Sur saketoj plenaj de pentro, ŝi karabene pafis, makulante pentraĵojn-kunmetadojn per diversaj koloroj. 
    "Mi pafis kontraŭ mia patro, kontraŭ ĉiuj viroj, grandaj, malgrandaj, dikaj, maldikaj, kontraŭ mia frato, mia patrino, mia familio, kontraŭ la lernejo, la socio, la Eklezio, eĉ kontraŭ mi mem ..." diris ŝi en 1961.

                                            Roza akuŝo  (1964)
     Kiam ŝi forlasis la "Pafadojn", Niki  okupiĝis pri nova temo : la diversaj roloj de la virino.  "Post la provoko, mi volis montri pli internan mondon, pli virinan mondon. Tiam mi skulptis novedzinojn, akuŝojn, putinojn ... ĉiujn ĉi rolojn diversajn kiujn la virinoj havas en la socio ..." diris la artistino.


                                                                 Roza akuŝo : detalo
     (Mi devas konfesi ke mi tute ne ŝatis nek la "pentraĵojn" de la serio "Pafadoj" , nek la pentraĵojn-skulptaĵojn celante montri la virinajn rolojn.) 

                                                  Lili aŭ Toni (1965) 206 x 130 x 130 cm
     " Post la "Pafadoj", la kolero malaperis sed restis la sufero. Kiam foriris la sufero mi retrovis la atelieron por fari ĝojajn estaĵojn je la gloro de la virino. " Tion deklaris Niki de S. P. en intervjuo multajn jarojn poste.


                                                                Lili aŭ Toni ; detalo
     Tiam la artistino naskis la unuajn "Nanajn" (france "Nanas"). La vorto "nana" estas slanga vorto kiu samtempe elvokas la virinecon, la intimecon kaj iun specon de familiareco.

                                                     Elizabet (1965)  230 x 90 x 146 cm
     La "Nanaj" de Niki estas tre koloraj karnoriĉaj, belstaturaj virinoj faritaj el kradaĵo, papermaĉaĵo kaj poliestero. La artistino valorigas la rondaĵojn kiel la mamojn, la ventron, la sidvangojn.

                                                        La Tri Gracoj  (1995 - 2003)
                                                      La blanka : 290 x 120 x 90 cm
                                                      La nigra : 260 x 150 x 90cm
                                                      La argenta : 290 x 125 x 95 cm

         
                                   
                                                    " Por mi, miaj skulptaĵoj elvokas la mondon 
        de la virino pligrandigita, la frenezecon de la virinaj grandecojn,
                                                      la virinon en la hodiaŭa mondo,
                                                              la virino kun la potenco. "