mardi 24 février 2015

En Marakeŝo (5)

      Sen pliaj komentoj, hodiaŭ mi proponas al vi akompani nin en la diversaj bazaroj  ( souk ) de la Medina, en Marakeŝo. Abundas la koloroj sed tre bedaŭrinde mankos la odoroj ! Sekvu min, mi petas.

 




















          Mi esperas, ke la promenado plaĉis al vi. Se jes mi povos proponi aliajn fotojn, en kaj ekster Marakeŝo.


samedi 21 février 2015

En Marakeŝo (4)

     Apud la medersa Ben-Youssef  staras la muzeo de Marakeŝo, en unu el la palacoj la plej belaj, konstruita fine de la XIXa jarcento, la palaco Dar M'Nebhi.

        Tiuepoke ĝi estis la loĝejo de la ministro pri la milito de la tiama sultano. Poste, kiam Maroko sendependiĝis en 1956, ĝi fariĝis la unua lernejo por knabinoj en la urbo.

      Poste ĝi ŝanĝiĝis en muzeon kaj lokon por kulturaj agadoj. Ekspozicioj pri nuntempaj artoj estas regule organizataj kaj ankaŭ pli grandaj ekspozicioj pri pli vastaj temoj.

      Rigardante al la granda korto kun ĝiaj fontanoj, la bele ornamitaj aperturoj ĉirkaŭas la tutan centran spacon.   

    Belaj skulptitaj dekoraĵoj troveblas ĉirkaŭ la fenestroj kiam oni sekvas la koridorojn de la unua etaĝo.    
   
  Ĉiuj eksteraj muroj kiuj ĉirkaŭas la korton estas mirinde bele stukitaj de la grundo ĝis la supra parto per tiaj delikataj artaĵoj.          


     Ne nur la muroj prezentas fajnajn skulptaĵojn, ankaŭ la pordoj altiras la atenton de la fotistoj ! Kredu min, estas malfacile elekti nur kelkajn fotojn inter la nombraj faritaj de mia fotistino !

mercredi 18 février 2015

En Marakeŝo (3)

     Krom la bazaro alia grandega intereso en Marakeŝo konsistas el ĉiuj palacoj kaj koranaj lernejoj. Ili estas nombraj en la tuta urbo kaj precipe en la malnova centra kvartalo, la Medino.

     La "Medersa Ben Youssef" (korana lernejo Ben Jusef) situata en la Medino estas unu el la plej interesaj monumentoj en la urbo. Fakte ĝi estis la tradicia universitato de Marakeŝo kiu povis akcepti naŭ cent lernejanojn. 

     Ili estis amasigitaj en proksimume cent ĉeloj situataj teretaĝe kaj unuaetaĝe de la monumento. La studantoj disdividis sian tempon inter la studo de la sakraj tekstoj kaj la preĝo.      

     En tiu "medersa" la araba-andaluzia arkitekturo prezentas sian tutan maturecon, diras nian gvidlibron, dank'al "simpla plano, precizaj volumenoj, precioza kaj rafinita dekoracio".  (Mi ne kapablus tiel ĝuste esprimi mian senton sed mi konsentas !)

     Mi plu citas la komenton de nia gvidlibro: " Ĉio troviĝas en la ĝusteco de la proporcioj kaj en la ekvilibro inter la surfacoj kaj la dekoro."  (Bone !)

   Vizitante tian mirindan monumenton nepras rigardi ĉion, plankojn, plafonojn, pordojn, detalojn de la arkoj, admiri la lumojn en la koridoroj kaj en la etaj ĉambroj ...

     Mi do lasas vin admiri sen pliaj komentoj, same kiel mi faris lasante la gvidlibron en la dorsosakon kaj plenigante miajn okulojn per nenombreblaj belaĵoj.      



samedi 14 février 2015

En Marakeŝo (2)

      En Marakeŝo, unu el la plej gravaj vizitindaj lokoj estas la bazaro ("souk" en la franca, "suk" esperante). Ĝi estas tre granda kaj fakte oni devas paroli ne pri bazaro sed pri bazaroj.
     
     En tiu grandega bazaro oni povas paroli pri "kvartaloj" kiuj havas sian propran specifecon. En iu tia "kvartalo" (fakte ĉiu "kvartalo" nomiĝas "suk") troveblas ŝuojn kaj nur ŝuojn, precipe faritaj el ledo.

     Iom pli poste sakoj kaj dorsosakoj apudas ŝuojn, monujojn, zonojn kaj aliajn malgrandajn sed utilajn objektojn ĉiuj faritaj el ledo.

             Aparte belaj estas la proponitaj vojaĝsakoj kiuj ankaŭ tre bonodoras.

        Jen la "suk" de la lanternoj tre bele ĉizitaj. Ili estas plejofte faritaj el fero, forĝita fero, pli malofte el kupro.

         Tre ŝatata de la virinoj estas la "suk" de la juvelistoj. Mi ne kapablas diri el kiuj pli malpli valoraj ŝtonoj kaj metaloj ili estas faritaj. Mi nur povas diri ke ĉiam bele brilas la koloroj.

      Krom la belaj koloroj oni devas substreki la odorojn kiam oni trairas la bazaro de la spicoj.

      Meze de la malgranda sed plenplena vendloko la vendisto estas ĉirkaŭita de diversaj sekaj fruktoj, arakidoj, sekaj herboj kaj enladigitaj spicoj, ĉiuj speciale rekomenditaj por la maroka kuirarto.

         Impona estas la "suk" de la potistoj. Ankoraŭfoje estas rimarkindaj la belaj koloroj de la pladoj, teleroj, bovloj ... Kiam oni vagadas tra la diversaj "suk" la koloroj kaj la odoroj donas al la vizitantoj agrablajn sensaĵojn.

        Faritaj el lano, el kotono aŭ el aliaj ŝtofoj tiuj tipaj ĉapeloj tre facile trovas aĉetantojn. Kvazaŭ ĉiujn Marakeŝanoj havas tian objekton surkape. Maloftas la turistoj kiuj same faras sen aspekti iom stultaj !!!
 
 





samedi 7 février 2015

En Marakeŝo (1)

     
     Antaŭ unu monato, precize la 7an de januaro 2015, ni estis en Maroko. Ni atendis taksion en la akceptejo de la eta hotelo en Marakeŝo por iri al la flughaveno. Nur la morgaŭon de nia hejmenreveno ni malkovris la dramon kiu okazis en Parizo. Pro tio mi dum tiu pasinta monato tute ne parolis pri nia restado en Maroko. Mi tion faros ekde hodiaŭ.

      Ni alvenis en Marakeŝo la 29an de decembro. Ni loĝis en eta ĉarma kaj familia hotelo en la malnova centro de la urbo, la Medinao, tre proksime de la fame konata placo Ĵama el Fna.
 
      Post bona nokta ripozo, ni vizitis tiun placon ekde la mateno de la morgaŭo. Kvankam estis rilative frue, jam la vendistoj estis preparintaj siajn varojn por ilin proponi al la nombraj apenaŭ vekitaj turistoj.
 
        Verdire sur la placo la Marokanoj estis pli nombraj ol la eksterlandanoj. La temperaturo estis iom freŝa (7 gradoj) kaj tio surprizis nin. Ni estis manĝintaj nian matenmanĝon sur la eta teraso de la hotelo kaj ni estis surmetintaj ĉiujn disponeblajn varmajn vestojn. Feliĉe la suno akompanis nin sur la placo por nia unua promenado.
 
      Ege nombraj estas la vendistoj kiuj havas nur kelkajn varojn por vendi. Tiu virino trinkante teon estas varme vestita. Ŝi proponas siajn memfaritajn kukojn sur plasta seĝo. 
 
      Forlasinte la ĉefan placon de la urbo, ni promenadis sur stratoj kiujn la turista homamaso ne ankoraŭ invadis, ĉu pro la frua horo, ĉu pro la relative neĉeesto de magazenoj.

 
     Kiam oni preterpasas la famajn lokojn pri kiuj ĉiuj gvidlibroj detale skribas, eblas facile trovi stratejojn kaj senelirejojn kvazaŭ senhomajn.



    Sed ne bezonas longe marŝi por atingi tion kiu karakterizas ĉiujn arabajn urbojn, oni diras la "pulmon" de la tuta urbaro, t.e. la bazaro (arabe kaj france "souk" , esperante "suk"). Mi verŝajne pli skribos pri tiu mirinda "kaverno de Ali Baba".


mardi 3 février 2015

Je suis Charlie (sekvo)

      Kvankam mi ne speciale deziris paroli pri "Charlie" mi devas konfesi, ke ne paroli pri ĝi estas multe pli malfacila !!!Bonvolu pardoni al mi.

       Post la grandega homamaso kiu invadis la stratojn kaj la placojn en multaj urboj, la subteno al la ĵurnalistoj de la satira gazeto alvenis el nombraj landoj. Eĉ el landoj kie la libereco de la gazetaro apenaŭ ekzistas. Pro tio, post kelkaj tagoj estis diversloke legebla tiun frazon " Ili ne mortigis Ŝarli-on !"

       En multaj gazetoj, revuoj, ĵurnaloj, eĉ en tiuj kiuj ne ŝatas la satiran manieron de "Charlie, ekaperis desegnaĵoj faritaj de eksterlandaj desegnistoj. Plejofte oni legis frontartikolojn kiuj firme defendis la liberecon de ĉiu civitano, kiu konstitucie en nia lando rajtas pensi, paroli, skribi pri iu ajn temo, ĉu por kondamni, ĉu por aprobi. Kondiĉe ke oni ne kalumniu neniu.

      Mi elektis kelkajn desegnaĵojn inter la publikigitaj sendaĵoj de eksterlandanoj.


     "Kiam oni aŭdas la vorton "satiro"... -- "Oni pafas!"

    "Haaa!!! Oni senkapigis "Charlie Hebdo-on" kaj jen ili publikigos alian milionon la venontan merkredon !! "

       Fakte post la kvin aŭ sep milionoj publikigitaj dum du semajnoj, la postvivantaj ĵurnalistoj kaj desegnistoj klopodas imagi kiamaniere ili de nun povos labori sen la pli granda kaj talenta parto de la redaktaro de la gazeto. Ili prognozas la venontan eldonon la 25an de februaro.

                                              Instruisto ordonas al la lernantoj : 
                        " Prenu viajn krajonojn !
                        - Beeeh ... Ĉu tio ne estas iom danĝera s'ro ? "