vendredi 29 novembre 2013

Belaj kostumoj





      Jen kelkaj homoj renkontitaj en Romo kaj Napolo:



       Normalaj homoj, ĉu ne ? Maljunaj militistoj kaj vatikana gardisto, nenia strangaĵo sed tiuj-ĉi ???



jeudi 28 novembre 2013

La Vatikano

     Kompreneble ni ne povis lasi Romon sen vidi la Vatikanon, la plej etan ŝtaton el la mondo kies ĉefo estas la Papo.
 
 
 
 
   Ĉiutage miloj kaj miloj da vizitantoj vicigas sur la placo Sankta Petro por eniri en la bazilikon, la muzeojn, la ĝardenojn kaj la faman Kapelon Sestinan.  
     Ni ne konsentis atendi fine de la vico dum minimume du horoj kaj pretis foriri kiam iu viro france alparolis min kaj proponis sekvi apartan gvidantinon kiu rajtas enirigi sian grupon.

    Jam du junulinoj konsentis sekvi la gvidantinon kiu parolas la francan. Kvankam la prezo ŝajnis al ni iom granda, ni pensis, ke neniam ni havos alian eblon viziti tiun lokon do ni kaptis la okazon.
 
     Ni ne bedaŭris nian elekton ! Tri aliaj personoj grandigis nian grupon ĝis sep personoj sed tia malgranda nombro estas tre oportuna por bone kapti senĝene la klarigojn de la gvidantino.
    Kiajn riĉeĉojn, kiajn trezorojn ni vidis en tiuj papaj palacoj !!! Kompare kun la grandega malriĉeco de multaj kristanoj, mi sentis min iom malkomforta ...







Feliĉe por protekti la Papon kaj la mirindajn trezorojn de tiuj luksegaj palacoj ... svisaj gardistoj staras antaŭ ĉiu alirejo!


mercredi 27 novembre 2013

Romo; la fontano de Trevi















 
    En Romo unu el la plej famaj vizititaj lokoj estas la fontano de Trevi, grandioza baroka monumento. Multaj turistoj venas tien memore 

 de la tre konata filmo de Federiko Fellini "La Dolce Vita" (nokte la aktorino Anita Ekberg sin banis en tiu fontano) sed ankaŭ pro alia kialo. Tradicie oni diras, ke dorse al la fontano, ĉiu vizitanto devas ĵeti du monerojn en la basenon, unu por reveni al Romo, la alia por ellaŭdi deziresprimon ... Ni ne sekvis la kutimon !!!

mardi 26 novembre 2013

Palaco Masimo (2)

    Ni daŭrigas nun la viziton de la palaco Masimo. La dua etaĝo precipe prezentas mozaikojn kaj murajn pentraĵojn.


 En sinsekvaj ĉambroj la vizitantoj povas admiri freskojn kolektitaj el diversaj antikvaj lokoj de Romo.



        Ĉar la plimulto de tiaj antikvaj pentraĵoj nature pereis pro la longa tempo pasinta en malfacilaj kondiĉoj, la freskoj prezentitaj estas ege malabundaj.






     Ili havas tre freŝajn kolorojn kaj detala observado de la diversaj scenoj bele instruas nin pri la ĉiutagaj vivmanieroj de la homoj tiuepoke.



      Ofte la freskoj kiuj ornamis la vilaojn de princoj kaj riĉaj civitanoj, rememorigas nin la morojn, tre liberajn de tiuj personoj.





    Sammaniere oni povas laŭdi la mozaikojn prezentitaj en la sekvaj ĉambroj. La detaloj, la formoj, la koloroj ege valoras. Mi legis, (sed ne havis oportunon kontroli la diron) ke tiuj mozaikoj valore egalas la mezepokajn mozaikojn kiuj riĉigas la ornamaĵon de la preĝejoj en Romo.



    Ni pasigis tre longan tempon en tiu muzeo kaj estis tre feliĉaj. Iam se vi planas viziti Romon, nepre aldonu tiun belan palacon al via programo, vi ne bedaŭros !

vendredi 22 novembre 2013

Palaco Masimo (1)

   






  En Romo ni ne restadis longtempe kaj finfine ni vizitis ne multajn lokojn. Precipe ni elektis libere marŝadi sen tre preciza celo kaj ne deziris viziti muzeojn.






     Tamen, sekvante la konsilojn de nia filo, ni vizitis muzeon en la palaco Masimo, tre proksime de la centra stacidomo.                                             

                                                        



                                                                               
        

     La preciza nomo de la muzeo estas "Palazzo Massimo alle Terme"  (Palaco Masimo al termofontoj).
 
     Tute restaŭrita ĝi ŝirmas unu el la plej belaj tutmondaj artkolektoj:
   skulptaĵoj,  
                            mozaikoj,
                                    muraj pentraĵoj,
   ĉiuj bele prezentataj en valoraj kondiĉoj sur tri etaĝoj.

     
        La unua etaĝo prezentas nur skulptaĵojn.
 
        Jen kelkaj elektitaj verkoj.


 
 

mercredi 20 novembre 2013

Romo


     Hodiaŭ mi invitas vin sekvi min en Romo. Ne bezonas skribi pri la fama itala ĉefurbo, ĝi estas tiel konata, ke mi skribus nur banalaĵojn. Pro tio mi lasos vin rigardi kelkajn fotojn.

                                                              La "Colosseo" (Kolizeo)

                                             La "Fori Imperiali"  (Imperiestraj Forumoj)





                                                 La "Colonne Trajane" ( Kolono Traĵano)

     Jen novaj veturiloj por viziti la urbon. Ni jam vidis tiajn elektrajn veturilojn en Austrio antaŭ du aŭ tri jaroj sed ili estis uzitaj nur de du aŭ tri personoj. En Romo ni vidis grupojn kiuj surstrate kaj surtrotuare facile zigzagis inter la aŭtoj aŭ la piedirantoj. Sed atentu ! Ĉar tiuj elektraj iloj estas silentaj, surtrotuare vi povas esti tute surprizita kiam unu preterpasas vin !

lundi 18 novembre 2013

Etruska muzeo






     En Tarkuinja ni vizitis la muzeon pri la etruska civilizacio. Ĝi situas en bela malnova palaco starigita en la dekkvina jarcento.




     Tiu palaco ŝirmas rimarkindan etruskan kolekton de verkoj malkovritaj en la priserĉoj de la antikva urbo.

 
     Aparte notindaj kaj fame konataj, la ĉi-supraj ĉevaloj kun aloj faritaj el "terracota" (kuirita tero), pli ol unu metro altaj.

      
          La plimulto de la ekspoziciaj verkoj datumas de la 6a jarcento antaŭ JK. Jen kelkaj verkoj elektitaj el la nombraj videblaj en la muzeo.









dimanche 17 novembre 2013

Tarquinia

    Sur roka altebenaĵo, fronte al la maro, inter kampoj kaj olivarbejoj staras la urbeto Tarquinia (Tarkuinja). Ĝi famiĝas pro la etruska nekropolo kiu situas nur kelkajn kilometrojn for de la nuna urbo.
     Arkeologoj malkovris postrestaĵojn de la 9a jarcento antaŭ JK sed la Etruskoj establiĝis tie pli malfrue.





     En la 6an jarcenton antaŭ JK, Tarkuinja estis tre aktiva haveno kiu superregis la tutan regionon. Sed ĝi perdis sian potencon ekde la 4a jarcento profite de Romo kaj iom post iom tiu brila civilizacio malaperis pro la malsano malario kaj la sinsekvaj invadoj de Lombardoj.




     La nekropolo etendiĝas sur altebenaĵo 5km longa kaj preskaŭ 1 km larĝa.




     Ĝi konsistas el proksimume ses cent tomboj kiuj datumas de la 6a ĝis la 1a jarcentoj antaŭ JK. Sed estas nur viziteblaj la plej gravaj. 




     Neniu arkitekturo videblas el ekstere sed, malsuprenirante subtere, oni malkovras mirindan ensemblon da pentraĵoj sur la muroj de la funebraj ĉambroj.




     Dank'al tiuj pentraĵoj oni multe lernis pri tiu etruska civilizacio.