mardi 20 décembre 2016

Franca ĉampionkonkurso (fino)

      
      Post la libera danco por virinoj, la spektaklo daŭris per la libera danco por paro. Evidentiĝas ke tiuj paroj estis pli aĝaj ol tiuj kiujn ni vidis komence de la posttagmezo. Precipe la viroj estis pli virecaj.



      La pli malfacilaj figuroj prezentitaj de tiu paro signifas, ke la paro estas pli sperta ol la pli junaj. Cetere ili ne konkursis en la sama kategorio. Por sukcesi porti sian partnerinon necesas al la viro ne nur forton sed ankaŭ grandan lertecon dum al la virino necesas havi grandan fidon pri la kapabloj de sia partnero!



    Inter la malfacilaj figuroj la paroj faris elegantajn glitaĵojn, same kiel la pli junaj. Eble iom pli rapide? Mi ne certas.


     
      Jen la lasta paro de la konkurso. Kvankam la virino falis, same kiel la pli junaj kiam ŝi saltis kaj turniĝis, tiu paro akiris la plej grandan nombron da poentoj kaj iĝis ĉampiono de sia kategorio.


    
     Aparte plaĉis al la publiko sed ankaŭ sendube al la ĵurianoj tiu figuro! La viro portis sian partnerinon en tiu senmova pozicio dum tre longa glitmovo laŭ preskaŭ la tutan longecon de la glitejo, sub la fervoraj aplaŭdoj de la ĉeestantaro.



        La sekva konkurso estis koregrafio por grupo pli malpli granda. Kompare kun la paroj ĵus viditaj, la glitmovoj kaj la figuroj faritaj de tiuj virinoj estis multe malpli lertaj, do malpli alogaj (por ni!).



         Pro tio ni vidis nur tri grupojn kaj ni foriris. La ĉi-supra foto montras la finan figuron de la dua grupo en kiu unu viro dancis.
      Ni pasigis tre agrablajn momentojn vidante sporton pri kiu ni neniam interesiĝis. Loĝi en granda urbo prezentas tiajn avantaĝojn!



dimanche 18 décembre 2016

Franca ĉampionkonkurso (1)



     
     Hieraŭ okazis en nia urbo la franca ĉampionkonkurso pri glitkurado por la junaj sportistoj. La glitejo de Caen staras tre proksime de nia loĝejo, pro tio ni facile sciis la programon kiu daŭris tri tagoj. 



     Inter tiuj glitkurantoj kies nomo estas "elito", kelkaj verŝajne iĝos oficialaj delegitoj de Francio dum la internaciaj konkursoj.



     Ni elektis la programon de la dua tago. Kiam ni alvenis sur la glitejo dancis pluraj paroj samtempe, tre mallonge. Post du aŭ tri minutoj ili haltis kaj revenis al la trejnisto kiu klarigis kiel korekti aŭ plibonigi movon.                                                                                             



     Poste oni prezentis demonstron pri "short track". Tio ne estas danco, nek belaj artistaj movoj! Le celo estas gliti kiel eble plej rapide, ĉu individue, ĉu skipe ĉirkaŭ la glitejo.



      Jen starto de tri tre junaj "tracker". Ili unue kuras por akiri pli grandan rapidecon antaŭ gliti.



     Mikrofone, virino klarigis al la publiko la regulojn de tiu malbone konata sporto. Ni lernis multe! Ekzemple, se la glitkurantoj estas sur falditaj kruroj kaj kun la manoj malantaŭ la dorso, tio estas por gajni rapidecon dank'al pli aerodinamika pozicio. Evidente!



       Jen la konkurso "libera danco" por virinoj. Estis tre malfacile foti la belajn movojn sur glacio ĉar ofte la dancistinoj glitis tro rapide por mia fotilo kiu ne estas farita por sportaj okazaĵoj!






   
     Tamen mi sukcesis konservi kelkajn el la multaj fotoj faritaj. Tre eleganta pozicio, ĉu ne?





     
     Ankaŭ tiu juna persono faris belan movon ... bedaŭrinde tuj poste ŝi saltis, turnis sur si mem kaj falis.





  
      Tiu ĉi ne ploras pro fuŝaj movoj aŭ faloj sur la glacio. Ne, ŝi koncentriĝas antaŭ la komenco de la akompananta muziko. Ankaŭ ŝi falis post salto. Fakte nur la venkistino de la konkurso sukcesis plurfoje salt- turniĝi sen fali.



jeudi 8 décembre 2016

Belan spektaklon





    
      Nuntempe en Normandio, male la kutimo tiuepoke, la vetero estas rimarkinde seka kaj iom malvarma.





     
    Tial de pluraj tagoj mi spektas belajn sunleviĝojn. La beleco de la spektaklo dependas de la horo kiam mi ellitiĝas.





      
     Ĉi-matene mi ellitiĝis sufiĉe frue por ĝui belan spektaklon kaj tuj prenis mian fotilon.





       
     Sidanta antaŭ la fenestro, mi fotis sen fari alion ĉar tre rapide ŝanĝas la aspekton de la ĉielo.




   
  
        Mia edzino kiu kutime ellitiĝas pli malfrue ol mi vidis nenion el tiu spektaklo. Ŝi nur vidis la faritajn fotojn kiuj montras nur etan parton de la vasta ruĝa ĉielo.