mardi 27 août 2013

Longa malĉeesto

     Ekde la 29an de aŭgusto, Gigi kaj mi ekkomencos longan vojaĝon en Italio kaj Sicilio. Tiun periplon ni planis por festi niajn kvindek jarojn de komuna vivo. Temas pri "nupta vojaĝo" ! 
 

      Fakte ĝi ne estos la dua ĉar ni neniam faris la unuan post nia geedziĝo, kiel 
tradicie, pro manko da mono ! Tiam, mia edzino estis juna instruistino kaj mi ...,
mi militservis, sen salajro kompreneble.
 

      Ni vojaĝos per nia loĝaŭto laŭ la suda itala marbordo ĝis Napolo kaj enŝipiĝos de Napolo al Palermo. En Sicilio, ni planis rondiri de Palermo al Palermo. Survoje esperantistoj akceptos kaj akompanos nin en kelkaj urboj de nia itinero.
 

     Ni revenos Francion la 31an de oktobro kaj verŝajne rehejmeniros en Colleville la 3an aŭ la 4an de novembro. Dum tiu vojaĝo mi ne skribos raportojn sur tiun blogon. Mi esperas tamen retrovi multajn el miaj legantoj post tiu longa malĉeesto.
        Ĝis baldaŭ
 
 

mercredi 14 août 2013

Flugantaj homoj


      Se la antaŭa promenado plaĉis al vi, kial ne denove sekvi nin por fari aliajn malkovrojn ?

     Dum tiu ĉi promenado ni vidis homojn kiuj sin preparis por flugi super la valo kaj la vilaĝo Lanslevillard kie ni loĝas. Grandaj veloj estis sur la grundo.
 
     Jam du viraj paroj estis flugantaj kiam ni alvenis. Restis du virinoj kiuj atendis favoran momenton. Sed kiun momenton ? Ni ne sciis kaj atendis !
 
     Post iom da tempo mi komprenis ! Necesas, ke la vento estu sufiĉe forta por helpi la elteriĝon. La gvidantino, kiu estas la malantaŭa persono subite ekriis : "Nun !" kaj ambaŭ ekkuris sur la deklivo.
 
      Tiam la ŝnuroj tiris la velon kiu tuj ŝveliĝis. La du virinoj jam estis flugantaj super la arbaro. Ili devas multe ĝui la belecon de la pejzaĝo ... kondiĉe ke ili ne havas kapturnojn !!!
 
        De la punkto kie tiuj flugantaj homoj foriris la du vilaĝoj estas perfekte videblaj. La plej proksima estas Lanslevillard, la alia Lanslebourg.
      Mi neniam vidis la surteriĝon de tiuj flugantaj homoj. Mi supozas, ke ili ankaŭ devas kuri por ne fali ?
 
 
 

mardi 6 août 2013

Sekvu nin !

     Ĉiutage ni marŝadas en la montaro. Ni elektas pli malpli facila promenado laŭ la prognozita vetero kaj, precipe, laŭ la fortoj de niaj gamboj
        Mi proponas, ke vi sekvu nin por facila promenado al lageto, kaj pli se vi ne tro lacas !

      Se la japanaj amikinoj kiuj vizitis nin, pasintjare en julio, legas tiun raporton verŝajne ili bone memoros tiun vojon. Ili ankaŭ memoros pri la tre malvarma vento kiu devigis nin serĉi taŭgan lokon por tagmanĝi inter rokoj, kovritaj de niaj ventprotektiloj.

      Post nelonga kaj ne tro kruta deklivo ni atingas la ebenan parton de la promenado, pli ol 2000 metroj alte. Aperas la plej altaj montoj de la regiono ankoraŭ kovritaj de eternaj neĝoj.

     Ĉar entute tiu promenado estas sufiĉe facila, familioj kun junaj infanoj estas nombraj sur la vojeto.

     Post malmulte da tempo le celon de la plej facila parto estas antaŭ ni. La pejzaĝo valoras kiam oni estas montaramanto ! Ĉu vi konsentas ?

     Sed ni daŭrigas la promenadon por antaŭeniri en la altan valon kaj tiamaniere iom alproksimiĝi de la altaj montoj. Bonvolu sekvi la gvidantojn !

       Pli kaj pli ni eniras la valon kaj aperas nun glaciejo. Kvankam ĝi jam multe malgrandiĝis pro la klimatvarmiĝo, ĝi restas impona.

      Sed ni revenu sur la pado por daŭrigi nian promenadon. Malmultaj homoj restas sur tiu pado.

      Kiel kutime en la montaro, tuj kiam sin prezentas kurbiĝo de la vojo, ŝanĝas la pejzaĝon. Tiu ĉi ne similas la alian.


       Fine mi prezentos du florojn elektitaj inter la multaj renkontitaj dum tiu ĉi promenado.

      Mi esperas, ke vi havis plezuron akompani nin sur tiu montara vojo. Se jes, mi proponos alian promenadon kaj prezentos aliajn florojn. Kutime neniu respondas miajn demandojn, ĉu ne ? Sed franca proverbo diras : "Tiu kiu nenion diras konsentas !"