samedi 24 juin 2017

Nekonata aktiveco

     
     Unuan fojon en nia vivo ni vidis homojn kiujn ludis kun la grandaj ondoj de la oceano. Kion li volas fari kun sia tabulo subbrake?



      Ĝis nun mi nur vidis tiajn bildojn sur ekranoj de kinejo aŭ televidilo.



      Sciante nenion pri tiu sporto estas malfacile por mi paroli pri ĝi. Mi nur miras pro la facileco per kiu tiuj viroj kaj virinoj staras sur tia tabulo!



      Ankaŭ ŝajnas facile por ili reveni al la loko kie la ondoj formiĝas kiam mi, starante sur la marbordo, akvo ĝis la genuoj, devas lukti por ne fali pro la forto de la ondoj!
 


       Se honeste paroli, mi fotis nur tiujn kiuj bone sukcesis ĉar fakte multaj el tiuj pli malpli spertaj sportuloj falas en la maron de la momento kiam ili apenaŭ stariĝas sur la tabulo!



     Pro tio ni admiru la elegantecon de tiuj kiuj sukcesas reveni ĝis la marbordo sen fali en la maron.



                                                                   Uaah!!!
 


       Tiu ĉi virino (jes virino, vi devas kredi min!) preskaŭ atingis sian celon kiam ŝi subite falis ĝustatempe kiam mi pretis foti ŝin. Ĉu videblas piedo aŭ brako?



        Feliĉe kaj tre oportune, ĉiu havas sian tabulon ligita al piedo! (Pli bone videbla sur la sekva foto) Se ne ili eble povus longtempe naĝi por retrovi la fuĝintan tabulon!



     Fine, kiam ili revenas, ili ĉiuj laŭaspekte aperas lacaj. Tamen ili devas reveni al loko kie la tabuloj kaj la specialaj vestaĵoj restos ĝis la venonta okazo. 
    Interesan momenton mi ĝuis sur tiu plaĝo.

mercredi 21 juin 2017

Kien trovi freŝan aeron?



      Jam de kelkaj tagoj okazas varmegaj tagoj en Francio. Malbonŝance la plej altajn temperaturojn ni suferas en la sudokcidenta parto de Francio kie ni restadas de la 10a de junio.



     Kvankam Dakso staras kvardek kilometrojn for de la Atlantika Oceano, ni veturis al pli freŝa aero sur iu plaĝo de la oceana marbordo. Ni ne bedaŭris nian klopodon!



     Kiam ni forlasis la kampadejon en Dakso iun posttagmezon de la pasinta semajno, la temperaturo estis 36 gradoj ĉe la ombro. Kiam ni alvenis sur la parkejo proksime de la maro, nur 25 gradoj!



     Dum pluraj horoj ni ĝuis tiun tre agrablan pli freŝan aeron. Malforta vento venis el la maro kiu alportis veran agrablaĵon. Post tiu unua bona sperto ni jam tri pliajn fojojn reiris al la oceana marbordo.



     Komreneble ni baniĝis en la oceano. La temperaturo estis taŭga por mi kiu kutime ne ŝatas baniĝi pro tro malvarma temperaturo. Fakte de multaj jaroj mi ne plu baniĝis en la maro!



     Tamen nepre necesas sin bani nur en la parto de la plaĝo kie du personoj gvatas la banantojn. Kom̆pare kun aliaj plaĝoj tiu ĉi gvadata  parto estas tre mallarĝa.


     Jen la kialo: laŭ tiu tre longa kaj rekta marbordo okazas forta nord-suda fluo kontraŭ kiu êc bonaj naĝantoj malfacile povas lukti. Plie, la ondoj sur tiaj plaĝoj estas tre fortaj, do danĝeraj.



      Neniuokaze estas permesate transiri la lokon kie formiĝas tiuj fortaj ondoj. La du personoj kiuj gvatas la banadon de la turistoj tre vigle agadas por malpermesi tion. 



      Pro tio la parto kiun ili gvatas estas ne tro larĝa. Ekster la limoj de tiu parto la banado estas malpermesata. Tamen tro da personoj fajfas pri tiu malpermeso kaj ... ĉiujare pluraj personoj dronas!

dimanche 18 juin 2017

Kampadejo en Dakso





       
      La 9an de junio, ni denove forlasis Caen por iri en Dakson (france Dax) kien mia edzino sekvos sian ĉiujaran trisemajnan kuracadon. Ni alvenis la 10an.






      Ni loĝas en kampadejo, ne la sama kiel pasintjare, sed en alia kies nomo estas "Le Bascat". Jen supre la akceptejo.






      Ni jam spertis tiun kampadejon antaŭ tri jaroj. Tiam ni loĝis en nia loĝaŭto. Ni trovis tiun lokon tre agrabla kaj pura. Ankaŭ la zorgantoj estas tre simpatiaj kaj kompetentaj.






     Ni venis tien la unuan fojon en marto. Ĉi-jare en junio la kampadejo estas pli bela pro la multaj floroj.






       Antaŭ tri jaroj, en marto, ĉiuj arboj estis sen folioj. Hodiaŭ la kampadejo proponas multajn lokojn kun agrabla kaj bonvena ombro.






       Antaŭ du jaroj ni havis loĝaŭton kiu pli malpli similis al tiu ĉi. Sed kiam ni forlasis nian kamparan domon kie ni povis parkadi tian grandan veturilon, ni vendis ĝin.






      Tio devigis nin ŝanĝi nian vivmanieron dum niaj ferioj. Tamen ni tre ŝatas la vivon proksime de la naturo. Pro tio ni pli preferas restadi tri semajnoj en Dakso en kampadejo ol en apartamento en la urbo.






      Jam de longe la bone ekipitaj kampadejoj proponas por luado "moveblajn domojn" (mobile-home") kiuj fakte ne plu moviĝas de kiam ili estas surloke.






     La du lastaj fotoj prezentas la "moveblan domon" kiun ni luas por la tri semajnoj de la kuracado de mia edzino. Ĝi estas komforta kaj bone ekipita, same kiel vera apartamento, sed apartamento en la naturo.



      La avantaĝo, kompare kun apartamento, estas ke oni tuj estas ekstere kiam oni malfermas la pordon. Ankaŭ ni tre ŝatas tagmanĝi kaj vespermanĝi ekstere ĉiutage.

mercredi 14 juin 2017

Tokio (2)


    Post la vizito de la du parkoj en Tokio ni denove trajnveturis ĝis la fama kvartalo Ginza.



      Tie ĉio aspektas granda. Grandaj turoj ĉirkaŭ ni kaj granda homamaso.



     Ĝis la sesa la aŭtoj ne rajtas veturi tra la ĉefa strato. La piedirantoj paŝas libere kaj trankvile en la larĝa avenuo.



      Kelkaj domegoj havas strangan kaj interesan formon. Aliaj eble pli malnovaj estas pli simplaj.



     Mi lasas vin rigardi la lastajn fotojn de tiu Ginza kiuj ankaŭ estos la lastaj de miaj raportoj pri nia vojaĝo en Japanio.

























dimanche 11 juin 2017

Tokio (1)





     
       Baldaŭ alproksimiĝis la fino de nia vojaĝo en Japanio. La antaŭlasta etapo estis en Tokio kiam komencis la fama japana "Ora Semajno".





     
       Kun niaj geamikoj, gastigantoj en tiu ĉi urbo, ni vizitis la grandan parkon, "Shinĵuku Gioen".
         





       Okaze de la "Ora Semajno" la enirejo en la parkoj de Tokio estis senpagaj. Pro tio, sed ĉefe pro belega vetero, la vizitantoj estis nombraj.
 





       Tamen pro la grandeco de la parko ni rapide forlasis la grandan homamason kiu staris tuj post la enirejo kaj povis tute trankvile promenadi en agrabla etoso.






     En la centro de tiom granda urbo la kvieteco de tiu parko impresis nin. Apenaŭ oni aŭdis la kutimajn bruojn de la urba aktiveco, la motoroj de la veturiloj ekzemple.
 





       Sed post promenado inter grandaj arboj, subite ni alvenis en alian lokon de kie videblis altaj turoj starantaj ĉirkaŭ la parko. Tiuj ĉi konstruaĵoj memorigas nin en kiu urbo ni estas!






       Kompreneble, komence de majo ĉiuj sakuraj arboj estis sen floroj sed la azaleoj plenfloradis. En grandaj spacoj homoj ripozis, manĝis ĉe la ombro de belaj arboj, ludis kun la infanoj ...
 





       Ni mem kun niaj geamikoj piknikis surloke en aparta loko kun tabloj kaj seĝoj. De tie ni havis belan vidaĵon sur lageto ĉirkaŭita de azaleoj.






      Post longa tempo en la sama loko, ni forlasis tiun parkon, envagoniĝis en trajno de la Jamanote Linio ĝis alia ĝardeno, "Rikugien". Ankaŭ tiu ĝardeno estis tre bela kun multaj azaleoj.
 


      Eble ĉar "Rikugien" estis malpli granda ol "Shinjuku Gioen", la homamaso ŝajnis pli densa. Eble ni jam estis sufiĉe lacaj ... ni restadis ne tre longe en tiu ĉi ĝardeno. Alia promenado atendis nin...

jeudi 8 juin 2017

Sendai


              Sendai estis la antaŭlasta urbo kiun ni vizitis. Tie ni ankoraŭ povis admiri florojn de sakuraj arboj.



    En iu publika parko ni vidis tiun raraĵon: verdajn florojn de sakura. Nenie alie ni vidis tiajn arbojn kiuj cetere ne estis nombraj en la parko.


      
                            Jen la lastaj fotoj de sakura : simplaj floroj ...



                                       ...  aŭ duoblaj, eĉ trioblaj floroj.



                                                   Pendantaj sakuroj ...



                                                    ...  finiĝanta florado ...



                      ...  lastaj floroj kaj fino de la bela sakura sezono.