lundi 13 mars 2017

La nova biblioteko (3)


       En la nova biblioteko la vizitantoj kiuj deziras povas trinki kafon, teon, bieron ... eĉ povas elekti lunĉon. La loko estas agrabla pro la lumo kiu alvenas el ambaŭ flankoj.


     
       Koncerne la manieron pruntepreni dokumentojn, la sistemo estas tute moderna kaj simpla. Ĉiu mem registras siajn dokumentojn danke al tiu aparato.
     Sufiĉas prezenti sian bibliotekan karton kaj poste la dokumentojn sub la blua lumo ... la dokumentoj tuj estas registritaj. 
 

       
     Redoni la dokumentojn poste estas same simpla. Sur sama aparato sufiĉas meti unu post la alian la dokumentojn sub ruĝa lumo (anstataŭ blua), ili iras sur rultapiŝo ...


     
      ... kaj fine alvenas je la suba etaĝo kie ili estas atendataj de pluraj personoj ....



     ... kiuj klasas la diversajn dokumentojn en grandaj korboj laŭ la fako el kiuj ili devenas por finfine reveni en la unuan etaĝon kaj iĝi denove pruntepreneblaj.
        La nova biblioteko de Caen ege plaĉas al mi !!!





lundi 6 mars 2017

Nova biblioteko de Caen (2)

        Ni kune daŭrigas la viziton de la nova biblioteko de Caen :




    
      Kvankam multaj vizitantoj promenadis tra la tuta etaĝo, la homa bruo estis tre mallaŭta. Ĝi ne ĝenis la personojn kiuj laboris. Kredeble, multaj el tiuj vizitantoj estis tie por malkovri la novajn lokojn, ne por pruntepreni dokumentojn.





        Surprizis min tiu aloga ruĝa meblo. Ĉu por sidiĝi? Mi ne provis. Ĉu nur por aldoni koloron en tiu ĉefe blanka medio?






      Por prezenti la librojn troviĝas klasikaj mebloj kun bretoj. Ili estas ekipitaj de malgrandaj radoj kiuj facile kaj rapide permesos laŭvole ŝanĝi la aranĝon okaze de apartaj okazaĵoj. 






      Kiel en amfiteatro larĝaj ŝtupoj superas la alon kie troviĝas la romanoj kaj bildrakontoj. Tri personoj trovis kusenojn por pli komforte sidi sur la lignaj ŝtupoj. Por legi aŭ tutsimple kviete pripensi.





     
      Lastan foton mi faris de tiu tre agrabla loko. Mia edzino rimarkigis min ke estas malfacile rigardi la titilojn de la libroj kiuj kuŝas sur la plej malaltaj bretoj de la mebloj. Ŝi pravas! 







dimanche 5 mars 2017

Nova biblioteko de Caen

                                            Unu el la tri aloj de la nova biblioteko

      Antaŭ kelkaj monatoj, en septembro verŝajne, ni vizitis la ontan novan biblotekon de Caen. Mi raportis pri tiu vizito kaj aldonis fotojn de la ĉambroj kiuj tiutempe estis malplenaj.

                         Granda esplanado antaŭ la enirejo, malpermesitaj al aŭtoj

      Post tiu vizito la internaj laboroj finiĝis kaj ĉiuj dokumentoj, libroj, gazetoj, DVD-oj, KD-oj... kaj arkivoj alvenis, unue en la subterajn rezervojn, kaj iom post iom sur la bretojn, en la tirkestojn kaj  diversajn ujojn por prezenti ilin.


                                              Kiom grandaj estas la vitroj !

      Pro misfaro de la grundo en la granda enirejo kaj akceptejo, la unue antaŭviditan daton de la inaŭguro oni prokrastis. Pro tio ni ne estis en Caen kiam la definitiva dato de tiu inaŭguro estis fiksita, la 14an de januaro 2017.


     Bedaŭrinde, ni foriris al la montaro la 13an! Reveninte post niaj montaraj ferioj, ni rapide deziris vidi la novan bibliotekon kiu tiel plaĉis al ni kiam ĝi estis malplena.


                                La ŝrankoj en la enirejo-akceptejo ne ankoraŭ pleniĝis

        Nia dua vizito konfirmis la unuan senton. Tiu loko vere vere plaĉas al ni! Ekde la eniro la etoso de la granda enirejo-akceptejo estas tre agrabla, kvankam videblas, ke ĉio ne ankoraŭ trovis sian lokon.

 
                             Tuj alveninte per la rulŝtuparo la vizitantoj ŝajnas hezitemaj

       Per rulŝtuparo oni atingas la unuan etaĝon (la duan por la Japanoj). Tio kio tuj estas rimarkinda estas la lumeco de la loko. La ambaŭflankaj grandaj vitroj permesas tian mirindan lumecon.



          Por pli bone vidi la tuton de tiu etaĝo mi uzis la rulŝtuparon al la dua etaĝo (aŭ la tria por japanaj geamikoj). El tiu pozicio rimarkeblas la vidaĵo sur la ekstero kaj la granda spaco por facile iri tien kaj reen. Ankaŭ mi pli facile direktiĝis poste al la diversaj fakoj.



 
      Ankoraŭ el la sama rulŝtuparo, jen la ekstera vidaĵo sur la granda esplanado kun la tute freŝaj plantitaj arboj.
 
     Ni daŭrigos la viziton la venontan fojon ...