dimanche 30 juin 2013

La gluaĵoj de Penelope

     Dum la turneo de Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu okazis ekspozicio de artistino kiu loĝas en Hérouville-Saint- Clair. Ŝi nomiĝas Penelope kaj faris kvar grandajn gluaĵojn post la nuklea akcidento de Fukuŝima.
 
     Dum unu jaro Penelope kolektis la ĵurnalojn "Le Monde" kaj apartigis ĉiujn artikolojn kiuj traktis la japanan katastrofon. Ŝi tranĉis frazojn kaj vortojn por fari pli malpli longajn pecojn kiujn ŝi poste gluis.
 

     La fonto de ŝia inspiro estis la fame konata ondo de Hokusai. Penelope gluis la frazojn kaj vortojn, kelfoje nur literojn por aperigi la ondon.
 
     Kompreneble la centralo de Fukuŝima aperas en bona loko sur la gluaĵo dum la titolo de la ĵurnalo "Le Monde" ĉirkaŭas la tutan verkon.
 
      Por fari la unuan verkon Penelope laboris dum unu tuta jaro. La tri aliajn ŝi faris dum la sekvanta jaro.
     Tiu laboro impresis niajn japanajn amikojn kaj estis tre ŝatataj de ĉiuj samideanoj kiuj vidis la ekspozicion.
 
 

samedi 29 juin 2013

Lastajn prelegojn

     Sabaton, la 22an de junio, la turneo de niaj geamikoj finiĝis en la departamento Manche (Maniko) okaze de la ĝenerala asembleo de la asocio Normandie Esperanto, en la malgranda urbo Bricquebec. 
      En la granda kaj agrabla salono de la urbodomo, matene Hori Jasuo parolis pri la japanaj skribmanieroj antaŭ ĉirkaŭ kvardek homoj. "Hiragana", "Katakana", "Roomaĵi" kaj "Kanĵi" ... ne plu havas sekretojn por la aŭskultantaro !!! 
     Post la klarigoj Jasuo montris kiamaniere li skribas farante belan kaligrafion antaŭ la publiko.

      Sub la gvidado de Jasuo, kelkaj personoj provis skribi la ŝatatan vorton "amikeco". Gigi atente rigardas la mastron dum monaĥo atendas sian vicon antaŭ reiri al la loka monaĥejo por prepari la tagmanĝon de la asembleo.


     Posttagmeze okazis la ĝenerala normanda asembleo kiu traktis la kutiman tagordon. Kaj ankoraŭfoje sed lastfoje dum tiu ĉi turneo, Jasuo prelegis, Gigi kaj mi tradukis pri la katastrofo de Fukuŝima. Ambaŭ ni iĝis tiel spertaj pri tiu prelego, ke Jasuo fojefoje lasis nin paroli anstataŭ li kiam li ne emis aldoni detalojn kiujn li ne jam tiom da fojoj diris !

     Tiuj kiuj ne havis tro longan vojaĝon por rehejmeniri en sian foran departamenton vespermanĝis en la abatejo. Danke al pastro Marko, monaĥo kaj sperta esperantisto, la kuiristo preparis manĝon por ni preparitaj kun lokaj produktaĵoj. (pastro Marko staras maldekstre)
     Tiamaniere finiĝis la turneo de Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu en Normandio.
     



vendredi 28 juin 2013

Prelego en gimnazio




     Vendredon, la 21an de junio la normanda turneo de Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu daŭris en la apuda departamento Manche (esperante maniko).
     Loka esperantisto, eksprofesoro de privata gimnazio Jean-Paul II (Johano-Paŭlo la dua) en la urbo Coutances invitis ilin prelegi antaŭ ĉirkaŭ tridek gelernantoj, inter 15 kaj 17/18 jaraĝaj.

    Ankoraŭfoje la pritraktita temo estis la tertremo, la cunamo kaj la nuklea akcidento de la Tohoku regiono. 
     Ni antaŭsupozis ke adoleskantoj estus interesataj de tiu ĉi temo despli ke ili loĝas en regiono kie atomcentraloj estas konstruitaj apenaŭ kvardek kilometrojn for (tiu de Flamanville) kaj malpli ol sesdek kilometrojn for (tiu de La Hague).

     Ni eraris ! Tiuj gelernantoj sin kondutis malpli bone ol la malpli aĝaj lernantoj en la du mezelernejoj vizititaj. Dum Jasuo parolis, dum Gigi tradukis, sidantaj en la malantaŭaj vicoj de seĝoj kelkaj grupoj babilis pri tute aliaj aferoj.



     Post malpli ol unu horo kiam aŭdiĝis sonorilo, kelkaj "aŭskultantoj" foriris, aliaj eniris dum la esperantistoj atendis por daŭrigi la klarigojn.

     Miavice mi tradukis la paroladon de Jasuo. Ni ĝis la fino fintraktis la temon ĉar ni rimarkis, ke ne ĉiuj ĉeestantoj estis malatentemaj, precipe knabinoj kiuj montris sian intereson demandante nian amikon antaŭ la foriro de la tuta grupo.
     Filipo, la esperantista amiko de Coutances estis desapontita pri la konduto de tiuj gelernantoj kaj ankaŭ de la estrararo de la establo. Ĉar neniu bonvenigis nin kiam ni alvenis en tiun gimnazion.
    Jasuo kaj mi diris "Tio ne gravas, ili tamen aŭdis paroli pri la katastrofo kaj pri esperanto ! Eble kelkaj semoj restos kaŝitaj en iuj cerboj kaj neniu scias kio povus estonte okazi !"
 
 
 

mercredi 26 juin 2013

Prelego en Colleville-Montgomery

     Post la prelego en la mezlernejo, la saman tagon, vespere okazis publikan prelegon pri la cunamo kaj nuklea akcidento en la biblioteko de Colleville-Montgomery. Ĉi-okaze Toŝinobu surmetis sian belan verdan kostumon.
 
 Unuafoje en nia malgranda vilaĝo, la klubo Hérouville Esperanto proponis prelegon de esperantista eksterlandano. La respondeculo de la biblioteko kaj mi iom timis pri la nombreco de la aŭskultantaro. Pro tio mi substrekis tion dum la pasinta kurso kaj dekoj de samklubanoj partoprenis en la kunvenon.
 
     Danke al tiu subteno, Hori Jasuo ekkomencis paroli antaŭ 25 personoj. Ankoraŭfoje li lerte klarigis la kialojn de la nuklea akcidento kiu okazis en la nuklea centralo de Fukuŝima n°1. 
 
      Li aparte insistis pri la respondeco de la kompanio TEPKO kiu ne atentis pri la rimarkoj de homojn kiuj jam de longe diris, ke la digoj ne estis sufiĉe altaj. La elektra kompanio, kiu antaŭ la konstruado prezentis al la loĝantaro la centralon kiel la plej sekuran kaj fidindan modelon, ne volis aŭskulti tiujn rekomendojn.
 
     Ĉar, laŭ Jasuo, la plialtiĝo de la tro malaltaj digoj pruviĝus al ĉiuj, ke la atomcentralo ne estis tiom sekura kaj fidinda ! Tio ne estis tolerebla por la estraro kaj de la elektra kompanio, kaj de la japana registaro. Pro tio nenion oni faris koncerne la digojn kaj ni scias la sekvon.
 
     La demandoj post la prelego estis nombraj kaj interesaj. Marko, la respondeculo de la biblioteko estis entuziasma kaj la ĉeestantoj feliĉaj, ke iu interesa estis proponita en nia eta vilaĝo.
      Ĉi-foje tradukis la prelegon kaj la demandojn Gigi kaj mi.
 
 

mardi 25 juin 2013

Alia interveno en alia mezlernejo






     Jaŭdon, post la interveno en Bayeux, niaj amikoj vizitis alian mezlernejon en malgranda urbo, Merville-Franceville. Same kiel en Bayeux, la aŭskultantaro konsistis el gelernantoj inter 12 kaj 14 jaraĝaj.
    La estraranoj de tiu ĉi establo tre bone akceptis nian etan grupon en tre agrablaj lokoj.




      Ankoraŭ tie du grupoj sinsekvis por aŭskulti la prelegon de Hori Jasuo. La profesoro de la unua grupo (40 lernantoj) petis, ke nia amiko prefere insistu pri la nuklea akcidento dum la respondeculo de la dua grupo elektis pli paroli pri la tertremo kaj ĉefe la cunamo.




     Same kiel en Bayeux, la gelernantoj de tiu dua mezlernejo restis ege atentemaj ĝis la fino de la prelego. Tiam ili havis tiom da demandoj, ke ili ne leviĝis kiam sonis la fino de la normala kurso kaj, male, demandis ankoraŭ plu.
      Tradukis tie Yves kaj mi. La lernantoj kaj la profesoro estis tre kontentaj, ankaŭ ni.

Dua prelego

     La programo de niaj japanaj amikoj estis tre densa. Ili foriris hieraŭ post dek prelegoj faritaj dum la kvin pasintaj tagoj en Normandio.





     Post la unua prelego en la urbodomo de Hérouville-Saint-Clair, merkrede matene Hori Jasuo prelegis en mezlernejo en la urbo Bayeux. Li kaj lia amiko Arai Toŝinobu, akompanataj de Yves kaj Gigi, estis tre afable akceptitaj.




     Unu post la alia du grupoj de 12 ĝis 14 jaraĝaj gelernantoj partoprenis en la kunveno. La unua grupo konsistis el ĉirkaŭ 60 gelernantoj kaj la dua ĉirkaŭ 40.




     Dum iom malpli ol unu horo, ĉiufofe Jasuo parolis pri la tertremo kiu okazis la 11an de marto 2011 kaj la cunamo kiu tuj sekvis. La dua parto de la prelego temis pri la terura nuklea akcidento.




      La tradukon faris du anoj de nia esperanta klubo Hérouville Esperanto, Yves kaj Gigi.
     La lernantoj restis tre atentemaj dum la tuta kunveno. La profesoroj kaj la estro de la mezlernejo multe dankis Jasuon pro la kvalito de sia prelego.

mercredi 19 juin 2013

Unua prelego de Hori Jasuo


     Hieraŭ finposttagmeze okazis en la granda salono de la urbodomo de Herouville-Saint-Clair la unua prelego de la japana esperantisto HORI Jasuo. 



     Dum pli ol unu horo kaj duono li parolis pri la cunamo kaj la nuklea katastrofo kiuj okazis post la tertremo de marto 2011, la 11an.





     Helpe de nombraj bildoj, antaŭ interesita publiko ( 40 aŭskultantoj, bedaŭrinde malpli nombra ol ni kalkulis), Jasuo lerte klarigis kiamaniere li sekvis la okazaĵojn, unue televide kaj legante la ĉiutagajn raportojn en Ĵurnaloj kaj poste per sia propra vido.




     Ankaŭ li klarigis kial li ĉiutage retpoŝte raportis por la tutmonda esperantistaro, kolektante ĉiujn informojn, oficialajn kiam temis pri la registaraj fontoj aŭ tiuj de la elektra kompanio Tepco, kaj poste ne oficialajn kiam li mem vizitis la detruitajn urbojn kaj vilaĝojn.




      Fine li respondis la demandojn de ĉeestantoj, precipe de kelkaj anoj de loka komitato pri la paco (Mouvement de la Paix) kiu tre interesiĝas pri la estonteco koncerne la atomenergion en Japanio certe, sed pli ĝenerale en la tuta mondo.

mardi 18 juin 2013

Japanoj en Normandio


     Ekde hodiaŭ nia klubo Hérouville Esperanto akceptos du japanajn amikojn, HORI Jasuo, el Maebaŝi, kaj ARAI Toŝinobu el Okayama. Ambaŭ ekkomencis turneon en Francio fine de majo. 
     La celo de tiu nova turneo estas informi ĉiujn aŭskultantarojn pri la katastrofo kiu okazis la 11an de marto 2011. Por ili nia klubo organizis plurajn publikajn renkontojn kaj apartajn prelegojn en mezlernejoj.
     Hodiaŭ posttagmeze okazos la unua renkontiĝo kun la publiko en la urbodomo de Herouville-Saint-Clair.
     Mi informos vin pri tiu valora agado de niaj amikoj en Normandio.

 

samedi 15 juin 2013

Belan ekspozicion






     Antaŭ kelkaj tagoj ni vizitis belan ekspozicion en la muzeo de belartoj de Caen. Temas pri la impresionistaj pentristoj kiuj lancis la novan modon: pentri ekstere kaj aparte laŭ la riveroj, lagoj aŭ la maro.


     Inter la grandaj mutacioj kiuj okazis dum la deknaŭa jarcento, rimarkinda fenomeno estas la granda kresko de la someraj domoj kiuj aperis precipe ĉe la marbordo kaj ĝenerale ĉie kie troviĝas akvo. 




     Paralele plenaeraj liberaj okupoj, distraĵoj aŭ novaj sportoj ĉie disvastiĝis, precipe apud la lokoj kie loĝis la novaj riĉaj proprietuloj.




     Kompreneble tiu fenomeno ankaŭ tuŝis la historion de arto. Tuta loĝantaro kiu volonte veturis per trajnoj sin ĵetis por konkeri novajn teritoriojn: marbordojn, plaĝojn, maron, lagojn aŭ riverojn.




     Unuafoje la atelieroj de la pentristoj forlasis la urbojn, translokiĝante en la naturo mem. Tiam ili havis tute novajn laborkondiĉojn kiuj helpis aŭ ĝenis ilin:  ŝanĝemaj lumoj kaj ĉieloj, vento, pluvo ... 




     Ekde tiu momento, la impresionistaj pentristoj ne trovis siajn temojn en la libroj aŭ en sia imagaĵo.
Ili iĝis raportistoj pri la novaj vivmanieroj de liaj samepokuloj.


        Tiu bela ekspozicio tre plaĉis al ni. Ĉiuj pentraĵoj estis bele prezentitaj kaj pro ne granda homamaso ni facile povis laŭvole alproksimiĝi, flankeniĝi aŭ malantaŭen reveni en la antaŭan ĉambron por revidi la ŝatatajn pentraĵojn.

 

dimanche 9 juin 2013

Abateja preĝejo de Saint-Riquier

     Survoje kiam ni revenis de Nederlando, aperis antaŭ ni aloga sonorilturo de preĝejo. Ni tuj haltis en tiu urbeto kies nomo estas Saint-Riquier. Ĝi situas en departamento Somme.
 

      Ni malkovris neatenditan grandan preĝejon pri kiu ni neniam aŭdis paroli. Ĝi estas tre bela flamgotika stila konstruaĵo.  La facado prezentas belajn delikatajn skuptaĵojn.
 
     Tiu abat-monaĥejo estis konstruita en la 13an jarcenton. Ĝi estas la 4a aŭ la 5a preĝejo konstruita sur la sama loko.



     Ĉirkaŭ la konstruaĵo prosperis grandan fortikan urbon. Tiu loko estis alte estimata de la kredandoj kiuj ofte pilgrimis en Saint-Riquier.
 
     El tiu prospera epoko restas nun tiu vasta abateja preĝejo kiu havas katedralajn dimensiojn. Tiuj el la legantoj kiuj jam vizitis francajn gotikajn katedralojn scias kion mi volas diri, ĉu ne ?


            De la 13a ĝis la 18a jarcentoj la diversaj stiloj harmonie harmoniĝis en tiu konstruaĵo.
          Mi invitas vin daŭrigi la viziton de tiu preĝejo, sen pliaj komentoj. Sekvu min, mi petas.