jeudi 30 novembre 2017

40a datreveno


       Mi ne memoras ĉu mi jam diris, ke mia edzino kaj mi estis instruistoj en baza lernejo. Ni emeritiĝis jam de tre longe sed en oktobro ni havis okazon reiri en la lastan lernejon kien ni laboris dum 17 kaj 19 jaroj, en la urbo Hérouville-Saint-Clair.



    Tiu lernejo nomiĝas "Célestin Freinet" (Selest' Frene). Ĝi alprenis la nomon de franca fame konata pedagogisto kies pedagogio estas mondskale konata. Ĉi tie mi ne parolos pri la rimarkindaj metodoj kiujn ni uzis en tiu lernejo.



     Mi nur volas paroli pri la kvardeka datreveno de la lernejo en kiu ni antaŭe laboris. La infanoj kaj la instruistoj sin longe preparis por festi tiun datrevenon kaj la emerituloj estis invititaj, same kiel la gepatroj kaj la eks-lernantoj.



     Tri tagoj antaŭ la festo, mia edzino kaj mi estis invititaj en la lernejo. En du malsamaj klasĉambroj ni respondis la demandojn de la infanoj. Ĉar preskaŭ de ĝia naskiĝo ni laboris en la lernejo Freinet, la nunaj lernantoj deziris scii kio ŝanĝiĝis, kio ne ŝanĝigis ....  



      ... ĉu ni estis feliĉaj instrui tie, ĉu la infanoj estis feliĉaj ... Ni kun granda plezuro respondis kaj ni finfine diris lasante ilin "Ŝajnas al ni ke ni forlasis tiun lernejon nur de la pasintan jaron, kvankam ni emeritiĝis jam de pli ol dudek jarojn!"



       La tagon de  la festo, la lernejo estis tre tre bela! Multiĝis la diversajn verkojn de ĉiuj lernantoj por plibeligi ĉiujn lokojn. Ni estis tre kortuŝitaj kaj emociitaj. Ni kompreneble dankis la malgrandajn kaj la grandajn partoprenantojn.



      Granda prezentado okazis antaŭ ĉiuj lernantoj, gepatroj, instruistoj (nunaj kaj eksaj), eks-lernantoj. Ni aŭskultis tekstojn, poemojn, teatraĵojn, ĉiuj skribitaj de la infanoj. Fine la plej aĝaj infanoj kantis. Ĉar tiun kanzonon ni jam kantis antaŭlonge, granda parto de la publiko akompanis la ĥoruson.



      Partopreni en tiu festo, meze de la infanoj, ege plezurigis nin. Ni tiuokaze sentis nin pli junaj!!!





jeudi 23 novembre 2017

Palaco Jacques Coeur (2)

   
      De kiam la franca ŝtato akiris la palacon de Jacques Coeur, la konstruaĵo iĝis publika. Laŭ la antaŭeniro de la laboroj, la vizitantoj iom post iom malkovris la internajn partojn jam restaŭrigitaj.



     La ornamaĵoj videblaj en la ĉambroj atestas la potencon kaj la riĉecon de la komercisto. Tie en la kapelo estas skribita la devizo de Ĵak Keur, skribita en la malnova franca lingvo : "Por kuraĝaj koroj nenio neebla" en la esperanta.


  La plafono de la kapelo aparte belas!



      En diversaj partoj de la palaco, interne same kiel sur la fasado, videblas tiajn personojn. Ili atestas pri la tiama vestaĵojn de la loĝantoj kaj ankaŭ pri iliaj okupoj (ekzemple, en la centro de la foto, du personoj ludas ŝakojn).


   
     Mirindajn ĉapelojn surpakiĝis la damoj en la dekkvina jarcento, ĉu ne?



      Tiun palacon ni jam vizitis antaŭ tre longe sed tiuepoke nur malmultajn partojn estis viziteblaj. Ĉi jare ni ĝojis viziti preskaŭ la tuton de la hotelo. Nur du aŭ tri ĉambroj estas ankoraŭ fermitaj pro restaŭrigado.

lundi 20 novembre 2017

Palaco de Jacques Coeur (1)

                                           La domo kie naskiĝis Ĵak Keur en 1422

    Kiam ni estis rehejmenirantaj, ni haltis en la urbo Bourges (Burĵ). Ĝi staras en le centro de Francio.
   En tiu urbo naskiĝis kaj vivis fama viro kies nomo estas Jacques Coeur (Ĵak Keur). 

                                         La enirejo de la palaco Ĵak Keur

      Filo de simplaj komercistoj, Ĵak Keur iĝis tre riĉa kaj potenca komercisto kiu havis diversajn kontorojn tra la mondo. Li estis pli riĉa tiuepoke ol la reĝo de Francio, Charles VII.
 

                                                  En la korto de la palaco

         En sia urbo Burĵ, li konstruis grandan hotelon inter 1443 kaj 1451. Dume li laboris por la reĝo de Francio rilate komercajn aferojn. La reĝo ĵaluzis la sukcesojn kaj precipe la riĉecon de la lerta komercisto.


Onnamaĵoj super la enirejo de la kuirejo

     Rapide la konstraĵo estisagnostika kiel la plej bela privata urba hotelo de la epoko. Pro falsaj akuzoj, oni enkarcerigis Ĵak Keur kaj la hotelo estis konfiskita de Charles VII en 1451, tuj post la fino de la konstruado.


En la granda salono

      Poste diversaj proprietuloj akiris la palacon, ĝis la jaro 1682, kiam la lasta privata posedanto vendis ĝin al la urbo Burĵ.
    La hotelo unue iĝis urbodomo kaj poste tribunaloj instaliĝis ene. La interna dekoracio multe suferis dum tiuj sinsekvaj restadoj. 


Jacques Coeur, dekstre, kaj sia edzino, maldekstre

       En 1840 la palaco estis enskribita sur la unua listo de Historiaj Monumentoj. Tiam oni ekkomencis plurajn restaŭradojn. 
     En 1923, la Ŝtato aĉetis la tutan hotelon kaj konfidis la laborojn al la servoj de la Historiaj Monumentoj kiuj daŭrigis la restaŭradon.

jeudi 16 novembre 2017

La "Ponto sur Gardo"


                                                    Bela maljuna olivarbo





     Post tre longa tempo mi finfine denove skribas sur mia blogo. Mi forlasis ĝin pli ol du monatojn pro manko da tempo sed, se honeste paroli, ankaŭ pro manko da vera deziro.






     Eble ĉar mi laciĝis, eble ĉar mi estis okupita pri aliaj interesoj, pli verŝajne ĉar mi bezonis fari paŭzon ... mi ĉesis skribi kaj ne sentis min kulpa pro tio! Hodiaŭ mi provas denove iom raporti pri la lastaj someraj tagoj, sen certeco ke mi ankoraŭ longe tion faros. Ni vidos.
 





     Do, antaŭ rehejmeniri en Caen, mia edzino kaj mi vizitis nian nevinon kiu loĝas en departamento Gard, sude de Francio. Revenante al Lanslevillard, ni haltis por admiri la faman "Pont du Gard" (Ponto sur Gardo") kiun ni jam vizitis antaŭ tridek aŭ kvardek jarojn.






     Se la ponto mem ne ŝanĝiĝis, la ĉirkaŭaĵoj aspektis tute malsamaj. Mi memoras, ke tiuepoke ni alvenis kvazaŭ ĝis la piedo mem de la ponto tute libere. Nur kelkaj aŭtoj staris inter la olivarboj kaj ni povis grimpi ĝis la plej alta parto de la konstruaĵo.





      Grandaj parkejoj akceptas la nombrajn busojn, loĝaŭtojn kaj aŭtojn, sufiĉe malproksime de la ponto. Muzeo, restoracio kaj magazenoj aperis same kiel en ĉiuj nuntempaj turistaj lokoj. Sovaĝa estis tiu loko antaŭlonge, tro modernigita ĝi estas nun laŭ mia opinio.






     Feliĉe la ponto estis, estas kaj espereble restos admirinda ĉefverko de la romia epoko. La ponto fakte estas akvedukto konstruita por provizii per akvo la urbon Nîmes. La akvo fluis sur la supra parto dum la veturiloj pasis ĉe la piedo de la konstruaĵo super la rivero.


                                
     Piede kaj dekstre de la pilieroj videblas la strato, uzebla nun nur de la piedirantaj vizitantoj. Malgraŭ la ŝanĝoj ni estis feliĉaj revidi tian konstruaĵon.


lundi 14 août 2017

Akvoj en montaro






      En la valo Morjeno kuras la rivero Arko. Ĝi prezentas diversajn aspektojn laŭ la lokoj kien oni rigardas ĝin. Alvenante en la vilaĝon Lanslevillard kie ni loĝas, ĝi kuras en interkrutejo.






      Pli alte ĝi kuras en pli larĝa spaco kie antaŭ tre longe straris glaciejoj.






      Ankoraŭ iom pli alte, paŝante al la fonto, la rivero mallarĝiĝas.





      Antaŭ multaj jaroj, ni celis supergrimpi ĝis la fontoj de la rivero Arko. La deklivo videbla ĉi tie estas kruta sed poste sur pli ebena tereno ni neniam trovis la ĝustan lokon de la fonto. Ĉi-jare ni restis malsupre.     






     Kiam oni promenadas en la montaro, ie kaj ĉi tie troviĝas akvofaloj pli malpli grandaj.






     Sed, grandaj aŭ malgrandaj, ĉiuj iras en la suban riveron Arko kiu iom post iom pligrandiĝas ĝis la fino de la valo.



      Tiam ĝi alvenas en pli grandan riveron kies nomo estas Isero. Tiu Isero sin ĵetas en la grandan riveron Rono kiu finfine atingas la maron Mediteraneo.

lundi 24 juillet 2017

Belaj montaraj floroj





     Kiel promesite ĉi-foje mi sendas fotojn de montaraj floroj.





      Kiam oni promenadas en montaro estas rekomendita ne pluki tiujn florojn.





     Tamen se oni rikoltas florojn ekster nacia parko, neniu rajtas kontraŭi vian agon, kondiĉe ke vi ne troigu.





     Sed ekde kiam vi eniras en nacian parkon, estas tute malpermesate pluki eĉ la plej malgrandan floron.
     




     Ĉe la limo de la parkoj, ŝildoj klare signalas tion kiu estas malpermesate fari ene de la parko : eniri kun hundoj, tendumi, bruligi fajron, fari grandan bruon ... kaj kompreneble pluki florojn.





     Se hazarde malgraŭ la malpermesoj iu plukas florojn kaj renkontas gvardiston de la nacia parko ... 135 eŭrojn li devos pagi !
    




     Tiu kiu eniras en la nacian parkon kun sia hundo, eĉ se la hundo estas tenita per tenilo ... 65 eŭrojn li devos pagi. Tiuj drastaj reguloj celas protekti kaj la bestojn, kaj la kreskaĵojn, kaj la kvietecon de la naturo.


     Tiu granda floro estas mia plej ŝatata montara floro. Ĝi estas speco de lilio kies nomo estas "lilio martagon". Antaŭ dekvin aŭ dudek jaroj ĝi estis kvazaŭ malaperinta. Ĉar oni malpermesis pluki ĝin, eĉ ekster la naciaj parkoj, ĝi iom post iom reaperis kaj nun retrovis sian viglecon.

mercredi 12 juillet 2017

Unua promenado en la montaro


      Post Dakso ni ne revenis hejmen en Caen. Ni trankvile veturis al montaro Alpoj, pli precize en "Haute Maurienne".




   
   Tiuj kiuj legas miajn raportojn de pluraj jaroj jam scias, ke ĉiusomere  kaj vintre, ni feriadas en nia eta apartamento. La vilaĝo nomiĝas Lanslevillard.



      
       Kompreneble, ĉar ni ĉiam restadas en la sama regiono, ni ĉiujare promenadas laŭ la samaj itineroj, kaj ĉiujare mi fotas la samajn pejzaĝojn kaj la samajn florojn.



       La hodiaŭajn fotojn mi faris dum nia unua promenado, ne malproksime de nia vilaĝo kaj sufiĉe facila por niaj maljuniĝantaj gamboj.



        Mi ne faros apartajn komentojn pri tiuj fotoj. Mi nur lasas vin ĝui la belajn montarajn pejzaĝojn, se ili plaĉas al vi.



      La venontan fojon mi elektos kelkajn florojn inter ĉiuj kiujn mi jam faris nur laŭ tiu ĉi promenado.







samedi 24 juin 2017

Nekonata aktiveco

     
     Unuan fojon en nia vivo ni vidis homojn kiujn ludis kun la grandaj ondoj de la oceano. Kion li volas fari kun sia tabulo subbrake?



      Ĝis nun mi nur vidis tiajn bildojn sur ekranoj de kinejo aŭ televidilo.



      Sciante nenion pri tiu sporto estas malfacile por mi paroli pri ĝi. Mi nur miras pro la facileco per kiu tiuj viroj kaj virinoj staras sur tia tabulo!



      Ankaŭ ŝajnas facile por ili reveni al la loko kie la ondoj formiĝas kiam mi, starante sur la marbordo, akvo ĝis la genuoj, devas lukti por ne fali pro la forto de la ondoj!
 


       Se honeste paroli, mi fotis nur tiujn kiuj bone sukcesis ĉar fakte multaj el tiuj pli malpli spertaj sportuloj falas en la maron de la momento kiam ili apenaŭ stariĝas sur la tabulo!



     Pro tio ni admiru la elegantecon de tiuj kiuj sukcesas reveni ĝis la marbordo sen fali en la maron.



                                                                   Uaah!!!
 


       Tiu ĉi virino (jes virino, vi devas kredi min!) preskaŭ atingis sian celon kiam ŝi subite falis ĝustatempe kiam mi pretis foti ŝin. Ĉu videblas piedo aŭ brako?



        Feliĉe kaj tre oportune, ĉiu havas sian tabulon ligita al piedo! (Pli bone videbla sur la sekva foto) Se ne ili eble povus longtempe naĝi por retrovi la fuĝintan tabulon!



     Fine, kiam ili revenas, ili ĉiuj laŭaspekte aperas lacaj. Tamen ili devas reveni al loko kie la tabuloj kaj la specialaj vestaĵoj restos ĝis la venonta okazo. 
    Interesan momenton mi ĝuis sur tiu plaĝo.