mardi 19 mars 2013

Ĉu mi daŭrigos tiun sperton ?

      Mi jam skribis 100 fojojn sur tiu blogo.
      Hodiaŭ mi demandas min ĉu mi devas daŭrigi tiun sperton ? 
      Certe, se la statistikoj estas fidindaj, mi legis, ke 2071 paĝojn iuj personoj legis de la apero de miaj unuaj skribaĵoj. Tio ne estas nenio.
      Sed kiuj estas la legantoj ? Ĉu nur esperantistoj ? Eble jes, sed mi ne scias.
     Ĉu tion, kion mi skribis interesis la legintojn ? Eble kelkaj temoj interesis iuj, aliaj temoj tute ne interesis ilin sed aliaj trovis intereson pro alia kialo. Ĉu ?
      Tion mi neniam sciis kaj ankoraŭ ne scias. Ĉar mi neniam ricevis komentojn (krom tuj post la sendo de la du aŭ tri unuaj tekstoj, du legintoj skribis ion por kuraĝigi min). Neniam iu demandis ion, aprobis aŭ kontraŭis tion, kion mi diris.
      Tio estas malagrabla sento, precipe kiam mi esprimis personan opinion. Neniam mi ricevis la malplej grandan reagon. Kvazaŭ samkiel miaj skribaĵoj perdiĝis ie ajn, ĉu en profunda truego aŭ en vasta stelaro.
     Pro tiuj kialoj mi ne ankoraŭ scias ĉu mi daŭrigos tiun laboron kiu postulas pripenson kaj tempon, pli ol mi imagis kiam mi ekkomencis la aventuron.
     
     Ĝis baldaŭ, eble, aŭ adiaŭ al ĉiuj. Vi mem kontrolos !
     Plejamikajn salutojn

samedi 16 mars 2013

Fino de la neĝa epizodo ?






     Post du tagoj sen eĉ unu paŝon eksteren fari, merkredon mi finfine eliris por vidi nian domon. La veterkondiĉoj tiam pliboniĝis sed mi tamen marŝis en 50 centimetroj da neĝo. Jam unu granda parto de neĝo falis surterasen antaŭ la enirpordo blokante la tiean elirejanvojon.




     Tiun saman matenon vere komencis la malrapida retiro de la neĝo kaj samtempe mi uzis la ŝovelilon por malobstrukcii la elirejon de la garaĝo. Mi daŭrigis la laboron ĵaŭdon kaj mi sukcesis elirigi la aŭton ĝis la strato por iri aĉeti proviantojn.


     Hieraŭ, vendredon, daŭris la revarmiĝo kaj pli rapide fandiĝis la neĝo. Tiun foton kaj la sekvajn mi faris ĉi-matene (sabaton).




     Mirinde, tuj post la malapero de la neĝo, restariĝis la narcisoj. Kvazaŭ samkiel neniam ili estis sub dika neĝa tavolo !




      La rabarbo aspektas pli mizera. Ĝi malfacile provas restariĝi sed mi pensas, ke ĝi sukcesos post kelkaj tagoj. 
       En Normandio, kiel en nia ĝardeno, iom post iom la situacio pliboniĝis sur la ĉefaj stratvojoj kaj fervojoj. Ĉu baldaŭ printempo vere sin instalos ?     

mercredi 13 mars 2013

Malfacilaĵojn






     Hieraŭ neĝis la tutan tagon, ĝis finposttagmeze. Ankaŭ forta vento blovis la tutan tagon. 
     Dum tiuj du tagoj ni ne metis eĉ unu piedon eksteren ! Feliĉe ni havis, kaj ankoraŭ havas, sufiĉe da proviantoj por manĝi. En la kongelujo ni trovis kolbasojn, fiŝojn, jam kuiritan viandaĵon kaj ankaŭ legomojn kiuj ĝis hodiaŭ ni ne elprenis.
     Eĉ se mi estus dezironta eliri en la vilaĝon, mi ne estus povonta fari tion. Vidu la supran foton de la aleo kiu iras al la strato. Neĝduno fariĝis meze. El la fenestro kie mi fotis mi pensas, ke ĝi estas preskaŭ unu metron alta ! Ankaŭ antaŭ la pordo de garaĝo amasiĝis ĉirkaŭ 60 centimetroj da neĝo. Kiamaniere mi povus la aŭton elirigi ?




     Tamen hodiaŭ mi nepre devos eliri por aĉeti panon ! Sed PIEDE ! Mi estos tre atentema por ne fali kaj rompi ion!
     Se ni ne eliris ĝis hodiaŭ, ni rigardis la regionajn televidajn ĵurnalojn. La situacio estas katastrofa, precipe en malalta Normandio kie la ŝoseoj estas blokitaj. Multaj aŭtoj restis ie-tie survoje, blokitaj sub amaso da neĝo. Stirantoj lasis tie sian veturilon aŭ piediris ĝis la plej proksima vilaĝo.
    Grandegaj neĝdunoj malpermesis la trafikon. Eĉ la maŝinoj por forigi la neĝon paneis ! Trajnoj ankaŭ ne veturis. En la stacidomo de Caen, pli ol 400 pasaĝeroj pasigis unu nokton kaj sin preparis hieraŭ vespere por pasigi alian nokton. Almenaŭ tiuj estis en varma medio kaj oni disdonis manĝaĵon kaj varman trinkaĵon.

  
     Ĉi matene oni prognozas pliboniĝon. Ne neĝas, ne plu ventas sed tamen oni konsilas ne veturi se ne urĝe bezonas. Ni estu paciencaj !  

mardi 12 mars 2013

Aĉa vetero !


                       Aĉa vetero ! Aĉega vetero !! Mi eĉ diros plu : ACÊGA  VETERÂCO !!!

      Malfeliĉe la prognozoj estis ĝustaj ! La meteorologistoj ne eraris ! Hieraŭ matene, kiam mi ellitiĝis mi surprize malkovris tiun pejzaĝon. Mi malfermis la pordon por foti kaj post la matenmanĝo, mi iris eksteren.




     Mi volis vidi la staton de la kreskaĵoj fotitaj antaŭ kelkaj tagoj. Jen ĉi-supre la jonkviloj kiuj klinis sin sub la neĝapezo. Ĉar tiu ĉi neĝo estas tre humida, do tre peza.

                                           Ankaŭ sin klinis ĝisgrunde la grandaj narcisoj.

                                                   Tie staras apenaŭ videblaj primoloj.
   
             
            Kiu kreskaĵo sin kaŝas tie ? La plej granda rabarbapiedo ! Mi dubas, ke ni povu fari konfitaĵon el tiuj tigoj !!!


      Sed hieraŭ matene la situacio ne estis tiel grava kiel hodiaŭ ! Ĉar posttagmeze kaj nokte okazis neĝtempesto. Mi ne povis fermi la fenestrumojn hieraŭ vespere pro la vento. La neĝo amasiĝis kontraŭ la pordo kaj la fenestroj. Iom timeme ni atendis la sekvon ĉar la veterprognozoj estis malbonaj. Bedaŭrinde ankoraŭfoje ili estis ĝustaj !


       La neĝtavolo plialtiĝis kaj nun la tuta grundo malaperis. Mi ne povis malfermi nek la pordon, nek la fenestojn, nek la pordon de la garaĝo pro la peza neĝamaso. Sed tio ne gravas!
      Gravas la situacio sur la vojoj kie pli ol 300 personoj estis kaptitaj. Ili pasigis la nokton en siaj aŭtoj aŭ kamionoj, atendante helpon. En vilaĝoj kaj urbetoj oni malfermis gimnastejojn kaj lernejojn por la nombraj rifuĝintoj. Kompreneble la lernejoj transportoj estas nuligitaj kaj la lernejoj fermitaj.


      La nunan vintran okazaĵon precipe suferas Bretonio, Normandio, Nordo kaj, sed malpli severe, la regiono Ile-de-France. Tamen multaj aviadiloj ne foriros el Roissy kaj Orly.  Multaj aŭtoŝoseoj kaj aliaj vojoj estas fermitaj, atendante la maŝinojn por liberigi la vojojn. Tiuj maŝinoj mankas en niaj okcidentaj regionoj ĉar maloftas tiaj neĝfaloj aŭ neĝtempestoj.
     Ie tie elektro mankas pro rompiĝo de elektraj fadenoj, do multaj domoj restas sen hejtkapablo.
     Ni havas ŝancon, almenaŭ ĝis nun, ĉar elektro bone funkcias en nia vilaĝo.





lundi 11 mars 2013

Promenado en kamparo


      Hieraŭ posttagmeze, ni promenadis en la kamparo ĉirkaŭ nia villaĝo. La vetero estis bela kaj la temperaturo eĉ iom varma. Bedaŭrinde pro la forta pluvo kiu okazis la antaŭan nokton, ni ne povis daŭrigi nian antaŭplanitan itineron ĉar la padoj parte estis inunditaj aŭ tro kotaj.

   

     En la malaltaj partoj de kampoj kolektiĝis la akvopluvoj. Iom pli fore, el alia inundita kampo la akvo fluis super la pado. Ni rezignis daŭrigi nian promenadon.



     La posedanto de tiu ĉevalo verŝajne aŭskultis la prognozojn pri la venonta vetero. Oni diris, ke neĝa epizodo tre baldaŭ atingos la nordokcidentan parton de Francio, precipe Normandion. Pro tio, eble, la zorganto ne forigis la vintran kovrilon de la ĉevalo, atendante pli favorajn veterkondiĉojn.




     Aliaj ĉevaloj en alia kampo ne havis ŝirmilojn. Ĉu la proprietulo ne aŭdis la prognozojn aŭ ĉu li estas optimista viro? 
      Fakte estas malfacile kredi, ke neĝo alvenos (oni diras post du tagoj) ĉar la temperaturo estis 15 gradoj kiam ni promenadis. Ni demetis la vestaĵojn kaj ŝvitis ...




         Vidu la junajn folietojn de hortensioj en nia ĝardeno. Gigi ĵus fortranĉis la velkitajn florojn. Ili tute ne pretas ricevi neĝon !!! Ni vidos ĉu la meteorologistoj faris bonajn prognozojn aŭ ne !

samedi 9 mars 2013

Printempa konfirmo ?






     Jes, mi povas konfirmi la proksiman venontan alvenon de la printempo. Tiuj blankaj primoloj klare montras tion. Tamen oni bone scias, ke komence de marto povas ankoraŭ okazi frosto, kaj eĉ povas neĝi ĝis aprilo ! En Normandio tio estas ege malofta. Do atentu !




      Daŭrigante la esploradon de nia ĝardeno mi kontente vidis, ke la rabarbo pasigis bonan vintron. En decembro mi forigis la lastajn velkitajn foliojn kaj kovris la piedojn per ĉevala sterkaĵo kaj pajlo de lino. Jam la novaj branĉoj sukcesis bori sian kovrilon.




      Tiuj du piedoj de rabarbo estas la plej grandaj. Tiuj kiuj jam vizitis nin gustumis la rubarban konfitaĵon farita de Gigi aŭ de mi. La venontajn potojn oni jam povas imagi vidante la novajn tigojn. La ruĝajn tigojn nur estas utilaj por fari konfitaĵon.




     Nur post tri tagoj la jonkviloj ekfloris. Tiujn ni ne plantis, ili mem migris tien eble dank'al birdoj. Mi gratulas la helpemajn birdojn!




      Novaj floroj de narcisoj aspektas mizeraj pro la hieraŭa pluvego kiu nokte falis. Tiuj klinas la kapon dum aliaj tro pezaj kuŝas grunde.




     Sur la avelarboj elegantaj floroj pendas. Hieraŭ pro la forta pluvo multaj el ili falis. Tiuj estas viraj floroj. Mi serĉis virinajn sed ili estas tre tre malgrandaj kaj mi trovis nur kelkajn. Mi denove serĉos post kelkaj tagoj por scii ĉu ni ĉi-jare manĝos avelojn.

mercredi 6 mars 2013

Ĉu printempo ?



     Reveninte hejmen de kelkaj tagoj, ni promenadis en nia ĝardeno. Kvankam la temperaturo restas malalta, signoj de la venonta alveno de printempo estas videblaj. Narcisoj sin preparas por baldaŭa ekflorado.





                 Jam krokusoj aperis kaj plenfloras inter amaso de ankoraŭ dormantaj kreskaĵoj.




     
             Bone ŝirmitaj malantaŭ ŝtonoj primoloj jam bele aspektas. Aliloke aliaj sin preparas.









     Ankaŭ tiu eriko bone kreskis. Estas ĝi pli alta kaj dika ol kutime sed la aliaj, bedaŭrinde ne tiel bone kreskis. Ni vidos poste ĉu ili pli bone fartos.




     Jen supre mia plej plezura eltrovo: tiu rozarbo estas ido de iu rozarbo kiu kreskis en mia patra ĝardeno. Pasintan jaron ĝi jam floris sed malmulte. Mi esperas, ke ĉi-jare ĝi havos pli da floroj. Ankaŭ mi atente sekvos la floradon de la aliaj kiuj, same tiu ĉi-supre, devenas de la patra ĝardeno.

dimanche 3 mars 2013

Lastajn fotojn






     Post sep semajnoj en Lanslevillard, ni finfine forlasis nian karan montaron. Kvankam ni jam revenis hejmen, mi elektis sendi ankoraŭfoje kelkajn fotojn faritaj surloke.




     La vetero ĉi-jare ne estis tre bela kiel la antaŭaj vintroj. Ofte neĝis kaj la ĉielo estis griza. Kiam la suno aperis ni faris pli longan marŝadon parte uzante la vojojn de skiantoj.



     Kompreneble ni sekure marŝadis sur la maldekstran flankon por ne ĝeni homojn kiel tiuj videblaj sur la supra foto.




      Post tiuj lastaj fotoj ni retrovos alian medion, tute malsama, kiam mi denove promenados laŭ la marbordo aŭ aliloke.




                                                   Ĝis revido bela montaro !