lundi 11 mars 2013

Promenado en kamparo


      Hieraŭ posttagmeze, ni promenadis en la kamparo ĉirkaŭ nia villaĝo. La vetero estis bela kaj la temperaturo eĉ iom varma. Bedaŭrinde pro la forta pluvo kiu okazis la antaŭan nokton, ni ne povis daŭrigi nian antaŭplanitan itineron ĉar la padoj parte estis inunditaj aŭ tro kotaj.

   

     En la malaltaj partoj de kampoj kolektiĝis la akvopluvoj. Iom pli fore, el alia inundita kampo la akvo fluis super la pado. Ni rezignis daŭrigi nian promenadon.



     La posedanto de tiu ĉevalo verŝajne aŭskultis la prognozojn pri la venonta vetero. Oni diris, ke neĝa epizodo tre baldaŭ atingos la nordokcidentan parton de Francio, precipe Normandion. Pro tio, eble, la zorganto ne forigis la vintran kovrilon de la ĉevalo, atendante pli favorajn veterkondiĉojn.




     Aliaj ĉevaloj en alia kampo ne havis ŝirmilojn. Ĉu la proprietulo ne aŭdis la prognozojn aŭ ĉu li estas optimista viro? 
      Fakte estas malfacile kredi, ke neĝo alvenos (oni diras post du tagoj) ĉar la temperaturo estis 15 gradoj kiam ni promenadis. Ni demetis la vestaĵojn kaj ŝvitis ...




         Vidu la junajn folietojn de hortensioj en nia ĝardeno. Gigi ĵus fortranĉis la velkitajn florojn. Ili tute ne pretas ricevi neĝon !!! Ni vidos ĉu la meteorologistoj faris bonajn prognozojn aŭ ne !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire