mercredi 27 août 2014

Vendebla domo

     Kiam ni aĉetis nian domon, antaŭ 18 jaroj, tuj post mia emeritiĝo, mia edzino kaj mi ni estis ankoraŭ sufiĉe junaj kaj viglaj. Tiu domo postulis multajn pliboniĝojn diversajn. Ni kun granda energio farigis aŭ memfaris tiujn laborojn dum la unuaj monatoj kaj unuaj jaroj.
 
     Inter la laboroj kiujn ni faris, tiuj kiuj postulis multe da tempo kaj energio koncernis la ĝardenon, kiu estis aparte malbone prizorgita de la antaŭaj posedantoj. Tiam ni entuziasme tranĉis la heĝojn, plantis novajn kreskaĵojn ...

    


 Iom post iom, jaron post jaro, nia ĝardeno plibeliĝis laŭ nia gusto. Sed se en la domo la laboroj daŭre restas sen novaj klopodoj por esti belaj dum pluraj jaroj ... en la ĝardeno estas alia afero !!!


  


  Kvazaŭ ĉiutage ni ambaŭ laboras ekstere. Ne bezonas pli klarigi pri kio temas, ĉiuj kiuj posedas ĝardenon scias pri pri kio mi parolas, kaj tiuj kiuj loĝas en apartamento facile povas imagi, ĉu vere ?

  


   Certe estas granda plezuro vidi la florojn printempe kaj somere. Manĝi siajn proprajn ĉerizojn, pomojn, frambojn ankaŭ estas tre agrable al ni kiam alvenas la tempo por pluki ilin.

     Sed la jaroj pasis ... 18 jaroj... Nun pli malfacile ni povas zorgi pri la granda, tro granda tereno (880 kvadrataj metroj). Pli ofte niaj dorsoj doloras kiam iom longe ni kliniĝas por purigi la bedojn. Aliaj malagrablaĵoj trafas ĉiujn, eĉ se ili ne estas tre gravaj, kiam oni maljuniĝas... 
 
      Kun granda bedaŭro ni estis pensitaj, ke momento baldaŭ alvenos kiam ni devos forlasi nian komfortan domon por vivi en alia loĝejo kiu postulos malpli da zorgoj. Malfacilan elekton! Precipe mi kontraŭis la ideon. Kaj finfine, revenante el la montaro Alpoj, kiam mi vidis kion ni devos fari por reakiri belaspektan etoson ĉirkaŭ la domo, mi rezignis. Ni vendos tiun domon !
 


 
 
 
 
 

mardi 19 août 2014

Ĉio estas vendebla

       Pasintan dimanĉon, kvankam la temperaturo estis iom malvarma, la vetero estis sufiĉe bela kaj, precipe, la malvarma vento kiu lastatempe forte blovis el la nordokcidento estis preskaŭ senefika.
 
     La organizantoj de la ĉiovendado (france oni diras "vide-greniers") estis feliĉaj ĉar la vendistoj kaj la vizitantoj estis nombraj.
 
       Jam de pluraj jardekoj la fenomeno aperis en nia lando. Nuntempe ĝi iĝis tiel populara, ke oni eldonas ĉiujare apartan kalendaron kiu informas pri la lokoj kaj la datoj de ĉiuj okazaĵoj tiaj en la regiono.

        Somere la personoj kiuj ŝatas vizitadi tiajn vendejojn havas grandan elekton. Persone mi ne ŝatas vizitadi tiujn bazarojn sed mia edzino kaj miaj du filoj estas amatoroj.
 
     Niaj du filoj, kiuj ambaŭ estas profesoroj pri historio kaj geografio, kapablas leviĝi tre frumatene por alveni antaŭ la homamaso de aĉetantoj. Interesas ilin la malnovaj libroj, precipe pri historio sed ne nur. Tiam ili priserĉas en la kestoj de la vendistoj kiuj ofte proponas librojn pri kiuj ili scias nek la enhavon, nek la valoron.
 
      Fojfoje ili povas aĉeti tutan plenan keston da libroj por modesta prezo sen precize scii kion ili trovos. De tempo al tempo, se la plimulto de la libroj nenion valoron posedas, troveblas iu malnova libro prezentante veran intereson aŭ valoron pro la aparta eldono aŭ ĝia malofteco.
 
      Surtable aŭ surgrunde mi rimarkis, ke oni povas vendi ĉion kaj ion ajn !!! Oni diras, ke ĉio estas vendebla ! Mi dubas pri tio ĉar, se la vizitantoj estas nombraj eble sen vera celo, la aĉetantoj estas malpli nombraj.

      La sukceso de tiaj okazaĵoj facile klarigeblas. Tie oni povas aĉeti objektojn pli malpli eluzitajn, sed ankaŭ sufiĉe ofte aliajn kvazaŭnovajn. Tiuepoke multaj homoj devas severe atenti pri siaj elspezoj do ... se ili povas akiri ion deziratan por malpli da mono ol  en magazeno, ili estas feliĉaj.
 
 
 
 
 
 
 
 
 

samedi 16 août 2014

Sur la plaĝo

     Ni forlasis la montaron pro la malbela vetero, vi ja scias tion. Tion, kion vi ne scias estas ke dum ni restadis en Alpoj la vetero en Normandio estis tre bela dum la tuta monato julio.
 
     Bedaŭrinde de kiam ni revenis, ŝajnas ke la malbela vetero sekvis nin ! Pluvis plurajn tagojn sinsekve. Hieraŭ finfine la suno reaperis kaj ni promenadis laŭ la marbordo. Sur la plaĝo de Colleville multaj homoj ĝuis la pliboniĝon.

     Tamen la temperaturo ne estis tiom alta ol antaŭvidite. Kutime la homoj sternitaj sur la sablo estas pli nombraj ol tiuj kiuj staras aŭ ludas. Ni vidis la malon hieraŭ posttagmmeze. Kaj nur la infanoj emis esti senvestitaj.

     Se paroli pri la homoj kiuj sin banis ... ili estis raraj. Ĉar pluvis kaj ventis dum pluraj tagoj sinsekve, la maro estis griza kaj en ĝi multaj algoj flosis. Tio estas malagrabla kiam oni deziras naĝi.
 
     Tiuj algoj elŝiritaj de la marfondo amasiĝis sur la rando de la plaĝo, alportitaj de la ondoj. Multaj homoj malŝatas paŝi sur tiuj algoj antaŭ eniri en la maron. Kvankam mi kutime ne timas paŝi sur tiaj algoj, mi konfesas, ke kiam la amaso estas iom dika, mi preferas preterpasi ĝin !

     Tiu ĉi foto klare montras la generalan etoson de la plaĝo hieraŭ posttagmeze. Krom la viro kiu forlasis siajn vestaĵojn, la aliaj personoj estis varme vestitaj kaj ŝirmitaj de la vento per sunombreloj. Neniu en la griza maro kaj algoj restas sur la marbordo.
      Kiam la fluso retiriĝas, ĝi lasas la algoj sur la sablo. Tiam la plaĝo prezentas malbelan aspekton, ĉu ne? Sed la plej grava maloportunaĵo rapide aperos. La odoro de la baldaŭaj putriĝantaj algoj iĝos tre rapide malagrabla. Krom se novaj fortaj ondoj memreprenos tiujn algaĉojn por redoni al la maro !!! Kelkfoje tio okazas, sed aŭtune aŭ vintre. Somere, mi ne scias ĉu eblas.
 
     Tiu viro lavas siajn piedojn sub la duŝo ĉar algoj kaj sablo faris miksaĵon kiu  oni povas malfacile forigi. La granda nuda viro sub la duŝo estas pentraĵo. La tutan jaron li  timas nek la venton, nek la pluvon, nek la malvarmon !
 
       Varme vestitaj tiuj virinoj praktikas novan sporton (almenaŭ nova por mi!). Ili genuas sur, verŝajne, veltabulo, sen velo. Por antaŭenirigi la tabulon ili uzas simplan pagajon.
     

     Mi memoras, ke en majo aŭ junio, mi jam vidis virojn sur tiaj tabuloj sed ili estis starantaj, ne genuantaj. Ili same pagajis, pli facile laŭ mia memoro, sur pli ebena maro. Eble la virinoj ne povis stari pro la ondoj ?
 

 
 
 
 

samedi 9 août 2014

Lastajn bildojn el Alpoj

     Finfine, ĉar la veterkondiĉoj en Alpoj ne volas pliboniĝi, ni forlasis nian montaron kaj rehejmiĝis en Colleville antaŭ du tagoj.
     Antaŭ paroli pri aliaj temoj mi sendas lastan raporteton kaj kelkajn lastajn bildojn.
 
     Mi fotis la lagon de Mont-Cenis dum unu el niaj tri longaj marŝadoj, kiam ni certis ke ne pluvos antaŭ la vespero. Italiflanke jam la nuboj amasiĝis ekde la komenco de la posttagmezo sed ni tamen sukcesis reveni sen pluvo.
 
     Tiun foton mi jam sendis en antaŭan raporton. Tamen, ĉar mi ŝatas ĝin, supozeble aliaj personoj havas la saman inklinon (?). Miaopinie ĝi perfekte simbolas nian ĉi-jaran restadon en Alpoj. Inter la nuboj, de tempo al tempo videblis la pintojn. Tiam oni devis elekti la favoran momenton por marŝi, ĉiam atente observante la evoluon de la nubamaso.

        Venontan someron ni revenos en Lanslevillard. Eble ni havos pli favorajn veterkondiĉojn por longe promenadi. Tiam ni forgesos la someron 2014 !!!
 
 
     

 
 
 

lundi 4 août 2014

Malfacila pado