mardi 19 février 2013

Montaraj bestoj


     Kvankam oni povas vidi ilin tre malofte, multaj bestoj vivas en la montaro. Atestas pri tiu sekreta vivo la spuroj de tiuj bestoj perfekte videblaj en la neĝo.





     Bedaŭrinde la spuroj ne sufiĉas al malspertuloj kiel mi por senerare scii kiu besto lasis tiujn aŭ ĉi tiujn spurojn. Mi kapablas rekoni tiujn de vulpo kaj leporo.
     Ĉi-supre, vulpo lasis profundajn spurojn sekvante sufiĉe rektan vojon, regule alternante la dekstrajn piedojn post la maldekstrajn.




     Leporo neniam marŝas, ĝi saltas laŭ tre tipa maniero. Ĝiaj antaŭaj piedoj lasas spurojn unu post la alian kaj la malantaŭaj, unu apud la alian, preterpasas la unuajn spurojn. Sciante tion oni senerare povas diri, ke sur la ĉi-supra foto la leporo direktiĝis supren.




     La du ungoj de kapreolo ankaŭ estas facile rekoneblaj sur malmola neĝo kiam ĝi staras aŭ malrapide marŝas. 




     Bonŝance tuj post la spuroj lasitaj antaŭ arbeto rande de la vojeto, ekkomencis alian spuron de kapreolo kies piedoj piedoj profunde eniris en la molan neĝon.
     Multajn aliajn spurojn mi ne kapablas rekoni. Kiuj bestoj vivas vivas en montaro kiuj iufoje estas videblaj vintre ? Ermenojn tute blankaj samkiel la leporojn, ĉamojn, montkaprojn, aglojn. Marmotoj dume profunde dormos ĝis printempo.



     Lupoj kiuj estis tute malaperintaj en Francio revenis el Italio dum la 1990 jaroj. Je la granda bedaŭro de la ŝafistoj ili denove vagadas en Morjeno. Tiuokaze okazas batalon inter la protektantoj de la naturo kiuj aprobas la revenon de la lupo kaj la oponantoj, precipe bredistoj.




     Kiam abundas la neĝo en alta montaro, ĉamoj venas suben por serĉi ion por manĝi. Sufiĉe ofte ili estas videblaj sed tro malproksime por ke ni fotu ilin. Sed antaŭ du tagoj, ili pli malsupreniris ol kutime, pro tio mi sukcesis ilin foti.




      Sur la dua perfekte videblas la tipaj kornoj kaj la blankaj vangoj de tiu montara besto.
     La saman tagon, ni vidis, sed tro alte, ses montkaprojn. Pere de binokloj ni bone distingis ĝiajn grandajn kornojn.

samedi 16 février 2013

Religiaj regionoj



     Estas rimarkinda la religiema sinteno kiu mastre regas en kelkaj regionoj pli ol en aliaj.
     Mi ne volas paroli pri la diferenco inter la urboj kaj la kamparoj kiu jam de longe estas konata kaj pli malpli eksplikata pro la ĝenerale pli alta intelektnivelo de la urbaj loĝantoj kompare kun tiu de la kamparanoj, antaŭ multaj jaroj.


     Mi ne scias ĉu miaj observoj estas ĝustaj aŭ se ili nur estas fruktoj de mia ĝenerala malkredeco sed ŝajnas al mi, ke despli la homoj havas tre malfacilajn vivkondiĉojn despli ili estas religiemaj.
     Se tiu rimarko ne tro validas koncerne la virojn, almenaŭ ĝi aspektas tute vera koncerne la virinojn.


     Por apogi miajn dirojn mi nur elvokos du lokojn, marbordon kaj montaron.
     Fiŝkaptistoj faras danĝeran laboron, precipe kiam ili restas for de la haveno dum furiozas iu forta tempesto. Malkviete atendante la revenon de siaj edzoj kaj filoj, kion faris la edzinoj kaj la patrinoj? Ili preĝis, ĉu la Sankta Virgulino, ĉu Jesuo la filo de Dio, ĉu Dio mem.

      En Francio, sur la marbordoj abundas la malgrandaj kapeloj kies muroj estas tute kovritaj de votoferoj por danki la "dioestaĵojn" kiuj permesis la revenon de la amataj familianoj post grandega danĝero.
      Samkiel laŭ la marbordoj, abundas la etaj kapeloj kaj preĝejetoj en la altaj montaraj valoj kaj valetoj kie la ŝafistoj kondukis kaj gardis la ŝafarojn.

   
   Oftas la ege danĝeraj okazaĵoj en la montaro : fulmotondro, neĝaj aŭ ŝtonaj lavangoj, neatendita kaj subita neĝtempesto .... Kion fari kiam furiozas tiuj naturaj elementoj, kelkfoje dum pluraj sinsekvaj tagoj? Preĝi ! Danki kiam ĉiuj estas vivaj aŭ plori kiam oni nur povas kalkuli tiujn kiuj mortis.
    Pro tio kiam niaj prauloj konstruis kelkaj dometoj en montaro, ili tuj ankaŭ konstruis etan preĝlokon.

 

jeudi 14 février 2013

Geedziĝo por ĉiuj

     Mardon, la 12an de februaro en la franca Parlamento okazis voĉdono por la aprobo de la nova leĝo pri la geedziĝo por ĉiuj (mi jam parolis pri tiu registara projekto antaŭ kelkaj tagoj).
     Dum 110 horoj la deputitoj batalis por prezenti siajn argumentojn. Ili debatis tage kaj nokte, kelkfoje ĝis la 5a aŭ 6a horo. La konservatuloj kiuj ne volas la aprobon arde prezentis kontraŭargumentojn.
      Finfine tiun pasintan mardon okazis la voĉdono. Jen la rezulto:
           por la aprobo : 329     kontraŭ : 229    ne esprimis sin : 10

      La registara projekto estas aprobita. Tio signifas ke samseksemuloj rajtos geedziĝi kaj konsekvence havos la samajn rajtojn kiel ĉiuj civitanoj, sendepende de sia seksemo.
     Tamen ili ankoraŭ devas atendi ĉar la registaran projekton devas esti ankaŭ aprobita de la senatanoj. La projekton ili ekzamenos ekde la 2an de aprilo.
      
       Ankoraŭfoje la kontraŭuloj manifestacios surstrate kaj eble aliloke kvankam ili scias, ke ili fine malvenkos.

lundi 11 février 2013

Bela montaro







      El nia bela montaro mi sendas miajn plej amikajn salutojn al miaj legontoj. Ĉi-jare abundas la neĝo kiu jam falis multfoje.





     Ĉiufoje ĝi ne tre abunde falas, nur kelkajn centimetrojn, sed sufiĉe por ke la grundo ĉiam restas blanka. Tio ne okazas kiam dum pluraj sinsekvaj tagoj granda suno fandas la neĝon.





      Aparte bela estas la plej alta monto de la valo kies nomo estas Dent Parrachée en la franca, Dento Paraŝe esperante (3 695 m). Mi pensas, ke ĝi estas pli neĝplenplena ol kutime. Tio plaĉas al mi ĉar ni rimarkis, ke somere la glaciejo kiu kovras la nordan flankon iom post iom malgrandiĝis.




      Mi esperas, ke dank'al la pli dika neĝa tavolo la glaciejo iom pli fortiĝos aŭ almenaŭ ne perdos pli da spaco. 

jeudi 7 février 2013

Vilaĝa bazaro







     Ĉiun merkredon, somere same kiel vintre okazas bazaro en Lanslevillard, la montara vilaĝo kie ni feriadas. Se somere por la vendistoj la laboro povas esti agrabla mi dubas, ke ili havu la saman opinion vintre. Despli ke tiu bazaro daŭras la tutan tagon, ni diru de la 8a matene ĝis la 6a posttagmeze.


     Lanslevillard staras je preskaŭ 1500 metrojn super la marnivelo. Tio signifas, ke la vintraj temperaturoj ofte subnulas. Ĉi-jare, feliĉe por ili, nur dum du sinsekvaj tagoj oni suferis inter 15 kaj 19 gradoj sub nulo. 

       

      Malgraŭ tia frosta vetero la bazaristoj starigis siajn budojn. Tamen kelkaj inter ili elektis portage resti hejme. Ili ne povas gaje rezigni kiam la vetero malbonas ĉar ili ĝenerale ne havas alian eblon por vivteni sin. Pro tio ili devas alfronti malfacilajn vojojn kaj laborkondiĉojn.




     Hieraŭ neĝis la tutan tagon. La solsola viro kiu vendas legomojn kaj fruktojn diris al mi, ke li estis timanta ne sukcesi supreniri la deklivon situata kelkajn kilometrojn antaŭ Lanslevillard. Sed pli grandan danĝeron li timegas: tro forta frosto povus difektigi siajn fruktojn kaj legomojn.



     Aparte delikataj estas bananoj, tomatoj, salatoj kaj terpomoj. Por malpermesi akcidentojn li varmigas la internon de sia kamiono kaj konservas la varojn en lignaj kestoj metitaj unu sur la aliaj.



              Tio devigas lin ĉiam manipuli la kestojn por doni la petitajn produktojn al la aĉetantoj.




   
                          Aliaj produktoj ne timas la froston. Ekzemple tiuj diversaj mieloj.




                                             Ankaŭ la kolbasoj ne estas delikataj manĝaĵoj.




     Mi kompatas la vendistojn kiuj laboras sur bazaroj ĉar dum mia juneco mi mem spertis tion. sed mi laboris nur somere kaj mi ne vendis delikatajn varojn. Mia mastro vendis kaserolojn, fritilojn, manĝilarojn... Tamen mi atestas, ke tia laboro estas malfacila. Ĉiutage oni devas munti kaj malmunti budon, elkestigi kaj reenkestigi multajn ilojn ... kaj ĉion devas esti preta por la morgaŭa bazaro !



dimanche 3 février 2013

Kelkajn fotojn






     Dum niaj deputitoj pasie diskutas la projekton de "Geedziĝo por ĉiuj, kriadas, protestas, insultas unu la alian ... ni kviete promenadas en la ĉirkaŭaĵoj de nia vilaĝo.





     Mi havas nenion tre interesan por diri hodiaŭ. Mi nur proponos al vi kelkajn fotojn kiuj, mi esperas, plaĉos al vi.