mercredi 29 février 2012

Mallonga reveno

     Ni rehejmiĝis pasintan dimanĉon.
     Ni unue enbusiĝis en Lanslevillard je la 11:40 kaj alvenis en Modane je la 12:30. Ni iom bedaŭris forlasi nian montaron ĉar la lastan semajnon suno belege brilis ĉiujn tagojn! Neniu nubo en pura ĉielo dum 6 tagoj kaj mezsemajne nur kelkaj tre altaj nuboj apenaŭ sukcesis ĝeni la feliĉajn homojn.

     Je la 12:50 ni entrajniĝis en malplena TGV. Survoje ĝi iom post iom pleniĝis sed restis multaj liberaj sidlokoj en nia vagono. Post tre agrabla kaj trankvila vojaĝo ni alvenis en Parizo, stacidomo de Lyon, kelkajn minutojn post la 17a.  Per metroo ni iris al stacidomo Saint Lazare kaj atendis tie la foriron de nia regiona trajno, je la 19:03. Ni atingis Caen je la 21a. Nia filo atendis nin por vespermanĝo kaj reveno al nia domo.

                                            Nia domo en Colleville-Montgomery

     Ni do retrovis nian domon kun plezuro. Ĝi aspektas tre tre granda post nia longa restado en tre tre eta apartamento! Nenio suferis dum nia foresto, ni retrovis ĉion bonorde.
     Unuavide la gardeno apenaŭ sentas la alvenon de printempo. Tamen serĉante iom pli atente mi malkovris kelkajn florojn.

     
     Trikoloretoj, malgraŭ severa frosto en Normandio, daŭre restis florantaj la tutan vintron.

    
     Tiuj belaj primoloj estas iom kaŝitaj inter ŝtonoj kaj herbo en malprofunda truo. Ili aspektas bonsanaj.

  
     Aliaj primoloj estas protektitaj de la granda betulo sed ne de limakoj! La maldekstra floro suferis.

      La jonkviloj pretas ekflori. En nia ĝardeno tiuj floroj abundas. Tiuj malgrandaj jonkviloj estas la
 unuaj kiuj ekfloros.
      Kiam ni revenos, fine de marto, verŝajne ĉiuj jonkviloj kaj narcisoj bonvenigos nin. Ili povos diri "Finfine G. kaj G. iom restados tie por nin admiri!"
      Jes, vi bone legis! Ni denove foriros, vendredon la 2an de marto. En marto ĉiujare G. suferas sian trisemajnan kuracadon en la urbo Dax (Dakso).
      Mi klarigos pli detale kiam ni estos surloke.

mardi 21 février 2012

Agrabla restado

     De la 11a ĝis la 18a de februaro, niaj japanaj geamikoj pasigis unu semajnon kun ni en Lanslevillard. Kompreneble mi iom hezitas paroli pri ilia restado anstataŭ ili sed mi pensas ne erari skribante ke ili havis tre grandan ŝancon koncerne la veterkondiĉojn.


     Komence de la restado ege malvarmis. Sur nia balkono iom ŝirmita kontraŭ vento, ni kontrolis la dumnoktan temperaturon: dimanĉon minus 18, lundon minus 16. La sekvantajn tagojn la temperaturo pli altiĝis inter minus 12 kaj minus 5.
     Dum tiuj malvarmegaj tagoj (minus 25 en Bessans), belega suno akompanis niajn promenadojn ĉirkaŭ la vilaĝo sur la pado de "Eta Feliĉo",  en la najbara vilaĝo Bessans kaj ĝis la mirinde bela lago de Monto Ceniso komplete glaciita.


     Merkrede subite ŝanĝiĝis la vetero! Fortegaj ekblovegoj da vento kaj neĝo atakis Morjenon. Ni tamen posttagmeze vizitis la vilaĝon Bonneval-sur-Arc (Bonevalo-sur-Arko) sed ne tro longe pro la apenaŭ eltenebla malvarmeco. Varma vino plezurigis kaj varmigis niajn korpojn antaŭ busreveni.
     Post jaŭdo iom griza pro malaltaj nuboj, vendrede granda brilega suno reaperis. La tutan tagon pasis sen vidi la plej etan nubon en pura blua ĉielo. Tiun tagon, kiu estis la lasta por niaj gastoj, ni longe marŝadis de Bessans al Lanslevillard per la bone nomata pado de "Eta Feliĉo". Niaj amikoj tiuokaze parolis pri transiro de "blanka paradizo"!

   
     Krom la promenadojn, niaj ĝojaj vizitantoj bone aprezis la lokajn produktaĵojn kaj la montaran kuirarton. Ili delicumis manĝante rakledon, fonduon, fromaĝtorton, mirtilan konfitaĵon kaj ili plezure gustumis la diversajn montarajn fromaĝojn.
     La semajno rapide flugis kaj por ili, kaj por ni, en tre amika kaj ĝoja etoso.


     Ni estas dankemaj al ĉiuj esperantistoj kiuj tiel bone plezurigas nin per sia vizitado. Ni senpaciece atendas aliajn,  ĉu en Alpoj, ĉu en Normandio!!!

vendredi 10 février 2012

Atendata vizito





   
Hodiaŭ amika japana paro flugas al Francio. Pli precize tiuj tre bonaj kaj karaj geamikoj alvenos vespere al Lyon kie ili tranoktos. Morgaŭ ili enbusiĝos kaj atingos Lanslevillard posttagmeze. Ni atendos ilin kiam ili elbusiĝos, 100 metrojn for de nia apartamento.

 
   De longe ni parolis kun ili pri tia vojaĝo en nia montaro Alpoj. Finfine ili elektis viziti nin vintre kaj ni pensas, ke ili pravas. Certe nia apartamento estas malgranda sed la pejzaĝoj estas tiel belaj, la promenadoj tiel interesaj, ke eĉ intimaj vivkondiĉoj tute ne gravas, precipe kiam oni jam kune spertis tranoktadon en Japanio! Ni,jam estas kvazaŭ samfamilianoj!

      
      Ni jam akceptis rusan esperantistinon en Lanslevillard antaŭ du aŭ tri jaroj sed somere. Ŝi vizitis nin post staĝo en Sete kaj ŝi bone ripozis en tiu loko.
     Venontan someron du aliaj japanaj amikinoj vizitos nin. Baldaŭ Lanslevillard estos fame konata por ripozo de lacaj kaj streĉitaj esperantistoj!!! Ni tre ĝojas ricevi niajn geamikojn en tiu bela regiono. Bonvolu memori tion!

mardi 7 février 2012

Akcidenton

     Vendredon, la 3an de februaro, la vetero estis tre bela kvankam tre malvarma.
     Ni estis iom lacaj post la promenadoj faritaj la antaŭajn tagojn, do ni elektis promenadi nur en la belega vilaĝo Bonneval-sur-Arc. Pro la granda neĝtavolo kiu kutime amasiĝas tie, mi celis fari fotojn en tiu tre tipa montara vilaĝo.
     Tiu ĉi vilaĝo estas oficiale agnostika kiel unu el la plej belaj vilaĝoj en Francio. Vintre la loĝantoj de la valo Maurienne (Morjeno) nomas ĝin "la fino del' mondo" ĉar, pro tre granda kvanto da neĝo, la montopasejo kiu somere kuniĝas ĝin kun la najbara valo estas fermita.
  

vendredi 3 février 2012

Belan legendon

     En 1966,  kreiĝis sindikato kies celo estis turisme valorigi du najbarajn vilaĝojn, Lanslebourg kaj Lanslevillard.  "VAL CENIS" estis la elektita nomo de la komunumo kaj la floro edelvejso iĝis emblemo de la nova stacio dediĉita al vintraj sportoj.
     Hazarde mi trovis belan legendon koncerne tiun floron.

  
   Iun nokton, en stalo de la vilaĝo Betlehemo, naskiĝis Jesuo. Tiam la bela Stelo de Paŝtisto gvidis la Tri Reĝojn ĝis la Diinfano por festi ties alvenon.
      Poste, tiu ege luma stelo ne pôvis reveni en la ĉielon kun la ordinaraj steloj ĉar la homoj povus kredi je la nasko de nova Mesio! Tiam la tro bela stelo serĉis idealan rifuĝejon sur nia planedo.
     Ĝi superflugis oceanojn, dezertojn, ebenaĵojn... Iun printempan vesperon, ĝi alvenis super niajn montojn. Kion vidis la stelo? Altajn krutajn kulminojn, mallarĝajn kaj verdiĝantajn valojn, serpentumantajn rojojn meze de riĉaj paŝtejoj. Kaj ankaŭ homojn, modestajn kaj respektindajn.
       Jen la serĉata juvejujo!


       La dika stelo partiĝis en miloj kaj miloj da etaj steloj kiuj delikate surflugis sur niajn belajn kaj kvietajn montojn. Por sin protekti kontraŭ malvarmo, tiuj steletoj ornamiĝis per dika silka lanugo.
      La morgaŭan matenon, paŝtistoj kaj ĉasistoj malkovris tiujn miraklajn florojn dumnokte aperintajn. 
      Ili nomis ilin "edelvejso", la Stelo el Arĝento.