mercredi 29 février 2012

Mallonga reveno

     Ni rehejmiĝis pasintan dimanĉon.
     Ni unue enbusiĝis en Lanslevillard je la 11:40 kaj alvenis en Modane je la 12:30. Ni iom bedaŭris forlasi nian montaron ĉar la lastan semajnon suno belege brilis ĉiujn tagojn! Neniu nubo en pura ĉielo dum 6 tagoj kaj mezsemajne nur kelkaj tre altaj nuboj apenaŭ sukcesis ĝeni la feliĉajn homojn.

     Je la 12:50 ni entrajniĝis en malplena TGV. Survoje ĝi iom post iom pleniĝis sed restis multaj liberaj sidlokoj en nia vagono. Post tre agrabla kaj trankvila vojaĝo ni alvenis en Parizo, stacidomo de Lyon, kelkajn minutojn post la 17a.  Per metroo ni iris al stacidomo Saint Lazare kaj atendis tie la foriron de nia regiona trajno, je la 19:03. Ni atingis Caen je la 21a. Nia filo atendis nin por vespermanĝo kaj reveno al nia domo.

                                            Nia domo en Colleville-Montgomery

     Ni do retrovis nian domon kun plezuro. Ĝi aspektas tre tre granda post nia longa restado en tre tre eta apartamento! Nenio suferis dum nia foresto, ni retrovis ĉion bonorde.
     Unuavide la gardeno apenaŭ sentas la alvenon de printempo. Tamen serĉante iom pli atente mi malkovris kelkajn florojn.

     
     Trikoloretoj, malgraŭ severa frosto en Normandio, daŭre restis florantaj la tutan vintron.

    
     Tiuj belaj primoloj estas iom kaŝitaj inter ŝtonoj kaj herbo en malprofunda truo. Ili aspektas bonsanaj.

  
     Aliaj primoloj estas protektitaj de la granda betulo sed ne de limakoj! La maldekstra floro suferis.

      La jonkviloj pretas ekflori. En nia ĝardeno tiuj floroj abundas. Tiuj malgrandaj jonkviloj estas la
 unuaj kiuj ekfloros.
      Kiam ni revenos, fine de marto, verŝajne ĉiuj jonkviloj kaj narcisoj bonvenigos nin. Ili povos diri "Finfine G. kaj G. iom restados tie por nin admiri!"
      Jes, vi bone legis! Ni denove foriros, vendredon la 2an de marto. En marto ĉiujare G. suferas sian trisemajnan kuracadon en la urbo Dax (Dakso).
      Mi klarigos pli detale kiam ni estos surloke.

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire