lundi 21 décembre 2015

Belega sunleviĝo



                                       08:31
     Kiam mi ellitiĝis hieraŭ matene, ĉirkaŭ je la 7a kaj duono, mi antaŭsentis, ke ni havos ŝancon spekti belan sunleviĝon.

                                      08:39
    Kvankam ankoraŭ noktis, la ĝenerala koloro de la ĉielo pensigis min, ke la sunleviĝo povus esti bela. Mi ne eraris !

                                      08:40
     Fakte mi iom eraris ! Ĉar ĝi ne estis bela, ĝi estis ege bela !!!
                                  
                                       08:41
      Ofte Ĵ̂iĵi, mia edzino, ankoraŭ restadas en sia lito je tiu horo ĉar ŝi ne tre bone dormas dum la nokto. Feliĉe ŝi jam estis ellitiĝinta kiam la spektaklo komencis.

                                       08: 43
    Fotoj estas pli utilaj ol ordinaraj vortoj, ĉu ne ? Mi lasas vin sole ĝui la sekvon de tiu sunleviĝo.

                                      08:45

                                       08:46

                                       08:51

                                        08:55

                                        09:05

                                       09:08

                                       09:11

                                        09:13

                                       09:15

      Dum tri kvaronoj ni nenion faris krom admiri la mirindan spektaklon, sidante sur niaj seĝoj fronte al la fenestro !

jeudi 17 décembre 2015

La Prairie

   Antaŭ longe mi raportis pri ĉevalkonkurso kiu okazis en la granda areo kies oficiala nomo estas "La Prairie" (la Herbejo). Ĝi staras proksime de nia loĝejo.

     Sur la dekstra parto de tiu plano bone videblas la loko kie kuras la ĉevaloj. Hodiaŭ mi prezentas la maldekstran parton de la Prairie kiu estas rifuĝejo por sovaĝaj bestoj, kvankam ni estas en la urbo mem.








      Restas granda herbejo sen arboj kaj aliaj kreskaĵoj kie neniam estas permesata konstrui ion ajn.




     En la centro de tiu spaco estis fosita artefarita lageto. La celo de la inĝenieroj kiuj imagis tiun protektitan spacon en la centro de la urbo estis proponi ripozlokon por la birdoj kiuj ĉiujare migras el la nordaj al la pli sudaj landoj.




     Kaj fakte la migraj birdoj rapide elektis tiun lokon kiel unu el la normandaj etapoj dum la longa vojaĝo kiu postulas tiom da streboj de la migrantoj. Ĉevaloj, piedirantoj kaj biciklistoj ne ĝenas ilin.




     Proksime de la artefarita lageto la herboj libere kreskas por proponi ŝirmon al birdoj, tiuj kiuj migras sed ankaŭ al tiuj kiuj vivas tie la tutan jaron.

      De la malproksima pado kie mi estis kiam mi fotis, ne videblis birdoj, nek sur la akvo, nek ĉirkaŭ. Alian fojon mi provos alproksimiĝi por vidi kiuj birdoj staras.

jeudi 10 décembre 2015

La vivo daŭras

   Dum nia mallonga restado en Parizo, ni vidis multajn policistojn kaj militistojn. Grupoj de tri-kvar homoj marŝis surtrotuare, staris antaŭ kaj en la publikaj lokoj, en la metrostacioj, antaŭ la enirejoj de muzeoj ... kun pafilo en mane staranta sur la brusto.  
  Ni ne rimarkis apartan maltrankvilon de la metrovoyaĝantoj kaj piedirantoj. Ankaŭ la vizitantoj en la muzeoj ŝajnis trankvilaj. Sed kiam karavano de policistoj en hurlantaj busoj rapide alvenis por atingi oni ne scias kiun celon ...  mienajŝanĝoj kaj pli rapida marŝo tuj rimarkiĝis sur la trotuaroj ! Neniu forgesis la ĵus pasintaj atencoj de la 13a de novembro !

                                 La spektaklo devas daŭri !
                                    (desegnaĵo eltirita de Charlie Hebdo)                  
                         
    Tamen tre rapide Parizanoj kaj turistoj strebis vivi samkiel antaŭ la atencoj. Dank'al belega suna vetero nombraj estis la klientoj ĉe la terasoj de kafejoj kaj multaj teatroj, kinejoj, koncertejoj, kabaredoj, trinkejoj ... remalfermiĝis du aŭ tri tagojn post la atencoj. La klientoj estas malpli nombraj sed la vivo daŭras malgraŭ ĉio ! 
                           

mercredi 9 décembre 2015

Enabismigitaj misteroj

                                    Hapi, gardisto de la riveraltiĝo de Nilo
                           grandega statuo (5,40m alta) malkovrita en la maro
         
   Sabaton antaŭ reiri en Caen, ni vizitis alian ekspozicion en la Instituto pri Araba Mondo. Temas pri Egiptio, precipe pri la lastaj malkovraĵoj en la maro antaŭ la haveno de Aleksandrio kie staris, antaŭ la VIIIa jarcento, la urboj de Tonis-Herakleion kaj Canope (Kanopo).  
 
                                   Kapo de Serapis, malkovrita en la maro

    Tiuj antikvaj urboj estis enabismigitaj pro tertremoj kaj aliaj diversaj geologiaj akcidentoj. Oni sciis ke, ĉiujare en tiuj malaperitaj urboj okazis gravaj ceremonioj por glori la morton kaj la renaskiĝon de Oziris, unu el la plej famaj dioj de la antikva Egiptio. Sed oni ne precize sciis laŭ kiuj ritoj tiuj festoj estis organizitaj.

                                       Steleo de Horus, filo de Oziris kaj Izis
                                                      (surtera priserĉado)

    La celo de la planitaj submaraj priserĉadoj faritaj de scienculoj, estritaj de franca arkeologo, estis malkovri atestojn pri tiuj ceremonioj. Pro tio, ĉiujare dum dudek jaroj internacia skipo de submaraj arkelogoj plonĝis kaj eksploris vastan submaran teritorion kie ili esperis trovi restaĵojn el tiuj famaj lokoj dediĉitaj al kulto de Oziris. "Enabismigitaj misteroj de Egiptio" estas la titolo de la ekspozicio.

                                               Steleo de Tonis-Herakleion
                                                   malkovrita en la maro
    
     La malkovro de la steleo de Tonis-Erakleion estas unu el la plej grava okazaĵo de la longaj priserĉadoj. Ĉar la flanko kovrita de skribaĵoj bonŝance restis kontraŭ la marfundo dum pluraj jarcentoj, ĝi ne estis difektita, kvazaŭ kiel ĝi staris antaŭ la geologiaj akcidentoj.

     La legado de la hieroglifoj sur tiu steleo permesis solvi misteron, malbone komprenebla dum pli ol dumil jaroj. Krom tiu ĉefa malkovraĵo, la arkeologoj trovis multajn aĵojn uzitajn de la tiamaj pastroj dum la ceremonioj (potojn, telerojn, vazojn, ĉerpilojn...)

                                      Oziris renaskiĝanta  (muzeo de Kairo)

    Krom aĵoj malkovritaj dum la submaraj priserĉadoj, la ekspozicio estas kompletigata de diversaj objektoj kutime ekspoziciataj en la Muzeo de Kairo. La venontaj fotoj temas pri tiuj kairaj objektoj.

                                      Oziris renaskiĝanta ( muzeo de Kairo)

                             Oziris atendanta sian reviviĝon (muzeo de Kairo)

                                        La virbovo Apis (muzeo de Kairo)

     Vidante la ekspozicion, ni havis tiom da plezuro, ke ni bedaŭris kiam ni atingis la finon. Sed ni havas esperon baldaŭ admiri novajn malkovraĵojn ĉar la submaraj priserĉadoj plidaŭras kaj ankoraŭ longe plidaŭros laŭ la estro de la internacia komisio.






lundi 7 décembre 2015

En la muzeo de Orsay



   La duan tagon de nia restado en Parizo, ni vizitis la muzeon de Orsay (Orse). Ni deziris vidi portempan ekspozicion kies titolo estas "Grandiozo kaj Mizeroj de la Prostituado.

    Multaj pentraĵoj plaĉis al ni kiuj montras kian vivon havis la prostituinoj en la bordeloj, fine de la XIXa kaj komence de la XXa jarcentoj. Inter la pentristoj kiuj traktis tiun temon, la plej fame konataj estas Henri de Toulouse Lautrec, Edouard Manet, Auguste Renoir. Bedaŭrinde estis malpermesate foti.

    Pro la bona kvalito de la pentraĵoj prezentitaj ni estis feliĉaj. Tamen kiam ni eliris de tiuj apartaj ĉambroj dediĉitaj al la temo, ni ne jam deziris eliri de tiu tre alloga muzeo. Pro tio ni tagmanĝis en la tiea restoracio kiu funkcias en la eksa luksa hotelo Orsay.

                                            Nekonato : Eva antaŭ la peko
 Poste ni promenadis tra la diversaj galerioj de la muzeo por vidi novajn verkojn aŭ revidi aliajn kiujn ni tre ŝatas. Mi fotis kelkajn por anstataŭi tiujn, malpermesatajn, el la aparta ekspozicio.           
                                     Eugène Boudin : La plaĝo de Trouville

   Eugène Boudin ofte pentris normandiajn plaĝojn. Tiuepoke la parizanaj riĉuloj kaj burĝoj malkovris la plezuron pasigi tempon sur plaĝoj. La plej kuraĝaj spertis sin bani en la maro. Ili senvestiĝis kaj revestiĝis en la etaj lignaj budoj. (Trouville estas lia naskiĝloko)

                                 Claude Monet : Virinoj en ĝardeno (nur parte)
    Mi nun proponas al vi kelkajn fotojn elektitajn por la plezuro de viaj okuloj.

                                         Edouard Manet : Lola de Valence


                                         James Pradier : Sapho (Safo)

                             Pierre-Auguste Renoir : Bal du Moulin de la Galette

dimanche 6 décembre 2015

Promenado en Montmartre


 Relegante mian antaŭan raporton pri la muzeo de Montmartre en Parizo, mi konstatis, ke mi forgesis skribi la naskiĝ- kaj mortdatojn de Maurice Utrillo. Jen ili : 1883 en Parizo ; 1955 en Dakso.

    Post la vizito de la muzeo ni restis en la sama kvartalo por promenadi sur la mallarĝaj stratoj. 
  Montmartre estas konstruita sur monteto norde de la urbo. De tie oni ofte havas pli malpli belan vidaĵon sur la tuta ĉefurbo.
     Kelkaj stratetoj prezentas fortan deklivon. Sur ili ne estas permesate veturi per aŭtoj ĉar ili estas tro mallarĝaj.
     Malnovaj magazenoj kaj komercoj daŭre funkcias en Montmartre. Ofte ili datumas de la ekkonstruo de la kvartalo kaj havas longan historion rakontita sur siaj muroj per ŝildoj aŭ paneloj.
    Ekzemple tiu kafejo-restoracio estis vizitata de famaj artistoj, pentristoj, verkistoj kiuj ŝatis renkontiĝi en ĉi tiu tre trankvila kvartalo de Parizo. 
    En tiu ĉi domo "La Maison Rose" (la Roza Domo) vivis la pentristo Maurice Utrillo. Ĝi jam estis rozkolora kiam li loĝis tie, super la kafejo.
 

vendredi 4 décembre 2015

Muzeo de Montmartre

       Jaŭdon, la 26an de novembro, kun mia edzino, mi iris en Parizon por mallonga restado, ĝis sabato posttagmeze. Tiu restado estis planita de pli ol unu monato. Malgraŭ la teruraj atencoj kiuj okazis la 13an de novembro, ni ne ŝanĝis nian programon.
     
     Ni unue vizitis etan muzeon en la kvartalo "Montmartre". Ĝi ne estas unu el la plej famaj muzeoj en Parizo sed, ĉar ni neniam vizitis ĝin, ni estis scivolemaj vidi pentraĵojn de malpli konataj pentristoj.

    La pentraĵoj viditaj en la unuaj ĉambroj de la malmoderna muzeo ne tre multe interesis nin. Ili ĝenerale estis malĝojaj pro la malhelaj uzitaj koloroj. Mi ne fotis ilin ĉar precipe temis pri portretoj de nekonatoj.
    
     Pli interesis nin la pentraĵoj de Maurice Utrillo. La unua foto montras la ateliero de la artisto kiu pasigis sian tutan vivon en Parizo kaj pli precize en "Montmartre". Sian naskiĝlokon li senĉese pentris kaj desegnis.
    Kiam Maurice Utrillo vivis tie, la kvartalo similis al vilaĝo, for de la stratsvarmo de la granda urbo. La pentraĵoj faritaj de la artisto atestas pri tio. Ĉu tiu ĉi vidaĵo pensigas vin pri la franca ĉefurbo ?
    Observante la detalojn de tiu pentraĵo, se vi jam vizitis Parizon aŭ vidis bildojn sur gvidlibro, vi eble rekonos la blankan preĝejon "Sacré Coeur" ("Sankta Koro"), konstruita sur la klimakso de la monteto Montmartre.
      Jen infanoj kaj gepatroj kiuj atendas antaŭ iu elementa lernejo. Mi ne scias ĉu tiu lernejo ankoraŭ ekzistas hodiaŭ. Mi ne trovis ĝin sur la mapo.
      Inter la amaso de desegnaĵoj prezentitaj mi elektis du. Tiujn desegnaĵojn la artisto faris por prepari la venontan pentraĵon.
 
      La saman desegnaĵon mi trovis aparte sed ĉî-foje M. Utrillo aldonis kolorojn. Tamen li faris alian elekton pri tiuj koloroj (se la unua pentraĵo fotita montrita ĉi-supre rezultas de la du lastaj desegnaĵoj).