samedi 23 avril 2016

Fino de la vizito en Borda

      Post promenado en la salonoj kaj koridoroj de la termobanejo Borda, mi invitas vin malkovri la apartajn lokojn kie la zorgoj estas ricevitaj de la kuracatoj. Kompreneble ni vizitis tiujn lokojn posttagmeze, kiam neniu persono ĉeestis. Tie, ĉi-supre, videblas la loko kie dungitino metas la koton sur ĉiuj artikoj de la korpo.

      Por ĉiu bangasto, la saman koton oni uzas dum la tri semajna kuracado. Por konservi la taŭgan temperaturon de tiu koto (42 gradoj) la dungitino metas ĝin en tiun triangulan ujon post la zorgo. Ekzemple se al Gigi oni atribuis la ujon M2 de la komenco, ĉiutage la koton de tiu ĉi ujo oni uzos por ŝi kaj nur por ŝi. La granda ronda ujo estas daŭre varmigita por malpermesi malvarmiĝon de la koto.

                                                                    Lito por masaĝo

      Fine de la kotozorgo, la dungitino remetas la pli grandan parton de la koto en ĝia ujo kaj tio kiu restas sur la korpo estos forigita sub forta duŝo. Post tri semajnoj la uzita koto estos recikle produktita.
   Post iom da ripozo, neniam sufiĉa laŭ mia edzino, masaĝisto laboras por malstreĉigi la vertebraron, pli precize la cervikajn vertebrojn en la kazo de Gigi.

    Jen la plej ŝatata zorgo de mia edzino : akvomasaĝo en tiu bankuvo. La akvo estas varma, tamen malpli ol la koto (38 aŭ 39 gradoj). Tiu zorgo bedaŭrinde daŭras nur dek minutojn.

        Tiun banujon Gigi ne uzas. Ĝi estas uzata de la personoj kiuj suferas pri sangocirkuladaj problemoj. Starante ili marŝadas en varma akvo kun kirloj. Ili sin tenas al la kupraj stangoj dum la marŝado por ne perdi sian ekvilibron.

                                                               La kirloj en la akvo 


         Por tiuj kiuj havas artrozon jen la aparatoj uzitaj. La kuracato enŝovas siajn manojn en la du superajn truojn kal siajn piedojn en la malsuprajn. Tre varma akvovaporo estas sendita dum 9 minutoj, ne 8, ne 10, precize 9 ! Komputilo okupiĝas pri tiu neŝanĝebla programo.

      Fronte de ĉiu sidloko eta ekrano permesas al ĉiu mem uzi la aparaton. Sufiĉas puŝi butonon kaj ek por 9 minutojn !

        Apud la enirejo de la granda banejo, kiam ne alvenis la ĝusta tempo de la gimnastiko, la bangastoj sidiĝas tie atendante sian vicon.

         Tiu banejo estas malfermita al ekstera publiko kiam la zorgoj de bangastoj estas finitaj. Kiam ni vizitis la termobanejon neniu vizitanto sin banis. Kia bela medio por naĝi !
                                      
      Mia edzino ne ŝatas la proponitan gimnastikon  por grupo de 15 personoj samtempe. La dungito petas, ke ĉiu faras la saman movon, sen tro scii pri la farebleco aŭ la nefarebleco de iuj movoj por iuj personoj. Sekve, ĉiu devas mem atenti pri tio kion li aŭ ŝi povas senriske fari aŭ ne fari.

mercredi 20 avril 2016

La termobanejo Borda

                       Same kiel buso por lernantoj tiu buseto ĉiutage kolektas la termobangastojn

  Antaŭ la fino de la kuracado de Gigi mi demandis la permeson viziti la establon kie ŝi ĉiutage suferas sian kuracadon. Mi jam vizitis ĝin antaŭlonge pro tio mi ne bone memoris. Senprobleme oni permesis ke mi fotu ĉion laŭ mia plezuro.


     "Les Thermes Borda" (La Termobanejo Borda) estas la plej belaspektaj termobanejoj en Dakso almenaŭ koncerne la eksteraĵon. Verdire estas malfacile kompari kun la aliaj kiuj ĝenerale ne estas videblaj pro la fontoj kiuj situas subteretaĝe.

                                                         La aloga enirejo de la establo



      Tre ofte Gigi parolis al mi pri la komforta etoso kaj la beleco de la lokoj. Tuj post la eniro ni alvenas en tiun salonon, atendejo por la personoj kiuj atendas sian vicon por la zorgoj se ili alvenis tro frue aŭ kiuj atendas la buseton por reiri al sia loĝejo.

                                                    Koridoro por iri de unu zorgo al alia


                                    Inter du zorgoj la termobangastoj povas komforte atendi


                                                                  Koridoratendejo


                               Alia komforta salono por ripozi inter aŭ post la fino de la zorgoj


                                             La grandegan bukedon oni ŝanĝas ĉiusemajne


                                                               Lavaboj en la necesejoj

      Per tiuj fotoj mi deziris montri la tre agrablajn lokojn proponitajn al la klientaro de tiu iom luksa termobanejo. En la venonta raporto mi montros la lokojn kie la termobangastoj ricevas la diversajn zorgojn.


vendredi 15 avril 2016

La Bastide d'Armagnac

       Ni rehejmeniris en Caen jam de preskaŭ unu semajno. Restas al mi fotojn de malnova vilaĝo kiun ni vizitis dimanĉon, tagon sen kuracado por mia edzino.


                                                La Reĝa Placo

   Tiu vilaĝo nomiĝas La Bastide d'Armagnac (La Bastido de Armanjako). La franca vorto "bastide" signifas fortika urbo. Tiu ĉi vilaĝo estas laŭdire la plej tipa en la eta regiono kie ni restadas. Ĉiuj stratoj kaj stratetoj konverĝas al la granda placo ĉirkaŭita de arkadoj.
 
       Ĝi estis fondita en 1291 de iu loka grafo, Bernardo la VIa de Armanjako. Nur 689 loĝantoj ankoraŭ restas en tiu bastido kiu estis mezepoke multe pli grava ol nun. La malnovaj fortifikaĵoj malaperis.

         La romana preĝejo datumas de la XIIa jarcento sed la tre masivan sonorilturon oni konstruis dum la XVa jarcento.

                                              De sub la arkadoj, vidaĵo sur la Reĝa Placo
                                                Domoj sur la okcidenta flanko de la Reĝa Placo
    La Reĝa Placo estis la ekonomia pulmono de la urbeto kiam ĝi havis gravan rolon antaŭlonge. Sed ĝi ankaŭ estis loko kie okazis debatoj inter la loĝantoj pri la publikaj aferoj. 

                                                  Ŝirmita pasaĝo por eliri el la placo
         

                                                        Suda elirejo de la Reĝa Placo


         Promenante en la vilaĝo, ekster la centra placo, troviĝas aliaj belaj tipaj fasadoj. Bedaŭrinde ni rimarkis multajn forlasitajn domojn kiuj jam tre difektiĝis. La plimulto de la komercoj estas fermitaj, vende proponitaj.

       Ne dubinde la plej belaj domoj troviĝas sur la Reĝa Placo kiu estis restaŭrita dank'al helpo de la departamento. Aliaj domoj en la vilaĝo ankaŭ estus rigardindaj se ili havus samajn zorgojn ! Sed kiu dezirus akiri tian domon en vilaĝo kiu mortas iom post iom ?

jeudi 7 avril 2016

Promenado en la arbaro

      Unu el niaj plej ŝatataj promenadoj en la regiono de Dakso estas tiu, kiu permesas marŝi en la arbaro kie kreskas ordinaraj pinoj. Granda avantaĵo de tiu irvojo estas ĝia kvieteco. Post ducent/tricent metroj en la arbaro la trafiko de la aŭtoj ne plu aŭdeblas.

     Ankaŭ tre plaĉas al ni la bona odoro de la pinarboj. Laŭdire tiu arbaro estas la plej granda en Eŭropo. Ĝi ne ekzistas nur de post 1857, kiam la imperiestro Napoleono la tria ordonis al komunumoj salubrigi kaj arboplanti iliajn grundojn. 
 

    Antaŭe nur marĉoj daj dunoj okupis la erikejon. Tie multaj loĝantoj suferis pri malario. La imperiestro mem iĝis akiranto de grandega posedaĵo kaj li ekzemplis, transformante la erikejon en privata arbaro.


     La grandaj tieaj proprietuloj sekvis la ekzemplon. La posteulaj familioj daŭre partoprenas en la ekonomia vivo de la vilaĝoj dank'al la arbaro. Ĝi restas ekskluzive administrata de la grandaj proprietuloj kiuj proprakonte ekspluatas sian aŭ siajn bienojn.

     La pinoj bone fiksas la sablon de la grundo. Ili estas ludmono ekonomia kaj ekologia. Armeo de arbaristoj zorgas pri la pinarboj de la plantado ĝis la tranĉado, kiam il estas sufiĉe dikaj. Tiam alia armeo, arbohakistoj, bruege    laboras.  

     Post la interveno de la arbohakistoj, sur la dehakejo restas la stumpoj kaj la filikoj. Tiam la pejzaĝo estas iom malĝoja.


                              Jen amaso de stumpoj post la fino de la tranĉado.


      Kiam la tereno etas komplete liberigita de ĉiuj stumpoj, branĉoj kaj filikoj, venis la tempo de la nova plantado.


       Alproksimiĝinte de la ĵus plantitaj pinarboj, surprizis min la malgrandeco de la junaj arbetoj. Apenaŭ dek centrimetroj altaj, ili estas protektitaj de la sovaĝaj bestoj, leporoj, aproj kaj kaprioloj.

          Kelkajn jarojn poste, sed mi ne scias kiom da, la arbetoj jam atingis kvindek/sesdek centimetrojn. La plasta protektilo malaperis.


                                               Rektaj linioj de pinarboj pli aĝaj.







mercredi 6 avril 2016

En Saint-Paul-lès-Dax

                                                  Lageto Kristus en Saint-Paul-les-Dax

       Pasintan ĵaŭdon, pluvis la tutan tagon. Anstataŭ marŝi ni iris en la kinejon de Dakso kaj ni spektis interesan filmon. Ni havas tiun ĉi ŝancon ĉar la programo de tiu kinejo proponas kelkajn vidindajn filmojn, filmojn laŭ niaj gustoj kompreneble.

    
      Vendredon la vetero pli beliĝis. Ĉar la kamparaj padoj sendube estis tro kotaj aŭ eĉ parte inunditaj, ni elektis alian promenadon en la apuda urbo de Dakso kies nomo estas Saint-Paul-lès-Dax (Sankta-Paŭlo-ĉe-Dakso; en la franca "lès" signifas apud, ĉe)

                                 Tiu arbo similas al japana ĉerizarbo sed ĝi ne estas ĉerizarbo.

      Same kiel en Dakso, kuracatoj venas en tiu urbo por kuracadi sin per varmaj akvoj kaj kotoj. Estas facile marŝi sur la gruza pado kiu ĉirkaŭas la artefaritan lageton, la lageton Christus (Kristus).

       Unuan fojon ni venis tien. La promenado ĉirkaŭ la lageto ne estas tre longa, nur 2.5 kilometrojn longa, sed ĝi estas tre agrabla. Fine de marto la printempo en tiu sudokcidenta regiono pli fruas ol en nia Normandio. Plezure mi fotis la dolĉajn kolorojn.

                                                          Plorsalikoj kun nova foliaro     

       Antaŭ du semajnoj, kiam ni alvenis en Dakso la folioj de la arboj ne ankoraŭ aperis. Nun multaj arboj faris siajn junajn foliojn. La pejzaĝo vere ŝanĝiĝas de kiam la foliaro kaŝas la branĉojn.

                                           Hotelo de la Lago akceptas la termobangastojn.

      Ĉar la promenado ĉirkaŭ la lageto Kristus plaĉis al ni, ni revenis la morgaŭon. La temperaturo estis malpli agrabla sed tamen ni plezure rekomencis la rondiron sen en la mala senso.   

     
       La termobangastoj kiuj loĝas dum tri semajnoj en tiu ĉi hotelo ĝuas la plej belan vidaĵon sur la lageto kaj la granda parko. Aliaj hoteloj staras ĉirkaŭ la lageto sed nur tiu ĉi staras sur monteto.
                                             

                                                   Tiuj plorsalikoj ploras ĝis en la akvo !


 
       Kiam ni vidis la etan rivereton kiu alvenis en la lageto, ni deziris marŝi laŭ ĝi. Tion ni faris dum, ni diru tri cent aŭ kvar cent metroj. Bedaŭrinde la pado îgis tute ne trairebla unue pro la koto kaj tuj poste pro inundo. La rivereto eliris el sia komforta lito. Domaĝe !