mercredi 6 avril 2016

En Saint-Paul-lès-Dax

                                                  Lageto Kristus en Saint-Paul-les-Dax

       Pasintan ĵaŭdon, pluvis la tutan tagon. Anstataŭ marŝi ni iris en la kinejon de Dakso kaj ni spektis interesan filmon. Ni havas tiun ĉi ŝancon ĉar la programo de tiu kinejo proponas kelkajn vidindajn filmojn, filmojn laŭ niaj gustoj kompreneble.

    
      Vendredon la vetero pli beliĝis. Ĉar la kamparaj padoj sendube estis tro kotaj aŭ eĉ parte inunditaj, ni elektis alian promenadon en la apuda urbo de Dakso kies nomo estas Saint-Paul-lès-Dax (Sankta-Paŭlo-ĉe-Dakso; en la franca "lès" signifas apud, ĉe)

                                 Tiu arbo similas al japana ĉerizarbo sed ĝi ne estas ĉerizarbo.

      Same kiel en Dakso, kuracatoj venas en tiu urbo por kuracadi sin per varmaj akvoj kaj kotoj. Estas facile marŝi sur la gruza pado kiu ĉirkaŭas la artefaritan lageton, la lageton Christus (Kristus).

       Unuan fojon ni venis tien. La promenado ĉirkaŭ la lageto ne estas tre longa, nur 2.5 kilometrojn longa, sed ĝi estas tre agrabla. Fine de marto la printempo en tiu sudokcidenta regiono pli fruas ol en nia Normandio. Plezure mi fotis la dolĉajn kolorojn.

                                                          Plorsalikoj kun nova foliaro     

       Antaŭ du semajnoj, kiam ni alvenis en Dakso la folioj de la arboj ne ankoraŭ aperis. Nun multaj arboj faris siajn junajn foliojn. La pejzaĝo vere ŝanĝiĝas de kiam la foliaro kaŝas la branĉojn.

                                           Hotelo de la Lago akceptas la termobangastojn.

      Ĉar la promenado ĉirkaŭ la lageto Kristus plaĉis al ni, ni revenis la morgaŭon. La temperaturo estis malpli agrabla sed tamen ni plezure rekomencis la rondiron sen en la mala senso.   

     
       La termobangastoj kiuj loĝas dum tri semajnoj en tiu ĉi hotelo ĝuas la plej belan vidaĵon sur la lageto kaj la granda parko. Aliaj hoteloj staras ĉirkaŭ la lageto sed nur tiu ĉi staras sur monteto.
                                             

                                                   Tiuj plorsalikoj ploras ĝis en la akvo !


 
       Kiam ni vidis la etan rivereton kiu alvenis en la lageto, ni deziris marŝi laŭ ĝi. Tion ni faris dum, ni diru tri cent aŭ kvar cent metroj. Bedaŭrinde la pado îgis tute ne trairebla unue pro la koto kaj tuj poste pro inundo. La rivereto eliris el sia komforta lito. Domaĝe !

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire