vendredi 30 octobre 2015

Dimanĉa promenado

                                         Parto de la urbodomo kaj abatejo de viroj

  Pasintan dimanĉon, la 25an de oktobro, la vetero estis mirinde bela kaj la temperaturo tre milda. Tro milda kompare kun la kutimaj oktobraj temperaturoj en Normandio. Ni decidis promenadi piede en la urbo por konatiĝi kun aliaj kvartaloj.

                        Preĝejo Saint-Etienne-le-Vieux (Sankta-Stefano-la-Maljuna)

    Sur la granda placo, vidalvide al la urbodomo staras malnova preĝejo.
Tiuflanke ĝi aspektas bela ... sed oni ne povas viziti ĝin ĉar ... vidu la sekvan foton !

  La monumento havas kortuŝan aspekton. Romanika kaj poste gotika, ĝi multe suferis sub la obusoj dum la Dua Mondmilito. Post purigado kaj fortikado de la restantaj muroj, ĝi fiere staras kiel atesto de la urba suferego.  

        Daŭrigante nian promenadon ni renkontas ie kaj tie malnovajn domojn. Restaŭritaj antaŭ pli malpli longa tempo, tiuj grandaj kaj riĉaspektaj domoj montras, ke la urbocentro estis la kvartalo kie loĝis la plej elstaraj personoj de la loĝantaro.

      Ni bedaŭris, ke neniu ŝildo, neniu skribaĵo klarigas al kiu apartenis tiajn loĝejoj.

        Tiu domego estas tiel granda ke oni povus pensi, ke ĝi estis hotelo kvankam tiu hipotezo ŝajnas tute stulta. Malfacile imageblas niaepoke, ke unu sola familio loĝis en tiom granda privata hotelo dum la antaŭaj jarcentoj.

       La maldekstra supra angulo de la sama "hotelo" montras la riĉecon de ĝia dekoracio. Por ke neniu nekonus la nomon de la posedanto, tiu ĉi fierulo skribigis siajn nomkomencajn literojn en monogramo super la fenestro. Por mi li restas perfekta nekonato !

     Ebla celo de nia dimanĉa promenado tra la urbo estis la botanika ĝardeno. Ni atingis ĝin iom malfrue por longe ĝui ĝian kvietecon. La aŭtunaj koloroj ne ankoraŭ plene beligis la arbojn. Ni revenos post kelkaj tagoj se la vetero daŭre permesos tion.


mercredi 28 octobre 2015

Aŭtunaj koloroj en nia kvartalo

     Iun matenon, antaŭ unu semajno mi kredas (aŭ iom pli) mi surprize vidis viron en sia nacelo kiu estis okupata pri arbo ĝuste fronte de nia apartamento. Mi timis, ke li estis tranĉanta branĉojn kies folioj estis flaviĝantaj.
 
     Feliĉe mi eraris ! Li estis instalanta elektrajn fadenojn tra la branĉoj kaj li estis ĉirkaŭanta la tutan arbon per tiu fadeno. Tiam mi komprenis ! Li estis metanta elektrajn girlandojn por la venontaj festoj , Kristnasko kaj Novjaro. Oni ne perdas tempon en nia nova urbo ĉar restas multe da tempo ĝis la jarofino !
 
    Kelkajn tagojn poste mi denove ĝuis belan spektaklon  kiam mi levis la rulantan ŝutron de la salono. Tian belan sunleviĝon mi kapablas ofte admiri ĉar ĉiumatene mi frue ellitiĝas dum mia edzino ankoraŭ dormas. Tial mi fotas, ne nur por vi karaj legantoj, sed ankaŭ por ŝi !!!
 
    La saman matenon, post la matenmanĝo mi vidis el la teraso, ke alvenis la momenton foti la arbojn de nia avenuo ĉar kelkaj jam estis sufiĉe flava kaj baldaŭ povus fali la foliojn se pluvo kaj vento alvenus.
 
     Srangas ke tiuj arboj, kiuj ĉiuj apartenas al la sama speco de aceroj ne flaviĝas samtempe. Dum la folioj de kelkaj jam falas, aliaj restas tute verdaj.  La avenuo kie ni loĝas havas belan aspekton, ĉu ne ? Despli belan ke la veturado de aŭtoj estas malpermesata !

     Kiam ni loĝis en nia vilaĝo, ni de tempo al tempo venis en Caen sed ni neniam atentis pri la ŝanĝoj de la foliaroj. Ni estis okupitaj pri diversaj aferoj, precipe vizitado de magazenoj sed neniuokaze por rigardi la arbojn !
       
    Sed nun ĉiutage ni havas la ŝanĝantan spektaklon antaŭ niaj okuloj kaj ni tre feliĉas. Ni nepre devos programi promenadojn en la urbo kaj malkovri nekonatajn lokojn, eĉ aliajn jam konatajn sed neniam viditajn de ni aŭtune.

 
 
 
 

samedi 24 octobre 2015

Muntado de biblioteko

      Antaŭ kvin tagoj oni liveris en nia loĝejo meblojn por fari bibliotekon. Ĉar mi ne volis fuŝi ĝian muntadon mi petis, ke la metiisto kiu instalis la meblojn en la kuirejo denove laboru por ni.

    Tion li faris antaŭ kvar tagoj. Tiu metiisto vere bone laboris en la kuirejo do ni estis trankvilaj vidante lin alveni.

     Mi atente sekvis la etapojn de la muntado kiu postulas esti zorgema, por ke ĉiuj tirkestoj estu belaspektaj kaj bone funkciantaj.

     Meze de la posttagmezo la tuta meblaro estis muntita kaj post purigado de ĉiuj bretoj kaj tirkestoj, ni ekkomencis meti librojn, albumojn kaj DVD-ojn.

     Kompreneble ni ne tuj trovis la taŭgajn lokojn por ĉiuj aĵoj. De kiam mi fotis la ensemblon, ni jam ŝanĝis la ordaranĝon plurfoje. Mi pensas, ke aliaj venontaj ŝanĝoj oni povas antaŭvidi !
 
 
 


jeudi 15 octobre 2015

Promenado en Havro (2)

      Promenante en la urbocentro de Havro ne maloftas renkonti tiajn grandegajn murpentraĵojn. Io surprizis min: kvankam tiuj pentraĵoj estas iom malnovaj, ili ĝenerale belaspektas, kvazaŭ ili estus ĵus pentritaj !
      En la centro de la urbo, la katedralo Notre-Dame (Nia-Damo) ne estis detruita de la bombadoj dum la Dua Mondmilito. Certe ĝi suferis sed restis staranta. (Domaĝe ! Tion  mi opiniis kiam mi vidis ĝin.)
  Kiel difini la stilon de tia miksaĵo ? Rokoka-klasika-baroka kun iom da gotika? Ne estante spertulo pri la religiaj stiloj mi nur povas diri, ke mi ne ŝatas tiun fasadon.

     Kia surprizo kiam ni eniris en tiu ĉi katedralo ! Ĝi estas granda, luma kaj precipe sen la malbelaj aldonitaj ornamaĵoj de la fasado, ĝi estas sobra. La romanika kaj la gotika stiloj harmonie kunestas. Tiam mi kun plezuro vizitis kaj admiris belajn kolonojn kaj arkojn de la navo.
                                                           Restaŭrita vitralo
    Se la bomboj de la jaro 1944 ne detruis la konstruadon, la vitraloj havis alian sorton. Ĉiuj  eksplodis krom du, la plej proksimaj de la ĥorejo. Nur tiujn du oni restaŭris. Simplaj vitroj sen ornamaĵoj anstataŭis la aliajn. 
      Post la bombadoj de 1944, la preĝejo Saint-Joseph estis nur amaso de ruinaĵoj. La arkitekto Auguste Perret, tiu kiu imagis la tutan rekonstruadon de la urbocentron, desegnis la planojn de la nova preĝejo kiu ankaŭ devus esti monumento pri la memoro de ĉiuj viktimoj civilaj kaj militistaj.
    
    Oni konsideras, ke tiu ĉi konstruado estas la ĉefverko de A. Perret. La okangula sonorilturo, 107 metroj alta, videbla de ĉie, ene kaj ekstere de la urbo, estas simbolo de la renaskiĝo de Havro. Ĝi staras sur kvadrata bazo kiu havas formon de greka kruco. 

     Ĉar la grundo estas malstabila, eĉ iom marĉa, la kvadrada teretaĝo de la preĝejo Saint-Joseph baziĝas sur 71 palisoj, 15 metroj longaj. Ankaŭ la 16 internaj pilieroj baziĝas sur 16 palisoj el ferbetono, 1,45 metraj diametre kaj 15 metroj profunde.

    En tiu preĝejo la etoso tute malsimilas la konataj preĝlokoj. Kvankam mi ne estas religiema, mi sentis tie kvietan kaj pacan medion. Verŝajne gravas la lumo kiu inundas tiun lokon tra la 12 768 koloraj vitroj.
 
       Laŭ la direktoj la alvenanta lumo havas siajn proprajn kolorojn: oriente rozaj siringviolaj akompanas orojn kaj verdoj, simbolo de la naskiĝofesto de Jesuo; sude oroj kaj oranĝoj laŭdas la grandiozecon kaj la gloron de Dio; okcidente la roza koloro regas, akompanita de ruĝo, simbolo de ago kaj forteco; norde la bluo estas hegemonia, simbolante la ĉielon, la koloron de la Virgulino.

    En 1951 okazis solena ceremonio okaze de meto de la unua petro. En 1959 la preĝejo akceptis sian unuan meson. En 1961 estis finpretaj ĉiuj internaj aranĝoj.

    La gvidado en la urbo ne finis tie, en la preĝejo Sankta Joseph. Ĝi daŭrigis ĝis la urbodomo kaj sia granda kaj bela placo. Ankaŭ ni vizitis agrablan parkon sed ... bedaŭrinde mia fotilo paneis tuj post nia eliro el la preĝejo ! Tial ĉesas mia raporto ĉar paroli pri monumento, placo aŭ parko sen fotoj estus iom teda por la legantoj, ĉu ne ? Pardonon !
 
    



lundi 12 octobre 2015

Promenado en Havro (1)

      Dimanĉon, la 4an de oktobro, la esperanta grupo de la normanda klubo de Le Havre (Havro) organizis kunvenon por konatiĝi kun sia urbo. Partoprenis 18 esperantistoj el la kvin departementoj de Normandio. La vetero estis iom nebuleta kaj malvarma kiam Gigi kaj mi matene alvenis sed la suno aperis dum nia promenado.

                           La grupo antaŭ la statuo de la franca reĝo Francisko la unua

     La urbo Havro situas sur la dekstra bordo de la Sejna estuaro, ĉe la maro Manche (Maniko). Ĝi estas la dua haveno de Francio post Marseille  (Marsejlo) por la tuta trafiko sed la unua por la akcepto de konteneroj.
  


      Kun siaj 173 000 loĝantoj, Havro estas la plej multhoma urbo en Normandio antaŭ Rouen (Rueno) kaj Caen.

                            Plano de Havro en la dek sepa jarcento

 La urbo kaj la haveno estis fonditaj de la reĝo Francisko la unua en la jaro 1517. Sed pro militoj pri religio ili famiĝis nur fine de la dek okan jarcenton. Tiam Havro pligrandiĝis kaj la haveno ekprogresis danke al la komerco de nigruloj kaj poste al internacia komerco. 

                                                      Nuna plano de la urbo

      Post la bombadoj de 1944, la ateliero de Auguste Perret rekonstruis la urbon el betono. Grandparte detruita la urbocentro estis rekonstruita per tiu arkitecto laŭ modernaj metodoj, inter 1945 kaj 1964.


                          En la centra urbo, la A. Perret rekonstruado
    
     La industrioj pri petrolo, pri kimio kaj aŭtoj iĝis tre viglaj. Sed fine de la jaroj 1970, la komenco de economia krizo vidis la ekfiniĝon de la grandaj pasaĝerŝipoj kiuj regule transiris la Atlantikan Oceanon.  Tiam la loĝantaro malkreskis kaj la senlaboreco pligrandiĝis.



                            
    Komence de la jaroj 2000 la urbo Havro ekkomencis sian rekonverton. Ĝi disvolvis la terciaran sektoron kaj novaj industrioj (aeronaŭtiko, ventmotoroj).


                                   Sur la avenuo Francisko la unua

    En 2005  UNESKO enskribis la urbocentron de Havro je la monda hereda posedaĵo de la homaro.



mardi 6 octobre 2015

Tago de la unuaj fojoj

        Sabaton, la 3an de oktobro, kiam mi ellitiĝis,  kun granda surprizo mi malkovris la ĉielon ĝuste antaŭ la sunleviĝo. Mi rapide trovis la  fotilon ĉar mia edzino ne ankoraŭ ellitiĝis kaj mi volis, ke ŝi sciu kian ŝancon ni havas loĝi tie.
 
     Ĝis nun ni neniam vidis sunleviĝon ĉar ĝi okazis tro frue en julio kaj aŭgusto. Poste ni foriris al montaro kaj revenis en Caen nur fine de septembro. Super la tegmentoj de la malnovaj kvartalaj domoj, la spektaklo valoris.
 
     Tagmeze okazis koncerto en tre proksima preĝejo. Temas pri ĥoruso de knaboj, nur junaj knaboj, kiuj vizitadas specialan lernejon por studi la muzikon kaj kanton. Ni neniam spertis tian koncerton.

    Ni alvenis sufiĉe frue por havi bonajn sidlokojn proksime de la kantistoj. Bedaŭrinde, kiam mi legis la programon mi vidis, ke estas malpermesata foti dum la koncerto pro protekto de la privata vivo. Do mi fotis la plafonon super la kantistoj !

      Ne tro plaĉis al mi la programo, muziko kaj religiaj kantoj, kies nomo estas "Meso por fiŝkaptistoj de Villerville" komponita de Gabriel Faure. Sed la voĉoj de la junaj knaboj vere impresis min.
    Mi supozas, ke me rajtis foti la dorsojn de la aŭskultintoj !

      La saman tagon, vespere, alian spektaklon estis videbla en la okcidenta ĉielo. Tute maloftas, ke la saman tagon oni povu ĝui kaj la sunleviĝon, kaj la sunsubiron.


     Tiun sabaton vere estis la tago de la unuaj fojoj ! Post la piroteknikaĵo de la 14a de julio, videbla el la kuireja fenestro, ni nun povas ĝui aliajn agrablajn spektaklojn ambaŭflanke el la aliaj fenestroj de la apartamento. Bonan elekton ni faris !

 
 
 
 

vendredi 2 octobre 2015

Lastaj fotoj pri Alpoj

      Fine ni revenis hejmen post longa foresto. Kun granda bedaŭro mi forlasis montaron Alpoj. Verdire la veteraj kondiĉoj iĝis pli kaj pli malbonaj. La temperaturoj malaltiĝis tagon post tago kaj marŝadi je la alteco 2000 metroj super la marnivelo iĝis pli malagrabla.

     Iun matenon surprize mi malkovris, ke neĝis dum la nokto. En septembro tio povas okazi, eĉ foje en aŭgusto, sed ĉi-foje la plej alta pinto de nia valo estis vere blanka. 

     Tamen nur post du horoj tiu freŝa neĝo jam estis fandiĝanta dum nigraj nuboj aperis kaj parte kaŝis la monton.
 
     El la balkono de nia apartamento mi fotis la videblajn montojn, malpli altaj ol la granda Dento Paraŝe (pli ol 3800 metroj alta). Sur tiu flanko la neĝo rapide malaperis.
 
        Ni bone vidas la limon de la neĝkovrita deklivo, ĝuste super la fino de la arbaro kie la supro de arboj apenaŭ blankiĝis. La suno ne ankoraŭ lumigis la orientajn montojn kiam mi fotis tiun flankon.

     Sed pli poste, post pli malpli du horoj, ĉe la sama flanko la suno jam lumigis unu flankon.

    Finfine, kiam la nuboj denove norden foriris, la Dento Paraŝe bele reaperis. Tiu foto estas la lasta de niaj ferioj en la montaro. 
    La venontaj raportoj denove temos pri nia vivo en la urbo Caen.