mardi 31 juillet 2012

Facilan promenadon

  
     La duan tagon de la restado de niaj japanaj amikinoj, ni planis facilan promenadon.
     Necesis veturi 12 kilometrojn sur vojo mallarĝa kiu serpentumis unue tra la arbaro kaj fine super tiu ĉi arbaro. Feliĉe dum la supreniro mi renkontis kvazaŭ neniun aŭton por ĝeni mian ŝoforadon.


     Surprizite staris multaj aŭtoj sur la parkejo, devigata halto por ĉiuj turistoj kiuj intencas marŝi laŭ la diversaj itineroj proponataj.




    Kvankam la ĉielo estis grandparte blua, la norda vento estis tre malvarma kaj dikaj nuboj daŭre restis kroĉitaj sur la plej altaj pintoj. Feliĉe ni ĉiuj havis ventjakon en nia dorsosako. Ni surmetis kaj konservis ĝin de la komenco de la marŝado ĝis la fino.




     Ni tamen sukcesis trovi lokon iom pi bone ŝirmita de la ventaj ekblovoj por pikniki. Poste por revarmigi nin, ni eniris rifuĝejon ( alteco : 2 375 metroj ) por trinki varmajn teojn kaj ĉokoladojn.



                                                                                                          gencianoj de Koch

        Dum la promenado, ni vidis diversajn florojn sed ni rimarkis, ke la gencianoj de Koch estis la plej nombraj .

mardi 24 juillet 2012

Amikinoj en Alpoj

     De la 16a ĝis la 20a de julio, du japanaj amikinoj vizitis nin en montaro Alpoj.
     Post iom longa flugvojaĝo al Lyon, ili per trajno atingis Modane, la plej gravan urbeton de nia valo Maurienne (Morieno). Tie ni atendis ilin kaj per nia loĝaŭto ni veturis al Lanslevillard.



   
     Kun tiuj amikinoj el la urbo Yokohama ni konatiĝis okaze de nia unua vojaĝo en Japanio, en la jaro 2000. Ni estis gastoj de unu el la du virinoj dum nia restado en Yokohama. Tri pliajn aliajn vojaĝojn ni faris en Japanio, en 2005, 2008 kaj 2010. Ĉiufoje ni denove renkontiĝis.




     Ankaŭ ili vizitis nin du fojojn en Normandio. Ni eĉ retroviĝis okaze de UK-oj en Zagrebo, 2001, kaj en Gotenburgo, 2003. 
     La nombraj renkontoj kiuj okazis dum tiuj dek du pasintaj jaroj tre plifortigis nian amikecon.



   
     Bonŝance la vetero estis tre favora dum la mallonga restado de niaj amikinoj. Ni sukcesis promenadi ĉiutage kaj iom piedgrimpi. En niaj dorsosakoj ni kunportis piknikon kaj ni tagmanĝis survoje, sidantaj sur rokoj aŭ herbo.
        Belaj montoj, glacieroj kaj nombraj diversaj specoj de floroj impresis niajn gastinojn.




     Eĉ kiam la deklivo foje estis iom kruta, niaj du nespertaj virinoj ne plendis kaj rezignis pri neniu celo kiun ni antaŭplanis por ilin plezurigi.
      Mi pensas, ke ili revenis Japanion kun belaj memoraĵoj ...



vendredi 13 juillet 2012

En la valo Averol'


     Vintre kiam ni deziras promenadi ĉirkaŭ la vilaĝo Lanslevillard, ni ne havas multajn elektojn. Nur kelkaj padoj estas disponeblaj por la piedirantoj, preparitaj de specialaj veturiloj kiuj pelas kaj samtempe premas la neĝon.
     Somere, malkiel vintre, multaj elektoj sin prezentas, ĉu en la proksimaj ĉirkaŭaĵoj, ĉu pli malproksime, veturante alten en pluraj direktoj.



     Hieraŭ ni elektis tre facilan itineron ĉar ni estis iom lacaj. Ni marŝis laŭ torento kies nomo estas Averol'. Du eblecojn ni havis: ĉu la dekstra rando, ĉu la maldekstra. La maldekstra tre ofte zigzagas, supreniras, malsupreniras, kekajn fojojn tra amaso da rokoj.
      Ni do elektis la dekstran randon, preskaŭ ĉiam ebena!



      La promenado estis tre agrabla. La suno bele brilis kaj ni ne renkontis multajn piedirantojn.
     Super tiu valo imponas glaciero kies nomo estas "Charbonnel" (Ŝarbonel). Ĝi staras je pli ol 3000 metroj alte. Antaŭenirante pli profunde en la valo, ni alvenas sub tiu glaciero. La dikeco de la glacio impresas nin kiam oni marŝas sube!




      Aliflanke de la torento, fronte al Ŝarbonel, ni atingis tre malnovan vilaĝeton. Somere nur du aŭ tri domoj estas okupataj de loĝantoj sed vintre neniu loĝas tie pro tre granda amaso da neĝo. La ŝoseo estas fermita, eĉ malpermesita al piedirantoj kaj skiistoj pro lavanga danĝero.

 

mardi 10 juillet 2012

Unua bela tago

     Pasintan sabaton la grizaj nuboj forlasis nian valon. Ni tuj kaptis la okazon, preparis nian dorsosakon kun kelkaj manĝaĵoj kaj sufiĉe frue, ni veturis al montopasejo Monto Ceniso. Tamen ni ne forgesis aldoni niajn pluvmantelojn ĉar la prognozoj pri la vetero ne estis favoraj ĝis la fino de la tago.



     Survoje ni plezure rimarkis ke malmultaj aŭtoj kaj motorcikloj veturis al la montopasejo. La biciklantoj estis la plej nombraj. Tiuj tute ne ĝenas nin !
     Ĉar ni ne multe marŝis de post nia alveno, ni elektis facilan promenadon sen krudaj deklivoj. Komence la ĉielo estis preskaŭ sennuba sed tio ne longe daŭris. Ĉe la itala flanko aperis la unuaj nuboj kiuj pli kaj pli invadis nian ĉielon. Ankaŭ la vento devigis nin surmeti pli varman veston.



     Ni estis kvazaŭ solaj sur la elektita padoje pli ol 2000 metroj alte. La unuaj turistoj ankoraŭ ne alvenis ĉar la lernejaj ferioj ekkomencis nur antaŭ du tagoj. Eĉ la bovinoj kiuj kutime paŝtiĝas tie ankaŭ ne somerferiadas ! Ni nur renkontis scivolemajn marmotojn, sed ne tre proksimaj.



     Kiam la vento fariĝis tro forta, ni revenis kaj serĉis lokon por manĝi. Ni trovis lokon preskaŭ sen vento, piede de malgranda monteto.
     Kiel kutime ni fotis la belajn florojn, kiujn ni jam multfoje fotis ! Ni ne kapablas fari alimaniere sed eble la legantoj de tiu blogo ne plendos !






vendredi 6 juillet 2012

Montaraj ferioj

     Finposttagmeze,  merkredon, la 27an de junio, ni forlasis nian domon, nian vilaĝon kaj Normandion. Stirante la loĝaŭton (camping-car) mi veturis suden. Ni tiamaniere esperis forfuĝi la tro malbelan, malvarman, venteman kaj pluveman veteron kiu de tro longe senesperas nin.

     La montara apartamento en Lanslevillard estis nia celo sed por atingi ĝin, pasis tri tagoj survoje. Tritaga veturado signifas, ke ni tre malrapide kuris ! Jes, ja ! Ĉar ne pluvis dum la vojaĝo, ni elektis malgrandajn vojojn kvazaŭ sen aŭtoj kaj, precipe, sen kamionoj.
     La temperaturo altiĝis la duan kaj trian tagojn de nia promenado kaj, kiam ni alvenis proksime de la montaro, la fulmotondro minacis.


     Tamen, sabate, la 30an de junio, ni sukcesis translokigi ĉiujn vestaĵojn kaj proviantojn el la veturilo en la apartamenton antaŭ la unuaj tondroj kaj gutoj.
     Eĉ se la tiea vetero ne ekstrabelas, ni li feliĉas ol kiam ni restadis hejme. Ĉar ofte en la montaro ŝanĝiĝas rapide la vetero.



      
     Blankiĝas la nuboj kiuj povas forfuĝi post malpli ol unu horo. Ĉielo pli pura kuraĝigas la homojn ! Tiam ni povas eliri kaj promenadi renkonte al la mirinda alpa floraro. Ni tiel faris ĉiutage de post nia alveno ! Ni esperas pliboniĝon de la venontaj klimataj kondiĉoj ĉar mezjulie, ni atendas vizitadon de du japanaj amikinoj...

mercredi 4 juillet 2012

Festa kunveno



     Mardon, la 26an de junio, nia asocio Herouville-Esperanto festis la finon de la lerneja jaro en nia domo en Colleville.
     23 personoj kuniĝis por trinki kaj manĝi. Tiuokaze ni estis pli nombraj ol kiam temas nur pri ordinara kurso aŭ kunveno sen ĉeesto de eksterlandano.
  




     Malgraŭ la malbela vetero kiu suferigis Normandion la antaŭajn tagojn, mi antaŭplanis ekstere kradrosti kolbasojn kaj porkaĵojn en la granda kaj taŭga fajrejo kiu staras en la malsupra korto antaŭ la garaĝo.
     Malfeliĉe, la 26an matene, pluvis ... Feliĉe mi ne anticipe aĉetis la tutan viandaĵon! Mi do rezignis pri la kradrostado.



    
      Mi sendis retmesaĝon al ĉiuj klubanoj por informi ilin pri la programŝanĝo. Vespere, en la domo ni trinkis aperitivon kaj ekkomencis manĝi kiam unu el la gastoj anoncis ke unue, ne pluvis, due, la temperaturo mildiĝis.
     Tiam, ĉiu unu post la alia portis sian seĝon, sian glason kaj sian teleron sur la terason antaŭ la domo. Tie ni daŭrigis la festenon, sen pluvo malgraŭ la tre grizaj nuboj kiuj minacis la manĝantojn.
 
 
     Tia festa kunveno ĉiam plezurigas ĉiujn klubanojn. Eĉ kelkaj eksklubanoj emas partopreni pro la agrabla etoso kaj la amikeco. Ili ĉiam estas bonvenaj.