mercredi 28 mars 2012

         Lundon, postagmeze ni rehejmiĝis en Colleville. Ni faris bonan vojaĝon tra Francio en bonaj kondiĉoj ĉar la suno ĉiam akompanis nin.
      Antaŭ sendi novaĵojn el Normandio mi iom parolos pri la ĵus forlasita regiono.

    

       Vendredon ni promenadis en la arbaro ne malproksime de Dakso. La vetero estis milda, tre agrabla.
En tiu arbaro preskaŭ ekskluzive kreskas pinarboj. Nur kelkaj kverkoj aperas de tempo al tempo.


     Antaŭ kvar jaroj tre forta tempesto trafis Francion. Tiu arbaro multe suferis kaj ofte estis malpermesita promenadi ene.  Arboj falitaj aŭ rompitaj estis tiel nombraj ke ankoraŭ nun restas grandaj lokoj damaĝitaj. Aliloke ĉiuj trunkoj, ĉiuj stumpoj estas forigitaj kaj arbidoj jam kreskas.



      La tradiciaj domoj en Landes estas malaltaj, tre simplaj, ofte ĉirkaŭitaj de pinarboj.
      
 

jeudi 22 mars 2012

Cikonioj

         En tiu regiono ĉirkaŭ Dakso abundas marĉoj kaj aliaj terenoj facile inunditaj post fortaj pluvoj.
      Pro tio cikonioj kiuj revenis el Afriko hazarde haltis tie por delicumi per ranoj kaj aliaj dolĉaj marĉbestoj. Tiu loko plaĉis al kelkaj cikonioj kiuj konstruis nestojn.


     Kiel ĉiuj cikonioj kiam alpoksimiĝas la malvarmaj tagoj, tiuj ĉi  foriris al pli komfortaj landoj sed la sekvantan vintrofinon ili retrovis la jam faritan neston. Ne nur la pioniroj revenis sed aliaj imitis ilin kaj nestoj iom multiĝis. La alveno de tiuj birdoj plaĉis al loĝantaro kaj kelkaj lokaj asocioj konstruis artefaritajn nestojn sur fostoj, en kampoj proksime de marĉoj.



     Nun kolonio de cikonioj daŭre elektis la apudan kamparon. Ĉiujare la paroj revenas al sia nesto kaj idoj naskiĝas. Tiuj elegantaj birdoj ofte superflugas nian kampadejon. La spektaklo estas tre agrabla.

lundi 19 mars 2012

Termaj kotoj

     Pasintan vendredon, en Dakso, ni vizitis fabrikon kie estas preparita la termajn kotojn uzitaj en ĉiuj daksaj termoj, kaj nur tie.
     La mineralaj akvoj en Dakso estas riĉaj je oligoelementoj kaj mineralaj saloj. Origine ili ŝprucis per multaj fontoj pli malpli en libera aero. Poste kiam disvastigis la termajn kuracadojn oni faris tubarojn.
     Dum la riveraltiĝoj de la rivero Adour, ŝlimo nature demetiĝis en kavoj kie elŝprucis varma minerala akvo. Algoj kaj specifaj termaj bakterioj iom post iom kreskis en la kotoj. Malsanuloj malsupreniris en tiujn ŝlimejojn kies varmaj kotoj estis bonefikaj.

                                                   La rivero Adour

     Nun la termaj kotoj estas ellaboritaj de la municipa laboratorio, sub scienca kontrolo. Ili rezultas de ununura farmacia procedo kiu reproduktas la kondiĉojn de natura maturiĝo. Tiu procedo certigas tutan higienon kaj la plej bonan kvaliton de la produktaĵo.
     Por prepari la jaran necesan kvanton de termaj kotoj, somere maŝinoj eltiras fosilian ŝlimon kiu troviĝas inter 2 kaj 8 metrojn sub aluvioj de la rivero Adour. Bezonas eltiri ĉirkaŭ 3000 tunojn jare.

                                               La urba laboratorio

     La ŝlimo restas sub akvo por ne perdi siajn naturajn kvalitojn. Laŭbezone, kamionoj elprenas la necesan kvanton kaj portas ĝin al laboratorio. Tie, laŭ iom malklarigebla procedo la natura ŝlimo iĝas terma koto. Se paroli simple, mi nur diros ke:
     - minerala akvo estas aldonita al la ŝlimo por fari paston
     - fajna kribrilo permesas forigi ĉiujn malpuraĵojn (ŝtonetojn, branĉetojn...)
     - termajn algojn, specifajn bakteriojn oni aldonas
     - en grandaj fermitaj kuvoj, je 42°C fariĝas maturiĝo dum unu semajno.


     La preparitan terman koton oni metas en plastaj sakoj kies pezo estas 10 kilogramoj. Ĉiutage kamionoj portas al termoj la necesan rezervitan kvanton. Por unu malsanulo oni kalkulas unu sakon por unu semajna kuracado. Ĉiu kuracato por trisemajna kuracado averaĝe uzas 30 kilogramojn da terma koto. 

vendredi 16 mars 2012

Pri Dakso

     Origine malgranda urbeto, Dakso havas nun 20 000 loĝantojn. Ĝi estas konata de la antikvaj tempoj dank'al varmaj fontoj. Oni devas serĉi la originojn de termalismo almenaŭ antaŭ mil jaroj!
     La urba ekonomio precipe baziĝas sur termalismo kiu havigas al loĝantaro grandan parton de siaj laboroj kaj de sia riĉeco. Dank'al tiu aktiveco Dakso estas unu el la plej riĉaj kaj prosperaj urboj el la departamento Landes.

                                                 Hotelo Splendid

     50 000 kuracadantoj jare vizitadas la urbon, precipe reŭmatuloj kaj flebituloj. Ili estas allogitaj de la fame konataj varmaj akvoj. Oni diras, ke Dakso estas la unua terma stacio en Francio kun dek kvin varmobanejoj. En marto, la plej grava periodo ankoraŭ ne komencis sed onidiras ke,  ekde majo ĝis finseptembro grandega amaso de kuracadantoj kuniĝas.

                                             Fasado kaj enirejo de la hotelo

     Multaj hoteloj kaj kampadejoj disponeblas en la urbo mem kaj en la najbaraj urbetoj. Luksaj restadejoj apudas pli modestajn hotelojn kaj loĝantoj mem proponas apartamentojn aŭ unuĉambrajn loĝejojn kontraŭ pli malpli altaj prezoj.
     La plej fame konata hotelo en Dakso nomiĝas "Hotelo Splendid" (belbrilega aŭ splenda, laŭ mia vortaro). Ĝi estis konstruita en 1928 laŭ aparta stilo kiu tiuepoke furoris en la riĉaj rondoj.

                                                 La restoracio

     Impresas la vizitantojn la alteco de ĉiuj plafonoj. Almenaŭ sep metrojn! Tiu luksa hotelo enhavas sian propran varmobanejon, (ne viziteblan por ne klientoj). Pro la grandaj elspezoj bezonataj por bonteni tian establon, la restoracio malfermas siajn pordojn al modestaj personoj, ne klientoj de la hotelo, kiuj deziras bone manĝi en escepta medio sen ruiniĝi.




                                                 Jen novaj "riĉuloj"

     Kun amika paro, ni spertis tiun restoracion. Ni portempe ludis nekutiman rolon: ni estis "riĉuloj"!
Kontraŭ 20 eŭroj po persono, inkluzive glaso da vino, ni tre bone manĝis!

mardi 13 mars 2012

Mapojn

    
     Mi skribis, ke ni restadas en la urbo Dakso (france Dax) sed mi pensas ke multaj legantoj eksterlandaj tute ne scias kie staras tiun urbeton. Mi eble diris, ke ĝi estas en sudokcidenta parto de Francio. Tiu regiono nomiĝas Akvitanio (france Aquitaine). Vidu la suban mapon de Francio:

    
     Akvitano plejparte situas en la nigra kvadrato kaj iom pli oriente ĝis la verda loko (337) kaj sude ĝis la limo kun Hispanio (342). Iom alproksimiĝu nun:


     La ĉefurbo de tiu regiono estas Bordozo (france Bordeaux). Ne sribita sur tiu mapo, okcidente, Atlantika Oceano. 


     Sur la tria mapo la ruĝa sago montras la urbon Dax. Ankaŭ vi pvas legi la nomon de la departamento Landes kies ĉefurbo estas Mont-de-Marsan. Bone videblas la proximeco de la blua oceano, blua nur sur mapoj!


     Fine mi deziris montri per blanka sago la strandon kie ni estis pasintan dimanĉon. Bedaŭrinde tiu mapo ne estas legebla. Tamen vi facile vidas la verdan koloron kiu signifas, ke tie kreskas pinarbaroj. Tiuj arboj estas la plej granda riĉeco de la departamento Landes.

lundi 12 mars 2012

Novajn fotojn

     Mi ankoraŭfoje sendas kelkajn fotojn pri la oceanbordo.


     Rivereto fluas inter la strando kaj la duno el sablo. La oceano malantaŭas la dunon.


     Sur la duno kelkaj someraj domoj superas la strandon. Tiuepoke neniu loĝas en tiaj domoj.


     Du kvietaj riveretoj kuniĝis antaŭ sin ĵeti en la oceanon. Senhoman pejzaĝon!

dimanche 11 mars 2012

Ĉe la oceanbordo






     Hodiaŭ estas dimanĉo. Ne okazas la kuracado de Gigi.
     Ĉar la vetero estis bela, ni decidis iri ĝis la marbordo. Pli precize mi devus skribi oceanbordo. Ĉar tiu "maro" fakte estas Atlantika Oceano, grandega oceano kiu iras ĝis ambaŭ Amerikoj, la norda kaj la suda. Loĝantoj de tiu regiono ne ŝatas aŭdi turistojn paroli pri "maro"! Ŝajnas ke "oceano" pli felicigas iliajn orelojn.


     Tiu oceano el Dakso distancas nur 33 kilometrojn, se ni volas atingi la plej proksiman urbeton. En tiu regiono, la strandoj estas grandegaj kaj sovaĝaj. Somere oni diras ke multiĝas la turistoj sed tiuepoke la strandoj aspektas senhomaj. Nur kelkaj personoj promenadas




      Hodiaŭ la ondoj estis malfortaj sed ni jam vidis sur tiu ĉi strando pli grandajn ondojn. Sin bani en la oceano estas malpermesita, eĉ somere, eĉ kiam la ondoj estas malpli fortaj, pro danĝeraj fluoj kiuj forprenas la nesingardajn naĝantojn. 


     Antaŭ tre longe, eble kvardek kvin jaroj, kun niaj filoj, ni jam somerferiis en tiu regiono. Ni ne baniĝis kompreneble sed, tamen ni nudpiede paŝis en la akvo. Tiu akvo estis terure malvarma. Niaj dujaraĝaj filoj estis tre malfeliĉaj ĉar ili malfacile komprenis kial ni severe malpermesis la banadon. Ni rapide elektis alian lokon pli akcepteman por daŭrigi najn feriojn!

vendredi 9 mars 2012

Nia loĝaŭto


     Hodiaŭ mi intencas paroli pri nia veturilo kiu samtempe estas nia moviĝema apartamento.
     Jam de longe, precipe dum la someraj ferioj, survoje kaj  kampadeje, oni  vidis ruldomojn  pli malpli grandajn. Pli komfortaj ol tendoj, tiuj ruldomoj tamen prezentas, miaopinie, kelkajn malavantaĝojn. Tiun dometon la ŝoforo devas tiri malantaŭ sia aŭto. Ne eblas uzi vojetojn iom mallarĝaj aŭ vojojn kun fortaj deklivoj. Parkadi ie ajn ankaŭ ne eblas. Ĝenerale posedantoj de ruldomoj la tutan ferian periodon en la sama loko kaj libere, sen ĝi malantaŭ la aŭto, povas viziti la elektitan regionon.


     Loĝaŭto kunigas aŭton kaj ruldomon. En la sama loko du funkcioj disponeblas: malantaŭ ni diru, ke staras la apartamento, antaŭe la ŝoforo havas sian lokon por komforta stirado. Estas pli facile sofori veturilon, plejofte inter ses kaj ok metrojn longan ol ruldomon malantaŭ aŭto. Grandan avantaĝon por tre moviĝemaj personoj: facile, rapide, translokiĝi de unu loko al alia.
 
   
     Sur la supra foto videblas, fronte, du fotelojn kaj ambaŭflanke remburitajn benkojn. Kvar personoj povas manĝi kune ĉirkaŭ la malgranda tablo. Tiun tablon mi povas malaltigi por fari plian liton por unu persono. Ĉiujn kusenojn mi devas uzi tiucele. Niaj genepoj tre ŝatas tranokti tie!
     La du fotelojn mi devas turni kiam ni veturas aliloken.
 
 
     Ĉe la tablo staras la "kuirejo" kun fridujo sub la gasfajroj. Supraj ŝrankoj disponeblas por ranĝi teleraron kaj proviantojn. Aliaj ŝrankoj por vestaĵoj superas la liton. Sub la lito granda kofrujo ricevas diversajn aĵojn: faldeblajn fotelojn, sitelon, elektan fadenon, ŝuojn, botojn...


     Apud la granda lito, tiu malgranda spaco estas ege necesa! Necesejo, lavejo kaj duŝejo estas kunigitaj. Ŝovpordo fermas tiun lokon.
       Ni tre tre ŝatas vojaĝi per tiu veturilo kiu estas, vi bone komprenis, pli ol simpla veturilo. Pri la uzado de tia veturilo ni povas paroli pri vivarto!
 
 
    ( Pardonon! Erare la unua foto alvenis kontaŭ mia volo!!! )

mardi 6 mars 2012

La kampadejo

     En Dakso (france Dax) aù pli precize en apudurbeto Izos (france Yzosse), ni loĝas en kampadejo. Krom la unuan jaron, antaŭ ses jaroj, ni ĉiujare loĝas tie.
     Tiu kampadejo kies nomo estas kampadejo Lacrouzade, ĉiam estas kvieta, ĝi staras ne malproksime de la urba centro, la posedantoj estas simpatiaj kaj, tio tre gravas, necesejoj kaj duŝejoj estas perfekte puraj.





      Ni veturis al Dakso per nia loĝaŭto kaj nun ni loĝas ene. Ĝi estas malgranda, multe pli malgranda ol la montara apartamento, sed ĝi estas komforta havante ĉion necesan por ĉiutaga vivo. 

                                                 Jen nia loĝaŭto

     En marto, ĉiuj klientoj de tiu ĉi kampadejo venis nur por suferi kuracadon. Foje nur unu el la paro  kuracadas, foje ambaŭ kuracadas, sed tio maloftas. Somere turistoj miksiĝas kun la kuracadantoj. 
     Videblas en la kampadejo nur loĝaŭtoj aŭ ruldomoj. Neniu tendo! Ĝenerale gejunuloj uzas tendojn sed la nunaj klientoj, ĉiuj, estas maljunuloj kiuj bezonas pli da komforto!


dimanche 4 mars 2012

Bredado de kaprinoj

      Ni forlasis nian vilaĝon Colleville jaŭde vespere anstataŭ vendrede matene ĉar ni estis pretaj pli frue ol antaŭvidite. Tiamaniere ni faris kvar etapojn mallongajn anstataŭ tri pli longajn.
      Vendrede posttagmeze ni haltis en eta vilaĝo. Iu familio kiu bredas kaprojn permesas al posedantoj de loĝaŭto tranokti sur aparta loko tiucele aranĝita.


   
      Kiam eblas ni tre ŝatas halti en tiaj lokoj ĉar preskaŭ ĉiam la proprietuloj kiuj bonvenigas la vojaĝantojn estas simpatiaj kaj ŝatas prezenti sian laboron. Tiu vespere oni proponis al ni rigardi la melkadon de la kaprinoj. Sur la supra foto videblas la kaprinoj jam melkitaj. Ili estas tre tranvilaj en la granda ŝirmejo kie ili ĉiam restadas, tage kaj nokte.






     Unu post la alia ĉiu kaprino eniras sur tiun grandan rondan plankon kiu turnas malrapide. Iu bredisto fiksas du laktosuĉilojn sur la mamoj de ĉiu besto. Kiam mamo estas elĉerpita aŭtomate la suĉiloj falas surplanke kaj fine de la rondiro de la planko, la libera kaprino povas foriri.
     Tiun sistemon ni neniam vidis. Ni estis surprizitaj ĉar la kaprinoj bone sciis kiel eniri kaj foriri senhezite. La bredisto klarigis al ni ke la kaprinoj estas edukitaj ekde la junaĝo. Dekomence la edukado estas iom malfacila sed, kiam la bestoj komprenis la manieron neniam ili ĝin forgesos.


     Erare tiu kaprido sekvis la kaprinojn ĝis la turniĝanta planko. Bredistino kaptis ĝin kaj lasis ĝin aparte.
     Per la lakto la bredista familio faras fromaĝojn. Ni aĉetis du fromaĝojn post la vizito. Ni jam finis manĝi la unuan ĉar ĝi estis tre (tro!) bongusta!